Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.
|
352 852 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la MonatoFrancisco José DE GOYA Y LUCIENTES (naskiĝis la 30-an de marto 1746 en Fuendetodos, mortis la 16-an de aprilo 1828 en Bordozo) estis hispana pentristo kaj gravuristo. Goya [GOja] loĝis kiel infano en Zaragozo, kie li lernis la metion. Poste, li translokiĝis al Madrido, kie li fariĝis oficiala pentristo de la kortego, dum la regado de la reĝo Karlo la 4-a. Lia verkaro enhavas pentraĵojn sur stablo kaj sur muro, kaj gravuraĵojn kaj desegnojn. Lia stilo evoluis el la rokoko, tra la novklasikismo, ĝis la antaŭromantismo, ĉiam interpretitaj laŭ tre persona kaj originala maniero, kaj ĉiam per subtrajto de naturalismo, nome de montro de la realo senigita de idealisma rigardo kiu sennaturigu ĝin, en kiu gravas ankaŭ la etika mesaĝo. Por Goya la pentrarto estas vehiklo de morala instruado, ne simple estetika objekto. Liaj plej tiutempaj referencoj estis Giambattista Tiepolo kaj Anton Raphael Mengs, sed li ricevis influojn ankaŭ de Diego Velázquez kaj de Rembrandt. La goja arto estas unu el la mejloŝtonoj kiuj inter la 18a kaj la 19a jarcentoj anoncas la alvenon de la nuntempa pentrarto kaj estas pioniro de kelkaj el la pentravangardoj de la 20a jarcento, speciale de la ekspresionismo; pro kio, oni konsideras lin unu el la hispanaj artistoj plej elstaraj kaj unu el la grandaj majstroj de la historio de la tutmonda arto. Lastaj artikoloj de la monato: Pano, Berlino, Kastelo de Magny-en-Bessin
|
Pri VikipedioEsperanta Vikipedio Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago
|
Nuna KunlaboraĵoLa nuna kunlaboraĵo estas Projekto:Kontrolu Vikipedion. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Esperanto-muziko, Vikipedio:Polurado, Listo da Esperanto-vortaroj |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...?
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |