Istituto Centrale per il Catalogo Unico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Istituto Centrale per il Catalogo Unico
biblioteko
Biblioteca nazionale centrale di Roma.jpg

LandoItalio

SituoRomo
- koordinatoj41° 54′ 23″ N, 12° 30′ 21″ O (mapo)41.9063512.50581Koordinatoj: 41° 54′ 23″ N, 12° 30′ 21″ O (mapo)

Estiĝo1975
Administrado
- situoViale Castro Pretorio, 105
ĈefuloSimonetta Buttò
Poŝtkodo00185 [+]

Map
Istituto Centrale per il Catalogo Unico

En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Centra Instituto por la Unia Katalogo de italaj bibliotekoj kaj bibliografiaj informoj (itale Istituto centrale per il catalogo unico delle biblioteche italiane e per le informazioni bibliografiche, mallonge ICCU) estas itala registara agentejo kiu estis kreita en 1975 por anstataŭigi la Nacian Centron por la Unia Katalogo (itale Centro nazionale per il catalogo unico), kiu siavice estis kreita en 1951 por konstrui ununuran katalogon de ĉiuj bibliotekoj en Italio. Ĝi havas sidejon en Romo en la nacia biblioteko.

La Instituto hodiaŭ vivtenas informteknologian reton je la nomo Nacia Biblioteka Servo (itale servizio bibliotecario nazionale aŭ mallonge SBN); ĝi respondas al demandoj kaj estas teknika-scienca konsilisto por la Direzione Generale per i Beni librari, gli Istituti culturali ed il Diritto d'autore (ĝenerala direkcio [fako] por librejaj heredaĵoj, kulturaj institutoj kaj aŭtoraj rajtoj) ene de la Ministerio de kultura heredaĵo kaj aktivecoj de Italio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]