Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof

Zamenhof

1859
3 (15) dec: En Bjalistoko (strato Zeljonaja 6) en la familio de Mordka (Mark Fabianoviĉ) kaj Liba Roĥla (Rozalia) Zamenhof naskiĝas ilia unua filo Lejzer (Lazarj) — Лазарь Маркович Заменгоф.
1869
Aŭgusto: Eklernas en la unua klaso de la reala gimnazio en Bjalistoko, sed post du monatoj forlasas la lernadon pro malsano.
1870
Aŭgusto: Denove eklernas en la unua klaso.
1873
Aŭgusto: Eklernas en la kvara klaso, sed la lernado daŭras nur kvar monatojn.
Decembro: La familio Zamenhof ekloĝas en Varsovio (strato Nowolipie 28).
1874
Aŭgusto: Eklernas en la kvara klaso de la Varsovia 2a vira gimnazio.
1878Zamenhof
5 (17) dec: Festado de la naskiĝo de Lingwe Uniwersala.
1879
Majo-junio: Ekzamenoj en la lasta (oka) klaso de la gimnazio.
15 (27) jun: Ricevas la abiturientan ateston kaj arĝentan medalon en la gimnazio.
Aŭgusto: Aliĝas al la medicina fakultato de la Moskva Universitato.
Septembro: Ekstudas en la Moskva Universitato.

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Litovio: Optimismo kaj espero malgraŭ la pandemio

Litovio

La finiĝanta jaro 2021 estis la dua eksterordinara jaro markita per daŭra pandemio. Kaj la tuta agado de Litoviaj esperantistoj same kiel en la tuta mondo estis stampita per tio. Tamen la Esperanta agado en Litovio ne ĉesis kaj ĉio kutima daŭris, kaj la rezultoj ne estas pli malbonaj ol dum kelkaj antaŭaj jaroj. La pandemio en Litovio malfortiĝas, la limigoj estas nemultaj. Tial la 11-12an de decembro en Kaŭno povis okazi la 56a Kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj la tradiciaj Zamenhof-Tagoj 2021. Tamen multaj ne kuraĝis partopreni tiom amasan aranĝon kaj rezulte al Kaŭno venis nur 45 esperantistoj el ok Litoviaj urboj – proksimume duono de la ĉiujara kutima partoprenantaro.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Zamenhofa Tago: interkompreniĝo kaj konfido

zamenhof-tagoĈiun 15an de decembro ni festas la naskiĝtagon de L. L. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto. Ni festas ne nur lian rolon en la ekapero de tiu internacia lingvo, sed precipe liajn homamajn principojn. Per liaj streboj, krom la plej disvastiĝinta internacia planlingvo, Esperanto estas ankaŭ klopodo por kompreniĝo inter homoj el diversaj kulturoj.

La mondo trapasas krizon de malkonfido. Tutmondaj multdimensiaj krizoj subfosas nian kapablon unuiĝi por solvi komunajn problemojn. Tamen ĝuste alfronte al krizoj ni devas memori, ke ni estas unu sola homaro, ke ni estas egalaj en digno kaj rajto. Ni devas alproksimiĝi kaj rekoni unu la aliajn, kaj helpos por tio konscia atento al lingvoj, al la kultura diverseco kaj al tiuj aliroj, kiujn ni elektas por komuniki unuj kun la aliaj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Halina Gorecka: La Esperantisto de la Jaro 2021

Halina GoreckaLa Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013), Mireille Grosjean (2014), Chuck Smith (2015), Stefan MacGill (2016), Trezoro Huang Yinbao (2017), Hori Jasuo (2018), Anna Löwenstein (2019) kaj Fernando Maia Jr. (2020).

En 2021 la elektado de la Esperantisto de la Jaro okazis por la 24a fojo. Ĉi-jare 17 kandidatigantoj proponis rekordan nombron de 26 kandidatoj, al kiuj 17 elektantoj jene donis siajn voĉojn:
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Homaj Rajtoj

homaj rajtojUniversala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de la Tago de Homaj Rajtoj 2021. Homrajta Tago festas la akcepton de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj fare de Unuiĝintaj Nacioj la 10an de decembro 1948.

Kiam Hector Hodler fondis Universalan Esperanto-Asocion en 1908, homaj rajtoj formis parton de la internaciista tagordo de la Asocio ekde la komenco: Hodler forte kredis je toleremo, egaleco (inkluzive de genra egaleco) kaj pacaj rilatoj inter nacioj. Li konsideris Esperanton ilo por realigi tiujn idealojn.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

TEJO-studsesio pri seksismo estas okazanta en Budapeŝto

seksismo

La studsesio “X-Lingvo: la efiko de seksismo en ĉiutaga komunikado”, organizita de TEJO kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo, estas okazanta nun en ĉeesta formo en la Eŭropa Junulara Centro en Budapeŝto (EYCB)! Niaj 26 partoprenantoj alvenis, konatiĝis kaj esploris siajn atendojn pere de diversaj ekzercoj de teamkonstruado, kaj pretas por semajno plena je lernado kaj kunhavigo de scipovo.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La Esperantisto de la Jaro estos anoncita en Bjalistoko

AuldAntaŭ dudek tri jaroj la redakcio de La Ondo de Esperanto iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Per ĉi tiu honora titolo estas distingata(j) persono(j), kiu(j) en la koncerna jaro plej multe kontribuis al Esperanto. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kutime, la elektokomisiono konsistas el 15-20 kandidatigantoj kaj 15-20 elektantoj. La unua laŭreato en 1998 iĝis la skota esperantisto Bill “William” Auld (vidu la maldekstran foton).

Ĉi tiu komisiono ĝis nun havis dudek tri laborsesiojn kun jena rezulto:
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Progreso pri rekono en Eŭropa Unio

rekono

Vi ĉiuj certe scias pri la kunlaboro de la Eŭropa Komisiono de UEA kaj EEU por antaŭenpuŝi plurajn proponojn pri Esperanto en la kadro de la reta konferenco pri la estonteco de Eŭropo lanĉita de EU-instancoj. La subteno de unuopaj esperantistoj estis tre granda kaj dankinda kaj nia ĉefa propono estas la plej subtenata propono inter ĉiuj proponoj pri ĉiuj temoj. Sed nun ni eniras en la duan fazon, en kiu parlamentanoj kaj reprezentantoj de la landoj elektos inter le proponoj tiujn, kiujn EU serioze plenumu. Tiucele nun ni bezonas premi sur la partoprenantoj en la elekto de la proponoj, por ke ili favoru la proponojn pri Esperanto.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

BET-56: prelegaro de Aleksandro S. Melnikov “Tiuj, kiuj… (verdsteluloj en lingva kaj kultura spegulo)”

melnikovLa sepa gasto en ĉi tiu rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio), estas Aleksandr Melnikov, kiu mem prezentas sin.

Onidire, ju pli malmulte da priskriboj oni devas doni por prezenti certan personon, des pli (fi)merita tiu estas. Ĉar mi ankoraŭ ne atingis tian nivelon, ke aŭdinte mian nomon, oni tuj ekscitiĝu (😀), jen estas iom da faktoj pri mi.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Afiŝoj por la Zamenhofa Tago

Zamenhofa Tago

Afiŝoj, preparitaj por la Zamenhofa Tago 2021 en kelkaj lingvoj, estas elŝuteblaj en la retejo https://mallonge.net/jd. Elŝutu kaj uzu ilin.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , | Lasi komenton

Denove Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko

Zamenhof-Tagoj

Por festi kune la 162an naskiĝtagon de Ludoviko Zamenhof, la Bjalistoka Esperanto-Societo invitas vin al la 22aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos de la 9a ĝis la 12a de decembro 2021 en la naskiĝurbo de la iniciatoro de Esperanto. Ĉi-jare ni festos ankaŭ la 30-jariĝon de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj, kiel kutime, la programo enhavos diverstemajn prelegojn, koncertojn (JoMo, Frey-Lech Trio kaj Uku-Donaco Bjalistoko), ekspozicion, (internaciajn) renkontiĝojn… Ankaŭ okazos renkontiĝoj de tri projektoj de la programo Erasmus+ antaŭ, dum kaj post la evento.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en decembro 2021

decembro

6. Antaŭ 25 jaroj mortis Willem Anthony Verloren van Themaat (1931-1959-1996), nederlanda matematikisto, natursciencisto, kaj esperantisto; sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio (1990-96); aŭtoro de La akvariinfanoj (SF-romano, 1976), La vicordo de la frazelementoj en Esperanto (1973), Esperanto: Ideologio kaj Kulturo (1996); tradukinto de Tiele Parolis Zaratuŝtra de F. Nietzsche (el la germana, 1977), La Infana Raso de W. Auld (el Esperanto, 1982) kaj de pluraj Esperantaj poemoj en la nederlandlingva antologio Zeg, Luister Eens (1981); kompilinto kaj enretiginto de la bibliografio de la nacilingvaj tradukoj de Esperantaj literaturaĵoj.
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La fera birdo: nova novelaro de Julian Modest

La fera birdoJulian Modest. La fera birdo: Novelaro. [Antverpeno]: Eldonejo Libera, 2021. 99 paĝoj.
La fera birdo estas la plej nova novelaro de Julian Modest – unu el la plej talentaj nuntempaj bulgaraj kaj Esperantaj verkistoj. Ĉiu lia rakonto estas metaforo, kiu impresas per perfekta lingvo, eleganta stilo kaj filozofia sugesto. Modest spertas vidi kaj bilde priskribi ordinarajn heroojn kaj okazintaĵojn, kiuj igas nin mediti pri la senco de la vivo, pri la homa ekzisto, pri la ĝojoj kaj ĉagrenoj, kiuj akompanas nin.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | 1 komento

BET-56 en Klajpedo: jam 100 aliĝintoj

BET-56Hodiaŭ, la 1an de decembro 2021 la Organiza Komitato de BET-56 ricevis la centan aliĝilon. La aliĝinto №100 estas Tõnu Hirsik – prezidanto de Esperanto-Asocio de Estonio. Nature, la plej multaj aliĝintoj estas el Litovio – entute 55. Ĉi-sube estas la aktuala laŭlanda aliĝtabelo:
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Belarusaj terpomflan(et)oj “dranikoj”

dranikoj

Dranikoj (belaruse: дранікі; prononcu: drániki), kio tradukeblas kiel raspitaĵoj, estas unu el la plej rekoneblaj kaj ŝatataj pladoj de la belarusa kuirarto. Kvankam similajn terpomflan(et)ojn/terpomkukojn oni konas en pluraj landoj de Eŭropo kun diversaj nomoj (ruse: драники, ukraine: деруни, jide: latkes, litove: bulviniai blynai, germane: Kartoffelpuffer, pole: placki ziemniaczane), la belarusaj dranikoj gajnis precipan popularecon danke al la speciala gusto, naciaj kuirartaj sekretoj kaj ecoj de la belarusaj terpomoj.
Legi plu

Afiŝita en Halina Gorecka, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton