La Esperantisto de la Jaro       La Esperantisto de la Jaro Aktualigita la 1an de marto 2020  La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

 La unua laŭreato en 1998 iĝis William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste la honoran titolon ricevis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ap Fergus (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013), Mireille Grosjean (2014), Chuck Smith (2015), Stefan MacGill (2016), Trezoro Huang Yinbao (2017), Hori Jasuo (2018). 

  La Esperantisto de la Jaro 2019 estas Anna Löwenstein!   Inde distingi niajn eminentulojn (Artikolo el La Ondo de Esperanto 1998. №10) La Esperantisto de la Jaro 1998  Rezulto Intervjuo kun William Auld  La Esperantisto de la Jaro 1999  Rezulto Intervjuo kun Keppel Enderby  La Esperantisto de la Jaro 2000  Rezulto Intervjuo kun Hans Bakker Intervjuo kun Mauro La Torre Intervjuo kun Jouko Lindstedt  La Esperantisto de la Jaro 2001  Rezulto Intervjuo kun Osmo Buller  Esperantisto de la Jaro 2002  Rezulto Intervjuo kun Michel Duc Goninaz  Esperantisto de la Jaro 2003  Rezulto Intervjuo kun Dafydd ap Fergus  Esperantisto de la Jaro 2004  Rezulto Intervjuo kun Helmar Frank  Esperantisto de la Jaro 2005  Rezulto Intervjuo kun Povilas Jegorovas  Esperantisto de la Jaro 2006  Rezulto Intervjuo kun Bertilo Wennergren  Esperantisto de la Jaro 2007  Rezulto Intervjuo kun Peter Zilvar  Esperantisto de la Jaro 2008  Rezulto Intervjuo kun Ilona Koutny  Esperantisto de la Jaro 2009  Rezulto Intervjuo kun Aleksander Korĵenkov  Esperantisto de la Jaro 2010  Rezulto Intervjuo kun Katalin Kováts  Esperantisto de la Jaro 2011  Rezulto Intervjuo kun Dennis Keefe  Esperantisto de la Jaro 2012  Rezulto Intervjuo kun Peter Baláž  Esperantisto de la Jaro 2013  Rezulto Intervjuo kun Mark Fettes  Esperantisto de la Jaro 2014  Rezulto Intervjuo kun Mireille Grosjean  Esperantisto de la Jaro 2015  Rezulto Intervjuo kun Chuck Smith  Esperantisto de la Jaro 2016  Rezulto Intervjuo kun Stefan MacGill  Esperantisto de la Jaro 2017  Rezulto Intervjuo kun Trezoro Huang Yinbao  Esperantisto de la Jaro 2018  Rezulto Intervjuo kun Hori Jasuo  Esperantisto de la Jaro 2019  Rezulto Intervjuo kun Anna Löwenstein     Inde distingi niajn eminentulojn “Skota poeto Bill Auld, kiu verkas en Esperanto, estas inter la pluraj kandidatoj proponitaj ĉi-jare por la literatura Nobel-premio. Unuafoje persono, verkanta originale en Esperanto, estas kandidato por la plej prestiĝa literatura premio en la mondo. La kandidatigon proponis PEN International — internacia asocio de poetoj, eseistoj kaj novelistoj.” Per tiaj vortoj komenciĝis multaj artikoloj fine de aŭgusto en diverslandaj gazetoj, interalie en Le Monde, The Times, De Morgen; multaj radioj kaj televidoj profitis la okazon por preni intervjuon de Auld — dummilite piloto de la brita aerarmeo, poste vicestro de skota liceo, kaj nun la plej konata el la vivantaj esperantistoj.

 Milionoj da legantoj, aŭskultantoj kaj televidantoj en la tuta mondo ricevis informojn pri Esperanto, sekve de la iniciato de Manuel de Seabra, lanĉinta la noblan ideon Nobel-igi nian skotan samlingvanon.

 Kvankam Auld tre rezerveme taksas sian ŝancon esti premiita, li estas tre feliĉa kaj honorita, malgraŭ la truda inundo de la ĵurnalistoj el diversaj landoj (mi devis duonan horon umi la telefonan diskon por telekontakti lin pro la konstante okupita lineo). Ja en la afero plej gravas la morala signifo de la kandidatigo. Plian fojon post 1993 (tiam Esperanta PEN-Centro estis akceptita en la grandan familion de PEN Club International) estas rekonfirmita la literatura valoro de Esperanto.

 Estas notinda la senprecedence serioza, senantaŭjuĝa kaj favora tono de la aperintaj materialoj — tion spertis la 3an de septembro la aŭskultintoj de la bonega programero de la Rusa Servo de BBC (kiu emisiis ankaŭ la komencon de La infana raso en la deklama prezento de Auld mem). Konstateblas, ke la redaktorojn konvinkis la fakto, ke la tre renoma asocio apogis Esperanton, kaj ili ne povis taksi la aferon en la maniero neglekta. Tial la tradukinto de La Mastro de l' Ringoj laŭmerite ricevis pli da respekto kaj kunsentemo ol miloj da niaj fervoraj propagandistoj martelantaj pri la panaceaj 16 reguloj, kiuj savos la mondon el la sakstrato de “la terura lingvoproblemo”.

 Auld prave skeptikas pri la ŝanco de la premiiĝo. Ja oni devas akiri la simpation de la svedaj Nobel-komitatanoj ne tiom literature, kiom politike, kaj tion apenaŭ povas atingi la movada alo de nia lingvokomunumo — ĝiaj lobiaj ebloj estas limigitaj. Kaj ni ne trotaksu la informan efikon, ĉar alia Bill kaj ties kunulino Monica intertempe rekonkeris la TV-ekranojn kaj gazetpaĝojn.

 La demando estas, ĉu ni mem sufiĉe atentas niajn “heroojn”. La premioj ne mankas. Auld estas inter la laŭreatoj de la premio Deguchi, kiun financas la japana religia movado Oomoto, kaj kiun ĉiujare la estraro de UEA aljuĝas pro plifirmigo de internacia amikeco. Vaste konata en Esperantujo estas la kulturpremio, kiun fondaĵo FAME kaj la germana urbo Aalen kreis por distingi personojn kaj instituciojn pro iliaj meritoj en stimulado de internacia interkompreno per kulturaj verkoj en Esperanto. OSIEK kaj LF-koop atribuas literaturajn jar-premiojn. Trofeo Fyne estas ĉiudujare donata de UEA al la plej aktiva landa E-Asocio…

 Sed estas preskaŭ nekredeble, ke en Esperantujo ankoraŭ ne ekzistas honora titolo por persono plej elstare rekomendinta sin, malkiel en la Granda Mondo, kie la gazetaro (ekzemple Time) faras la ĉiujaran proklamadon de “la homo de la jaro” tradicia institucio. Multaj sportaj, kulturaj kaj amatoraj komunumoj ĉiujare elstarigas inter siaj anoj la plej eminentajn.

 La Ondo de Esperanto decidis ŝtopi la breĉon kaj iniciatis la proklamon de La esperantisto de la jaro. Per tiu honora titolo estos distingata persono, kiu je la koncerna jaro plej multe kontribuis al Esperanto. Pri la efektivigo de la projekto zorgos du komisionoj — kandidatiga kaj elekta — en kiuj kunlaboros kompetentaj personoj, ĝuantaj internacian rekonon kaj prestiĝon.

 Kompreneble, la nova projekto estas granda defio, ĉar, ekzemple estas malfacile kompare taksi la agadon en la diversaj sferoj de la aktivado (informado, scienca aplikado, lingvistiko, kulturo…), kaj la starigita Regularo malebligas, ke sinsekve laŭreatiĝu du poetoj aŭ du vortaristoj.

 Ĝis la 1a de decembro la kandidatigantoj sendos al la sekretario de la projekto (Halina Gorecka) po maksimume 3 proponoj. Sekvatage la resuma proponlisto estos dissendita rete aŭ fakse al la elektantoj, kiuj havos je sia dispono du semajnojn (ili ne rajtos elekti personon ekster la listo).

 Ĝis la Zamenhofa Tago la elektantoj faros sian elekton, kaj la ricevinto de la plej multaj voĉoj estos proklamita kiel la esperantisto de la jaro 1998 en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (1999).

 Aleksander Korĵenkov

 La Ondo de Esperanto, 1998, №10 (48).

   William Auld: la Esperantisto de la Jaro 1998 Estis proponitaj 17 kandidatoj, el kiuj la naŭ elektantoj povis elekti po 1 ĝis 3 personojn. La 15an de decembro 1998, je la Zamenhofa Tago, estis anoncita la rezulto de la voĉdonado:  William Auld 6 voĉoj Renato Corsetti 4 voĉoj Ilona Koutny 2 voĉoj Harry Harrison kaj Paul Peeraerts po 1 voĉo  Per tio skota poeto William Auld estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 1998. La proklamo rekonas la lastatempajn meritojn kaj atingojn de William Auld, interalie, la vastan amaskomunikilan eĥon pro lia kandidatigo al la literatura Nobel-premio; la kompletigon de la kolosa tradukprojekto Tolkien en Esperanto; la prudenton kaj volfirmon en la afero pri La Manto. Krome, la elekto estas bona komenco por la Jubilea Jaro de Auld, kiu 75-jariĝos en 1999.

  “Tute alia mondo kuŝas antaŭ vi” Intervjuo kun William Auld LOdE. Kion sentis la unua persono, proklamita la Esperantisto de la Jaro, eksciinte pri la proklamo?

 Auld. Nu fakte, grandan plezuron. Kion mi faras, mi faras apoge al la grandioza koncepto de la majstro, kaj mi ne aparte serĉas propran renomon. Tamen ne estus nature, se mi ne plezuriĝus pro la honorigo fare de miaj kunkulturanoj.

 LOdE. La decido de la internacia elektantaro emfazis tri kialojn de la “honorigo”: kandidatigo por la Nobel-premio; giganta projekto Tolkien en Esperanto; prudento kaj volfirmo en la kazo La Manto. Bonvolu komenti ĉiun el ili.

 Auld. Mi ĝojas pri la kandidatigo por la Nobel-premio, ĉar tio rezultiĝis en reala kaj senĉikana raportado pri nia literaturo en la vasta eŭropa informilaro. Konsternis min la rapidega disvastiĝo de la raporto disde nia tute negrava loka semajna ĵurnalo tra la gravaj naciaj tagĵurnaloj ĝis grandaj eksterlandaj gazetoj! Kaj la multoblaj mencioj kaj intervjuoj en ĉefaj BBC-programoj! Kaj ĉiam kun plena akcepto de la seriozeco de nia afero. Vere, ia trarompo, dank' al Manuel de Seabra, la internacia PEN-klubo k. a.

 Mia traduko de la kompleta Mastro de l' Ringoj estas iasence mia ĉefplenumo. Mi bone memoras la tagon en Madrido, kiam Liven Dek el la plena aero proponis al mi tiun komision. Ĉiama ŝatanto de defioj, mi post momenta hezito respondis, ke mi pretas fari provan komencon kaj ni vidos. Ĝis tiam mi eĉ ne legis la koncernan verkon! Sed feliĉe ĝi tuj imponis min pro la rakonta talento de Tolkien kaj pro la bela angla lingvaĵo. Kelkaj alilandanoj nomis tiun lingvaĵon “malfacila”, sed fakte ĝi estas bele klasika angla stilo, kiu bele konvenas al esperantigo. Kiam la eldonejo Sezonoj promesis senprokrastan eldonon de la verko, mi trovis la necesan elanon por kompletigi la unuan volumon, poste la duan, poste la trian.

 La afero La Manto prezentas malluman flankon de la esperantismo: personaj atakoj kontraŭ valoraj kaj laboremaj “samideanoj”. Tiu libro celis atenci la reputacion de Perla Martinelli ŝajnigante, ke la aŭtoro estas ŝi kaj ke temas pri speco de aŭtobiografio. Kaj tiun atencon partoprenis homoj, kiuj sciis tute bone, ke tio estas mensogo! Kaj poste ili rifuzis agnoski tion, kvankam tio estis ilia jura devo! Cetere, pseŭdonimeco en certaj cirkonstancoj estas tolerebla (ekzemple ĉe Zamenhof) — sed kiam aŭtoro kaŝas sin pseŭdonime por sin savi de pravaj riproĉoj kaj eventualaj reagoj, tio estas anonimeco kovarda kaj poltrona. Tiu tuta afero estas hontindaĵo en nia movado, kaj feliĉe mi ne estas la sola, kiu protestis.

 LOdE. Al kiu(j) vi donus via(j)n voĉo(j)n, se vi estus elektanto ĉi-jare?

 Auld. Al Giorgio Silfer, pro la gravaj sukcesoj ĉe la tutmonde gravaj PEN-kluboj.

 LOdE. Kaj la Esperantistoj de la jaroj 1990aj (nu, krom vi, kompreneble)?

 Auld. Du virinoj meritas tion, laŭ mi. Kvankam Marjorie Boulton ja estas amiko mia, ŝiaj laboroj en la kadro de nia afero — ofte ne ĝenerale rimarkataj, kiam ili helpas individuajn samideanojn tra la mondo — estas valoregaj kaj nepre en la spirito de Zamenhof. Kaj estas jam tempo, ke oni proklamu la meritojn de Cathy Schulze el Sanfrancisko, kiu dum jardekoj taskegis en la usona movado kaj kiu ĉefmotoris la tre gravajn somerajn kursojn en la Sanfranciska Ŝtata Universitato.

 LOdE. Iam populara demando: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

 Auld. Esperanta antologio por ne perdi kontakton kun nia poezio; Leteroj de Zamenhof — se mi rajtus kunporti ambaŭ volumojn, aŭ se ne: Originala verkaro de L.L.Zamenhof, kaj — nu, ĉu mi estu honesta? — La infana raso por memorigi min pri kio mi iam kapablis.

 LOdE. Ĉu, laŭ vi, oni povas paroli pri (mal)progreso de Esperanto? Kiuj pozitivaj kaj negativaj tendencoj aperis en Esperantujo post la Centjariĝo de Esperanto?

 Auld. Ŝajnas al mi, ke el tutmonda vidpunkto Esperanto restas relative stabila. Malprogreson en unu loko kompensas progreso en alia. Mortintojn kaj kabeintojn anstataŭas novaj adeptoj (ofte tamen en alia mondparto). La sukceso de Esperanto, manke de la “fina venko”, troviĝas en tio, ke tiuj homoj, kiuj bezonas aŭ deziras ĝin, ofte trovas ĝin kaj profitas el ĝiaj mirindaj proprecoj. Ni ne forgesu, ke tre multaj homoj kapablas kontentiĝi pri, kaj eĉ fieri pri, tute supraĵa kaj piĝina posedo de iu fremda lingvo kaj eĉ ne imagas ion pli perfektan! Sed serĉantoj por vera internacia intimeco salutas kaj uzas nian lingvon. Kaj tial Esperanto estas sekura, ĝis kiam la evoluo de la socioj devigos la registarojn finfine rekoni ĝin.

 LOdE. Neevitebla demando — viaj planoj?

 Auld. Aktuale preskaŭ mankas. Al vi mem, sinjoro eldonisto, mi promesis tradukon de la Dikensa verko La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika, kaj espereble tiun mi sukcesos liveri. Krom tio, hodiaŭ mem oni parolis al mi telefone pri projekto pretigi ampleksan historion de la Esperanta literaturo, kaj se tiu propono maturiĝos, mi verŝajne konsentos kontribui.

 LOdE. Bonvolu doni konsilon al junaj samideanoj, kiuj lernis la bazon de la lingvo kaj nun staras sojle de Esperantujo.

 Auld. Al tiuj homoj, mi diras: Uzu ĝin! Profitu el ĝiaj mirindaj eblecoj! Korespondu kaj, se eble, vojaĝu. Legu gravajn kaj interesajn (al vi) verkojn en Esperanto por plifirmigi vian lingvoposedon, kaj — se libroj ne allogas vin — utiligu la modernajn alternativojn, kiel la tutmondan reton ktp. Tute alia mondo kuŝas antaŭ vi.

 Intervjuis Aleksander Korĵenkov

 La Ondo de Esperanto. 1999. №2 (52).

   Kep Enderby: esperantisto de la jaro 1999 Por 1999 fare de 9 kandidatigantoj estis proponitaj 13 personoj, el kiuj 10 elektantoj povis elekti po 1 ĝis 3 personojn. La 15an de decembro 1999, je la Zamenhofa Tago, estis anoncita la rezulto de la voĉdonado:  Kep Enderby 6 voĉoj Renato Corsetti 4 voĉoj N. I. Sequoyah 2 voĉoj Marjorie Boulton, Reinhard Fössmeier, Antonio Herrera, Gbeglo Koffi, Ilona Koutny, Geza Kurucz, Mauro La Torre po 1 voĉo  Per tio aŭstralia juristo Kep Enderby, prezidanto de UEA kaj de Esperanta Jura Asocio, estas proklamita la esperantisto de la jaro 1999. Tiu ĉi proklamo rekonas la meritojn de Kep Enderby en la fortikigo de Esperantujo (aktiva partopreno en multaj kongresoj kaj tre grava parolado en la Berlina kunsido de la Strategia Forumo de la Esperanto-komunumo) kaj en la eksteraj rilatoj (precipe aktivado en la Internacia Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj en Seulo). Proponantoj (Kandidatigantoj) Marija Belošević (Ekssekretario de ILEI) Višnja Branković (Posedanto de Orbis Pictus) Renato Corsetti (Vicprezidanto de UEA), István Ertl (Redaktoro de Esperanto), Edmund Grimley Evans (Prezidanto de EAB), Wolfgang Kirschstein (Tradukisto kaj ĵurnalisto), Aleksander Korĵenkov (Redaktoro de La Ondo de Esperanto), Bruno Masala (Gvidanto de AERA ĉe OSIEK), Valentin Melnikov (Poeto, ĵurnalisto, tradukanto).

 Elektantoj Petr Chrdle (Estrarano de UEA, posedanto de KAVA-PECH), Viktor Kudrjavcev (Redaktoro de Komencanto), Lee Chong-Yeong (Eksprezidanto de UEA, prezidanto de KEA), Andy Künzli (Eseisto kaj historiisto), Geraldo Mattos (Prezidanto de la Akademio de Esperanto), Stefan Maul (Prezidanto de TEĴA, ĉefredaktoro de Monato), Mine Yositaka (Redaktoro de Riveroj), Sergio Pokrovskij (Sciencisto, tradukanto, eseisto), Roland Rotsaert (Kasisto de IKEF, redaktoro de La Merkato), Ljubomir Trifonĉovski (Ĉefredaktoro de Literatura Foiro).

 Halina Gorecka, sekretario

   Ni ne devas esti sen influo laborante por plibonigi la mondon Intervjuo kun Kep Enderby LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro? Enderby: Unue, kun grandaj surprizo kaj miro. Memoru ke mi Esperantiĝis nur en 1987. Kompare al multaj aliaj, mi estas relative novbakita Esperantisto. Tamen, mi taksas ĝin granda honoro kaj provos pravigi ĝin.

 LOdE: La internacia elektantaro aparte menciis pri du flankoj de via aktivado: komunuma (aktiva partopreno en esperantistaj kongresoj: UK, SAT, Azia kaj naciskale) kaj movada (precipe la sukcesa pledo por Esperanto en la Internacia Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj en Seulo). Kia, laŭ via opinio, devas esti la ekvilibro inter la interna kaj ekstera flankoj de la vivo esperantista?

 Enderby: La respondo grandparte dependas de decido de la individuo, ĉar tia ekvilibro estas afero de juĝo. Ĝenerale, vidate de la vidpunkto de la Esperanto-movado, ege gravas kapablo sufiĉe bone regi la lingvon, kaj tio bezonas tempon. Kontraŭe, samtempe egale gravas movade, la kapablo eksponi al neesperantistoj la valorojn de la uzo de Esperanto por komunikiĝi kun alilingvanoj. Kadre de tio, ege gravas la estimo de viaj konatoj en la neesperanta mondo.

 Rimarku, ke mi ne uzas la esprimon internacie ĉi tie, ĉar, parolante tute persone, kaj mi esperas honeste, malgraŭ ĉiuj aktualaj problemoj en la mondo — tiom ofte kaŭzataj de la malbeno de politikoj de aparteco aŭ de identeco — mi persone kredas ke la koncepto de nacioj estas artefarita. La celo de Esperanto estas pliharmoniigi la popolojn de la mondo kaj ne helpi en la disigado de ili.

 LOdE: Kiujn tendencojn en la nuntempa Esperantujo vi opinias plej subtenindaj?

 Enderby: Ĉiujn, kiuj celas la atingon de la baza idealismo de la origina Esperanto-ideo. Ĉi tie mi aludas ne al la distingoj inter, ekzemple, finvenkismo kaj raŭmismo, nek al la respektivaj meritoj de tiuj du Esperanto-skoloj aŭ -vidpunktoj, sed al la espero ke ĉiuj homoj, interlingve, sen rigardo al lingvaj, rasaj, aŭ aliaj etne similaj kulturaj baroj, vivu laŭ spirito de frateco.

 LOdE: Dankon. Kaj kion vi opinias negativa?

 Enderby: La kontraŭajn de tiuj, kiujn mi ĵus menciis: ĉiujn kiuj elmontras mankon de toleremo al aliaj kaj al tiuj aliaj vidpunktoj kaj tendencoj: alivorte, tiujn kiuj sektigas Esperantistojn. La homa naturo estas tia kia ĝi estas, la elekto inter la du ne ĉiam estas facila.

 LOdE: Al kiu(j) persono(j) vi mem donus via(j)n voĉo(j)n, se vi estus elektanto ĉi-jare?

 Enderby: Tio estas malfacilega demando. Fakte, spite de mia plezuro ricevi tiun honoron, mi havas dubojn pri la meritoj de sistemoj laŭ kiuj honoroj estas donataj. Honoraj sistemoj havas kaj pozitivajn kaj negativajn flankojn. Sendube devas esti multaj, multaj aliaj meritindaj Esperantistoj, nekonataj al mi, kiujn estus malĝuste preterpasi. Ne ĉiuj el ili estas anoj de UEA. Tamen mi opinias, ke se oni volas doni tian honoron al homo, escepte laŭ eksterordinaraj cirkonstancoj, oni devus ne doni ĝin al profesia Esperantisto, kiom ajn meritplena li estas.

 Se vi premas min, inter miaj konatoj, estas multaj kiuj meritas tian honoron. Mi pensus pri iuj el miaj kolegoj en UEA, ekzemple Renato Corsetti kaj Michela Lipari. Menciindaj ankaŭ estus Mark Fettes, Lee Chong-Yeong, Yamasaki Seikô, Giorgio Silfer, kaj Paulo Desajlley. Mi ĝojas, ke mi ne devas fari konkretan decidon.

 LOdE: Iam populara demando: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

 Enderby: Respondo dependus de kiom longe mi restus sur la insulo. Sufiĉus diri ke mi unue pensus pri La danĝera lingvo, La Dekamerono kaj Sed nur fragmento.

 LOdE: Kion vi opinias pri la estonteco de Esperanto?

 Enderby: Nepre bonega, kvankam, ĉar mi ne estas aŭguristo, pri detaloj mi ne volas konjekti. La baza ideo de Esperanto restas bonega kaj ĝi inspiris multajn homojn dum la pasinta jarcento. Tio daŭros, kaj sendube la mondo estus pli bona loko, se pli da homoj uzus Esperanton. Tamen oni devas memori, ke uzata lingvo estas multe pli ol lingvo elektita de uzanto. Ĝi estas identigilo. Lingvo ankaŭ estas formo de superstrukturo, multe influita de la ekonomika kaj socia bazo, testamentita al popoloj kiuj vivtenas sin kadre de tiu ĉi heredita ekonomika kaj socia bazoj. Kontraŭe, iagrade, lingvo reciproke influas tiujn ekonomikan kaj socian bazojn.

 La rezulto estas, ke okazas speco de objektiva historia procezo, en kiu la personaj voloj kaj preferoj de homoj rolas multfoje nur marĝene, kvankam kelkfoje grave. Ankaŭ politikistoj havas siajn proprajn rolojn. Ankaŭ ŝanco ludas gravan rolon. Ĉiurilate, la kaŭzoj de la nuntempa hegemonio de la angla lingvo memevidente konfirmas ĉiujn tiujn faktorojn. Ĉu tiu hegemonio daŭros, mi ne scias. Racio favoras Esperanton, sed racio ne ĉiam regas en la reala mondo. Intertempe, Esperantistoj ĉie — ĉu anoj de UEA, ĉu de SAT, ĉu ano de iu ajn speco de alia Esperanto organizo — devus strebi alvoki al tiu racio kaj plejefektivigi la realajn, idealismajn kaj praktikajn valorojn de Esperanto kaj eksponi tiujn al la cetera mondo. La monda esperantistaro estas minoritato ĉie, sed tio ne signifas, ke ĝi devas esti sen influo laborante por plibonigi la mondon.

 LOdE: Ĉu vi havas komentojn pri la kvar kritikaj rimarkigoj faritaj en Esperanto en 1999?

 Enderby: Nur por diri, ke vi pravis. Mi neniam sugestis ke la tasko faciliĝos.

 Intervjuis Aleksander Korĵenkov

 La Ondo de Esperanto. 2000. №2 (64).

   La Esperantisto de la Jaro 2000: Surpriza rezulto En 2000 fare de 9 kandidatigantoj estis proponitaj 20 personoj, el kiuj 9 elektantoj povis elekti po 1 ĝis 3 personojn. La 15an de decembro 2000, je la Zamenhofa Tago, estis anoncita la rezulto de la voĉdonado:

  Hans Bakker, Mauro La Torre, Jouko Lindstedt 3 voĉoj Renato Corsetti, Ilona Koutny, Floréal Martorell 2 voĉoj Reinhard Fössmeier, Jerzy Fornal, Stano Marček, Tibor Papp, Andrzej Pettyn, Claude Piron, Katalin Smidéliusz 1 voĉo  Konforme al la Regularo, Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt estas proklamitaj kiel Esperantistoj de la jaro 2000! Hans Bakker (Nederlando) meritis la rekonon pro la sukcesoj en la agado por Esperanto en Afriko.

 Mauro La Torre (Italio) iĝis laŭreato pro la projekto Interkulturo, kies kvazaŭlernejo “Tibor Sekelj” jam ampleksas preskaŭ 100 klasojn el trideko da landoj kun ĉirkaŭ du mil lernantoj.

 Jouko Lindstedt (Finnlando) estas distingita pro la prizorgo de BJA-listo, okazigo de seminario dediĉita al la 20-jariĝo de la Manifesto de Rauma kaj pro la Hejma vortaro, redaktita de li, kiu estis disvendita naŭ monatojn post la eldono kaj represita post la Tel-Aviva UK.

  Proponantoj (Kandidatigantoj) Renato Corsetti (vicprezidanto de UEA) István Ertl (redaktoro de Esperanto) Edmund Grimley Evans (prezidanto de EAB) Judit Felszeghy (direktoro de LF-koop) Aleksander Korĵenkov (redaktoro de La Ondo de Esperanto) Bruno Masala (gvidanto de AERA ĉe OSIEK) Valentin Melnikov (poeto, ĵurnalisto, tradukanto)  Elektantoj Petr Chrdle (estrarano de UEA, posedanto de KAVA-PECH) Lee Chong-Yeong (eksprezidanto de UEA, prezidanto de KEA) Geraldo Mattos (prezidanto de la Akademio de Esperanto) Stefan Maul (prezidanto de TEĴA, ĉefredaktoro de Monato) Mine Yositaka (redaktoro de Riveroj) Sergio Pokrovskij (sciencisto, tradukanto, eseisto) Anna Margareta Ritamäki (aktivulo pri eksteraj rilatoj) Roland Rotsaert (kasisto de IKEF, redaktoro de La Merkato) Ljubomir Trifonĉovski (ĉefredaktoro de Literatura Foiro) Sekretario Halina Gorecka

   La afrika movado estas plejnvalora parto de la tutmonda Esperanto-movado Intervjuo kun Hans Bakker Demando: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis Esperantisto de la jaro? Respondo: Kiel plia rekono de la afrika movado kiel plenvalora parto de la tutmonda Esperanto-movado. Ne mi, sed la afrikaj esperantistoj (kaj iliaj eksterafrikaj geamikoj) estas la esperantistoj de la jaro.

 Demando: Kio necesas por konservi kaj evoluigi la atingitajn rezultojn?

 Respondo: Sekvi la rekomendojn en la artikoleto “La ŝlosilo troviĝas ekster Afriko” (Heroldo de Esperanto, 20 jan 1987). Se vi volas, vi povas represi tiun tre simplan kaj mallongan artikoleton.

 Demando: Ĉu vi, kiel komisiito de UEA pri Afriko, ricevis helpon de aliaj internaciaj organizaĵoj, ekzemple SAT, OSIEK, LF-koop, fakaj asocioj, gazetoj, radiostacioj?

 Respondo: Jes. Sed tiun respondon vi taksas verŝajne tro konciza. Tamen, listigi ĉiujn helpojn estus tro malkoncize. El viaj menciitaj organizaĵoj precipe SAT (SAT-Amikaro) faris/as multon.

 Se vi demandus: Kiel aliaj internaciaj organizaĵoj povas doni helpon al la afrika agado, mi respondus: akceptante afrikajn esperantistojn kiel normalajn membrojn, abonantojn, kunlaborantojn, sed respektante la fakton ke afrikaj esperantistoj ĝenerale ne havas monon por pagi kotizojn. Ili ofte eĉ ne havas monon por poŝtmarko. Estus bone se ĉiu el la menciitaj organizaĵoj kaj establoj trovus eliron por tiu problemo, ne turnante sin al UEA por ke tiu pagu la kotizon.

 La Ondo de Esperanto estante unu el tiaj “aliaj organizaĵoj” montris kiel oni povas doni helpon al la afrika agado: elekti unu el la aktivuloj “esperantisto de la jaro” por ke aperu intervjuo kiel ĉi tiu.

 Demando: Kiel ordinara esperantisto povas helpi al progresigo de Esperanto en Afriko?

 Respondo: Fariĝi amiko de afrika(j) esperantisto(j), korespondante tiucele.

 Demando: Kiam povos okazi la unua UK en Afriko? En kiu lando?

 Respondo: Mi ne scias. Ne baldaŭ.

 Demando: Kiuj meritas esti nomitaj la esperantistoj de la jaroj 1990-aj?

 Respondo: Mia respondo, se ĝi estus sincera, estus tro malkonciza. Tial mi ripetas ion, kion mi jam diris plurfoje, duonŝerce: junaj kaj nejunaj sinjorinoj estas miaj plej bonaj kunlaborantinoj.

 Mi nomu nur kelkajn (iuj jam mortis): Andrée Orsolini, Lucy Leroy, Ada Fighiera, Helga Farukuoye, Katelina Hall, Marjorie Boulton, Odette Scheidel, Margarete Bettmann, Els Kervers, Anita Dagmarsdotter, Anna-Maria Lange, Raita Pyhälä, Louise Marin, Henny Jacques, Joan Dawson, Rosalind Walter, Mila van der Horst, Renée Triolle, Ina Tautorat, Eva Bork, Nora Caragea, Nely Holevitch, Sally Phillips, Sabine Meyer, Heidi Goes, Dorothy Holland, kaj nelaste: mia edzino.

 Demando: Ĉiun laŭreaton ni tradicie demandas: “Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus estante ekzilota al neloĝata insulo?”

 Respondo: Jarlibro de UEA, La Zodiakidoj kaj aliaj rakontoj (Kipling) kaj kompleta serio de La Ondo de Esperanto.

 La Ondo de Esperanto. 2001. № 2 (76) 

   Interkultura edukado per Esperanto Mauro La Torre, 54-jara scienca esploristo pri Eksperimenta Pedagogio ĉe la Tria Roma Universitato, Romo (Italujo), estas proklamita, kune kun Hans Bakker kaj Jouko Lindstedt, kiel la Esperantisto de la jaro 2000 pro “la projekto Interkulturo, kies kvazaŭlernejo Tibor Sekelj jam ampleksas preskaŭ 100 klasojn el trideko da landoj kun ĉirkaŭ mil lernantoj”. Li afable konsentis respondi al niaj demandoj. Demando: Kiel impresis vin la informo pri via laŭreatiĝo?

 Respondo: Unue mi iomete miris, sciante ke nia projekto pri interkultura edukado ne estas tiom vaste konata kaj aprecata tra la Esperanta komunumo. Poste mi ekkomprenis, rimarkante ke la decido estis perata de malvasta pli atentema juĝantaro.

 Demando: La internacia elektantaro laŭreatigis vin pro la projekto “Interkulturo”. Kiel ĝi komenciĝis?

 Respondo: La projekto, nomota poste Interkulturo, naskiĝis el la volo de ILEI aranĝi en la lernejoj, laŭeble kadre de Unesko-organizo, edukan agadon, por kiu la uzado de la Internacia Lingvo estas plej signifa kaj konvena.

 Demando: Kiam vi instruistoj parolas pri “interkultura edukado”, kion vi celas konkrete?

 Respondo: Ni celas ke la lernantoj, ĉiu laŭ sia-aĝa kapablo, eksciu pri la ekzisto de aliaj vivmanieroj kaj vivkonceptoj ol tiuj konataj en la propra lando, ke ili lernu kompreni ties valorojn komunajn kaj specifajn.

 Demando: Kiel tio realiĝis en la lernejaj klasoj?

 Respondo: La klasoj de Interkulturo elektas esplorotan temon (ekzemple povas temi pri la tradiciaj festoj dum la jaro) kaj grupiĝas laŭ malgrandaj “ringoj”, por interŝanĝi pri tio ne nur informojn, sed ankaŭ dokumentajn materialojn (ekzemple: kalendaroj, afiŝoj, fotoj, kantaĵoj, ktp). Surbaze de la kolektitaj materialoj, ili aranĝas komparojn kaj analizojn, por produkti, fine de la lernoperiodo, iajn publikajn ekspoziciaĵojn.

 Demando: Per kiuj lingvoj ili kunlaboras?

 Respondo: La kunlaborantaj klasoj apartenas je plej diversaj landoj kaj lingvaj komunumoj. La labora hipotezo de Interkulturo estas ke ĉiuj lingvoj kaj kulturoj estas principe samrajtaj kaj konindaj. Tial, kiel kunlaborlingvon, ili uzas lingvon “neŭtrale homan”: Esperanton. Pro tio, kompreneble, la lernado de Esperanto estas la karakteriza bazo de la projekto. Aliflanke, la hejmaj lingvoj de la lernejanoj povas esti esplorataj studobjektoj.

 Demando: Se la klasoj troviĝas je grandaj interdistancoj, tra kiu kanalo ili komunikas kaj interŝanĝas?

 Respondo: Unue per poŝto papera kaj reta. Due ili ankaŭ aperas en la Interreta paĝaro (TTT) kvazaŭ ili estus partoj de unu sola lernejo, tial nomata “Kvazaŭa Lernejo Tibor Sekelj”. Tiuj, kiuj disponas je la teknikaj rimedoj por facile aliri Interreton (bedaŭrinde ankoraŭ malmultaj!) komunikas per ĝi. Ili konsultas la Bibliotekon kaj la Lingvan Laborejon, afiŝas en la koridora Afiŝejo, ……, fine elmontras siajn produktaĵojn en la Ekspoziciejo. Simile la klas-instruistoj povas rete “kunsidadi” en la Instruistara Salono.

 Demando: Ĉu tia sistemo bezonas grandan organizan strukturon? Kaj kiu regas kaj mastrumas la sistemon?

 Respondo: La sistemo estas planita fare de ILEI kunlabore (almenaŭ teorie) kun UEA. La funkciado de la tuta projekto, kaj speciale la ĉiutaga mastrumado de la Kvazaŭa Lernejo, bezonus almenaŭ fortikan kernon da centraj prizorgantoj, kiujn en la nuna fazo ILEI kaj UEA ne vere sukcesas garantii. Fakte pluraj partoj de la sistemo nuntempe stagnas ĝuste pro manko de centra organiza teamo. Bedaŭrinde, se oni ne rapide solvos ĉi tiun krizan situacion, la tuta bela kastelo riskas ŝrumpi en nuran revon.

 Demando: Ĉu via esperantista agado malhelpas al via profesia laboro aŭ vi sukcesas utiligi profesie Esperanton?

 Respondo: Mian priesperantan kaj peresperantan agadon mi sukcesas parte kongruigi kun mia profesia laboro, kiu estas eksperimenta esplorado pri pedagogio. Tamen momente — por tia eksperimentado — mi ne trovas grandan (nek entuziasman) subtenon en la edukscienca medio, kiu estas plejparte ravata de la usonema “tutmondigo”, aŭ, kiam ĝi ne estas ravita, ĝi ne kuraĝas reagi je tia kultura poluo, kie la angla fono estas imagata kvazaŭ neŭtre kultura ĉies komunaĵo.

 Demando: Fine, du tradiciaj demandoj. Kiu(j), laŭ via opinio, meritas esti nomita(j) la Esperantisto(j) de la jaroj 1990aj?

 Respondo: Sen statistika esplorado, mi opinias ke homo, kiu plurkiale meritas esti nomata “esperantisto de la jar(dek)o” estas Renato Corsetti, hazarde nia samurbano, kies senlaca klopodado por la vastigo, firmigo kaj profesiecigo de nia lingva movado evidentas por ajna “samideano”, kiu observas la vivon de nia lingva komunumo tra la lupeo de niaj retaj diskutejoj, paperaj gazetoj aŭ fizikaj renkontiĝoj.

 Demando: Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

 Respondo: Tikla demando, ĉar mia ĉiutaga vivo estas tiom laborprema, ke apenaŭ mi havas tempon por legi la librojn, kiujn mi naiv-espere daŭre aĉetadas.

 Tial mi tre ŝatus iri al neloĝata insulo, ne nur kun trio, sed kun tricento da volumoj. Pensiga eko povus esti la Ludovikita serio de la Zamenhofa verkaro.

 La Ondo de Esperanto. 2001. № 4 (78) 

   Dek demandoj al Jouko Lindstedt Jouko Lindstedt, 45-jara profesoro pri slava filologio en Universitato de Helsinko, estis kunproklamita kiel la Esperantisto de la jaro 2000 pro la prizorgo de Bja-listo, okazigo de seminario dediĉita al la 20-jariĝo de la Manifesto de Rauma kaj pro la Hejma vortaro, redaktita de li, kiu estis disvendita dum naŭ monatoj kaj represita post la Tel-Aviva UK.

 Demando: Kiel impresis vin la informo pri via laŭreatiĝo?

 Respondo: Mirigis. Mi ja konas la meritojn de la du kunelektitoj, sed mi mem ĉefe nur helpis realigi kelkajn iniciatojn proponitajn de aliuloj.

 Demando: La internacia elektantaro atribuis al vi la laŭrojn pro tri “meritoj”. La unua estas Bja-listo. Per kio ĝi distingiĝas de la aliaj listoj?

 Respondo: Ekzistas nuntempe tiom da diversaj retdiskutejoj Esperantaj, ke mi ne kapablas kompari ĉiujn nek diri, ĉu Bja-listo estas iel speciala. Sed kiam ĝi estis lanĉata, mi jam havis spertojn pri la administrado de la listo DENASK-L, kiu estas diskutejo pri “Esperanto kiel hejma kaj denaska lingvo”, kaj tiu listo plu estas mia plej kara “infano” en la reto. Almenaŭ mi lernis eviti kelkajn danĝerojn de novaj diskutejoj.

 Demando: Cetere, en Bja-listo ne mankas diversaj opinioj, sed mankas klaĉuloj kaj insultantoj, kiuj kotas preskaŭ ĉiujn listojn en Esperantujo, inkluzive de la Akademia listo. Kiel tio estas atingita?

 Respondo: Mi rigardas min mem kiel la prezidanton de kunveno, kiu devas observi la tagordon kaj kelkajn regulojn de interhoma konduto. Tial mi kelkfoje devas ĉesigi tro longan aŭ eksterteman diskuton pri iu temo aŭ, en vere ekstrema kazo, eksigi listanon, kiu ne subiĝas al tia prezidado.

 Demando: La dua emfazo koncernas la okazigon de seminario pri la Manifesto de Rauma. Kiel vi taksas la signifon de la dokumento, kiun vi kuniniciatis?

 Respondo: Ĝia pozitiva signifo estis, ke ĝi kuraĝigis Esperant-lingvanojn mem pripensi sian personan rilaton al la lingvo. La Manifesto deklaris (fakte, ne tre originale), ke en Esperanto estas ankaŭ multaj aliaj valoroj, ekzemple kulturaj, ol la nura socia movado proponi ĝin por la praktika uzo en la tuta mondo. Enestis tamen ankaŭ eraroj, ekzemple ĝi subtaksis la forton de la anglalingva komerca kulturo.

 Demando: Sed en Esperantujo estas grupo, kiu provis kvazaŭ monopoligi la ideojn de Rauma per la fondo de “raŭmismo”. Kio estas la diferenco inter la Manifesto kaj “raŭmismo”.

 Respondo: La Manifesto estis konkreta historia dokumento, verkita en konkreta historia situacio. La nuntempa “raŭmismo” reinterpretas ĝin por siaj propraj celoj, kiujn mi malfacile povas ligi al tio, pri kio ni parolis en Rauma en 1980. La Manifesto estas uzata de la “raŭmistoj” kiel fetiĉo, kiun nur ili posedas.

 Demando: Hejma vortaro fariĝis furoraĵo, kaj la unua eldono tre rapide elĉerpiĝis. Ĉu surprizis vin tia debito de la “vortareto de hejmaĵoj”, kiun vi redaktis?

 Respondo: Mi sciis, ke la bezono estis granda — nur tio konvinkis min lasi aperi vortaron, kiun mi neniel povas nomi preta. Mi esperas, ke mi iam havos tempon redakti pli bonan duan eldonon.

 Demando: Ĉu la tiel granda esperantista agado malhelpas al via profesia laboro aŭ vi iel sukcesas utiligi profesie Esperanton?

 Respondo: … aŭ ĉu ĝi malhelpas en mia familia vivo? Fakte mia plej grava Esperanta tasko estas paroli la lingvon kun miaj tri infanoj, kiuj estas denaskaj Esperant-lingvanoj, kaj pri tiu prioritato mi devas de tempo al tempo rememorigi min. Rilate mian profesian laboron — jes, certe mi povus produkti pli da sciencaj esploroj, se mi ne okupiĝus pri Esperanto. Mi havus tempon lerni paroli pli bone pli multajn slavajn lingvojn. Sed aliflanke, Esperanto direktis miajn esplorojn al novaj temoj, ekzemple lingvaj rajtoj kaj lingva diverseco en la mondo.

 Demando: Kion vi pensas pri la idea evoluo de la Esperanto-movado komence de la nova jarcento?

 Respondo: Principe ĉio estas en ordo, se la esperantistoj ankaŭ mem konos ekzemple la Manifeston de Prago. Sed mi timas, ke en kelkaj aferoj nia movado perdis sian kapablon renoviĝi. Ekzemple, ni parolas pri tutmondeco, sed preskaŭ ne havas rilatojn kun iuj grandaj kultursferoj, precipe la islama, kie Esperanto ĝis nun malmulte disvastiĝis. Ni ofte ne konas la minoritatajn lingvojn de niaj propraj landoj, nek la rajtojn de iliaj parolantoj aŭ la mankon de tiuj rajtoj. Kaj la gvidado de la movado plu estas en la manoj de viroj tiom, ke tio jam aspektas anakronismo en la nuna mondo.

 Demando: Fine, du tradiciaj demandoj. Kiu(j), laŭ via opinio, meritas esti nomita(j) la Esperantisto(j) de la jaroj 1990aj?

 Respondo: Multaj meritus… sed mi deziras speciale mencii Floréal Martorell, kiu per siaj disko-eldonoj kaj subteno al bandoj disvastigis nian kulturon al tute nova dimensio.

 Demando: … kaj kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

 Respondo: Nova Esperanta Krestomatio de William Auld; Tien de Johán Valano; kaj La ŝtona urbo de Anna Löwenstein. Ĉiu el ili meritas relegon pli ol unufojan.

 La Ondo de Esperanto. 2001. № 3 (77) 

   Osmo Buller: la Esperantisto de la Jaro 2001 Ĉi-jare la kandidatigantoj proponis 15 personojn, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn. La rezulto de la voĉdonado estas jena:   Osmo Buller, Claude Piron 4 voĉoj  Renato Corsetti 3 voĉoj  Rob Moerbeek 2 voĉoj  Detlev Blanke, Éva Farkas-Tatár, Georgo Handzlik, Ankica Jagnjić, Povilas Jegorovas, Rubén Torres, Walter Żelazny 1 voĉo  Laŭ la Regularo pri la Esperantisto de la Jaro: “Se pli ol unu persono ricevos egale plej multajn voĉojn, kiel laŭreato estos proklamita tiu, kiun proponis pli multaj kandidatigantoj”. Sekve Osmo Buller estas elektita kiel la esperantisto de la jaro 2001, ĉar li ricevis du kandidatigojn kaj Piron nur unu. Osmo Buller per sia demisio en 2001 finis la rezultoriĉan deĵorperiodon kiel Ĝenerala Direktoro de UEA. Dank' al li la Gazetaraj Komunikoj de UEA regule kaj objektive informas la esperantistaron pri UEA. Lia septembra restado en Ĉinio kaj Litovio aktivigis la movadon tie kaj faris la rilaton de aŭtoritatoj en tiuj du landoj pli favora al Esperanto.

  Proponantoj (Kandidatigantoj) Marija Belošević (HR): ekssekretario de ILEI; Višnja Branković (IT): direktoro de Orbis Pictus; Renato Corsetti (IT): prezidanto de UEA; István Ertl (NL): demisiinta redaktoro de Esperanto; Edmund Grimley Evans (GB): prezidanto de EAB; Judit Felszeghy (HU): sekretario de la Esperanta PEN-Centro; Aleksander Korĵenkov (RU): redaktoro de La Ondo de Esperanto; Bruno Masala (FR): gvidanto de AERA (OSIEK); Valentin Melnikov (RU): poeto, ĵurnalisto, tradukanto; Yamasaki Seiko (JP): membro de la Akademio de Esperanto.  Elektantoj Petr Chrdle (CZ): direktoro de KAVA-PECH; Lee Chong-Yeong (KR): vicprezidanto de UEA; Stano Marček (SK): redaktoro de Heroldo de Esperanto; Geraldo Mattos (BR): prezidanto de la Akademio de Esperanto; Stefan Maul (DE): prezidanto de TEĴA, ĉefredaktoro de Monato; Mine Yositaka (JP): eksredaktoro de Riveroj; Sergio Pokrovskij (RU): sciencisto, tradukanto, eseisto; Anna Margareta Ritamäki (FI): komitatano de UEA; Roland Rotsaert (BE): kasisto de IKEF, redaktoro de La Merkato; Ljubomir Trifonĉovski (BG): ĉefredaktoro de Literatura Foiro. Halina Gorecka, sekretario

   Demokratio kiel aktiviga forto LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro? OB: Ĝi kompreneble tre ĝojigis min, des pli ĉar ĝi venis ĉe la fino de mia dungoperiodo ĉe UEA. Ĝi eĉ impresis iel konsole, ĉar mia lasta jaro estis samtempe la plej malfacila kaj peza el ĉiuj.

 LOdE: La internacia elektantaro honorigis vin pro la sukcesa kaj rezultoriĉa deĵoro en Roterdamo, interalie pro la Gazetaraj Komunikoj, kiuj atingas rekte aŭ per aliaj informiloj praktike la tutan esperantistaron kaj pro la vizitoj al Ĉinio kaj Litovio. Bonvolu komenti tiujn du aferojn.

 OB: Gazetaraj Komunikoj naskiĝis en majo 1998. Unue mi fakte intencis lanĉi internan informservon por komitatanoj, ĉefdelegitoj kaj perantoj de UEA pri la praktika funkciado de UEA kaj precipe de la Centra Oficejo, ĉar mi ĉiam sentis kiel grandan ĝenon la nesufiĉan informitecon de tiuj kernaj funkciuloj. Poste devis sekvi renasko de la iama Internacia Gazetara Servo de UEA por la E-gazetaro kaj ekstera publiko. Mi tamen konkludis, ke la laborforto ne sufiĉas por dece funkciigi ambaŭ, tiel ke GK fine naskiĝis kiel ilia miksaĵo. Mi kredas, ke almenaŭ la informado inter esperantistoj pri la agado de UEA fariĝis pli efika, sed pri la ekstera informado restas ankoraŭ multo por fari. La sukceso de miaj vizitoj al Ĉinio kaj Litovio tute ne estas nur mia merito, ĉar mi estus povinta fari nenion sen la preparlaboroj de la lokaj movadanoj. Mi volas aparte elstarigi la viziton al Litovio, kie mi renkontis pli da altranguloj ol dum ĉiuj miaj aliaj UK-esploraj vizitoj kune, kaj mia restado estis vaste raportata de amaskomunikiloj. Tio estas unuavice merito de Povilas Jegorovas.

 LOdE: Ĉi-jare la plej legata teksto en Esperantujo verŝajne estis via demisia deklaro. Ĉu nun, kelkajn monatojn poste, vi farus ŝanĝojn en ĝi, se tempomaŝino reportus vin al la julia Zagrebo?

 OB: Tiu deklaro ne estis origine celita por publiko, sed ĝi estis adresita nur al la Estraro de UEA, kiu aparte petis min surpaperigi la kialojn de mia demisio. Poste la Estraro plu sendis ĝin al la komitatanoj — prave, ĉar ili postulis klarigon de la Estraro pri la demisioj de mi kaj miaj kolegoj. Mi iom pentas, ke mi ne faris apartan publikan deklaron, kiu evidente estus iom alimaniere vortumita ol dokumento celita por internaj bezonoj, kvankam ĝia esenco kompreneble ne povus esti malsama. Tamen, la fakto ke ĉiuj tri demisiaj leteroj “likis” eksteren kaj aperis eĉ en klubaj bultenoj, estas iom nekutima pruvo pri la vere grava rolo de UEA en Esperantujo.

 LOdE: Kiel vi nun ĉe via foriro retrorigardas vian vivon en Roterdamo?

 OB: Kiel mi diris ankaŭ en mia demisia letero, mi foriras almenaŭ 2-3 jarojn pli frue ol mi origine planis, kaj sekve mia laboro multrilate restis nefinita kaj la realigo de pluraj planoj eĉ ne povis esti komencita. Mi tamen estas kontenta ekzemple pri tio, ke mi povis kontribui al financa ekvilibrigo de la Asocio, al la vigligo de la eldona agado kaj, antaŭ kelkaj jaroj, al la savo de la oficialaj rilatoj de UEA kun UN kaj Unesko. Mi nepre devas mencii ankaŭ la stabilan kaj efikan funkciadon de la CO — laŭ iuj la CO funkciis eĉ tro efike — kaj mia plej granda perdo nun estas disiĝo de miaj multjaraj gekolegoj.

 LOdE: Ĉu vi antaŭvidas, ke vi povos daŭrigi la realigon de viaj nefinitaj planoj, ne plu laborante en Roterdamo?

 OB: Tion mi ne antaŭvidas, ĉar en mia nova laboro kiel direktoro de la literatura Päätalo-Instituto en Finnlando, mi verŝajne sekvos mian principon dediĉi sin samtempe nur al unu afero.

 LOdE: Ĉu laŭ viaj spertoj UEA bezonas iajn reformojn?

 OB: La demokratio en UEA devus esti plifortigita. Unue, individuaj membroj nun elektas nur dekonon el la membroj de la Komitato, kvankam el la tuta membraro de UEA ili estas unu triono. Anstataŭ la nuna regulo, laŭ kiu oni elektas po unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da individuaj membroj, oni povus elekti po unu por ĉiuj 500 membroj. Due, nun la Estraro gvidas la Komitaton funkciante kiel ĝia prezidio, kio ne konformas al la spirito de demokratio. La Komitato devus kontroli la agadon de la Estraro sendepende, sed nun la Estraro mem gvidas sian propran kontroladon, kio en la praktiko paralizas la superan organon de UEA. Necesas ke la Komitato kaj Estraro havu malsamajn prezidantojn. Mi kredas je demokratio kiel aktiviga forto: ju pli la individuaj membroj ĝenerale kaj komitatanoj aparte sentos, ke ili mastras sian Asocion, des pli aktivaj ili certe fariĝos.

 LOdE: En Zagrebo UEA ricevis novan laborplanon. Ĉi vi atendas de ĝia realigo bonajn fruktojn?

 OB: Mi emas al pesimismo, ĉar ni faris jam tiom da planoj, kiujn ni poste rapide forgesis. En Zagrebo la Komitato forgesis tuj ĉe la elekto de nova Estraro, ke unu el la bazaj celoj de tiu plano estas plijunigo de nia aktivularo, kaj elektis Estraron kun averaĝa aĝo 10 jarojn super tiu de la antaŭa Estraro, kiam ĝi estis elektita. La Komitato devis mem doni bonan ekzemplon pri tio, ke la laborplano estu prenita serioze. Tio denove montris, ke la Komitato estas paralizita, pro kio eĉ en la elektado de la Estraro ĝi ne estis sufiĉe veka.

 LOdE: Preskaŭ samtage kun via laŭreatiĝo estis anoncita la rezulto de la balotado por la Senato de la Esperanta Civito. Kiun opinion vi havas pri ĝi?

 OB: Mi trovas ĝian bombastan veston malplaĉa kaj eĉ ridinda. Kvankam ĝi finfine restos nur marĝena fenomeno, ĝi ja ĝenas per siaj ekscesoj kaj per la paranoja ĉikanado pri UEA fare de iuj ĝiaj protagonistoj. Mi esperas, ke pli prudenta sinteno al UEA tie tamen baldaŭ superregos. Cetere, kun intereso mi notis, ke la partoprenaktiveco en la balotado de la Civito estis konsiderinde malpli alta ol en la balotado pri la komitatanoj B de UEA.

 LOdE: Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, ekzilote al neloĝata insulo?

 OB: Unue, En barko senpilota por povi ĝui tie la tutan verkaron de William Auld kaj ne nur La infana raso. Due, Malvivaj animoj de Gogol, ĉar ĝi obstine fascinas min ekde mia lerneja aĝo kaj mia amiko prizorgis ĝian Esperantan eldonon. Trie, Esperanto en perspektivo por havi memorapogilon por rezonado pri la afero, al kiu mi dediĉis min sur la kontinento.

 La Ondo de Esperanto. 2002. № 2 (88)

   Michel Duc Goninaz: La Esperantisto de la Jaro 2002 La kandidatigantoj proponis dek ok personojn, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn. La rezulto de la voĉdonado estas jena:   Michel Duc Goninaz 5 voĉoj  Ilona Koutny 4 voĉoj  Renato Corsetti 3 voĉoj  Bernhard Eichkorn, Claude Piron 2 voĉoj  Gersi Alfredo Bays, Bessie Schadee, Humphrey Tonkin, Pasquale Zapelli 1 voĉo  Michel Duc Goninaz estas proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2002. La internacia ĵurio elektis lin pro la eldono de la Nova Plena Ilustrita Vortaro, kies reviziadon li gvidis dum pluraj jaroj.  Proponantoj (Kandidatigantoj) Marija Belošević (HR): ekssekretario de ILEI Višnja Branković (IT): direktoro de Orbis Pictus Renato Corsetti (IT): prezidanto de UEA István Ertl (BE): informoficisto de Eŭropa Reto Kontraŭ Rasismo Edmund Grimley Evans (GB): prezidanto de EAB Judit Felszeghy (HU): sekretario de la Esperanta PEN-Centro Aleksander Korĵenkov (RU): redaktoro de La Ondo de Esperanto Bruno Masala (FR): gvidanto de AERA (OSIEK) Valentin Melnikov (RU): poeto, ĵurnalisto, tradukanto Yamasaki Seiko (JP): membro de la Akademio de Esperanto Ziko Marcus Sikosek (DE): aŭtoro de Esperanto sen mitoj  Elektantoj Petr Chrdle (CZ): direktoro de KAVA-PECH Lee Chong-Yeong (KR): vicprezidanto de UEA Stano Marček (SK): redaktoro de Esperanto Geraldo Mattos (BR): prezidanto de la Akademio de Esperanto Stefan Maul (DE): prezidanto de TEĴA, ĉefredaktoro de Monato Mine Yositaka (JP): redakciano de La Movado Sergio Pokrovskij (RU): sciencisto, tradukanto, eseisto Anna Margareta Ritamäki (FI): prezidanto de EAF Roland Rotsaert (BE): kasisto de IKEF, redaktoro de La Merkato Ljubomir Trifonĉovski (BG): verkisto, redaktoro Halina Gorecka, sekretario

   Mi estas kontenta ĝenerale… Michel Duc Goninaz, 69-jara docento pri la rusa lingvo en la Universitato de Provenco (Aikso-Marsejlo), la Esperantisto de la Jaro 2002, afable konsentis respondi al niaj demandoj. LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

 MDG: Surprize, kompreneble. Ne nur mi ne sciis, ke mi estis proponita por tiu honora titolo — kio certe normalas laŭstatute — sed mi eĉ ne memoris pri ĝia ekzisto. Avertita de Halina Gorecka telefone, mi provis maski mian surprizon per ŝerco (“Nur de la jaro? Kial ne de la jarcento?”)… Mi ĝis nun ofte respondis al intervjuoj, ke mi estas esperantisto de la jaro 1946, kaj nun mi devas esti la esperantisto de la jaro 2002. Sed, diable, tiu jaro jam estas for!

 Krome atingis min la informo pri Liro-2002. Mi tre ĝojas, ke mia traduko de Sologub plaĉis al la juĝkomisiono.

 LOdE: La internacia elektantaro voĉdonis por vi, ĉar ĝi alte taksis la Novan PIV, kies reviziadon vi gvidis dum pli ol jardeko. Ĉu vi mem estas kontenta pri la rezulto de via laborego?

 MDG: En aprilo 2002 mi estis kontenta, ke la laboro finiĝis. En julio mi estis kontenta, ke la vortaro aperis. Pri la rezulto mi povas trankvile diri, ke mi estas kontenta ĝenerale, sed malkontenta pri diversaj detaloj. Sed mi ne volas senigi la recenzistojn je iliaj laŭrajtaj malkontentoj.

 LOdE: Ĉu en Esperantujo leksikografoj havas pli da respondeco pri la lingvo ol la aŭtoroj de nacilingvaj vortaroj? Ja en Esperantujo mankas lernejoj, universitatoj, tagĵurnaloj, teatroj, televido kaj aliaj institucioj kiuj evoluigas la lingvon.

 MDG: Fari komparon kun nacilingvaj vortaroj estas malfacile, ĉar la rolo de vortaroj povas tre varii de unu lingvokomunumo al alia. Koncerne nian lingvon, certe mankas al ĝi vasta ĉiuflanka kaj ĉiutaga uzado. Sed la lingvouzon kaj la leksikon evoluigas ĉiuj lingvouzantoj, precipe la verkistoj, ĵurnalistoj, fakuloj. Oni ne troigu la rolon de leksikografoj en tiu evoluo. La tre interesa artikolo de Sten Johansson en la maja Ondo montras, ke la esperanto-uzantoj ne adoptas blinde ĉion, kio troviĝas en PIV aŭ aliloke. Sed evidente la leksikografoj havas gravan respondecon pri la normigo kaj la unuecigo de la lingvouzo. Mi provis speguli la uzadon kaj samtempe ne kaŝi miajn preferojn. Tiu dialektika rilato povas esti konflikta, sed ĝi devas esti ankaŭ fruktodona.

 LOdE: Kaj kio pri nia Akademio?

 MDG: Decidojn ĝi publikigis lastan fojon en 1990, kaj ilia utilo montriĝis dubinda. La lastaj seriozaj verkoj de la Akademio estas la 8-a Oficiala Aldono kaj la Baza Radikaro Oficiala, publikigitaj en 1975.

 LOdE: Se vi havus eblecon enPIVigi nur unu vorton, kiu vorto ĝi estus?

 MDG: Aikido.

 LOdE: Ĉu Esperanto bezonas krom PIV unulingvan vortaron por lernantoj?

 MDG: Ekzistas vortaro malpli ampleksa, malpli kosta kaj pli facile manipulebla ol PIV: la Plena Vortaro, kiu ankaŭ bezonas drastan renovigon. Sed evidente oni povas, eble eĉ devas, kompili pli simplan vortaron por kutimigi la novajn esperantistojn al la uzado de vortaro unulingva.

 LOdE: Kelkaj kredas, ke komputilaj vortaroj baldaŭ anstataŭos la nunajn presitajn vortarojn. Ĉu vi same opinias?

 MDG: Ne (almenaŭ se mi ĝuste komprenas la vortojn baldaŭ kaj anstataŭi). Sed mi evidente pledas por KD-a eldono de PIV.

 LOdE: Al kiu(j) persono(j) vi mem donus via(j)n voĉo(j)n, se vi estus elektanto ĉi-jare?

 MDG: Se mi estus elektanto, mi respektus la sekretecon de la voĉdono kaj do ne respondus al tiu demando. Sed, ĉar mi ne estas elektanto, mi ne vidis la plenan liston de la 18 proponitoj kaj sekve ne povas elekti inter ĉiuj. Tamen mi ne volas forĵongli vian demandon.

 Estas vere, ke la nova PIV estas la evento de la jaro 2002. Tial mi opinias, ke dua persono devus esti menciita egale kun mi kiel respondeculo de tiu evento: mia kolego Klaŭdo Roux, sen kiu la nova PIV ne ekzistus aŭ ne estus tia, kia ĝi estas.

 Liaj meritoj cetere ne limiĝas al lia gravega rolo en la redaktado de PIV. Li estas kunaŭtoro de grava esperantlingva libro pri likenoj, preskaŭ 900-paĝa, kiun nepre devas konsulti ĉiu serioza likenologo (ĉu vi konas alian esperantlingvan libron, kiun akiras precipe “neesperantistoj”?) Li estas redaktoro de plurlingva botanika revuo, en kiu aperas esperantlingvaj resumoj de ĉiuj artikoloj. El la 60 fakuloj de lia Instituto li estas la sola, kiu verkas nur en siaj du lingvoj, Esperanto kaj la franca. Tio signifas, ke li ĉiam rifuzas verki artikolojn anglalingvajn malgraŭ la premoj de liaj estroj (francaj!). Ĉu oni konscias pri tio en Esperantujo?

 Sed la rezultoj de la voĉdonado montris, ke oni povas atenti ne nur PIV-on kaj la jaron 2002. En tiu ĉi vidpunkto mi evidente aldonus mian voĉon al tiuj, kiujn ricevis Ilona Koutny, kies laboro lingvoscienca, leksikografia kaj pedagogia, estas impona.

 LOdE: Tradicia demando: Ĉu via esperantista agado malhelpas al via profesia laboro aŭ vi sukcesas utiligi profesie Esperanton?

 MDG: Ĉi tiu demando ne plu aktualas, ĉar mi emeritiĝis. Sed, dum preskaŭ tridek jaroj, la instruado de Esperanto okupis kvaronon aŭ trionon de mia oficiala labortempo en la universitato.

 LOdE: Ĉi tiu intervjuo aperos en la centa kajero de La Ondo de Esperanto. Kiun opinion vi havas pri ĉi tiu revuo?

 MDG: Ĝenerale pozitivan. Sed LOdE ŝajnas al mi iom tro movadeca. Multaj informoj pri esperantistaj aranĝoj estas legeblaj aliloke. Mi bone komprenas, ke ĝi ne povas esti nur beletra, sed ĝi povus pli bone plenumi sian rolon de “socikultura revuo”.

 Tiun deziron mi dividas kun Alen Kris, laŭ lia artikolo en la numero de januaro 2002.

 LOdE: Neevitebla demando — viaj planoj?

 MDG: Tuja projekto, jam plenumata, estas la korektado de la eraroj de la nova PIV por dua, probable baldaŭa, eldono. Aliaj eventualaĵoj (renovigo de PV, tradukoj kc) estas ne tiel certaj, ĉar nenio pli malcertas ol la morgaŭo. Kaj estas tiel agrable vivi senplane…

 LOdE: Fine, ankoraŭ unu tradicia demando: Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

 MDG: En barko senpilota kaj Duonvoĉe. La trian mi elektos lastamomente ĵus antaŭ la forveturo, ekkonsciante, ke vere min atendas insulo neloĝata. Do, probable Hetajro dancas.

 La Ondo de Esperanto. 2003. № 2 (100).

    Dafydd ap Fergus: La Esperantisto de la Jaro 2003 La kandidatigantoj proponis 19 personojn, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn. La rezulto de la voĉdonado estas jena: 

   Dafydd ap Fergus 3 voĉoj  István Ertl, Helmar Frank, Katalin Kovats, Etsuo Miyoshi, Trevor Steele 2 voĉoj  Donald J. Harlow, Sten Johansson, Ilona Koutny, Duilio Magnani, Nikola Rašić, Humphrey Tonkin, Walter Żelazny 1 voĉo  Dafydd ap Fergus, kimra ĵurnalisto laboranta en Bruselo, estas proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2003. La internacia ĵurio elektis lin pro lia tre aktiva informa laboro en la Brusela Komunikad-Centro.  Proponantoj (Kandidatigantoj) Marija Belošević (Kroatio), Višnja Branković (Italio), Renato Corsetti (Italio), István Ertl (Belgio), Edmund Grimley Evans (Britio), Judit Felszeghy (Hungario), Aleksander Korĵenkov (Ruslando), Bruno Masala (Francio), Valentin Melnikov (Ruslando), Yamasaki Seikô (Japanio), Ziko Marcus Sikosek (Germanio).  Elektantoj Petr Chrdle (Ĉeĥio), Lee Chong-Yeong (Koreio), Michel Duc Goninaz (Francio), Gbeglo Koffi (Togolando), Stano Marček (Slovakio), Geraldo Mattos (Brazilo), Stefan Maul (Germanio), Mine Yositaka (Japanio), Sergio Pokrovskij (Ruslando), Anna Margareta Ritamäki (Finnlando), Roland Rotsaert (Belgio), Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario). Halina Gorecka, sekretario

   Naŭ demandoj al Dafydd ap Fergus, la Esperantisto de la Jaro  LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro? DaF: Mi estis tre surprizita, ĉefe pro tio ke mi nur dum kvin jaroj interesiĝas pri Esperanto. Antaŭe mi eĉ tute ne sciis kio ĝi estas. Do, mia unua penso estis: atendi por vidi, ke ne temas pri ŝerco. Poste venis gratuloj el la tuta mondo kaj mi ĝojis. Dankon! La novaĵo ankaŭ tre ĝojigis min, ĉar ĝi venis dum tempo, en kiu la estonteco de la Brusela Komunikadcentro ne estas certa.

  LOdE: La internacia elektantaro laŭreatigis vin pro via tre aktiva laboro en la Brusela Komunikad-Centro. DaF: La celo de BKC estas efike reliefigi la politikan kaj socian signifon de Esperanto. Estas tro multe da agadoj por detaligi ĉi tie, sed vidu ĉe www.lingvo.org. Ĉe lingvo.org/gaz estas centoj da artikoloj. Ĉefe, ni kontaktas naciajn kaj internaciajn politikistojn, oficistojn, ĵurnalistojn. Ni helpas Landajn Asociojn kaj individuojn koncepti gazetaran kaj politikan strategion. Grava estas devigi politikistojn pritrakti la lingvan problemon: ofte tio signifas instigi parlamentanojn fari oficialan demandon, ĉu pri Esperanto, ĉu pri lingva diskriminacio kaj malegaleco. Tiam la ministroj devas respondi.

 Multe de niaj agadoj estas rete sekveblaj. Do, ni sekvas la uzadon de la vorto Esperanto en gazetoj instigante volontulojn — pere de dissendolisto klere kaj trafe reagi (http://groups.yahoo.com/group/reago). Ofte la mencioj pri Esperanto estas negativaj en amaskomunikiloj (ĝi estas artefarita, ne havas kulturon, ktp.) Ĉiusemajne novaj leteroj de esperantistoj aperas en gazetoj tra la mondo. La agado ankaŭ efikas ĵurnalistojn, kiuj komprenas ke esperantistoj ekzistas.

 Ni instigas kaj kunlaboras en gazetaraj agadoj por la Universalaj Kongresoj — dum 2003 aperis artikoloj en dekoj da landoj. Ni instigas ĵurnalistojn skribi pri Esperanto ankaŭ dum aliaj periodoj. Aliaj gravaj laboroj estas sekvi diversajn lingvajn dosierojn, traktante kun diversaj registaraj kaj neregistaraj organizoj kaj ankaŭ rekte kun politikistoj, ekzemple, pri lingva diskriminacio, edukada industrio, deviga uzado de la angla, ktp.

  LOdE: Ĉu BKC ricevas helpon? DaF: Jes, kompreneble, ĉar ne eblas labori profesie por Esperanto sen la helpo de aliaj. Iusence BKC respegulas la laboron de ĉiuj aktivuloj. Homoj, kiuj helpas traduki gazetarajn komunikojn, leterojn, aŭ kiuj mem kontaktas ĵurnalistojn kaj politikistojn post informo de BKC. BKC estas iusence “ligilo” inter la volo de esperantistoj informi pri Esperanto kaj la ekstera mondo. Ni ricevis financadon de UEA dum la unuaj du jaroj. Espereble ĉi-jare UEA ankoraŭ financos. Bedaŭrinde, estas malfacile konvinki ĉiujn pri la neceso agadi al la ekstera mondo, kaj en la komenco mi mem devis multe batali por ke UEA konsideru tian agadon.

  LOdE: Kio pri la estonteco de BKC? DaF: Ĉi-jare ni verŝajne pluvivos. Venontjare ni denove havos problemojn. Ni vidos, kaj provos akiri novajn financajn rimedojn. Iel mi havas la senton ke, spite al la multaj rezolucioj de Esperanto-asocioj, profesia informado ankoraŭ ne estas parto de la ĉiutaga laboro de Esperanto-oficistoj. Mi bedaŭras tion.  LOdE: Kio plej malplaĉas al vi en Esperantujo? DaF: Foje oni havas la senton, ke la klubo estas tro malgranda, ke homoj konas unu la alian dum tro longa tempo. Pleje oni sentas tion en estraroj, kompreneble. Ni devas malfermi la pordojn al pli junaj homoj. Alia afero estas daŭra emo de multaj esperantistoj konverti homojn por ke ili vidu la veron kaj lingvan sanktecon. Ni absolute devas eviti ke esperantistoj aspektu kiel sektanoj.

  LOdE: Kio plej plaĉas al vi en Esperantujo? DaF: Plaĉas al mi la ideo malantaŭ Esperanto: ke oni facile kaj egalrajte povas komuniki. Mi ĝojas pro kontaktoj kun homoj el multe da landoj, parolante la saman lingvon.  LOdE: Kion vi opinias pri la estonteco de Esperanto? DaF: Mi estas same pesimisma pri Esperanto kiel pri mia propra lingvo, la kimra. Se esperantistoj daŭrigos kun la samaj organizaj strukturoj, la samaj rezolucioj dum UK-oj, kaj kun la sama plimaljuniĝo de membroj kaj estraroj, tiam ne restos multo por fari. Sed ni ekzistas. Espereble, la fakto ke nun eblas esti bona esperantisto sen membriĝi en iu asocio, simple uzante la interreton, paradokse, helpos la lingvon pluvivi.

 Oni eĉ povas esti optimisma. Ekzemple, la Eŭropa Komisiono financas projekton de esperantistoj por organizi lingvan festivalon. Estas aliaj pozitivaj signoj: interretejoj kiel tejo.org, ĝangalo.com, eo.wikipedia.org, ĉiutagaj elsendoj de la Pola Radio kaj amaso de aliaj ttt-ejoj.

 Bedaŭrinde, preskaŭ ĉio funkcias nur danke al amatoroj.

  LOdE: Du tradiciaj demandoj. Por kiu(j) vi voĉdonus, se vi estuselektanto ĉi-jare? DaF: Mi proponus homojn, kiuj estas pli junaj ol mi. Dum kvin jaroj de mia esperantisteco plej frapas min la neebleco lasi la spacon al junuloj en estraroj kaj en staboj de niaj asocioj. Do, mi donus miajn voĉojn al aktivuloj de TEJO.  LOdE: … kaj kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, ekzilote al neloĝata insulo? DaF: Mi bedaŭrinde ne havas multajn Esperanto-librojn, verŝajne pro tio ke mi esperantistiĝis antaŭ nur kvin jaroj. Kaj dum la lastaj jaroj mi provas lerni legi slavajn, skandinavajn kaj latinidajn lingvojn. Ne estas multe da tempo, sed mi nun provas legi Henryk Sienkiewicz en la pola kaj uzas la Esperanto-tradukon por helpi min… Aĥ jes, mi kunportus al la insulo porteblan telefonon kaj rete elŝutus librojn el http://esperanto.nu/eLibrejo.

 La Ondo de Esperanto. 2004. № 2 (112). 

   Helmar Frank: la Esperantisto de la Jaro 2004 En 2004 la kandidatigantoj proponis 25 personojn, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn.  La rezulto de la voĉdonado   Helmar Frank 3 voĉoj  István Ertl, Povilas Jegorovas, Sten Johansson, Ilona Koutny, Katalin Kovats, Etsuo Miyoshi, Flavio Rebelo, Scott Redd, Chuck Smith, Zlatko Tišljar 2 voĉoj  Donald Harlow, Kalle Kniivilä, Atilio Orellana Rojas 1 voĉo   OProf. Dr. sc. cyb. habil. Helmar Gunter Frank, prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), estas proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2004. La internacia ĵurio elektis lin pro la sukcesa kunordigo de la agadoj de AIS kaj de ties Universitataj Sesioj kaj pro ĉi-jara lanĉo de LEUKAIS (Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS en Komárno, Slovakio), unu el kies tri fondo-rektoroj li estas. Proponantoj: Marija Belošević (Kroatio), Višnja Branković (Italio), Renato Corsetti (Italio), Aida Čižikaitė (Litovio), István Ertl (Belgio), Edmund Grimley Evans (Britio), Judit Felszeghy (Hungario), Dafydd ap Fergus (Belgio), Aleksander Korĵenkov (Ruslando), Bruno Masala (Francio), Valentin Melnikov (Ruslando), Yamasaki Seiko (Japanio), Ziko Marcus Sikosek (Germanio). Elektantoj: Petr Chrdle (Ĉeĥio), Lee Chong-Yeong (Koreio), Michel Duc Goninaz (Francio), Gbeglo Koffi (Togolando), Ilona Koutny (Pollando), Stano Marček (Slovakio), Geraldo Mattos (Brazilo), Stefan Maul (Germanio), Mine Yositaka (Japanio), Sergio Pokrovskij (Ruslando), Anna Margareta Ritamäki (Finnlando), Roland Rotsaert (Belgio), Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario).

 Halina Gorecka, sekretario   Strebante al eŭropeca Eŭropo kaj al internacia scienca komunikado  Intervjuo kun profesoro Helmar Frank, la Esperantisto de la Jaro 2004  

   

  LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro 2004? HF: Por esti sincera: mi surpriziĝis jam pro tio, ke mi antaŭe ne estis konsciiĝinta pri la ĉiujara elekto de “Esperantisto de la Jaro”. Krome, mi mem ne estus elektinta min, ĉar mi sentas min nur kiel tute sobra, kvankam centprocente konvinkita, ĉiutaga uzanto de la Internacia Lingvo de Doktoro Esperanto — kaj en mia profesia (faka) kaj en mia privata (familia) vivo. Ke la ver(d)aj Esperantistoj jam tion tiomgrade aprezas, tio kompreneble forte ĝojigis min.  LOdE: La internacia elektantaro voĉdonis por vi, ĉar ĝi alte taksis vian laboron en AIS. Bonvolu iomete rakonti pri la Akademio. HF: Patron de AIS mi konsideras la Eŭropan Klubon, kiun mi kunfondis 1974, kaj kiu proponis 1981 al la registaro de la Respubliko de San Marino la fondon de “Internacia Libera Universitato” laboranta unuavice per la Internacia Lingvo, kiu “sufiĉe maturiĝis ankaŭ kiel scienca interkompreniĝilo”, kaj kies “granda, progresema kaj nacie, politike, rase kaj religie bone distribuita” parolantaro “meritas kaj bezonas kulturan centron en libereca ŝtato ekster la grandaj mondpolitikaj grupiĝoj”, ni argumentis. Decidante 19 maj 1983 la realigon de tiu ideo en la formo de akademio (plivastiganta la laborkampon de la jam ekzistinta sanmarina Instituto pri Kibernetiko), San Marino fariĝis la “patrin”-lando de AIS. Ekde 1990 nia akademio aktivas ankaŭ (kaj nun precipe) ekster San Marino, unuavice en reformeŭropaj landoj. Sed ĝi akiris membrojn ankaŭ en ĉiuj aliaj loĝataj kontinentoj. Dokumentita historio kaj prezentado de la anaro troviĝas en la triparta libro “AIS”, kiun mi redaktis 2000 kune kun nia Senata Sekretario OProf. Dr.habil. Reinhard Fössmeier.  LOdE: En kiuj landoj estas agnoskataj la diplomoj de AIS, kaj kion AIS entreprenas por pligrandigi la nombron de tiuj landoj? HF: Certan agnoskon flanke de la respondecaj ministroj kaj de ŝtataj universitatoj AIS akiris ekster San Marino sinsekve en Pollando, Rumanio, Ĉeĥio, Slovakio, Ruslando kaj Bulgario. Tio ne nepre signifas egalvalorecon de niaj kaj de ŝtataj diplomoj kaze de kandidatiĝo por ŝtataj postenoj. Tamen, la AIS-titoloj (bakalaŭro, magistro, doktoro, habilitdoktoro) estas publike porteblaj kaj utilaj, se oni aspiras laborlokon almenaŭ en komerco, industrio aŭ kulturaj institucioj privataj. Per pliampleksigado de nia enretigita dulingva kursaro kaj pluevoluigado de studaddirektoj grandparte malcentre ofertataj, AIS klopodas plialtigi sian reputacion kiel universitateca klerigejo ankaŭ en la pli konservativaj okcidenteŭropaj ŝtatoj. Helpos, ke nia studadregularo dekomence anticipis la esencon de la nun aktualiĝanta Bologna-principaro.  LOdE: Kio estas LEUKAIS kaj kiel ĝi funkcios? HF: La 29an de aŭgusto 2004 okazis ĉe la impona Eŭropa Placo de la slovaka-hungara landlimurbo Komárno la oficiala inaŭguro de la neŝtata “Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS”. LEUKAIS estu ĝemelo de nia internacia fakultatdepartemento inaŭgurita la 21an de februaro 2003 en la ŝtata rumania universitato “Lucian Blaga” en Sibiu-Hermannstadt. Ĉi tie jam studas magistriĝcele unuaj studentoj en plejgrandparte tradicia maniero, sed ĉe docentoj de AIS instruantaj en la Internacia Lingvo. Kvankam LEUKAIS disponas pri la sama docentaro kaj jam pri deko da seminariejoj, ni antaŭvidas grandparte malcentran studadon surbaze de la interreta kursaro de AIS. Planita estas vigla interŝanĝo de studentoj kaj docentoj inter Sibiu kaj Komárno. Ĝis la fino de 2007 LEUKAIS estas gvidata de rektora triopo konsistanta el nobelpremiito OProf. Reinhard Selten, prezidantino de AIS Slovakio OProf. Dr.habil. Eva Poláková kaj mi mem.  LOdE: Kiom (mal)samas la nocioj Eŭropa kaj Eŭropia? HF: La tradicia geografia nocio Eŭropo estas maladekvate difinita kiel la okcidenta, ĝis la urala montaro etendiĝanta parto de la eŭrazia kontinento. Eŭropio estas la evoluanta konfederacio, kiun konstituas la nuna Eŭropa Unio kune kun tiuj siaj najbaraj ŝtatoj, kiuj pli-malpli frue kaj probable aliĝos. Eŭropio do estas la politika mondregiono inter la Nordamerika Komerca Unuiĝo okcidente, la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj oriente kaj la Araba Mondregiono sude.  LOdE: Oni scias, ke vi, la Esperantisto de la Jaro, apartenas al neniu landa aŭ internacia esperantista asocio. Kiun opinion vi havas pri la celoj kaj pri la reala agado de la Esperanto-movado? HF: Sen la Esperanto-movado ne eblintus starigi kaj ne eblontus pluevoluigi nian Akademion. Mia alta aprezo de la agado de la organizitaj Esperantistoj (ĉu “finvenkistoj”, ĉu “raŭmistoj”) ja montriĝas jam en la fakto, ke ekde la Hamburga UK 1974 (kiam mi ĵus estis eklerninta nian lingvon), do dum nun 31 jaroj, mi nur en tri Universalaj Kongresoj ne partoprenis. Mi opinias, ke la sukceso de la esperantista aktiveco nur povas kreski, se la Movadon ĉirkaŭas organizoj, kiuj praktike same agas kiel ĝi, sen ankaŭ en la teorio malakcepti ajnan alternativan neŭtralan lingvon, kaj sen reliefigi la Internan Ideon de Esperanto. Tiaj organizoj estas i.a. Eŭropa Klubo kaj AIS. Iliaj membroj ja grandparte sed tute ne senescepte aktivas ankaŭ en la Esperanto-movado. (Parenteze: al unu esperantista asocio mi ja apartenas: mi akceptis jam 1984 la honoran membrecon de la Rosaria Esperanto-Asocio en Argentinio.)  LOdE: Ĉu AIS ĝuas subtenon de UEA, de SAT, aŭ de la Esperanta Civito? HF: Same kiel aro da landaj kaj fakaj Esperanto-asocioj 1987 SAT subskribis kun AIS interkonsenton pri reciproka apogo. Ekde Ivo Lapenna ĉiuj UEA-prezidantoj estis AISanoj. Grégoire Maertens eĉ deĵoris plurajn jarojn kiel nia trezoristo. Lee Chong-Yeong klopodas starigi orientazian AIS-filion. Renato Corsetti partoprenas en nia instrulaboro kaj varbis en la oficiala UEA-revuo Esperanto por la celaro de AIS. — Oficialaj rilatoj al la Esperanta Civito ĝis nun ne ekzistas.  LOdE: Kiel vi resumus la ĉefcelojn de via nuna kaj estonta laboro? HF: Miaj du (ĝis nun malpopularaj) precipaj celoj, en kiujn mi investas ĉiun akiritan reputacion (inkluzive nun la proklamitecon kiel la Esperantisto de la Jaro), estas la strebado al eŭropeca Eŭropo, kiu nek estas nura apendico de norda azio nek de norda ameriko, kaj la strebado al internacia scienca komunikado, en kiu ĉiu pluflegadu sian propran nacian lingvon, sed en kiu la transpontigo de la lingvolimoj ne okazas per fremda nacia lingvo sed per internacia, do neŭtrala lingvo.  LOdE: Ĉiu laŭreato devas respondi nian tradician demandon: Kiujn tri Esperantajn librojn vi kunprenus, ekzilote al neloĝata insulo? HF: Unuavice mi kompreneble kunprenus la Plenan Ilustritan Vortaron. Por fake plulabori mi, due, kunportus la preskaŭ samampleksan, de Ana-Maria Pinter 1999 ĉe KAVA-PECH eldonitan 11-an volumon de la plurlingva tekstaro Kybernetische Pädagogik / Klerigkibernetiko, kiu enhavas i.a. miajn tri ĝis nun lastajn kaj ankoraŭ nepre pliperfektigendajn instrulibrojn dulingvajn. Tiam min afliktus la neceso, preskaŭ komplete rezigni pri mia kvin metrojn longa kolekto de aliaj libroj internacilingvaj. Por subteni meditadon pri la neceso de rezigno kaj nealkroĉiĝo, mi verŝajne finfine elektus, trie, la maldikan, 2002 en Stockholm ĉe Eldona Societo Esperanto aperintan traktaĵon de AISano Gunnar Gällmo: Kelkaj Faktoj pri la Budhismo. La Ondo de Esperanto. 2005. № 2 (124).

   Povilas Jegorovas: La Esperantisto de la Jaro 2005 Ĉi-jare la kandidatigantoj proponis 18 personojn, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn.  La rezulto de la voĉdonado Povilas Jegorovas 10 voĉoj Tereza Kapista 6 voĉoj Ilona Koutny 4 voĉoj Renato Corsetti 3 voĉoj Franko Luin 3 voĉoj Erik Felker 1 voĉo Kalle Kniivilä 1 voĉo Clay Magalhaes 1 voĉo Etsuo Miyoshi 1 voĉo Flavio Rebello 1 voĉo Kaŭna advokato Povilas Jegorovas, prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2005. La internacia komisiono elektis s-ron Povilas Jegorovas la Esperantisto de la Jaro 2005 • pro la bonega preparado kaj sukcesa realigo de la 90a Universala Kongreso de Esperanto kaj de la 4a Nitobe-Simpozio en Vilno; • pro la ekzemplodonaj rilatoj kun litoviaj aŭtoritatoj, intelektuloj kaj amaskomunikiloj, danke al kiuj Esperanto progresas en Litovio; • pro la kunordigo de eldonado de gravaj libroj pri Esperanto en la litova lingvo.

 La solena proklamo okazis la 17an de decembro en Kaŭno, en la tradicia Zamenhofa Tago kun ĉeesto de pluraj esperanstistoj kaj ĵurnalistoj.

  Elektokomisiono  Proponantoj Marija Belošević (Kroatio): ekssekretario de ILEI Višnja Branković (Italio): direktoro de “Orbis Pictus” Renato Corsetti (Italio): prezidanto de UEA Aida Čižikaitė (Litovio): sekretario de LitEA István Ertl (Luksemburgio): tradukisto, eksredaktoro de “Esperanto”, komitatano B de UEA Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro Dafydd ap Fergus (Belgio): ĵurnalisto, eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU Aleksander Korĵenkov (Ruslando): redaktoro de “La Ondo de Esperanto” Bruno Masala (Francio): komitatano de OSIEK Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto Mine Yositaka (Japanio): redakciano de “La Movado” Barbara Pietrzak (Pollando): direktoro de la Esperanta redakcio de la Pola Radio Yamasaki Seikô (Japanio): membro de la Akademio de Esperanto Ziko Marcus Sikosek (Germanio): historiisto, aŭtoro de “Esperanto sen mitoj”  Elektantoj Petr Chrdle (Ĉeĥio): direktoro de KAVA-PECH Michel Duc Goninaz (Francio): lingvisto, redaktoro de NPIV Agneta Emanuelsson (Svedio): redaktoro de “Femina” Gbeglo Koffi (Togolando): direktoro de la Afrika Oficejo de UEA Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj che UAM Lee Chong-Yeong (Koreio): eksprezidanto de UEA Stano Marček (Slovakio): redaktoro de “Esperanto” Geraldo Mattos (Brazilo): prezidanto de la Akademio de Esperanto Stefan Maul (Germanio): ĉefredaktoro de “Monato” Atilio Orellana Rojas (Nederlando/Argentino): direktoro de IEI, sekretario de ILEI Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto Anna Margareta Ritamäki (Finnlando): prezidanto de EAF Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro pri Ekonomio de “Monato” Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario): verkisto, redaktoro  Sekretario Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de “La Ondo de Esperanto”   Intervjuo kun Povilas Jegorovas Demando: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro? Respondo: Kompreneble, estas agrable ekscii tion. Ĉiam estas agrable, kiam oni rimarkas rezultojn de konsekvenca laboro kaj pozitive taksas tion. Tiu ĉi honorigo, verŝajne, estas la plej alta en Esperantujo, do mi povas esti fiera pri tio. Sendube, unu homo, eĉ la plej elstara, ne povas fari multon, kaj tiu ĉi honorigo, laŭ mi, estas rezulto de la multjara agado de multaj litoviaj esperantistoj. Ja multaj laŭ siaj eblecoj kaj kapabloj kontribuis al tio, ke la agado de Litova Esperanto-Asocio estu tiel alte taksita.

 Demando: La internacia elektantaro emfazis tri kialojn de via laŭreateco. Estas interese, ke ĝis nun neniu iĝis “jarheroo” pro organizado de Universala Kongreso. Kial, laŭ vi, la Vilna UK estis tiel sukcesa?

 Respondo: Unue, pro tio, ke ni sukcesis enplekti en la preparadon de UK kaj tutlandajn kaj urbajn instancojn kaj sukcesis pruvi al ili, ke UK estas afero ne nur de esperantistoj, sed de la tuta lando, ke ĝi estas afero de la nacia signifo por Litovio. Rezulte de tio ni ricevis konsiderindan financadon de ŝtataj kaj urbaj instancoj — verŝajne, la plej grandan en la historio de UK-oj. Dum tri jaroj (2003–2005) Litova Esperanto-Asocio por kongresaj celoj ricevis subvencie entute 710 mil lidojn (pli ol 200 mil eŭrojn). Kaj ankoraŭ iom da mono devos veni.

 Due, ni sukcesis mobilizi por la kongresaj laboroj praktike ĉiujn esperantistojn de la tuta lando, ne nur de Vilno.

 Trie, ni komencis tre frue, antaŭ kelkaj jaroj prepariĝi al la kongreso.

 Kvare, ni tre respondece traktis la taskon organizi UK-on kaj provis tiun taskon plenumi la plej bone.

 Demando: La dua “merito” koncernas la eksterajn rilatojn. Kiel vi sukcesis impliki tiom da neesperantistoj en la disvastigadon de Esperanto?

 Respondo: Por disvastigi Esperanton oni ne nepre devas esti esperantisto. Sufiĉas kompreni la ideon kaj subteni ĝin. Esperantistoj ofte estas fermitaj kaj malmulte kunlaboras kun aliaj organizaĵoj, ŝtataj instancoj k.s. Mia koncepto ĉiam estis, ke ni estu malfermitaj al la socio, ke ni provu komprenigi al ĉiuj la celojn de nia movado, kaj ke ni provu kunlabori kun aliaj surbaze de solida, pli-malpli profesia nivelo. Mi ĉiam strebis, ke nia asocio estu ne marĝena organizaĵo, sed ke ĝi havu statuson de serioza kaj grava organizaĵo en la lando. Mult-aspekte ni atingis tion.

 Sed gravas ankaŭ tradicioj. Ekde la apero de Esperanto la movado en Litovio estis sufiĉe forta, kaj la sovetia periodo ne sukcesis forgesigi tion. Kompreneble, multo dependas de la gvidantoj de la movado. Tio, kion ni havas nun en Litovio, estas rezulto de la multjara celkonforma agado. Tiaj rezultoj ne aperas rapide — necesas agi stabile, profesinivele kaj konstante. Verŝajne, pro tio ni havas bonan aŭtoritaton en ŝtataj instancoj, en sciencaj kaj intelektaj rondoj kaj en amaskomunikiloj.

 Krome, ni jam sukcesis liberiĝi de stranguloj, kiuj nemalofte malhelpas al la ĝenerala bildo de la Esperanto-movado. Gravas ankaŭ tio, ke ĉe ni estas unueca movado — mankas diversaj skismoj, diversaj vizioj — ni parolas al la socio per unu voĉo.

 Demando: La eldonado de libroj pri Esperanto iusence apartenas al la dua agadkampo, ja vi sukcesis garantii eldonadon sen esperantista kapitalo. En via intervjuo (La Ondo de Esperanto. 2004. № 7) vi jam rakontis pri ĉi tiu projekto. Kiuj libroj aperis poste, kaj ĉu la eldonplano jam estas finita?

 Respondo: La planoj, pri kiuj mi rakontis antaŭ jaro kaj duono, preskaŭ ne ŝanĝiĝis. Multaj el la planitaj libroj aperis, iuj atendas sian vicon. La eldonplano estis tiom grandioza, ke dum kelkaj jaroj ĝin efektivigi ne eblas, ja dum tri-kvar jaroj ni eldonis pli ol 70 librojn — multe pli ol dum la tuta historio de Esperanto-movado en Litovio. Ĝis 1940 en Litovio aperis ĉirkaŭ 30 libroj, ankoraŭ kelkaj aperis dum la sovetia periodo, sed ekde 2000 aperis pli ol 70 libroj.

 La projekto ne estas finita. En diversaj stadioj de prepariteco nun estas 10 libroj — ili aperos en 2006. Ankaŭ estonte ni okupiĝos pri eldonado, sed malpli intense. Multe gravas akiri eksteran financadon, sed mi esperas, ke nun ni jam pli facile akiros monon, ĉar ni jam pruvis, ke ni kapablas ĝin uzi por seriozaj celoj.

 Demando: Antaŭ tri jardekoj la stato de Esperanto en Estonio kaj Latvio estis preskaŭ la sama kiel en Litovio. Kial, viaopinie, en ĉi tiuj baltaj landoj Esperanto stagnas?

 Respondo: Eble ĝi ne plene stagnas, sed estas multe pli modesta movado ol en Litovio. Tre gravis ne perdiĝi dum la transira periodo, kiu komenciĝis ĉirkaŭ la jaro 1988. Ĝuste en tiuj jaroj oni devis tre aktivi kaj tiamaniere akiri renomon en la nova socia kaj ŝtata situacio. Sed tiu ŝanco estis preterlasita en Estonio kaj Latvio. Poste ion reakiri estas tre malfacile.

 Dum multaj jaroj en ĉiuj baltaj landoj la ekonomia situacio estis tre malfacila, homoj apenaŭ povis okupiĝi pri io alia, ol pri vivtenado de familioj k.s. Ne troviĝis tie almenaŭ kelkaj homoj, kiuj estus finance sufiĉe sendependaj kaj povus treni la aferon almenaŭ provizore. Verŝajne, en tiu malfacila periodo ne aperis klarvidaj kaj bonaj organizantoj.

 Demando: … kaj kio pri Ruslando?

 Respondo: Ruslando estas tiom granda lando, ke en ĝi oni povas trovi ĉion — kaj tre belajn agadaferojn kaj troan simpligon de la movado kaj gravajn rezultojn kaj mankon de tutlanda koordinado. La landa asocio REU ne plenumas la rolon de la tutlanda asocio. Ĝi mem estas kvazaŭ Esperanto-klubo. Kelkaj urbaj kaj regionaj organizaĵoj estas pli fortaj ol la tuta landa asocio. Ĝi ne havas seriozajn kaj gravajn defiojn. Ĝis nun asocio ne elkreskis el la nivelo de la tendaroj kaj kantoj. Oni ne atendu, ke tia asocio havos seriozan statuson en la lando.

 En tia lando, kia estas Ruslando, la gvidantoj de la tutlanda asocio devus esti ne nur bonaj esperantistoj, sed ankaŭ homoj kiuj havus ian pezon en la socio ĝenerale kaj kiuj estus aŭtoritataj tutlande. Tiaj homoj en Ruslando ekzistas, sed ili estas iom flanke, ĉar, verŝajne, la “popolo” bedaŭrinde ne komprenas, ke ĝi bezonas tiajn homojn, ĝi ne altiras ilin al la movado kaj ne estas preta transiri al pli supra nivelo de la agado.

 Demando: Gvidantoj de landaj asocioj povas kaj devas uzi la litovian sperton, eĉ se en aliaj kondiĉoj, sed kion vi konsilus al aktivuloj en la loka kaj regiona niveloj?

 Respondo: Estas tre malfacile ion konsili kaj rekomendi al aktivuloj en aliaj landoj. En ĉiu lando estas aliaj tradicioj, alia vivmaniero, aliaj kutimoj, aliaj komprenoj. Kaj nur homoj loĝantaj en tiuj landoj povas kompreni tion kaj, adaptiĝante al lokaj kondiĉoj, efike agi. Tial konsiloj kaj rekomendoj povas esti tre ĝeneralaj, kio malmulte utilas. Mi ne kredas al diversaj uniformaj projektoj. Mi povas konsili ĉion, pri kio mi jam diris en tiu ĉi intervjuo. Sed apenaŭ tio povas helpi. Ĉiu mem devas serĉi kaj trovi sian vojon.

 Demando: Vi estas advokato, tre respondeca posteno. Ĉu via grandskala esperantista aktivado malhelpas al via profesia laboro aŭ vi sukcesas utiligi profesie Esperanton?

 Respondo: Sendube, mia tre aktiva esperantista agado negative influas al mia profesia laboro. Tro multe da profesia tempo mi dediĉas al la movado. Sed tio estas mia elekto. Profesie Esperanton mi ne utiligas. Male, mia profesio, miaj scioj, miaj spertoj, miaj kontaktoj tre helpas al mi solvi diversajn movadajn problemojn.

 Demando: Neevitebla demando — viaj planoj?

 Respondo: Ankoraŭ mi ne konkrete formulis tiujn por mi mem. Sed, certe, mi dezirus simile daŭrigi en la informado kaj eldonado. Estus tre bone sur la ŝtata nivelo akiri pli klaran lokon por Esperanto-instruado. Nun ĝi estas iagrade oficialigita, sed tio ne sufiĉas. Ĉio devas esti renovigita kaj ĝisdatigita. Kaj tio devas funkcii praktike. Estas granda kaj vasta agadtereno lige kun la aliĝo de Litovio al la Eŭropa Unio. Tio nur komenciĝas, kaj la laboro abundas.

 Demando: Fine, la lasta tradicia demando: Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, se vi estus ekzilota al neloĝata insulo?

 Respondo: La danĝeran lingvon de Ulrich Lins, la libron pri Zamenhof de Marjorie Boulton kaj Aventurojn de la brava soldato Ŝvejk de Jaroslav Hašek.

 La Ondo de Esperanto. 2006. № 1 (135).

   Bertilo Wennergren: La Esperantisto de la Jaro 2006 Ĉi-jare estis proponitaj 21 personoj, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn.  La rezulto de la voĉdonado Bertilo Wennergren    6 voĉoj Peter Zilvar    5 voĉoj Chuck Smith    4 voĉoj Barbara Pietrzak, Humphrey Tonkin    po 3 voĉoj Petr Chrdle, István Ertl, Ilona Koutny, Stefan Maul    po 2 voĉoj Peter Balaž, André Cherpillod, Antonio De Salvo, Bharat Ghimire, Albrecht Kronenberger, Hori Yasuo    po 1 voĉo Sveda esperantisto Bertilo Wennergren, loĝanta nun en Koreio, estas proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2006 pro la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG).  Elektokomisiono  Proponantoj Marija Belošević (HR): ekssekretario de ILEI Višnja Branković (IT): direktoro de Orbis Pictus Renato Corsetti (IT): prezidanto de UEA Aida Ĉižikaitė (LT): sekretario de LitEA István Ertl (LU): tradukisto ĉe Europa Revizora Kortumo Edmund Grimley Evans (GB): prezidanto de EAB Maritza Gutiérrez Gonzalez (CU): estrarano de UEA pri landa kaj regiona agado Judit Felszeghy (HU): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro Dafydd ab Iago (BE): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU Aleksander Korĵenkov (RU): redaktoro de La Ondo de Esperanto Bruno Masala (FR): komitatano de OSIEK Valentin Melnikov (RU): poeto, ĵurnalisto, tradukanto Mine Yositaka (JP): redakciano de La Movado Barbara Pietrzak (PL): estro de la Esperanto-redakcio de la Pola Radio Yamasaki Seikô (JP): membro de la Akademio de Esperanto Ziko van Dijk (DE/NL): historiisto, aŭtoro de Esperanto sen mitoj  Elektantoj Petr Chrdle (CZ): direktoro de KAVA-PECH Michel Duc Goninaz (FR): lingvisto, redaktoro de NPIV Agneta Emmanuelson (SE): eksredaktoro de Femina, estrarano de FEM Gbeglo Koffi (TG): eksdirektoro de la Afrika Oficejo de UEA Ilona Koutny (PL): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj che UAM Lee Chong-Yeong (KR): eksprezidanto de UEA Stano Marček (SK): redaktoro de Esperanto Geraldo Mattos (BR): prezidanto de la Akademio de Esperanto Stefan Maul (DE): ĉefredaktoro de Monato Atilio Orellana Rojas (NL/AR): direktoro de IEI, sekretario de ILEI Sergio Pokrovskij (RU): sciencisto, tradukanto, eseisto Anna Margareta Ritamäki (FI): prezidanto de EAF Roland Rotsaert (BE): kasisto de IKEF; redaktoro de La Merkato Josef Shemer (IL): prezidanto de ELI Ljubomir Trifonĉovski (BG): verkisto, redaktoro  Sekretario Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto   Intervjuo kun Bertilo Wennergren Demando: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro? Respondo: Mi tre ĝojis, kompreneble. Ĉiam estas agrable ricevi rekonon de longa kaj pena laboro.

 Demando: La internacia elektantaro laŭreatigis vin kiel la aŭtoron de PMEG. Sed ja temas nur pri fino de granda laboro, kiu daŭris pli ol unu jaron. Kial vi ekhavis ideon pri ĝi, kaj kiam ĝi estis ekverkita? Dum kiom da tempo vi laboris pri ĝi?

 Respondo: La ideo verki iaspecan gramatiklibron en Esperanto iel ŝvebis en mia kapo jam de kiam aperis mia kompendio de Esperanta gramatiko por Svedoj (Esperantokompendium), sed la konkreta instigo al ekagado venis de Jorge Camacho iam en 1991. Kiam samjare ankaŭ Osmo Buller (krie) demandis al mi, kiam mi verkos mian gramatikon (en — aŭ pli ĝuste trans — la libroservo de la UK en Bergeno), mi decidis komenci la laboron. Se mi tiam scius, kiom da laboro tio postulos, mi kredeble rezignus pri la tuta projekto, sed mi estis juna kaj malsaĝa… La efektiva verkado daŭris ĝis 1995, kiam mi povis publikigi la tuton en la Interreto. Kiom da horoj mi pasigis antaŭ mia komputilo, mi tamen nun ne povas pritaksi. Sed poste mi ankoraŭ multe poluris, korektis kaj iom kompletigis.

 Demando: Kiom diferencas la unua reta kaj la libroforma teksto?

 Respondo: Nur en kelkaj malmultaj lokoj mi faris vere signifajn ŝanĝojn (ekzemple, pri respondado al neaj demandoj). Sed la multegaj malgrandaj korektoj kaj kompletigoj, kiujn oni rimarkas nur se oni tre zorge komparas, kredeble tamen sume sufiĉe grave diferencigas la unue publikigitan version disde la ĉi-jara libra eldono. Por esti honesta mi devas konfesi, ke la tuto estas tiom kompleksa, ke mi ofte mem perdas la superrigardon. Tial mi fakte ne povas bone respondi tiun demandon.

 Demando: Post Jouko Lindstedt kaj Michel Duc Goninaz vi estas la tria esperantisto de la jaro, ricevinta ĉi tiun titolon pro esperantologia laboro. Ĉi tio estas honoro, sed ankaŭ respondeco, ĉu ne?

 Respondo: Sendube pezas sur la ŝultroj de farantoj de tiaspecaj verkoj kiel PIV kaj PMEG granda respondeco. Se mi skribas ion eraran en PMEG, kaj se PMEG estos rigardata kiel iaspeca normo, tiam iuj eble mislernos. Mi ĉiam ripetas, ke PMEG ne estas perfekta, kaj ke certe en ĝi estas gravaj eraroj (same kiel en PAG). Legantoj do nepre pensu mem, kaj rigardu PMEG-on kiel fonton de konsiloj. Tia singarda aliro estas konsilinda ankaŭ pri PIV, pri la Hejma Vortaro kaj pri aliaj verkoj Esperantologiaj.

 Demando: Sed kiun rolon la Akademio havas?

 Respondo: La Akademio havas gravan rolon. En ĉiuj okazoj, kiam la Akademio de Esperanto faris konkretajn decidojn kaj rekomendojn pri gramatikaj aferoj, mi tiujn instruojn zorge enmetis iaforme en PMEG-on. La Akademio plu laboras, kaj tute povas esti, ke estontaj eldonoj de PMEG estos iudetale ŝanĝitaj pro intertempe aperintaj decidoj Akademiaj.

 Demando: Kiuj gramatikaj problemoj estas la plej senteblaj nuntempe?

 Respondo: Mi multe interesiĝas pri la evoluo de la junulara lingvaĵo. Mi notis kelkajn tendencojn tre interesajn kaj tre diversspecajn. Temas, ekzemple, pri pli libera uzo de rolvortetoj (prepozicioj) antaŭ subfrazoj kaj I-verboj (“Ni parolis pri kiel Esperanto diferencas de naciaj lingvoj”; “Ili diskutis pri eldoni tian gazeton”; “ŝi dankis pro ricevi la donacon”…) — en si mem tute logikaj uzoj, sed ja konfliktantaj kun la tradiciaj normoj; kaj ankaŭ pri aferoj pli ŝokaj kiel ekzemple uzo de “je” por marki objekton aŭ eĉ nova objekta rolvorteto “na” (“Ili admiras je/na Zamenhof”) kaj similaj novaĵoj/herezaĵoj. Tradicie Esperantologoj atentas precipe la skriban uzon. Eble ili maltrafas gravajn fenomenojn aperantajn precipe en parola uzo (sed nun tamen observeblajn ankaŭ en la Interreta paroleca skribado retpoŝta k.s.).

 Demando: Ĉu via esperantista agado malhelpas al via profesia laboro aŭ vi utiligas profesie Esperanton?

 Respondo: Mia nuna profesio naskiĝis rekte el mia laboro pri PMEG. Ĝuste la Reta publikigo de PMEG kaj la posta laboro por flegi kaj evoluigi la Retan PMEG-on kaŭzis, ke mi eklernis kaj plulernis pri programado kaj kreado de TTT-paĝoj. Tial finfine mi povis eklabori ankaŭ profesie tiukampe. Ĝuste nun miaj monenspezoj venas de mia engaĝiĝo en la TTT-ejo Lernu!, kie mi plenumas precipe programadajn taskojn.

 Demando: Oni konas vin ne nur kiel la aŭtoron de PMEG kaj kiel influhavan akademianon, sed ankaŭ kiel pioniron de la moderna Esperanto-muziko. Kial vi lastatempe malpli aktivas en ĉi tiu sfero?

 Respondo: La nunan malaktivadon de la bando Persone (kiu principe plu ekzistas) kaŭzas simple tio, ke la tri bandanoj nun loĝas tro dise por povi kunludi (en Svedujo, Germanujo kaj Koreujo). Bonŝance tamen Martin (nia ĉefkantisto kaj gitaristo) ĵus registris propran diskon (baldaŭ eldonotan), kiu iele daŭrigas la laboron de Persone. Mi kontribuis per kuraĝigado kaj iom da konsiletoj. Mi certas, ke iam iel Persone denove koncertos, sed kredeble ne tre ofte, kaj kredeble nur akustike (malroke).

 Demando: Ĉi tiu intervjuo aperos en La Ondo de Esperanto. Kiun opinion vi havas pri ĉi tiu revuo?

 Respondo: Mi havas tre favoran opinion pri La Ondo, precipe pro ĝia multflankeco kaj sentimeco. Mi aparte admiras, ke La Ondo, kiu antaŭ nelonge aperigis tre negativan recenzon de PMEG, nun honorigas min kiel Esperantiston de la jaro ĝuste pro tiu sama verko. Tia malfermeco al diversaj opinioj estu modelo por nia gazetaro.

 Demando: Por kiu(j) vi voĉdonus, se vi estus elektanto ĉi-jare?

 Respondo: Mi ripetas tiun saman nomon, kiun menciis Jouko Lindstedt en 2000: Floréal Martorell, kiu senlace laboras pri eldonado de Esperanta muziko.

 Demando: Ne estas evitebla demando pri viaj planoj.

 Respondo: Mi nun konkrete laboras pri nova eldono de PMEG! Ĝi konsistos el nova Interreta versio kun korektoj de kelkaj eraroj kaj kun kelketaj kompletigoj, kaj el folio kun korektendaĵoj por la unua papera eldono. Mi devas krome mencii la Esperantologian TTT-ejon Lingva Kritiko, kiun mi ĵus lanĉis. Cetere mi havas multajn projektojn Akademiajn, ekzemple, 10a Oficiala Aldono (se sukcesos la baldaŭ privoĉdonota 9a OA). Abundas ankaŭ ideoj por plibonigi kaj pliampleksigi la Tekstaron de Esperanto, k.t.p., k.t.p.

 Demando: Ĉiu laŭreato devas respondi nian tradician demandon: Kiujn tri Esperantajn librojn vi kunprenus, ekzilote al neloĝata insulo (ironte al kosmovojaĝo k.s.)?

 Respondo: Mi ĵus mendis la verkon Lingvaj babilaĵoj de Cherpillod. Se la ekzilo okazos tuj post kiam mi ĝin ricevos, mi do nepre ĝin kunportos. Mi tiam nepre kaptu la okazon iom ripozi de la Fundamento, PIV kaj Lingvo kaj Vivo (kiujn mi daŭre relegas), kaj anstataŭe finfine legos Reguluson de Lorjak. Krome mi kunportos la du papili-romanojn de Trevor Steele (ĉar mi ilin ankoraŭ ne legis), esperante, ke oni ne rimarkos, ke la promesitaj tri libroj fariĝis kvar (kaj ke neniu rimarkos la k-diskon en mia poŝeto kun ĉiuj kvar volumoj de la Fabeloj de Andersen).

   Peter Zilvar: La Esperantisto de la Jaro 2007 Ĉi-jare estis proponitaj 20 personoj, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn. La rezulto de la voĉdonado:

 Peter Zilvar 5 voĉoj Ilona Koutny, Andreas Künzli po 4 voĉoj Renato Corsetti, Probal Dasgupta po 3 voĉoj Peter Baláž, Kalle Kniivilä, Katalin Kováts, Paul Peeraerts, Baldur Ragnarsson po 2 voĉoj Kvin kandidatoj ricevis po unu voĉon. Kvin proponitoj ne ricevis voĉojn.  Germana esperantisto Peter Zilvar, prezidanto de Esperanto-Societo Sudharz, gvidanto de la Germana Esperanto-Centro en Herzberg estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2007 pro diversflanka agado por kaj per Esperanto en Herzberg — la Esperanto-urbo. Lia agado estis intensa ankaŭ en 2007: serio de altnivelaj seminarioj kaj ekzamen-sesioj, starigo de novaj ZEOj, imitinda loka informado pri Esperanto, evoluigo de kunlaboro inter Herzberg kaj Góra (Pollando) k. a.  Elektokomisiono  Proponantoj Marija Belošević (HR): ekssekretario de ILEI Višnja Branković (IT): direktoro de Orbis Pictus Renato Corsetti (IT): prezidanto de IEF Aida Čižikaitė (LT): estrarano de ILEI István Ertl (LU): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo Judit Felszeghy (HU): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro Edmund Grimley Evans (GB): eksprezidanto de EAB Maritza Gutiérrez González (CU): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano Hori Yasuo (JP): prezidanto de Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado Dafydd ab Iago (BE): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU Aleksander Korĵenkov (RU): redaktoro de La Ondo de Esperanto Bruno Masala (FR): komitatano de IKUE Valentin Melnikov (RU): poeto, ĵurnalisto, tradukanto Barbara Pietrzak (PL): kunlaboranto de la Esperanto-redakcio de la Pola Radio Yamasaki Seikô (JP): membro de la Akademio de Esperanto Ziko van Dijk (DE/NL): historiisto, aŭtoro de Die neutrale Sprache  Elektantoj Petr Chrdle (CZ): direktoro de KAVA-PECH Michel Duc Goninaz (FR): lingvisto, redaktoro de NPIV Agneta Emanuelsson (SE): estrarano de FEM Gbeglo Koffi (TG): administranto de la Afrika Centro Esperantista Ilona Koutny (PL): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM Lee Chong-Yeong (KR): eksprezidanto de UEA Stano Marček (SK): redaktoro de Esperanto Geraldo Mattos (BR): eksprezidanto de la Akademio de Esperanto Stefan Maul (DE): ĉefredaktoro de Monato Atilio Orellana Rojas (NL/AR): direktoro de IEI, sekretario de ILEI Sergio Pokrovskij (RU): sciencisto, tradukanto, eseisto Anna Margareta Ritamäki (FI): prezidanto de EAF Roland Rotsaert (BE): kasisto de IKEF; redaktoro de La Merkato Josef Shemer (IL): prezidanto de ELI Ljubomir Trifonĉovski (BG): verkisto, redaktoro  Sekretario Halina Gorecka (RU): eldonanto de La Ondo de Esperanto   Bonvenon al ĉiuj helpemuloj  Intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2007  Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro? Nu, ja esperantisto en la kutima senco mi ne estas, sed konstanta Esperanto-aktivulo, ĉar mi volas helpi plibonigi la Esperanto-movadon por krei ion daŭrepovan kaj videblan je favoro de nia lingvokomunumo.  La internacia elektantaro laŭreatigis vin “pro diversflanka agado por kaj per Esperanto”, aparte menciinte kelkajn flankojn. Unue temas pri “serio de altnivelaj seminarioj kaj ekzamen-sesioj” en la Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro… Nia Esperanto-Societo Südharz ekzistas ekde 1976. En novembro 2001 ni brile festis nian 25-jaran jubileon en la kavalira salono de la kastelo en Herzberg. Entute estis aktiva asocio por Esperanto kun gastoj el preskaŭ 50 landoj, kun kurs-ofertoj, konstanta agado en la gazetaro (aperis jam pli ol 1000 gazetartikoloj pri diversaj agadoj). Ekde 1999 ni funkcias kiel klerigejo por Esperanto. Jam pli ol 35 famaj Esperanto-sciencistoj kaj elstaraj fakuloj instruis en Herzberg: prof. John C. Wells, d-rino Katalin Kováts, prof. Erich-Dieter Krause, d-ro Detlev Blanke, d-rino Ilona Koutny, Aleksander Korĵenkov, Stefan MacGill, Zsófia Kóródy, k. a. Studantoj povas akiri studkreditpoentojn kaj post ekzamenoj povas fariĝi Esperanto-instruistoj.

 Por la Esperanto-movado ni uzas la nomon Germana Esperanto-Centro, ĉar en la sama domo ni aktivas por diversaj asocioj: por nia regiona Esperanto-Societo Sudharzo, por Germana Esperanto Asocio (GEA) kiel filio por klerigado kaj kulturo, kaj por AGEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj) sub gvido de ĝia verva prezidantino Zsófia Kóródy.

 Por la ekstermovada agado ni uzas la nomon Interkultura Centro Herzberg (ICH), ĉar ni aktivas ankaŭ en interkulturaj dialogoj kaj temoj por germanlingva publiko. Ankaŭ per tio ni plibonigas nian reputacion.

  Ĉu vi havas kontaktojn kun aliaj Esperanto-centroj kaj klerigejoj? Ni klopodas kunlabori kun aliaj Esperanto-centroj laŭ niaj laborfortoj. En 2005 kaj 2006 ni organizis en Herzberg fakseminarion pri Esperanto-Bibliotekoj kaj Arkivoj, per helpo de nia katalogo interŝanĝas materialojn, estas en reta kontakto kun aliaj centroj. Ni interagadas kun Germana Esperanto-Instituto, Internacia Esperanto-Instituto (IEI en Nederlando), ILEI kaj kun Interlingvistikaj Studoj en Poznano, invitas eksterlandajn prelegantojn, fakulojn, organizas seminariojn por klerigado de Cseh-instruistoj kun IEI kaj estas daŭre malfermitaj al ĉiuj novaj iniciatoj.  Tre grava estas via ekstera agado, kiu kulminis per oficialigo de Herzberg kiel la Esperanto-urbo. Kiel Esperanto nun “vivas” en la urbo? Jes, fakte tio estas la kulmino post kelkdekjara celkonscia aktivado. Jam ekde la mezo de la sesdekaj jaroj elstara esperantisto Joachim Giessner (IFEF- kaj GEFA-prezidanto), kiu estis estro de la stacidomo en Herzberg, kontaktis lokajn politikistojn, verkis gazetartikolojn, organizis la germanan kaj internacian fervojistan Esperanto-movadon, tradukis kaj eĉ verkis Esperanto-instrulibron por turkoj kaj tradukis pli ol 400 kantojn al Esperanto, ktp. Kompreneble ni daŭrigis lian aktivadon por kaj per Esperanto. La longjaraj multfacetaj agadoj kulminis la 11an de julio 2006 en formo de unuanima urbkonsilantara decido doni al nia urbeto Herzberg la oficialan kromnomon (titolon) “Herzberg — la Esperanto-urbo”. Centoj — ĉefe eksterlandaj esperantistoj — skribis kaj dankis al urbestro Gerhard Walter kaj al nia Germana Esperanto-Centro por la elstara daŭrepova sukceso.

 Ni povos verki apartan raporton pri niaj multflankaj agadoj en la urbo Herzberg, ja ne nur estas Esperanto-instruado kaj informado, internaciaj projektoj, dulingvaj ŝildoj, esperantlingvaj manĝo-kartoj, ktp.

  Laste, sed ne balaste, la formulo de via honorigo, mencias kunlaboron inter Herzberg kaj Góra. Danke al nia ege aktiva urbestro Gerhard Walter ni sukcesis ekde marto 2005 oficialigi Esperanton kiel pontlingvon por kontaktoj kun nia pola ĝemelurbo Góra en Malsupra Silezio. Nemalmultaj esperantistoj el Silezio ĉeestis la kunsidojn dum nia organiza vizito en la urbodomo de Góra. Ni klerigis en somero 2005 instruistinojn el Góra je nia kosto. Tuj poste ili ekinstruis, kaj dum somero 2006 kaj denove en 2007 okazis sukcesaj dusemajnaj lingvoferioj en Herzberg kun gelernantoj el la gimnazioj en Herzberg kaj Góra. Konstante ni provas daŭrigi la kontaktojn kun la novaj aktivuloj en Góra.

  Vere giganta agado. Vi ja faras ĝin ne sola? Tio absolute ne eblas. Mankas esperantlingvaj fakuloj sur multaj terenoj por krei vere unikan modelurbon. Unuavice dum la lastaj kvar jaroj aktivas Zsófia Kóródy, kiu ankaŭ estas la vicprezidantino de ILEI kaj prezidantino de AGEI. Ekzemple, ŝi instruas bonkvalite Esperanton en la lernejoj de Herzberg, organizas la bibliotekon kaj arkivon kaj instruas niajn kunlaborantojn de Job-Center rilate al praktikaj laboroj kiel listigoj de la materialoj por la arkivo kaj biblioteko, kaj zorgas pri retaj taskoj. Kelkaj aliaj Esperanto-geamikoj helpas, ekz. Marika Frense pri varbbroŝuroj kaj junulara agado, Otto Kern pri instruado en bazaj lernejoj, Ulla Zilvar pri librotenado, nemalmultaj kunlaborantoj de Job-Center, volontuloj kiel Veronika Acsádi, Sándor Hideg, Giancarlo Fighiera, Rita Valčiukaite k. a. Tamen laŭ nia reala imago tio ne sufiĉos por vera kaj prezentebla Esperanto-modelurbo. La teamo ankoraŭ devos kreski multflanke.

  Ĉu ICH ricevas helpon de la urbo, de GEA, de internaciaj esperantistaj asocioj? Vere la urbo Herzberg sub urbestro Gerhard Walter kun ĉiuj kvin surlokaj partioj kaj la urboadministracio kune kreas unikan modelon por Esperanto. Ĝuste la urbestro, kiu dum jaroj laboradis, konvinkis kaj lobiis por Esperanto, vere meritus la titolon “Esperantisto de la jaro”. Li estas simpatia, verva kaj havas kune kun ni grandajn esperojn. Nur la urbo kiel preskaŭ ĉiuj urboj en Germanio tute ne havas monon. Sed la urboadministracio helpas, ekzemple, per kontaktoj, ĝemelurbaj pontlingvaj aktivadoj, administrado, informado, ankaŭ laŭjure, ktp. Nun la Esperanto-movado kaj Herzberg kiel Esperanto-urbo estas kvazaŭ geedza paro, do nun ni troviĝas en la sama boato. Ni devas danki al GEA por moralaj kaj financaj subtenoj, UEA por escepta diplomigo de ICH, porokazaj financaj subtenoj de kelkaj grupoj, unuopuloj. Herzberg — la Esperanto-urbo estas tre grava loko por GEA, ĉar multaj sukcesoj jam estas videblaj, eĉ esperantlingvaj tekstoj sur la hejmpaĝo de la urbo Herzberg. Tamen la plej grandan parton por la kurantaj aferoj kaj objektoj ni iel mem devas financi. Se estus malavaraj subtenantoj, la evoluigproceso povus marŝi multe pli rapide.

  Kio pri la estonteco de ICH? Ĉiutage ni multe laboras, ĉefe estas korespondado, instruado, lernejaj projektoj, biblioteka laborado, urbaj kontaktoj, interagado kun nia ĝemelurbo, ktp. Kompreneble ni daŭrigos niajn ĉeftaskojn: instruadon, klerigadon kaj la konstruadon de nia komuna Esperanto-urbo. Do, ICH bone vivos, se niaj sanstatoj restos stabilaj kaj, kompreneble, se pluaj aŭ multaj kompetentaj esperantistoj konstante kunkonstruos.  Kion vi opinias pri la estonteco de Esperanto? Se Esperanto estus pli videbla en la normala socio, ni povus atingi daŭrepovajn sukcesojn kaj eniri en la normalajn vivokanalojn, do ne nur en interreta agado kaj dum kongresoj, kunsidoj, ktp. Se la modelo “Herzberg — la Esperanto-urbo” vere estos prezentebla por ĵurnalistoj el la tuta mondo, televidostacioj, tiam la tuta Esperanto-movado povos konstante prezenti videblajn sukcesojn. Proverbo diras, ke unu videbla bildo valoras pli ol mil argumentoj. Jam nun multaj Esperanto-grupoj aŭ urboj volas imiti nian ekzemplon. Sed dum la venontaj jaroj ni nepre ankoraŭ devos stabiligi la modelon, mankas ankoraŭ fakuloj kaj financaj rimedoj por povi dungi fakulojn por ellaborado de turismaj libroj, varbmaterialoj por diversaj celgrupoj, kontaktoj al universitatoj, fondaĵoj, specialaj migradvojoj, kulturo, ktp.  Ĉi tiu intervjuo aperos en La Ondo de Esperanto. Kiun opinion vi havas pri ĝi? Laŭ nia opinio La Ondo de Esperanto estas vere sendependa (tio gravas pro la neŭtraleco), elstara kaj altnivela magazino, kiu raportas pri multaj temoj en agrabla stilo. Ĉiumonate ni ĝojas pri la regula apero. Ĝi estas bonega varbilo por nia movado.  Ĉu la Esperanto-urbo bezonas pluajn civitanojn, kiuj kapablas amike organizi praktike kaj fake en Esperanto? Jes nepre. La unuaj baldaŭ translokiĝos. La vivkondiĉoj (infrastrukturo, naturbeleco, prezoj, ktp.) estas vere favoraj, kelkaj interesiĝantoj jam komparis tion kun siaj landoj. Kiu ekzemple povas krei bonkvalitajn Esperanto-menuojn kaj bonkvalitajn esperantlingvajn manĝokartojn, instrui en infanĝardenoj, organizi Esperanto-radiostacion, verki dulingvajn turismajn librojn, envolvigi la enloĝantaron, ktp.? Bonvenon al ĉiuj helpemuloj!  Sekvas du tradiciaj demandoj. Unue: al kiuj personoj vi mem donus viajn voĉojn, se vi estus elektanto? Al nia urbestro Gerhard Walter, kaj al la vicurbestro Ulrich Schramke, tute klare. Laŭ nia opinio, la movado jam havas multajn romanverkistojn kaj ret-agantojn, sed homoj por praktikaj bezonoj preskaŭ tute mankas.  Kaj fine: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo? Unue la novan grandan vortaron por germanoj de prof. Erich-Dieter Krause, Liberekonomion de Silvio Gesell, kaj la novan rektmetodan lernolibron (eble en diverslingvaj versioj) de Stano Marček. Neniam oni scias, ĉu al neloĝata insulo venos pluaj insulanoj, ĉu ne? Kompreneble, nepre mi kunportus Esperanto-flagon! La Ondo de Esperanto, 2008, №2.

   Ilona Koutny: La Esperantisto de la Jaro 2008 Ĉi-jare estis proponitaj 20 personoj, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn. La rezulto de la voĉdonado:

 Ilona Koutny 12 voĉoj Peter Baláž 4 voĉoj Katalin Kováts, Geoffrey Sutton po 3 voĉoj Normand Fleury, Yves Nevelsteen po 2 voĉoj Tri kandidatoj ricevis po unu voĉon. Dek unu kandidatoj ne ricevis voĉojn. D-rino Ilona Koutny, hungarino loĝanta en Pollando, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2008 pro la kompetenta kaj sukcesa gvidado de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań. Ĉi-jare ŝi aparte meritis rekonon pro la dekjariĝo de la Studoj, pro la ekzamensesio de la tria grupo, pro la unua instrurajta ekzameno kune kun ILEI, pro la komenco de la kvara grupo, kaj speciale pro la simpozio "Lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj de interlingvistiko", kiun ŝi pretigis kaj efektivigis ĉi-septembre ĉe UAM.

 Ĉi-jara elekto estas duoble rimarkinda. Unue, Ilona Koutny estas la unua virino, kiu ricevis la titolon “La Esperantisto de la Jaro”. Due, ŝi ricevis rekorde multajn voĉojn kompare kun la aliaj kandidatoj — trioble pli ol la slovaka aktivulo Peter Baláž, kiu okupis la duan lokon.

   Elektokomisiono  Proponantoj Marija Belošević (Kroatio): ekssekretario de ILEI Višnja Branković (Italio): direktoro de Orbis Pictus Renato Corsetti (Italio): prezidanto de IEF Aida Čižikaitė (Litovio): estrarano de ILEI István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano Hori Yasuo (Japanio): eksprezidanto de KAEM Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU Aleksander Korĵenkov (Ruslando): redaktoro de La Ondo de Esperanto Lee Jung-kee (Koreio): prezidanto de KAEM, direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro Vinko Markovo (Francio): plenumkomitatano de SAT, redaktoro de La SAGO Bruno Masala (Francio): komitatano de IKUE Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto Barbara Pietrzak (Pollando): kunlaboranto de la Esperanto-redakcio de la Pola Radio Yamasaki Seikô (Japanio): membro de la Akademio de Esperanto Ziko van Dijk (Germanio/Nederlando): historiisto, aŭtoro de Die neutrale Sprache  Elektantoj Petr Chrdle (Ĉeĥio): direktoro de KAVA-PECH Madeleine de Zilah (Francio): kunredaktisto de La Gazeto Michel Duc Goninaz (Francio): lingvisto, redaktoro de NPIV Agneta Emanuelsson (Svedio): estrarano de FEM Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM Liu Haitao (Ĉinio): interlingvisto Stano Marček (Slovakio): redaktoro de Esperanto Geraldo Mattos (Brazilo): eksprezidanto de la Akademio de Esperanto Stefan Maul (Germanio): ĉefredaktoro de Monato Atilio Orellana Rojas (Nederlando/Argentino): direktoro de IEI, sekretario de ILEI Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): eksprezidanto de EAF Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro de La Merkato Josef Shemer (Israelo): prezidanto de ELI Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario): verkisto, redaktoro  Sekretario Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto   Ilona Koutny: “Stari sur du piedoj”  Intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2008 Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro? Kompreneble, mi ĝojis, ke plurjardeka persista laboro portas rekonon. Kvankam mi jam alkutimiĝis al la 2-3a (same kiel la alia “eterna kandidato”, Renato Corsetti) dum la pasintaj dek jaroj. Mi miris tamen pri la unusenca sukceso (diferenco de ok voĉoj). Eble, ankaŭ la premio Grabowski, ricevita dum la lasta UK pro mia interlingvistika agado, pli turnis la atenton al mi.

 Ĝis nun la Esperantisto de la Jaro kutime ricevis je unu aŭ du voĉoj pli multe ol la aliaj kandidatoj. Eĉ Bill Auld venkis nur per du pliaj voĉoj. Nur Povilas Jegorovas en 2005 havis je kvar voĉoj pli ol la dua kandidato. Sed vi senprecedence ricevis je ok voĉoj pli multe ol la dua kandidato (kvankam vi ne rajtis voĉdoni por vi mem)!

 Nu, jam aperis PIV kaj PMEG. Kvankam la apero de la anglalingva literatura enciklopedio de Geoffrey Sutton estas grava afero en 2008 (profesoro pri kompara literaturo en UAM estis ravita pro ĝi!) Ĉiuj tiuj estis la fruktoj de plurjara serioza laborado. Ankaŭ la KD-oj de Petro Baláž estas tre utilaj. En mia kazo, eble maturiĝis la situacio per la dekjariĝo de IS.

 Vi estas elektita “pro la kompetenta kaj sukcesa gvidado de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań”. Bonvolu koncize prezenti la Studojn.

 La legantoj de La Ondo estas regule informataj pri la Studoj (vd. LOdE, 2008, №11 k. a.), do mi rememorigas nur pri kelkaj gravaj punktoj.

 — La postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj (IS) estis fonditaj en 1997 laŭ mia iniciato kaj ekfunkciis en la studjaro 1998/99 laŭ la modelo de la postdiplomaj studoj de la Esperanto-fako de ELTE (Eötvös Loránd Universitato) en Budapeŝto, kie mi laboris preskaŭ dek jarojn antaŭ ol ekloĝi en Pollando. (Kun bedaŭro mi rimarkigas, ke jam entute ĉesis la Esperanto-fako en Budapeŝto.)

 — La studoj ĉe UAM estas destinitaj al esperantistoj, kiuj volas akiri profundajn konojn pri esperantologio kaj interlingvistiko, simile al filologiaj studoj de aliaj lingvoj. IS provizas ankaŭ per la bazoj de lingvistiko kaj komunikado necesaj por scienca traktado de Esperanto.

 — La metodika specialiĝo en la tria jaro havas gravan rolon en la formado de Esperanto-instruistoj.

 — Pro la ekstera formo (nur po unu intensa surloka semajno dum ĉiuj ses semestroj) taŭgas por esperantistoj el diversaj landoj. La dumsemestra laboro okazas hejme kun retaj kontaktoj. Ni intencas intensigi elementojn de elektronika instruado.

 — La internacia karaktero de la Studoj elstare ebligas komparan kaj interkulturan aliron al la problemoj.

 La Studoj estis motivo por via preskaŭ ĉiujara kandidatigo, sed ĉi-jare aldoniĝis la unua komuna kurso de UAM kaj ILEI kaj la simpozio “Lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj de interlingvistiko”. Pri kio temas?

 Enkadre de la kunlaboro kun ILEI ni kune organizas instruistan trejnadon, kiu longe ne estis solvita en la movado. La unujara studado surbaze de la universitata programo inkluzivas du intensajn surlokajn sesiojn kaj fine de la studjaro kompleksan ekzamenon kun prezento de finlaboraĵo, post kiuj ILEI donas instruistan diplomon por la sukcesintoj.

 Bedaŭrinde, tiu ĉi ebleco ne estas ankoraŭ sufiĉe konata en Esperantio. Nur per tio mi povas klarigi, ke la duan fojon, ĉi-septembre ni ne povis ĝin startigi pro manko de sufiĉe da interesiĝantoj.

 La interlingvistika simpozio en la lasta septembro celis festi la dekjaran funkciadon de IS. Feliĉe, krom la prelegantoj kaj gestudentoj de IS partoprenis ankaŭ aliaj interesiĝantoj pri interlingvistiko kaj esperantologio, entute 85 homoj el 22 landoj kun 32 bonnivelaj prelegoj (vd. LOdE, 2008, №11).

 Ĉu vi kunlaboras kun aliaj Esperanto-edukejoj kaj klerigejoj?

 La kunlaboro en nia malgranda medio estas tre grava por proponi kiel eble plej multflankan, altnivelan kaj interesan studprogramon. Al la programo de IS kontribuas polaj kolegoj (Lidia Ligęza, Maria Majerczak, Tomasz Chmielik) kaj konataj fakuloj el diversaj landoj (Detlev Blanke, Vera Barandovská, Michel Duc Goninaz, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Katalin Kováts, Aleksander Melnikov, Humphrey Tonkin, Balázs Wacha, John Wells). Mi dankas ankaŭ al la surlokaj kunlaborantoj: Michael Farris kaj Zbigniew Galor, mia edzo.

 Krom ILEI, ni kunlaboras kun Edukado.net. Katalin Kováts respondecas pri la instruista specialiĝo kadre de IS, la bonajn taskojn kaj la diplomverkojn de la gestudentoj ŝi aperigas en Edukado.net. Tiel la fruktoj de la studoj tuj estas alireblaj ankaŭ al pli vasta publiko. Ni estas malfermitaj al AIS. Vera Barandovská-Frank gvidas kurson pri interlingvistiko, kaj seminariaj laboraĵoj aperas en Grkg Humankybernetik.

 La bonaj literaturaj eseoj aperos en Spegulo, pri Esperanto-movado en La Ondo de Esperanto. Tiel IS stimulas la fakan verkadon. Cetere ankaŭ la libro Lingvo kaj popolo de Humphrey Tonkin naskiĝis el lia kurso por IS. Verŝajne al la finpretigo de via Historio de Esperanto kontribuis ankaŭ la testado kun gestudentoj de IS. La uzebleco dum la studoj spronas ankaŭ Aleksander Melnikov produkti esperantlingvajn variantojn el sia lingvokultura disertaĵo.

 Ni volas instali regulajn kontaktojn tra la eŭropa Erasmus-projekto. UAM nun subskribas kontrakton kun la Brusela Universitato (Kristin Tytgat) kaj Kaŭna Universitato (Aida Čižikaitė), sekva plano estas kunlaboro kun la Universitato en Rostov-na-Donu (Aleksander Melnikov) kaj eventuale kun la Universitato en Lucjk (Nina Daniljuk).

 Ĉu vi ricevas materian, informan kaj moralan helpon de esperantistaj kaj neesperantistaj asocioj, instancoj kaj individuoj?

 La unuaj jaroj estis malfacilaj, ĉar el nenio necesis krei la studojn kaj altiri partoprenantojn. Dankon al la kolegoj, kiuj jam tiam pretis veni kaj gvidi kursojn (John Wells, Vera Barandovská, Balazs Wacha, István Ertl, Humphrey Tonkin) kaj al la persistaj gestudentoj.

 Ekde 2002 la stipendioj de ESF ebligas kovri la studkotizojn de kelkaj gestudentoj. Dank' al la subteno de ESF ni povis organizi senpagan jubilean simpozion kaj eldonos la unuajn lernolibrojn de la studoj ĉi-jare.

 Ankaŭ kelkaj esperantistoj helpis en la disvolvo de IS: Mila van der Horst-Kolińska subtenis per stipendio polan partoprenanton; Helga Farukuoye donacis multajn librojn, Zbigniew Czupkałło kaj Johann Pachter jarkolektojn de revuoj; libropakon donacis ankaŭ UEA kaj CDELI (La Chaux-de-Fonds). Tiel ekestis nia modesta biblioteko. Dankon al ĉiuj donacintoj!

 Koncerne la diskonigon helpas la Pola Radio kaj revuoj kiel Esperanto, Internacia Pedagogia Rrevuo kaj La Ondo de Esperanto.

 Dankon pro la mencio de La Ondo, sed kion, laŭ via opinio, La Ondo kaj aliaj gazetoj nesufiĉe atentas?..

 Gazetoj kaj entute Esperantio ne sufiĉe atentas, ke necesas subteni pli forte tion, kio jam ekzistas — niakaze la unikan universitatan programon — kaj ne ĉiam batali por novaj celoj.

 Esperanto ne enestas en nia normala edukado, tiel la scioj de averaĝaj esperantistoj povas esti unuflankaj: ekzemple, tute povas manki konoj pri la Esperanto-literaturo aŭ movadhistorio. IS provizas la partoprenantojn per konoj kaj kapabloj el diversaj flankoj de la Esperanto-kulturo helpe de elstaraj fakuloj. Ĝi formas kompetentajn instruistojn, kiuj povas prave proponi instruadon de Esperanto en diversaj lernejo-tipoj. Ne forgesu, ke la dezirata grandskala enkonduko de Esperanto en la instruadon bezonus kvalifikitajn instruistojn!

 Kelkaj ne komprenas la gravecon de universitata instruado, inter ili Libera Folio, kiu eĉ ne raportis pri la dekjariĝo de IS. Sed eble mi ĝoju, ke okazis neniu skandalo, pri kiu indus raporti.

 Ĉu oni povas paroli pri (mal)progreso de Esperanto? Kiuj pozitivaj kaj negativaj tendencoj aperis post la centjariĝo de Esperanto?

 Mi dirus, ke temas pri dinamika stagnado — la suma nombro de esperantistoj ne kreskas, tamen okazis kaj okazas ŝanĝoj en la esperantistaro. Post la reĝimŝanĝo en orient-eŭropaj landoj multaj malaperis el la movado, ĉar ili devis pli forte zorgi pri la vivtenado, krome aperis novaj eblecoj, eblas pli facile vojaĝi kaj la pozicio de la angla en internaciaj rilatoj pli kaj pli fortiĝas.

 Aliflanke, la interreto malfermis novan epokon ankaŭ por Esperanto. Ĝia esenca rolo en la komunikado inter malsamlingvanoj povas nun preskaŭ senlime plenumiĝi. Ekzistas impone multaj retejoj kaj diskutejoj dediĉitaj al iu aŭ alia flanko de Esperanto (pri instruado, literaturo, pri organizaĵoj, ludoj ktp. ktp.). La tradicia klubvivo eble malpli floras, sed ja la retforumoj kaj tie la internacieco estas tute natura.

 Hazarda retumanto povas trafi Esperanto-paĝojn kaj eĉ lerni la lingvon, (ekzemple, ĉe Lernu.net). Estas gravaj la artikoloj en Vikipedio, la Esperanto-variantoj de multaj disvastiĝintaj programoj (Linux, Firefox, Skype k. a.). Ankaŭ Windows havas Esperanto-litertiparon. Esperanto jam ne estas neglektebla.

 Tamen malgraŭ la pli grandaj eblecoj kaj intensaj informkampanjoj (ago-tagoj kaj -semajnoj, lingvaj festivaloj), verŝajne malpli da homoj aŭdis pri Esperanto ol antaŭe pro la lavango de informoj.

 Kutime ni demandas la laŭreatojn, ĉu la esperantista agado malhelpas al la profesia laboro; sed por vi ĝi estas esenca parto de la universitata laboro, ĉu ne?

 En mia ĝisnuna kariero mi plurfoje estis plentempa profesia esperantisto: mi laboris kiel redaktisto de la Scienca Eldona Centro post la UK en Budapeŝto, poste kiel instruisto de la Esperanto-fako de ELTE, posteulo de prof. Szerdahelyi. En aliaj periodoj Esperanto estis aldona, sed tamen profesia okupo (vortaroj, parolsintezo, komputile asistataj lingvoinstruaj programoj).

 Nun mia ĉefa tasko en UAM estas la instruado de hungaraj lingvo kaj lingvistiko kadre de la Hungara fako, la organizado kaj instruado kadre de la Interlingvistikaj Studoj estas aldona tasko.

 Mi konsideras, — kun bedaŭro — ke esperantista fakulo devas “stari sur du piedoj” por esti akceptata en faka medio, t.e. ne nur en esperantologio produkti ion, sed ankaŭ en alia tereno. Ĉe mi temas pri komputa lingvistiko. Sed estas malfacile progresi en du terenoj. Ankaŭ mia habilitiĝo (duagrada doktoriĝo, kiu estas la kondiĉo por profesoriĝo en Pollando) okazas pli malfrue ol la universitato tion atendis de mi. Tamen la jaro 2008 ankaŭ el tiu vidpunkto estis grava jaro por mi: aperis libroforme mia disertaĵo (anglalingva analizo de la hungara lingvo por la celoj de parolsintezo kun rimarkoj pri Esperanto kaj resumo en Esperanto).

 Cetere por ekvilibro, mi aperigis ankaŭ la Germanan-Esperantan-Polan etvortaron pri Lingvo kaj Komunikado kunlabore kun miaj gestudentoj (Cyril Brosch, Maciej Jaskot, Horst Vogt). Feliĉe, en miaj lingvistikaj esploroj kunplektiĝas la traktado de Esperanto kun tiu de aliaj lingvoj. Tio estas akceptata en lingvistika medio.

 Vi estas la unua virino, kiu iĝis la Esperantisto de la Jaro. Ĉu tio reflektas la dominadon de la viroj en Esperantujo?

 Se oni rigardas la klubojn aŭ kongresojn, tiam oni vidas multajn virinojn. Se temas pri gvidaj roloj, sed eĉ pri literaturo, jam videblas la vira plimulto. Eble ili havas pli da tempo? Mi ne sentas diskriminacion pro mia virineco. Pli kaj pli da virinoj distingiĝas (Katalin Kováts, Spomenka Štimec, Anna Löwenstein, Zofia Banet-Fornalowa, Perla Martinelli, por nur mencii kelkajn). Mi bone kunlaboras kaj kun viroj kaj kun virinoj.

 Vi ne evitos respondi niajn du tradiciajn demandojn. Unue, kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo?

 Verŝajne PIV, ja en ĝi ĉiam eblas ion ekscii kaj kritiki… kaj iujn beletraĵojn, ĉar kutime mi apenaŭ havas tempon por tio, do ion de Claude Piron, Trevor Steele kaj de Spomenka Štimec.

 Laste, sed neeviteble: viaj planoj.

 Mi ĉiam havas pli da planoj ol tempo kaj ankaŭ la jaro 2009 estos tre densa. Jen la plej gravaj:

 — kun miaj eksgestudentoj mi pretigas la germanan-esperantan-polan version de la Etvortaro pri Lernado kaj Laboro por la Germana Kongreso fine de majo. Cetere mi jam laboras pri sekvaj temoj, ja ordigo de la mondo — almenaŭ en vortara nivelo — estas interesa tasko;

 — mi redaktas memorlibron al prof. István Szerdahelyi, kiu inicis min en Esperanton, kun kiu ni laboris pri la Hungara-Esperanta vortaro, kiu estus 85-jara en tiu ĉi jaro. Mi volus prezenti ĝin dum UK en Bjalistoko;

 — post 10 jaroj da praktiko maturiĝis la situacio por lanĉi la lernolibroserion de la Studoj. La unua volumo, kiun mi redaktas kaj grave kontribuas, temas pri Kulturo kaj komunikado, ĝi devus aperi por UK aŭ plej malfrue por la aŭtuna interlingvistika sesio kaj jubilea Arkones;

 — mi intencas daŭrigi esplorojn pri la rolo de Esperanto en interkultura komunikado, se eblos, kune kun alilandaj kolegoj…

 Sed nun estas tempo por pretigi la sekvan interlingvistikan sesion, kiu okazos komence de februaro.

 Intervjuis Aleksander Korĵenkov 

   Aleksander Korĵenkov: La Esperantisto de la Jaro 2009 En la 2009a jaro estis proponitaj 24 kandidatoj, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn.  La rezulto de la voĉdonado Aleksander Korĵenkov 5 voĉoj Probal Dasgupta 3 voĉoj Peter Baláž, Barbara Pietrzak, Heidi Goes, Katalin Kováts, Anna Löwenstein, Floréal Martorell, Baldur Ragnarsson po 2 voĉoj Tri kandidatoj ricevis po unu voĉon. Aleksander Korĵenkov, Ruslanda ĵurnalisto kaj verkisto, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2009 pro la ampleksa kaj zorga esplorado de la vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof kaj pro tiutemaj verkoj kaj prelegoj, speciale pro la libro Homarano, aperinta ĉi-jare okaze de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko.   Elektokomisiono  Proponantoj Marija Belošević (Kroatio): ekssekretario de ILEI Višnja Branković (Italio): direktoro de Orbis Pictus Renato Corsetti (Italio): prezidanto de IEF Aida Čižikaitė (Litovio): estrarano de ILEI István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano Hori Yasuo (Japanio): eksprezidanto de KAEM Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto Lee Jung-kee (Kroatio): prezidanto de KAEM, direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro Vinko Markovo (Francio): ĝenerala sekretario de SAT Bruno Masala (Francio): komitatano de IKUE Cindy Mc Kee (Usono): redakciano de Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro Yamasaki Seikô (Japanio): membro de la Akademio de Esperanto  Elektantoj Petr Chrdle (Ĉeĥio): direktoro de KAVA-PECH Madeleine de Zilah (Francio): kunredaktisto de La Gazeto [Forpasis la 27an de novembro 2009.] Michel Duc Goninaz (Francio): lingvisto, redaktoro de NPIV Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE, senatano de la Esperanta Civito Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko Stano Marček (Slovakio): redaktoro de Esperanto Geraldo Mattos (Brazilo): eksprezidanto de la Akademio de Esperanto Stefan Maul (Germanio): ĉefredaktoro de Monato Atilio Orellana Rojas (Nederlando/Argentino): direktoro de IEI, sekretario de ILEI Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): eksprezidanto de EAF Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro de La Merkato Josef Shemer (Israelo): sekretario kaj estrarano de ELI Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario): verkisto, redaktoro  Sekretario Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto    La redaktoro respondas  Intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2009  Kia estis via reago, kiam vi eksciis pri via elektiĝo? Kial kaŝi, ke mi estis tre kontenta?.. Parte pro la natura sento de persono kiu ricevas moralan rekompenson pro jaroj da laboro, sed ĉefe ĉar ĉi-jara elekto emfazas la gravecon de zamenhofologiaj studoj.  Ĉu vi jam pli frue sciis, ke vi estas inter la kandidatoj? Kaj se jes, ĉu iam pripensis rifuzi la kandidatiĝon en konkurso, kiun aranĝas via propra gazeto? Mi eksciis pri mia kandidateco, kiam la listo de la kandidatoj estis preta. Mi apenaŭ atentis mian nomon, ĉar mi kredis, ke iu alia estos elektita, ekzemple, lige kun la Bjalistoka kongreso, aŭ kun la agado en la reto.  La sekretario de la konkurso estas via edzino. Ĉu ŝi longe povis konservi la sekreton, kiam voĉoj favore al vi komencis amasiĝi? Ŝi kapablas longe teni sekretojn, mi scias, sed ĉi-foje unu tagon antaŭ la fino de la voĉdonado, serĉante necesan dokumenton, mi trovis hazarde paperfolion kun la nombro de la voĉoj, kaj mi spertis specon de ŝoko… Je la unua momento mi volis, ke ŝi urĝe admonu la voĉdonantojn, ke ili ne elektu min, ĉar tio eble pensigos kelkajn pri manipulado, sed Halina konsilis, ke mi konsultu pli prudentajn personojn flankajn, kaj agu laŭ ilia konsilo. Nu, tiuj kolegoj, kies honesteco kaj senpartieco estas ekster ĉia suspekto, rekomendis al mi akcepti la rezulton tia, kia ĝi estos, kaj ke mi ne provu influi la voĉdonadon pro la ebla reago de la “kelkaj”, kiuj facile kaj senpretekste trovas kaŭzojn por ĉikani.

  Vi ricevas la honorigon pro via ampleksa kaj zorga esplorado de la vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof. Kio plej fascinas vin en la persono de Ludoviko Zamenhof? Permesu, ke anstataŭ respondi, mi citu el la Zamenhofa letero al Alfred Michaux, kiun mi metis kiel prologon al Homarano: … mia tuta vivo, de la plej frua knabeco ĝis nun, prezentas unu konstantan kaj seninterrompan serion da diversaj bataloj: a) interne en mi konstante bataladis reciproke diversaj idealoj kaj diversaj celadoj, kiuj ĉiuj egale estis por mi ordonaj, sed kiujn reciproke interkonsentigi estis ofte treege malfacile, kaj tio ĉi multe min turmentadis; b) ekstere mi ofte devis bataladi kontraŭ diversaj malhelpoj, ĉar neniam miaj idealoj apartenadis al la idealoj en modo kaj tial neniam mankis al mi mokantoj kaj atakantoj.  Kion laŭ vi la nuna Esperanto-movado povus lerni de Zamenhof? Lian koncepton, ke Esperanto ne estas la celo en si mem, nek agrabla ludilo, sed nur parto de pli grandioza ideo pri la unuiĝo de la homaro.  Kiujn tendencojn en la nuntempa Esperantujo vi opinias plej subtenindaj? Kiujn plej negativaj? Anstataŭ paroli tro ĝenerale pri tendencoj, mi preferas nomi kelkajn konkretajn subtenindajn projektojn, inter kiuj estas la Esperanto-urbo Herzberg, la Interlingvistikaj Studoj en Poznań, Esperanto@Interreto, Varsovia Vento, Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Vinilkosmo… Kutime, tiujn projektojn motoras etaj grupoj de entuziasmuloj kun limigitaj rimedoj, kaj ĉia subteno por ili estas grava. Ĉu negativaj? Tro da paroĥeco je la loka nivelo, kaj tro da koterieco je la alta nivelo. Se la unuan mi akceptas kiel neeviteblaĵon, mi tute ne povas kompreni tiujn, kiuj uzadas amason da energio kaj scioj — uzeblaj por disvastigo kaj utiligo de Esperanto — por flegado de siaj propraj grupetoj kaj opoziciado al la aliaj.

  Kiaj estas viaj personaj planoj kaj la perspektivoj de via revuo, via eldonejo, por la proksimaj jaroj? En la fino de la 2006a jaro ni estis devigitaj draste ŝanĝi nian vivon. Ni preskaŭ forlasis la instruan kaj la organizan aktivadon lokan kaj malintensigis la libroeldonadon prioritate al la revuo, kaj ĉi tiu prioritato restas. La komprenemo, fido kaj helpo de niaj legantoj instigas nin daŭrigi malgraŭ la komplikaj cirkonstancoj, kaj ni nature serĉas kaj trovas novajn eblojn. Ekzemple, la elektronika abonantaro de La Ondo jam iĝis eĉ finance grava por ni, kaj nun ni esploras la teknikajn kaj merkatajn cirkonstancojn por eldonado de elektronikaj libroj. Krome, ni devos reaktivigi nian podkastan servon…  Kiajn avantaĝojn kaj riskojn vi vidas en la eldonado de e-libroj en Esperanto? Kiel la disvastiĝo de e-libroj laŭ via kredo influos la esperantlingvan libromerkaton? La avantaĝoj estas tute klaraj, same kiel ekster Esperanto: e-libroj estas pli ekologiaj kaj pli malmultekostaj. Ne nur e-libro kostas oble malpli ol la papera libro, sed ankaŭ librolegilo kostas malpli ol libroŝranko, kaj do oni povas, vojaĝante, kunhavi unu libroforman (kaj libropezan!) legilon kun centoj da libroj en ĝi. La lanĉo de amasa produktado de e-libroj en Esperanto krome solvos la eternan problemon, pro kiu libro, eldonita en Estonio aŭ Makedonio atingas la leganton en Argentino, Mongolio aŭ Benino nur plurajn monatojn post la eldono, ekzemple, en Zamenhof-festo (se ties organizantoj proprariske mendis stoketon). Oni povos aĉeti la libron nemultekoste en la tuta mondo kelkajn minutojn post ĝia apero. Ja estas problemoj pri malsamaj formatoj, pri piratado k. s., sed la kreskeganta e-libra merkato en Usono kaj Japanio, kaj precipe en Ĉinio, kuraĝigas nin, kvankam ni komprenas, ke la e-libroj iom reduktos nian tradician eldonadon, same kiel okazas pri La Ondo.

  Kiel ĉiuj, ankaŭ vi devas respondi al la tradicia demando, elpensita de vi mem: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, se oni ekzilus vin al neloĝata insulo? La tutan Originalaron, alivorte: la tri volumegojn de la Iom reviziita verkaro de L.L. Zamenhof. Intervjuis Kalle Kniivilä 

  Katalin Kováts: La Esperantisto de la Jaro 2010 En la 2010a jaro kandidatigantoj proponis 21 kandidatojn, al kiuj la elektantoj jene donis la voĉojn: Katalin Kováts 10 voĉoj Heidi Goes, Perla Martinelli 3 voĉoj Stefan MacGill 2 voĉoj Ses kandidatoj ricevis po 1 voĉon

 Katalin Kováts, hungarino loĝanta en Nederlando, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2010 pro la diversmaniera antaŭenigo de profesieca instruado de Esperanto, interalie, pro la popularigo kaj okazigo de la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro kaj pro la renovigo de la porinstruista retejo edukado.net. En la februara kajero de La Ondo de Esperanto aperos intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2010. Koran gratulon al Katalin!

 Halina Gorecka sekretario

  Elektokomisiono  Proponantoj Marija Belošević (Kroatio): vicprezidantino de IKUE Višnja Branković (Italio): direktoro de Orbis Pictus Renato Corsetti (Italio): prezidanto de IEF István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano Hori Yasuo (Japanio): eksprezidanto de KAEM Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto Lee Jung-kee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro Vinko Markovo (Francio): ĝenerala sekretario de SAT Bruno Masala (Francio): komitatano de IKUE Cindy Mc Kee (Usono): reviziisto de La Karavelo kaj kunredaktanto de Sennacieca Revuo Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro Yamasaki Seikô (Japanio): membro de la Akademio de Esperanto José Antonio Vergara (Ĉilio): eksestrarano de UEA  Elektantoj Petr Chrdle (Ĉeĥio): direktoro de KAVA-PECH Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE, senatano de la Esperanta Civito Anna Jausions (Francio): prezidantino de OSIEK Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko Stano Marček (Slovakio): redaktoro de Esperanto Geraldo Mattos (Brazilo): doktoro pri lingvistiko Stefan Maul (Germanio): eksĉefredaktoro de Monato Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): eksprezidanto de EAF Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro de La Merkato Martin Schäffer (Meksiko/Germanio): komitatano de UEA, sekretario de GEA kaj de MEF Josef Shemer (Israelo): sekretario kaj estrarano de ELI Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario): verkisto, redaktoro  Sekretario Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto   Instruantoj de Esperanto estas la “soldatoj” de nia movado Intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2010  Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro? En la pasintaj jaroj mi plurfoje estis nomumita, kio ĝojigis min. La ĉi-jara elekto estas rekono de mia laboro kaj rekono de la graveco de instruado kaj ekzamenado de Esperanto, la du terenoj kie mi multe aktivas. La fakto, ke la komisionanoj rimarkis kaj taksis grava tiun agadon estas por mi stimulo daŭrigi eĉ kun pli granda elano, kaj espereble estas ankaŭ alvoko al la esperantistaro kunlabori kaj partopreni en tiuj laboroj. Sekve mi tre ĝojis, ke pere de mia honorigo la instruista laboro ricevis atenton.  La Esperantisto de la Jaro estas elektata ekde la 1998a jaro, kaj nur unu fojon, en 2008, la diferenco inter la laŭreato kaj la dua kandidato estis pli granda ol ĉi-jare. Kio, laŭ vi, kaŭzis tiel unuaniman elekton ĉi-foje? Estis relative multe da “bruo” (en la pozitiva senco de la vorto) ĉirkaŭ la rekonstruo de www.edukado.net por kio mi ene de kelkaj monatoj sukcesis kolekti 35 mil eŭrojn, kaj per tre granda kaj persista laboro savi la tre riĉan kolekton. La lanĉo de la nova paĝaro komence de oktobro estis sekvata de pli ol 2000 membroj kaj multaj aliaj samideanoj. Ankaŭ la sukcesa starto de la KER-ekzamenoj kaj “enirigo de Esperanto” en la Konsilion de Eŭropo estas atingaĵoj, kiuj kulminis en la lastaj du jaroj kaj estas taksataj kiel gravaj lingvopolitikaj sukcesoj. Do, verŝajne tiuj koincidoj en la sama periodo klarigas la relative grandan nombron de voĉdonoj de la elektintoj.  La tri plej subtenitaj kandidatoj en 2010 estas virinoj. Ĉu tio estas hazarda? Estas interese, ke vi demandas tion. Mi legis la nomojn, konas la personojn, sed tute ne rimarkis tiun komunan trajton de la kandidatoj. Ĉu estas iu feminisma aliro aŭ malatento? Por mi malantaŭ la nomoj estas nur personoj kun siaj karakteroj, agadoj, kvalitoj kaj atingaĵoj, kaj tute ne aperas ligoj al iliaj sekso kaj nacieco. Laŭ mi estus bone se ĉiu pensus tiel kaj ne estus ajnaj distingoj inter viroj kaj virinoj.  Vi estas elektita la Esperantisto de la Jaro 2010 pro la “diversmaniera antaŭenigo de profesieca instruado de Esperanto”, kaj unue, “pro la popularigo kaj okazigo de la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro”. Bonvolu rakonti pri ĝi. La novtipaj ekzamenebloj havas gravan signifon, ĉar pere de ili Esperantujo havas ŝtate agnoskatan ekzamensistemon, kiu konstruiĝis laŭ la plej modernaj eŭropaj kriterioj kaj viciĝas inter la prestiĝaj ekzamensistemoj de la grandaj institutoj kaj ekzamencentroj. La diplomojn, kiujn ĝis nun akiris preskaŭ 300 personoj el 38 landoj, multaj povas utiligi por siaj laboro kaj studoj. La novtipaj KER-ekzamenoj donas pretiĝon al Esperanto en la ekstera mondo, ankaŭ inter lingvistoj, fakuloj pri ekzamenado kaj instruado. Laŭ la kvanto de diplomitoj Esperanto povos eliri el la kategorio de hobio aŭ “movado de stranguloj” kaj esti agnoskata kiel vera interkomunikilo, lingvo kun kulturo kaj ĝin fleganta intelektularo. Espereble post kelkaj jaroj oni ne bezonos kampanjojn kaj listojn por nombri kiom da esperantistoj estas en la mondo, sed ni povos fiere deklari kiom da KER-diplomitoj estas en la movado kaj ties alta cifero estos mezurilo pri prestiĝa lingvo(re)kono. Venos tempo kiam estos avantaĝo aŭ rekta postulo posedi lingvoatestilon por akiri movadajn postenojn, gvidantajn rolojn aŭ instruistajn laborojn.  La dua motivo estas la porinstruista retejo edukado.net. Kio pri ĝi? Instruantoj de Esperanto estas la “soldatoj” de nia movado. Pere de ili ni ricevas novajn membrojn, novajn esperantistojn kies lingvaj kapabloj multe gravas kaj por la individuo kaj por la komunumo. Kvankam ekzistas centoj da lerniloj, la instruantoj de la internacia lingvo plejparte estas nur entuziasmaj amatoroj, kiuj bezonas helpon, gvidadon, konsilojn kaj konkretajn materialojn por sia laboro kaj por sia pluperfektigo. En tio helpas mia retejo kun la 600 pretaj ekzercoj kaj materialoj, 450 detale prezentitaj libroj kaj lerniloj, forumo, korespondebloj, kursinformoj kaj aliaj servoj. La kreita komunumo kaj metiejo donas kunlaboreblojn al la kolegoj kiuj ofte ne nur profitas sed ankaŭ disponigas siajn kreaĵojn al la aliaj.  Ĉu via porinstruista aktivado en Esperantujo estas via sola laboro, aŭ vi laboras ankaŭ ekster Esperantujo? Ĝis 2001, kiam mi vivis en Hungario, mi laboris en pedagogia altlernejo kaj poste en lingvistika katedro, trejnis instruistojn, gvidis interlingvistikajn seminariojn, en la 1990-aj jaroj eĉ Esperanto-fakon. Ekloĝante en Nederlando kun mia franca edzo, mi restis hejme kun nia fileto. Miaj du ĉefaj taskoj estis la fileto kaj ties bona eduko, kaj edukado.net kaj ĉi-rilata agado. Estas kelkaj jare ripetiĝantaj kursoj, kiel tiuj en Poznań kaj la aranĝoj dum la kongresoj. Verdire en la lastaj 10 jaroj mi nenion alian faris ol esperantumis.  Ĉu tiom gravan rolon Esperanto havas en via vivo? Fakte jes. Unuavice ĝi estas nia familia lingvo. Kompare kun la hungara, franca kaj nederlanda lingvoj, kiujn ni parolas en diversaj kombinoj, Esperanto estas la sola lingvo, kiun ni ĉiuj bone regas kaj en kiu nia triopo tute nature interkomunikiĝas. Aldone, lastatempe ne nur ni instruas ĝin kun Sylvain, sed ekinstruis Esperanton ankaŭ mia 25-jara filino, Petra Smidéliusz, kiu nun komencas agadi en la movado. Aliflanke Esperanto estas ankaŭ la ligilo al la ekstera mondo, al la amikoj kaj disĉiploj tra kontinentoj. Ĝi faras nian vivon riĉa, malferma kaj senlima. Kaj ankaŭ komforta kaj pro tio mi ne ĉiam kontentas. Se ĝi ne ekzistus, mi verŝajne jam multe pli bone parolus la nederlandan kaj la francan… Sed eĉ tiu malavantaĝo ne povas malaltigi ĝian altan valoron en mia vivo.  Neniu laŭreato evitis respondi du niajn tradiciajn demandojn. Unue: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo? Mi jam esperis, ke mi povos, eĉ devos iom sen Esperanto ripozi sur la insulo kaj kunporti aliajn legaĵojn. Sed, do, bone, ni rigardu… la unua kandidato estas Bona Espero de Roman Dobrzyński por ke mi povu denove admiri la heroan laboron de Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kaj eble ankaŭ mi trovus kaj povus savi kelkajn perditajn infanojn sur tiu insulo. La alia kandidato estas la jarkolektoj de La Praktiko, kiujn mi tre ŝatas legi por lerni kaj entuziasmiĝi pri la senlaca agado de la Cseh-instruistoj en la 1930-aj, 1940-aj jaroj, nia Ora Epoko. La tria estus eble la digna Festlibro de Humphrey Tonkin, kiun mi ankoraŭ ne sukcesis finlegi kaj el kiu mi certe lernos pri la arto labori kune kun miaj kolegoj kaj samtempuloj.  Due, pri viaj planoj. Mi havas multajn planojn, kaj eĉ pli multajn ideojn por krei pliajn planojn. La plej gravaj kaj urĝaj laboroj estas fini la transkonstruadon de www.edukado.net kaj lanĉi la retan instruistan trejnadon ĉe edukado.net (RITE). Mi estas finkompilanta la pedagogian materialon de la projekto KATEDRO, kies produkto per filmitaj lecioneroj kaj manlibro instruos kiel bone instrui. Ŝvebas en mia kapo ideoj de tri libroj, el kiuj la plej urĝa estas la memorlibro omaĝe al Tiberio Morariu kaj lia agado en Svedio (aperos en majo 2011, okaze de la sveda kongreso). Alia, pli granda verko estos la libroforma aperigo de miaj Artoŝoko-kursoj, materialoj surbaze de la vivo kaj agado de Vincent van Gogh. La tria eldonaĵo estas aŭdkomprenaj tekstoj kaj ekzercoj, parte jam konataj el la reteja rubriko Monda Mozaiko. Krom esperantumado mi ŝatus ankoraŭ krei kelkajn verajn mozaikartaĵojn, statuetojn kaj bildojn, por kio vere apenaŭ restas tempo; havi pli da tempo por pasigi ĝin kun mia familio kaj por legi, lingvojn lerni… sed por tio mi verŝajne devos transloĝiĝi al tiu insulo, kiun vi menciis.

  Kaj, fine, kiuj estas viaj deziroj por la sekvaj jaroj? Bona sano kaj tempo, multe da tempo, tagoj de minimume 48 horoj… Ĉu vi povas aranĝi? Intervjuis Aleksander Korĵenkov

 La Ondo de Esperanto, 2011, №2.  

  Dennis Keefe: La Esperantisto de la Jaro 2011 En la 2011a jaro 16 kandidatigantoj proponis 19 kandidatojn, al kiuj 15 elektantoj jene donis la voĉojn:

 Dennis Keefe 12 voĉoj Hori Yasuo 4 voĉoj Peter Baláž 3 voĉoj Stefan MacGill, Perla Martinelli, Floréal Martorell 2 voĉoj Tri kandidatoj ricevis po 1 voĉon

  Dennis Keefe, 60-jara usona instruisto, nun en la universitato en Nankino (Ĉinio), internacie konata iniciatinto de Lingvaj Festivaloj, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2011 pro la universitat-nivela disvastigo de Esperanto en Ĉinio kaj pro la evoluigo de la projekto “Esperanto-Insulo” en Hajnano.  En la februara kajero de La Ondo de Esperanto aperos intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2011.

 Koran gratulon al Dennis Keefe!

 Halina Gorecka sekretario

   Elektokomisiono  Proponantoj Marija Belošević (Kroatio): vicprezidantino de IKUE Višnja Branković (Italio): direktoro de Orbis Pictus Renato Corsetti (Italio): vic-prezidanto de IEF István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto Lee Jung-kee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro Vinko Markovo (Francio): ĝenerala sekretario de SAT Bruno Masala (Francio): komitatano de IKUE Cindy Mc Kee (Usono): reviziisto de La Karavelo kaj respondeculo de verkoj.com Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro José Antonio Vergara (Ĉilio): prezidanto de ISAE 

  Elektantoj Petr Chrdle (Ĉeĥio): direktoro de KAVA-PECH Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE, senatano de la Esperanta Civito Anna Jausions (Francio): prezidantino de OSIEK Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko Stano Marček (Slovakio): redaktoro de Esperanto Tahira Masako (Japanio): estraranino de JEI, kunlaboranto de KAEM Geraldo Mattos (Brazilo): doktoro pri lingvistiko Stefan Maul (Germanio): eksĉefredaktoro de Monato Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): eksprezidanto de EAF Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro de Monato pri ekonomio Martin Schäffer (Meksiko/Germanio): komitatano de UEA, sekretario de GEA Josef Shemer (Israelo): sekretario kaj estrarano de ELI Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario): verkisto, redaktoro 

  Sekretario Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto 

   Dennis Keefe: Mi fieras esti esperantisto Intervjuo kun Dennis Keefe, la Esperantisto de la Jaro 2011 Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro? 

 Kiam mi eksciis, ke mi iĝis la Esperantisto de la Jaro, mi kortuŝiĝis kaj pensis pri mia familio, fakte. Pri mia iam kvinjara filo, Nikolo, kun kiu mi ludadis korbopilkon en Esperanto, kaj pri mia iam sesjara filino, Maria-Helena, kiu ĉiam faris siajn BEK-ekzercojn, ĉar ĉe la fino mi donis al ŝi peceton da ĉokolado. Mi pensis pri la familio, ĉar kvankam ke ili bone akceptis mian esperantistecon, ili pensis, ke mi estis eble tro idealista, kaj ke mi devis koncentriĝi pli pri mia kariero ĉe la komerca lernejo HEC en Parizo. La konkreta anonco pri tiu premio ne estis, tamen, tute surpriza. Ekaperis antaŭsignoj: homoj kiuj mesaĝe diris, ke ili proponis min por enlistiĝo; demandoj pri tio aŭ alio por enmeto en artikolon de La Ondo de Esperanto, ktp. Tamen mi pensis, ke ĉio ĉi estis rutino por ĉiuj enlistanoj, mi ne tiumomente kredis, ke homoj plejparte voĉdonos al mi por tia premio. 

 Vi estas internacie konata kiel la inventinto de la Lingvaj Festivaloj. Bonvolu rakonti. 

 Mi kreis Lingvajn Festivalojn en la urbo Tours de Francujo en la jaro 1995. Jam en la unua jaro prezentiĝis 32 lingvoj en mallongaj kursetoj de 40 minutoj. En la posta jaro estis 65 lingvoj, kaj en la tria jaro estis 85 lingvoj kun proksimume 250 kursetoj. La reago de la amaskomunikiloj estis profunda, speciale ĉe radio kaj televido. En la tria jaro estis multaj eble ĝis 15 radiaj kaj televidaj programeroj pri la Lingva Festivalo, inkluzive almenaŭ du tutlandajn televiderojn. Eble ne miloj sed milionoj da homoj aŭdis pri Esperanto pro tiuj festivaloj. 

 Mi lanĉis Lingvajn Festivalojn en Usono kaj Ĉinujo kun similaj rezultoj. Mia ununura festivalo en Usono, ĉe la Universitato de Ilinojso, 65 lingvoj kun 150 kursetoj, estis vaste komentita de la loka televido kaj gazetaro. En Ĉinujo, la Universitato de Nankino akceptis mian planon por starigi Lingvan Festivalon kiel eventon en la Internacia Jaro de Lingvoj de Unesko, kaj laŭ la raporto de Unesko pri tiu jaro, verŝajne la Nankina Festivalo estis la plej ampleksa prezentado de lingvoj en la tuta mondo tiujare: 67 lingvoj, 256 kursetoj kaj pli ol 13 mil 500 ĉeestantoj en la kursetoj. La kurso de Esperanto ĉeestiĝis de ĉirkaŭ 1450 homoj, kaj el ili 225 ĉeestis postajn kursojn de Esperanto. Rekordo, almenaŭ en Ĉinujo. La gazetara reago, kiu ofte prezentis Esperanton estas simile vasta: naŭ ĵurnalaj artikoloj kaj kvin televidaj programeroj. La Ĉina internacia novaĵ-agentejo Xinhua ankaŭ disvastigis raportojn kaj fotojn internacien. 

 La populara akcepto de Lingvaj Festivaloj, la potenco favore prezenti Esperanton al neesperantistoj indikas, ke la Festivaloj povas okupi fortan strategian rolon en la disvastigo de Esperanto. Laŭ mi, Lingva Festivalo estas ideala projekto por ĉiuj Universalaj Kongresoj, kaj mi kaj Gian Carlo Fighiera prezentis ĝin tiel ĉe UEA en Roterdamo antaŭ multe da jaroj, sed ĝis nun, kvankam kun forta aprobo de José Antonio Vergara, la ideo ne sukcese survojiĝas. Bedaŭrinde, ĉar Lingva Festivalo, kun Esperanto kiel sponsoro, indikas, ke Esperanto estas la amiko de ĉiuj lingvoj. Kaj Lingva Festivalo estas konkreta montro al la publiko, ne filozofaj vortoj kiuj perdiĝas sur la papero de filozofa verkisteto. 

 Nekredebla laboro! Kaj ĝi ne estas la sola, pro kiu vi iĝis la “heroo de la jaro” en Esperantujo. La internacia elektokomisiono aparte emfazis vian instruadon, interalie, en Ĉinio. 

 Mi estas unu el la multaj homoj kiuj dum tre longa tempo provadis instrui Esperanton Mi kursogvidis en, unue, Hispanio, poste Francujo, Usono, Japanio kaj nun Ĉinujo. Kelkaj lokoj estas konataj: Liceo de Esperanto en Madrido, Grésillon kaj Plouezek en Francujo, NASK en San-Francisko kaj Oomoto en Japanio. Aliaj lokoj estas malpli konataj. kiaj iu kaŝita monaĥejo Duobao Si en Ĉinujo aŭ kursoj en la urbeto Lunay en Francujo. Lastjare en Ĉinujo mi instruis Esperanton pli ol 300 horojn, kaj triono estis en oficialaj programoj ĉe la universitato. 

 Vi ja instruas Esperanton en tuta aparta maniero. Bonvolu rakonti pri tio. 

 La ĉefa trajto de miaj kursoj estas, ke ili estas tre netradiciaj. Ekzemple, la daŭro de mia vintra, feria kurso en Ĉinujo estas pli ol 200 horoj. Kelkaj el miaj kursoj estas tre intensaj, ĝis ok horoj ĉiutage. Mi ne instruas la sufiksojn kaj prefiksojn, sed lasas la lernadon de ili por hejmstudado per mia libro NESPO. Mi tute ne komencas la instruadon per prononcado, kaj fakte ne instruas la prononcadon rekte. Eble la plej netradicia parto de mia kurso estas, ke mi instruas ege malmulte, kaj lasas ĝis 90% de la tuta tempo por praktikado en malgrandaj grupetoj, sen instruisto. Mi kreis du kursojn: BEK kaj PEPAS, kaj unu metodon: la Valencian Metodon. Iom post iom mi enretigas ĉiujn miajn ekzercojn de Esperanto ĉe www.bekkurso.info. Nun tie troviĝas eble 500 paĝoj da materialo. Sed mi devas konfesi al vi, ke mi ankoraŭ ne bone komprenas kiel fari bonan kompletan kurson, nek mallongan kurson. La problemo eble kuŝiĝas en la paradokso de lingvolernado: facile oni povas priskribi la gramatikon de Esperanto, eĉ al ĉinoj, tamen krei fluajn parolantojn kiuj bone memoras kaj utiligas la vortojn, tio estas alia afero. 

 Kaj kio estas la Esperanto-Insulo? 

 Esperanto-Insulo estas nova projekto kiun mi skizis por la ĉinaj esperantistoj antaŭ preskaŭ du jaroj, kiam mi instruis Esperanton sur la insulo Hai Nan Dao, aŭ Hajnano. Mi verkis raporton rekomendante, ke la loka asocio tie kaj la ĉinaj esperantistoj starigu servo-centron por aziaj kaj eŭropaj esperantistoj. Tion ilin nun volas fari, kaj inter la 12a de januaro kaj la 13a de februaro 2012 ekestiĝos la unua internacia Esperanto-Insulo, kun pli ol 110 gelernantoj el eble 24 landoj. Detala informo pri Esperanto-Insulo troviĝas ĉe www.esperanto-insulo.info. 

 La Esperanto-Insula programo evoluos paralele laŭ tri direktoj: BEK-kurso por komencantoj, metodika seminario por instruistoj, kaj Universitato de Esperanto. Kio ĝi estas?.. Ĉu io simila al AIS? 

 Ne tiel simila al AIS, mi sekvas grandparte la modelon de la Universitato de Berkeley kaj de Yale. Mi nun klopodas starigi la Universitaton de Esperanto kune kun profesoroj Ron Glossop kaj Federico Gobbo. Tiu projekto tre diferenciĝas de tiu de AIS pro multaj kialoj. Unue, la kursoj estas nur tiuj kursoj, kiuj jam instruiĝis en normalaj universitatoj. Due, ĉiu kurso daŭras 40 horojn proksimume, Trie, la kursoj estas bazaj kaj sufiĉe ĝeneralaj por, ke ĉiuj normalaj universitatanoj povu ĉeesti ilin. La kursoj estos filmitaj kaj estos videblaj en la Interreto, kaj poste estos ĉies propraĵo laŭ la principoj de Kreiva Komunumo. La unuaj kursoj okazos en Esperanto-Insulo, sed ili estas sendependaj de tiu insulo, kaj venontece povas okazi ie ajn. Mi fakte, ne bone komprenas la modelon de AIS. Kiel dirite, la modelo Universitato de Esperanto pli baziĝas sur la modelo de la Universitato de Yale kies kursoj videblas ĉe oyc.yale.edu. Rigardu ĉe Yale kiaj estas la kursoj, kaj vi bone kaj rapide komprenos, kiaj, mi kredas, povas esti la kursoj de la Universitato de Esperanto. 

 Ĉu vi ricevas helpon de Esperanto-asocioj, edukejoj kaj klerigejoj por realigo de viaj projektoj? 

 Jes kaj ne. Jes, en la senco, ke multe da esperantistoj helpis al mi starigi projektojn diversloke: la lokaj asocioj de Madrido kaj de Valencio en Hispanujo permesis al mi starigi eksperimentajn kursojn kaj de tiaj kursoj naskiĝis BEK. El la ok homoj kiuj kunlaboris por estri la unuan Lingvan Festivalon en Tours, sep estis esperantistoj. Esperanto-Insulo estas nur mia ideo plibonigi la ideojn de la ĉinoj, ekzemple Arko, Trigo kaj Trezoro, fari efikajn, internaciajn, vintrajn kursojn, enĉinuje nomataj VEK. La Universitato de Esperanto estas klopodo popularigi la kompleksajn ideojn de AIS, do la ideo mem devenas de Helmar Frank kaj aliaj esperantistoj. Ekster Esperantujo estis la forta apogo de la Universitato de Nankino en Ĉinujo, kaj la helpo de la Universitato de Ilinojso en Usono. 

 Sed, ĝis nun mi mem, plejparte el mia propra poŝo financis la starigon de BEK, de la Lingvaj Festivaloj, de la Esperanto-Insulo kaj de la Universitato de Esperanto. Sed diri tion ne estas diri, ke mi forte finance apogis tiujn agadojn. Tute ne. Ĉiuj el tiuj agadoj starigeblas aŭ sen mono aŭ preskaŭ tute sen mono. Tiuj projektoj ne bezonas monon. Punkto. La grandaj Lingvaj Festivaloj de Francujo kaj de Usono kostis al mi eble 300 eŭrojn entute, kaj pensu ke tiuj tri jaroj de Festivaloj estigis eble ĝis 6 televidajn programerojn, du el ili tutlandaj, kaj eble 15 radiajn programerojn, kaj kelkaj el ili regione kaj tutlande. En la lasta Lingva Festivalo de Ĉinujo estis pli ol 250 instruantoj kaj 400 kursetoj, kaj ĉiuj instruis tiujn kursojn volontule (la kosto mem de la starigo estas ege malalta, tamen la Universitato utiligis multe da mono por reklami pri ĝi). Por BEK, mi devas pagi eble 30 eŭrojn ĉiujare por havi mian retejon www.bekkurso.info. Estas nenia subvencio por la Esperanto-Insulo kaj la Universitato de Esperanto. La ŝlosilo estas trovi senpagajn klasĉambrojn, kaj fari agadojn kiuj ege interesas al la partoprenantoj kaj volontuloj. Piednote, post kiam mi forlasis Francujon en 1997, kaj poste la lokanoj estris la Lingvan Festivalon tie, ili komencis ricevi grandajn subvenciojn de la loka registaro (iom ĉar TF1 kaj la bone konata ĵurnalistino Claire Chazal famigis la trian Lingvan Festivalon de 1997). Subite estis du Festivaloj ĉiujare kun subvencioj de miloj da eŭroj (eble pli ol 20 mil en la unuaj jaroj). Mi tre bedaŭras tion, ĉar fakte, oni ne bezonas monon por starigi Lingvan Festivalon; oni ne bezonas luksaĉojn. Sed tion ĝis nun multe da homoj ne bone komprenas. 

 Sed vi ja okupiĝas ne nur pri Esperanto-projektoj… 

 Mia profesia vivo inkluzivas laboron kiel estro de produktado ĉe fabriko, merkatikisto kaj vendisto ĉe IBM, estro de multaj universitataj programoj en Usono, Francujo kaj nun Ĉinujo. Mia instrua laboro inkluzivis kursgvidadon ĉe la Universitaton de Ilinojso, École Polytechnique en Francujo, HEC ankaŭ en Francujo kaj konsiderata kiel la unuaranga komerca lernejo de Eŭropo (laŭ Financial Times). Mia specialaĵo estas instruado de merkatiko kaj strategio. Mi instruis la anglan lingvon ĉe Berlitz en Madrido antaŭ 30 jaroj, Mi havas du dujarajn magistrajn diplomojn: unu pri komerco, MBA, kaj unu pri lingvo-Instruado, ambaŭ ĉe la Universitato de Ilinojso. Kvankam mi neniam studis lingvojn antaŭ la aĝo de 25 jaroj, mi nun flue parolas kvin: la hispanan, la francan, la germanan, Esperanton kaj la anglan. Mi ankaŭ parolas kaj skribas ĉine, tamen nur ĉe tre baza nivelo. 

  Dennis Keefe instruas 

 Eble la plej granda honoro de mia vivo estas, ke mi gajnis la Konkurson pri Vortoj ĉe la Universitato de Arizono, kaj havas la rekordon por la 50 jaroj de la konkurso. Eble tiu rekordo ankoraŭ staras; mi ne scias. Eble vi jam divenis mian ŝatokupon: legi vortarojn! 

 Legante la Esperantan gazetaron kaj la ret-diskutojn, oni ofte miras pro la amatoreco de la esperantistaro kaj pro la tro malnovaj manieroj de lingvo-disvastigo, dum pluraj movadoj kaj sociaj grupoj sukcesis krei pri si pli pozitivajn imagojn ol la esperantistoj. Ĉu vi havas ideojn pri la kaŭzoj de la relativa stagnado de la esperantistaro? 

 Vi ĵus tuŝis unu el miaj plej ŝatataj diskuttemoj en Esperantujo, kaj estas vasta listo de kialoj pro kiuj la Esperanto-Movado nuntempe stagnas, sed ne estas la kulpo de la esperantistoj mem. Unu el la ĉefaj obstakloj bone klariĝas de la teorio de Everett Rogers pri la Etendiĝo aŭ Difuzado de Novaj Ideoj (Ideo povas esti koncepto, industria varo, alt-teknologia kreaĵo, ktp.) Unu el la bazaj nocioj de tiu teorio estas, ke la homoj kiuj unue akceptas novan ideon malsimilas al aliaj homoj kiuj eventuale poste akceptos la saman ideon. Fakte, estas kvin grupoj aŭ segmentoj menciitaj de Rogers: la unua grupo, novigantoj (innovators), estas nur 2.5% el la socio, kaj por disvastigi novan ideon, unue oni devas konvinki tiun grupon. Posta grupo, fruaj akceptantoj (early adopters), reprezentas 13.5% el la socio, kaj la posta grupo, frua plimulto (early majority) inkluzivas 34%. 

 Ne estas spaco ĉi tie por bone klarigi, kiamaniere tiu sistemo funkcias, sed la ĉefa eraro de la esperantistoj, kaj mi mem faras tian eraron, estas ke ni utiligas multe da tempo kaj inko por konvinki la vastan publikon pri la boneco de Esperanto, dum Rogers kaj ni scias, ke fakte, tiu plimulto neniam akceptos Esperanton se ili ne vidas, unue, homojn kiuj jam utiligas ĝin, kaj tiuj unuaj homoj apartenas al tiu unua malgranda grupo. Ni havos multe malpli da kapdoloroj se ni dediĉos nin al la varbado de nur tiuj novigantoj unue, kaj post kiam tiuj homoj akceptos kaj uzos Esperanton, ni povos transiri al aliaj celgrupoj. 

 Kion vi pensas pri la projekto mem Esperantisto de la Jaro? 

 Mi tre tre ĝojas ricevi tiun premion, ĉar mi pensas, ke Esperanto estas granda parto de mia vivo kaj mi ege fieras esti esperantisto. En ĉiuj el miaj kursoj ĉe la universitatoj en Francujo, Usono, kaj en Ĉinujo, mi ĉiam parolas volonte pri Esperanto al miaj studentoj. Tamen, mi ne pensas, ke mia ricevo de la premio helpas tiom al la Esperanto-Movado. Pli gravas aliaj individuoj kaj speciale motivigitaj teamoj. Mi ĝojas se ili sukcesas. Mia laboro estas sukcesigi ilin kaj iliajn ideojn. Mi ĝojas kiam ili povas fari tion kion ili volas. Bezonatas premioj por teama laboro, sed ke tiu teama laboro estu vere mezurebla kaj utila kaj eble nova. Se mi donus premiojn, ne estus al homoj kiaj mi, sed al tiaj homoj. Mi ankaŭ kredas, ke la bonaj verkistoj de Esperanto bezonas pli da atento. Mi bedaŭras, ke mi ne talentas por esti verkisto, sed mi ĉiam kredas, ke la verkistoj estas ĉe la kerno de la eventuala sukceso de Esperanto. 

 Ĉiu laŭreato respondas al du tradiciaj demandoj. Unue: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo (ne al Hajnano)? 

 Antaŭ ĉio, PIV aŭ NPIV. Ĉiam estas ĝuo legi tiun vortaron! Due, Don Kiĥoto. Plezuro. Kaj trie, mi kunprenos unu el la klasikaj libroj de Ĉinujo tradukita de Laulum. Mi jam legis la Romanon de la Tri Regnoj, kiu estas unu el la kvar grandaj ĉinaj klasikaĵoj. Do eble mi prenu la libron Ruĝdoma Sonĝo, ĉar la rakonto lokiĝis en Nankino, kie mi nun loĝas. 

 Due, pri viaj planoj, kompreneble, post la Esperanto-Insulo… 

 Krom plimaturigi BEK, longdaŭrigi Esperanto-Insulon, oficialigi la Universitaton de Esperanto, kaj plidisvastigi Lingvajn Festivalojn, al mi plaĉus kunlabori kun projektoj por starigi novan virtualan Bibliotekon de Esperanto (kun homoj ĉe la kerno kaj estrado), krei mezurado-sistemon por Esperantaj agadoj, kaj krei veran dialogon pri strategio kaj Esperanto. Mi jam antaŭe de tempo al tempo menciis tiajn temojn en la retdiskuto-listoj kaj en Libera Folio, tamen tiaj mesaĝoj perdiĝas en amaso de komentoj pri lingvaj fenomenoj, kritikoj de aliaj esperantistoj kaj alispecaj ekstertemaj komentoj. Estas tre probable, ke la plejparto de la bonaj Esperantaj strategioj kuŝas nekonataj, sed malkovrindaj, kaj tiuj strategioj ne ekvideblos sen la kunlaboro kaj teama interkonsento de multaj esperantistoj kiuj ne pensas same aŭ eĉ simile. Kaj antaŭ ĉio, eksperimentoj en diversaj landoj gravas por starigi sukcesajn strategiojn. Mi mem ne scias kion fari, sed se aliaj eksperimentas, ni komencos lerni, kaj mia revo estus, ke la movadestroj de Esperanto permesos al la movadanoj iĝu parto de granda lernanta organizo (vidu tiurilate la verkadon de Peter Senge de la universitato MIT). 

 Ke viaj planoj realiĝu! 

 Intervjuis Aleksander Korĵenkov

    Peter Baláž: La Esperantisto de la Jaro 2012 En la 2012a jaro 15 kandidatigantoj proponis 21 kandidatojn, al kiuj 15 elektantoj jene donis la voĉojn: 

 Peter Baláž 7 voĉoj Hori Yasuo, Stefan MacGill 5 voĉoj Kalle Kniivilä 4 voĉoj Mireille Grosjean, Perla Martinelli 3 voĉoj Kvar kandidatoj ricevis po 2 voĉojn, tri kandidatoj ricevis po unu voĉon. 

 Peter Baláž, 33-jara slovaka esperantisto, kunordiganto de la asocio Edukado@Interreto (E@I) estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2012 pro starigo, evoluigo kaj prizorgo de gravaj retaj projektoj; modela kunlaboro kun landaj kaj Eŭropaj instancoj; okazigo de la Somera Esperanto-Lernejo kaj de la scienca konferenco KAEST; eldono de gravaj diskoj, libroj, broŝuroj kaj filmoj en/pri Esperanto; kaj pro tio, ke li sukcesas stimuli kaj (re)aktivigi multajn talentajn gejunulojn, kiuj sen tio eble perdus intereson pri Esperanto.  Halina Gorecka sekretario

  Elektokomisiono  Proponantoj  Marija Belošević (Kroatio): vic-prezidantino de IKUE Višnja Branković (Italio): direktoro de Orbis Pictus Renato Corsetti (Italio): vicprezidanto de IEF István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto Lee Jung-kee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro Vinko Markovo (Francio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT Cindy Mc Kee (Usono): reviziisto de La Karavelo kaj respondeculo de verkoj.com Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro Sibayama Zyun'iti (Japanio): vicprezidanto de JEI, ĉefredaktoro de La Revuo Orienta José Antonio Vergara (Ĉilio): prezidanto de ISAE, Esperanto-aktivulo de la plivastisma partio 

  Elektantoj Jennifer Bishop (Aŭstralio): ILEI-sekciestro por Aŭstralio, komitatano de UEA Petr Chrdle (Ĉeĥio): direktoro de KAVA-PECH Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE, senatano de la Esperanta Civito Anna Jausions (Francio): prezidantino de OSIEK Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista Ilona Koutny (Pollando): profesoro de UAM, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko Stano Marček (Slovakio): redaktoro de Esperanto Tahira Masako (Japanio): kunlaboranto de KAEM Geraldo Mattos (Brazilo): doktoro pri lingvistiko Stefan Maul (Germanio): eksĉefredaktoro de Monato Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de la koopera societo Esperanto-Gården Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro de Monato pri ekonomio Martin Schäffer (Meksiko/Germanio): komitatano de UEA, sekretario de GEA Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario): verkisto, redaktoro 

  Sekretario Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto 

   La estonteco certe ne estos enua Intervjuo kun Peter Baláž, la Esperantisto de la Jaro  En la januara Ondo ni informis, ke la 33-jara slovaka aktivulo Peter Baláž, kunordiganto de la asocio Edukado@Interreto (E@I) estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2012. Hodiaŭ li estas nia gasto.

 Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

 Tio samtempe surprizis kaj ĝojigis min. Mi sciis, ke mi estis proponata plurfoje en pasintaj jaroj, kaj mi ne vere atendis ke oni elektos ĝuste min ĝuste ĉi-jare. Estas certe bona sento, kiam oni pozitive taksas vian laboron. Aliflanke, mi konscias ke ekzistas multaj homoj, kiuj same (aŭ eble eĉ pli) meritus la titolon, eble ili nur ne estas tiom videblaj aŭ konataj.

 Ni aŭdis, ke via nomumo vekis intereson de la amaskomunikiloj en Slovakio. Kio okazis?

 Jes, efektive aperis pluraj artikoloj pri mia premiigo, ĉefe en la retaj novaĵ-portaloj. Pri tio mi povas danki ĉefe al slovakaj esperantistinoj Katka Nosková kaj Eva Fitzelová, kiuj verkis gazetaran komunikon kaj dissendis ĝin al amaskomunikiloj. Pluraj el ili aperigis la informon. Persone mi tion prenas kiel bonan ŝancon videbligi Esperanton, pri kiu oni ja ne ĉiutage informas. Do la premio iĝis ankaŭ bona reklamo por Esperanto en Slovakio.

 La asocio E@I, kiun vi kunordigas, havas sidejon en Slovakio, sed ne vi fondis ĝin. Kiel vi fariĝis estrarano?

 E@I ekestis en 1999 kiel neformala laborgrupo de junaj esperantistoj, sub TEJO. Ĝia aktivado iom post iom kreskis ĝis tia grado, ke en la jaro 2005 pluraj aktivuloj eksentis bezonon de propra organizo, kun pli vastaj agadkampo kaj homforto. Mi ekaktivis en E@I en 2003 (en tiu jaro mi ankaŭ fondis mian etan eldonejon Espero), kaj en 2005 unu el kunfondintoj de ĝi kaj de lernu.net, Hokan Lundberg, proponis al mi transpreni la kunordigadon. Mi tre ŝatis la tiaman agadon kaj akceptis la taskon, tute ne antaŭvidante, kion ni estonte faros. Ni decidis registri la organizon kaj eklabori memstare pri pluraj Esperanto-projektoj.

 Ekde tiu tempo mia vivo estas forte ligita kun Esperanto.

 Kiel E@I malsamas de la tradiciaj organizoj? Ĉu ĝia modelo havas ankaŭ malavantaĝojn?

 Kompare kun “tradiciaj organizoj” ni estas ĉefe “projektbazita organizo” – ni elpensas, kreas unuopajn (ofte tute malsamajn) projektojn, por kiuj serĉas aparte teamojn, financojn, enhavon ktp. La membreco en E@I estas senpaga, tamen pluraj projektoj (ekzemple, lernu.net) bezonas enspezojn – ankaŭ tial ni relative ofte okazigas monkolektajn kampanjojn, al kiuj povas homoj kaj organizoj kontribui. Sed tiu ĉi modelo (“crowd sourcing” = komuna/amasa financado), bedaŭrinde ne estas tiom konata, ke ĝi sufiĉu por nia agado. Tial ni estas dankaj al ESF, kiu dum dek jaroj subtenas diversajn niajn projektojn. Eblas diri, ke sen ESF jam E@I ne ekzistus aŭ realigus nur minimumon de la ĝisnuna agado.

 Kion, laŭ vi, aparte bezonas junaj esperantistoj? Kial ili nun tiom amase venas al serioza kursaro kiel Somera Esperanto-Studado (SES) aŭ eĉ scienca konferenco kiel KAEST?

 Nuntempaj junaj esperantistoj laŭ mi bezonas la samon, kiel ĉiuj antaŭaj – kuraĝigon, subtenon, ekzemplajn modelojn, kelkfoje konsilon kaj spacon por propra sinrealigo. Se ni sukcesas al ili liveri tion, la movado povas kreski, progresi kaj moderniĝi.

 Al SES venas homoj ĉefe por lerni Esperanton – estis strange, ke ne ekzistis granda eŭropa somera Esperanto-lernejo. Do ni decidis proponi ĝin, kaj dum kelkaj jaroj ĝi famiĝis kaj tradiciiĝis. Ĉiu trovas en SES ion por si, ĉu komencanto, ĉu la plej sperta esperantisto. Kaj proponi SES-on al la lernantoj de lernu.net montriĝis tre bona maniero enmovadigi tiujn homojn – tion ni efektive sukcese faras dum lastaj jaroj. Forta flanko de SES estas la taŭga mikso de “seriozeco” (antaŭtagmeza lernado de Esperanto), tradicia Esperanto-programo (prelegoj, manlaboroj, ludoj, ekskursoj) kaj amuziĝo (teatraĵoj, koncertoj, diskotekoj).

 KAEST estas alia; tien venas homoj, kiuj interesiĝas pri scienco kaj tekniko kaj emas pri tio diskuti en Esperanto. Estas domaĝe, ke ne ekzistas pluraj tiaj aranĝoj tra la mondo – sen bona kaj moderna terminologio kaj faka uzo de la lingvo ĝi ne vere povos progresi.

 Oni rimarkas, ke projektoj de E@I okupiĝas ne nur pri Esperanto.

 Jam en 2005 ni sciis, ke en E@I ni okupiĝos ne nur pri Esperanto, kaj tial la oficiala nomo estas “Edukado@Interreto”, anstataŭ la originala “Esperanto@Interreto”. Ankaŭ celoj de la organizo laŭstatute pri tio klare diras:

 “La vizio de E@I estas paca kaj harmonia mondo en kiu ĉiuj civitanoj povas facile kaj rapide komuniki tutmonde. La ĉefaj celoj por atingi tion estas:

  instigi interkulturan lernadon kaj internaciajn kunlaboron kaj komunikadon; subteni lernadon kaj uzadon de interretteknikoj kaj lingvoj; helpi validigadon de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj ties Deklaracion de homaj rajtoj”.  Certe, la plej gravan rolon por ni havas kaj havos Esperanto. Sed ni volas utiligi nian sperton por krei utilajn projektojn ankaŭ por aliaj – kaj ankaŭ per tio montri, ke esperantistoj ja kapablas fari ion bonan, utilan kaj praktikan ankaŭ por la “ekstera” mondo.

 Tiel ĉi ekestis la retejo por instrui la slovakan lingvon: www.slovake.eu, kaj nun estas kreata retejo por instrui la germanan lingvon: www.deutsch.info. Kaj venos ankaŭ aliaj.

 Se E@I sukcesos proponi plurajn lingvoinstruajn retejojn, ankaŭ opinio pri Esperanto povas por pluraj homoj ŝanĝiĝi. Ekzemple neniu povas nei, ke ĝuste esperantistoj kreis la unuan multlingvan retejon por instrui la slovakan. Kiam aperis gazetara komuniko pri slovake.eu, ni klarigis, ke la projekto ekestis surbaze de spertoj pri lernu.net por instrui Esperanton. Oni menciis tion en la amaskomunikiloj, kaj dum sekvaj tagoj venis pli multaj vizitantoj ankaŭ al lernu.net.

 Danke al nia engaĝiĝo al edukado-projektoj E@I decembre iĝis membro de “Civitana platformo por multlingvismo” ĉe la Eŭropa Komisiono.

 Krom edukado kaj interreto, vi agas por Esperanto ankaŭ ĉe eŭropa nivelo, precipe per Eŭropa Esperanto-Unio (EEU).

 En 2005 mi iĝis estrarano en ambaŭ organizoj: EEU kaj E@I. Laŭ mi ĝuste Eŭropo povas esti ŝlosila areo por disvastigi Esperanton en pli granda skalo – pro diversaj kialoj politikaj, sociaj, lingvaj, geografiaj… Mi ne komprenas esperantistojn, kiuj fervore kontraŭas la ideon, ke Esperanto iĝu lingvo uzata en EU – ili argumentas per tutmondeco de la lingvo. Sed ja ankaŭ Eŭropo estas parto de la mondo! Kaj se Esperanto iĝus oficiale uzata ĉi tie, mi garantias, ke amaso da aliaj landoj kaj mondopartoj sekve ekuzus/eklernus ĝin – kio helpos al la lingvo rapide transiri de iu “eŭropa lingvo” al tutmonde uzata, komuna por ĉiuj. Simple ne eblas transsalti iujn evolu-ŝtupojn. Mi preferus, ke la lingvon uzu duonmiliardo da eŭropanoj, ol kelkmil homoj tra la tuta mondo. Ĉar tuj post kiam ĝin oni praktike ekuzus en EU, aliaj mondopartoj (ekzemple, Suda Ameriko kaj Ruslando) aldoniĝus tre rapide – same kiel oni nun uzas la anglan en diversaj mondopartoj (eĉ kie tio estis nepensebla antaŭ kelkaj jaroj), oni ekuzus aŭtomate Esperanton.

 Paradokse, la nuna financa krizo (verdire, morala krizo de valoroj) povas helpi al Esperanto (ankaŭ al aliaj alternativaj movadoj, solvoj). Nur en la malfacila tempo oni ekserĉas solvojn, komencas pli serioze trakti problemojn; kaj Esperanto ja estas unu el taŭgaj solvoj por pluraj niaj problemoj. Necesas nur pacience kaj tamen profesie ĝin prezenti – en ĝusta maniero kaj momento.

 Kio inspiras vin daŭrigi vian laboron?

 Eblus diri: “interna ideo”. Pli precize, iu interna sento, ke mi faras ion utilan, sencohavan kaj prosperan. Mi havas senton, kiun esprimis foje Claude Piron, ke Esperanto estas tiom bona inventaĵo, ke ĝi iam (pli aŭ malpli frue) devos amase disvastiĝi tra la mondo. Kaj al tio mi per mia agado volas helpi.

 Mia unua instigo por okupiĝi entute pri Esperanto estis la libro Ni ne estas senpovaj de la slovaka aŭtoro Marian Repka. Ĉi tiu libro ŝanĝis mian tutan vivon. Kiam mi legis ĝin, mi sentis, kvazaŭ la libro estus verkita por mi. En ĝi estas priskribita kvinpaŝa vojo por atingi pacon en la mondo. Kaj la unua paŝo estas “lerni la internacian lingvon Esperanto”. Mi ekinteresiĝis pri la temo kaj eklernis. Mi jam pli frue konis la aŭtoron (verkantan ĉefe esoterajn librojn), kaj pere de meditado (kiu estas la kvina paŝo por atingi la pacon en la sama libro) mi venis al Esperanto. Ekde tiu tempo mi provas kontribui al la realigo de paco.

  Supozeble, vi okupiĝas ne nur pri viaj labortaskoj. Kion vi faras libertempe, kiam vi havas la eblon respiri?

 Efektive mia Esperanto-agado uzurpas nun plejmulton da mia tempo. Aliflanke ekzistas proverbo: “Faru kion vi amas, kaj vi neniam plu devos iri labori.” Tio ĉi vere validas por mi – mi jes laboras relative multe, sed malofte mi sentas, ke mi laboras. Mi pasie okupiĝas pri Esperanto, do ne estas iu sufero labori, mi ofte ŝanĝas la taskojn, do ili ne povas facile enuigi min.

 Tia ĉi vivstilo jes ja havas ankaŭ negativajn flankojn – ĉefe ĝi influas mian privatan vivon. Ofte ne facilas por proksimuloj elteni tian labordependulon.

 En “libera” tempo (kiam mi ne okupiĝas pri Esperantaj taskoj) mi foje ŝatas spekti filmojn (ĉefe scienc-fikciajn), aŭskulti muzikon (ofte metalan), legi librojn (pro mia pasio pri libroj mi eĉ fondis eldonejon). Aldone mi okupiĝas pri esplorado de la homa konscio (pli facile dirite: meditado) kaj finfine ĉi-jare rekomencis pli aktive sportumi.

 Kvankam niaj aktivuloj okaze de intervjuo kutime prezentas Esperanton kaj Esperantujon alloga kaj moderna, en internaj esperantistaj diskutoj oni konstatas multe da pesimismo kaj defetismo, ĉefe pro la stagnado aŭ krizo en la tradiciaj movadaj strukturoj. Kion vi opinias pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto?

 Malgraŭ ĉiuj plendoj kaj signoj de stagnado mi estas optimisma – Esperanto laŭ mi kreskos pli kaj pli – eble alimaniere, ol kelkaj imagas. Certe malfortiĝas la tradiciaj strukturoj, sed aliflanke kreskas abunde tute novaj vojoj, ebloj por praktiki la lingvon.

 Laŭ mi, nun Esperanto kaj ĝia movado trairas iaspecan purgatorion. Kiom longe ĝi daŭros, dependas de ni mem – aktivuloj kaj movadanoj, Esperanto-uzantoj. Niaj hodiaŭaj decidoj influas la aspekton de la morgaŭa Esperanto-movado. Ankaŭ la problemoj de la ekstera mondo povas kontribui al pli rapida disvastiĝo de Esperanto. Ofte ni forgesas provi alparoli aliancanojn – kaj dum lastaj jaroj daŭre kreskas kvanto de alternativaj movadoj, kun kiuj estus utile kunlabori por atingi niajn celojn. Ankaŭ la ekstera mondo evoluas, do estus naive pensi, ke nia movado povas resti sama, dum ĉio ĉirkaŭe ŝanĝiĝas.

 Neevitebla demando: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo?

 Dependas de cirkonstancoj. Mi preferus kunhavi iPad aŭ alian e-legilon kun sunenergia ŝargilo kun amaso da ciferecaj Esperanto-libroj ene. Se tio ne eblus, kaj mi tutsola devus tie resti, tiam simple estu tri tre dikaj libroj, romanoj, por ne tro enui. Alikaze, se estas ŝanco de tie eskapi aŭ havi kompanion, mi preferus kunhavi PIV kaj PMEG apude, aldone eble verkon Ni ne estas senpovaj de Marian Repka (kiu venigis min al Esperanto) aŭ tradukon de paroloj de Jiddu Krishnamurti (en Esperanto estis eldonitaj du liaj libroj laŭ mia scio).

 Kaj, fine, pri viaj planoj?

 Planoj ne mankas – male, kutime ili eĉ troas. Nia filozofio ĉiam estas realigadi projektojn, kiuj mankis, ni strebas “plenigi la truon”. Samon ni volas daŭrigi, en la spirito de la mesaĝo de Gandhi: “Estu la ŝanĝo, kiun vi volas vidi en la mondo”.

 Do ĉi-jare aperos la rekonstruita lernu.net kaj deutsch.info, finfine ekfunkcios aktuale.info, verŝajne estos lanĉita nova aranĝo-retejo kaj vendejo.net, plifortiĝos kunlaboro pri Vikipedio, somere okazos SES-2013. En 2014 probable okazos SES eĉ en tri landoj: Brazilo, Slovakio, Ruslando, kaj ni volus estonte okazigadi SESon en diversaj mondopartoj por ebligi al pli da homoj partopreni someran Esperanto-lernejon. Baldaŭ okazos elektoj por la nova estraro.

 Mi planas ankaŭ pli aktive okupiĝi pri eldonado de Esperanto-libroj (kaj papere kaj ciferece), ekzemple ni lanĉas ideon de reeldono de valoraj malnovaj Esperanto-verkoj.

 Mi ankaŭ planas pli engaĝiĝi en aliaj, neesperantaj aktivecoj (kiuj tamen havas proksiman rilaton al Esperanto), ekzemple: vegetaranismo/veganismo, meditado, eko-loĝado, Vikipedio…

 La estonteco certe ne estos enua.

 Intervjuis Aleksander Korĵenkov kaj Marek Blahuš

 Fotis Jozef Baláž

 Legu ankaŭ la prezenton de la pli fruaj laŭreatoj de la titolo La Esperantisto de la Jaro.

 La Ondo de Esperanto, 2013, №2 (220).

   Mark Fettes: La Esperantisto de la Jaro 2013 En la 2013a jaro 16 kandidatigantoj proponis 23 kandidatojn, al kiuj 18 elektantoj jene donis la voĉojn:

 Mark Fettes – 12 voĉoj Heidi Goes, Floréal Martorell – 4 voĉoj Mireille Grosjean, Hori Jasuo, Stefan MacGill – 3 voĉoj 5 kandidatoj ricevis po du voĉojn, 4 kandidatoj ricevis po unu voĉon.

 La 52-jara doktoro pri filozofio Mark Fettes, profesoro en la fakultato pri edukado en la universitato Simon Fraser (Vankuvero, Kanado), prezidanto de UEA kaj estrarano de ESF estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2013 pro la sukcesa kungvidado de la fondaĵo ESF, kiu subtenas multajn valorajn iniciatojn (NASK, Lernu!, Edukado.net k. a.); pro la kreado kaj diskonigado de la nova Strategia Laborplano de UEA; kaj pro alporto de nova etoso kaj energio al la gvidado de UEA, en la Rejkjavika UK kaj poste. La rezulto de la elekto estis solene anoncita la 14an de decembro 2013 en la Zamenhofa Tago en Kaŭno, kiun partoprenis pli ol cent esperantistoj Litoviaj kaj alilandaj.

 En la februara kajero de La Ondo de Esperanto aperos intervjuo kun Mark Fettes, kiun ni gratulas okaze de la laŭreatiĝo.

 Halina Gorecka sekretario

 Elektokomisiono Proponantoj Marija Belošević (Kroatio): vic-prezidantino de IKUE Višnja Branković (Italio/Kroatio): direktoro de Orbis Pictus Renato Corsetti (Italio): vic-prezidanto de IEF István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto Lee Jungkee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro Vinko Markovo (Francio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto Nguyen Xuan Thu (Vjetnamio): direktoro de Komisiono pri Homaj Nomoj de AdE Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro James Rezende Piton (Brazilo): ĉefdelegito de UEA por Brazilo Sibayama Zyun'iti (Japanio): vicprezidanto de JEI, ĉefredaktoro de La Revuo Orienta José Antonio Vergara (Ĉilio): estrarano de UEA

 Elektantoj Peter Baláž (Slovakio): kunordiganto de E@I Jennifer Bishop (Aŭstralio): ILEI-sekciestro por Aŭstralio, komitatano de UEA Petr Chrdle (Ĉeĥio): direktoro de KAVA-PECH Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE, senatano de la Esperanta Civito Anne Jausions (Francio): vic-prezidantino de OSIEK Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio): konsiliano de UEA Stano Marček (Slovakio): redaktoro de Esperanto Tahira Masako (Japanio): kunlaboranto de KAEM Stefan Maul (Germanio): eksĉefredaktoro de Monato Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de la koopera societo Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro de Monato pri ekonomio Martin Schäffer (Meksiko/Germanio): ĝenerala sekretario de UEA kaj de GEA Syôzi Keiko (Japanio): eldonanto ĉe Libroteko Tokio Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario): verkisto, redaktoro

 Sekretario Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto

  

   Subteni kaj nutri la kreajn fortojn de la movado  

 La 52-jara doktoro pri filozofio Mark Fettes, profesoro en la fakultato pri edukado en la universitato Simon Fraser (Vankuvero, Kanado), prezidanto de UEA kaj estrarano de ESF estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2013. Li afable konsentis respondi al niaj demandoj.

  

 Kiel impresis vin la informo pri via laŭreatiĝo?

 Verdire, mi sentis min iom kiel Obama ricevanta la Nobel-Pacpremion! Vi verŝajne memoras, ke tio okazis jam malpli ol jaron post lia elektiĝo. Li ankoraŭ ne havis tempon por fari multon konkretan… Tion oni ne povus diri pri mia ESF-laboro, sed se temas pri UEA, mia mandato estas ankoraŭ juna!

 Ĉi tiu estas la dek-sesa proklamo de la Esperantisto de la Jaro, sed nur la trian fojon la laŭreato havas tiel grandan, ok-voĉan distancon de la kandidato kiu okupis la duan lokon. Kial, laŭ vi, oni ĉi-foje havis tre klaran preferon?

 Nu, oni donis Nobel-premion al Obama pro la multaj esperoj, kiujn oni investis en lin… kaj ankaŭ en Usonon. Verŝajne temas pri io simila. UEA drivas kaj ŝrumpas, jam de jardeko aŭ pli, sed oni daŭre sentas ĝian gravecon. Kaj mi diris klare, ke mi volas ŝanĝojn. Do, estas esperoj… espereble ne tute senbazaj.

 La internacia elektantaro menciis tri motivojn, aŭ meritojn, pro kiuj vi estis elektita. La unua estas la sukcesa kungvidado de la fondaĵo ESF. Ĉu vi povas prezenti ĉi tiun fondaĵon kaj diri, kial vi mem decidis engaĝi vin por sufiĉe longa tempo al laboro en ĝi?

  ESF estis fondita en 1968, nur kelkajn jarojn post mia naskiĝo, sed mi ekkunlaboris kun ĝi en 1995, kiam ĝi estis ankoraŭ relative malgranda kaj malmulte konata fondaĵo. Tiam ĝia ĉefa celo estis stimuli intereson kaj esplorojn pri Esperanto ĉe usonaj profesoroj kaj intelektuloj. Sed en 1999 ni ricevis grandan heredaĵon de la usona esperantisto Cathy Schulze, kiu sepobligis niajn rimedojn. Mi estis tiam en la lasta fazo de miaj doktoriĝaj studoj; post la defendo de mia tezo, mi dum du jaroj okupis duontempan postenon ĉe ESF kun la celo plivastigi ĝian agadon. Poste mi profesoriĝis kaj devis forlasi tiun ESF-postenon, ne sen bedaŭro! De tiam mi kunlaboras kiel estrarano.

 Tra la jaroj ni efektive sukcesis fari iom da interesaj aferoj, interalie kelkajn Nitobe-simpoziojn, la Tekstaron de Esperanto, multajn subvenciojn al interlingvistikaj projektoj kaj studentoj, kaj kompreneble la grandajn retprojektojn lernu.net kaj edukado.net. Mi rolis stimule, kunplane kaj subtene en la plimulto el tiuj projektoj.

 Kelkaj atentigis, ke investi monon en la nepalpeblan reton estas vana elspezo de mono, multe pli bone uzebla, ekzemple, por presado de lernolibroj por malriĉaj landoj, por granda reklamkampanjo kaj simile.

 Nu, mi ne scias, al kiu generacio apartenas la atentigantoj, sed ŝajnas al mi ke por la junaj generacioj la reto estas ĉiusekunde palpebla – ĝi fariĝis konstanta akompananto al niaj pensoj, niaj amikecoj, niaj esperoj. La reto gravas, ĉar ĝi rekte peras rilatojn inter la homoj, sendepende de geografio, kulturo, klaso, ktp. En tiu senco ĝi helpas krei mondon, kie Esperanto povas pli plene kaj facile disvolviĝi.

  La dua motivo estas via rolo en la kreado kaj diskonigado de la nova Strategia Laborplano de UEA. Kiel ĝi estis kovata, diskutata kaj polurata antaŭ la akcepto en Rejkjaviko? Ĉu iuj tezoj estis ŝanĝitaj dum la laboro?

 La ellaboro de la Laborplano, en la Komisiono pri Strategiaj Demandoj, daŭris pli ol du jarojn, kvankam estis oftaj paŭzoj en la laboro pro la okupiteco de la komisionanoj. Ĝi dekomence estis ĉefe mia projekto, tamen, ĉar mi jam pensis pri la venonta Estraro. Tial plej ofte mi verkis iun pecon de la Plano kaj dissendis ĝin al miaj kunlaborantoj, kiuj reagis kun komentoj, kritikoj, alternativoj ktp. Efektive la Plano multe profitis de tiu kolektiva laboro. Mi ankaŭ lernis el la Strategiaj Forumoj en Kopenhago kaj Hanojo.

 La tria elektokialo estas “alporto de nova etoso kaj energio al la gvidado de UEA, en la Rejkjavika UK kaj poste”. Mi mem en Rejkjaviko konstatis la novan etoson, ekzemple, en la fermo, kaj pluraj el miaj kunparolantoj estis tre kontentaj pri la surŝtupara adiaŭo. Estas interese, ĉu ekŝanĝiĝas ankaŭ la laborstilo de la Estraro?

 Mi dekomence emfazis la gravecon de teama laboro en la Estraro, kaj rilatoj de reciproka respekto kaj subteno. Al tio kontribuas niaj oftaj kunsidoj – ĉiun duan semajnon ni kunsidas dum horo aŭ horo kaj duono, kutime per Skajpo. Vi krome eble legis pri la sistemo de subteamoj, kiun mi enkondukis por certigi ke neniu estrarano restos izolita en sia laboro. Ĝenerale mi dirus, ke tiuj paŝoj sukcesis krei vere bonan kaj harmonian laborstilon. Aliflanke, necesas agnoski ke ni ĉiuj estas volontuloj, kaj simple ne eblas atingi plene profesian labornivelon en tiuj kondiĉoj – tro ofte intervenas profesiaj, familiaj kaj aliaj premoj. Do, pacienco, komprenemo kaj komunikemo estas nepraj aldonaj kvalitoj por bona estrara laboro. Feliĉe, tiujn ni havas, aŭ sukcesas disvolvi.

  Antaŭ nelonge oni povis vidi plian novaĵon – la novajn aspekton kaj koncepton de la revuo Esperanto. Kiel oni reagas al la novaĵoj?

 Mi vidis ĝenerale pozitivajn, ofte eĉ entuziasmajn reagojn. Kompreneble la unua numero de nia nova redaktoro Fabricio Valle ne povis esti perfekta, ĉar li ankoraŭ devas akiri senton kaj sperton pri la multegaj detaloj de la redaktado. Tamen oni jam tuj perceptas lian ĵurnalisman ambicion, lian volon fari revuon indan je tutmonda, mondoŝanĝa movado.

 Eĉ por skeptikuloj, mi supozas ke liaj klopodoj vekos simpation. Espereble ankaŭ kunlaboron! Ja revuon elfaras ne nur redaktoro, sed ĉiuj, kiuj kontribuas al ĝi enhave kaj forme. Fabricio realigos siajn revojn nur kun la helpo de centoj da kunverkantoj.

 En via respondo ĉe nia jarŝanĝa “Ronda Tablo” vi notis, ke la daŭra falado en la membronombro de UEA estas la plej negativa tendenco, kaj aldonis, ke la sukceson de via prezidanteco oni mezuru per rekresko – “ne nur al ses aŭ sep mil membroj, sed al dek mil kaj pli”. Ĉu ŝerca novjarfesta bondeziro aŭ?..

 Ne, tio ne estis ŝerco! Mi pensas pri fenomenoj kiel la kreskado de registriĝoj ĉe lernu.net, kiuj jam atingis pli ol 150 000. Kompreneble tio ne egalas al membriĝo en organizo, sed ĝi montras, ke ekzistas bazo por tute alispecaj varbstrategioj.

 UEA de multaj jaroj estas tro enfermita en la verda geto: ni varbas nur inter la homoj plej konvinkitaj, plej facile atingeblaj, kaj ofte nur inter tiuj, kiuj jam foje membriĝis pro kongreso. Ni devas komenci aliri multe pli vastan publikon kun niaj argumentoj kaj niaj agadoj. Evidente la reto liveras unu el la plej praktikaj rimedoj tiucele, kaj la kreo de vere bona multlingva retejo estos grava paŝo en tiu direkto.

 Krom la falado de la membro- kaj abon-statistikoj, kiuj negativaj fenomenoj estas en la Esperanto-komunumo ĝenerale?

 Mi ĝenerale preferas ne emfazi la negativajn flankojn, ĝuste ĉar iuspeca negativismo kreskadis en la movado dum la lastaj jaroj. Mi dirus simple, ke ni estas ankoraŭ en procezo de maturiĝo. Ne mankas brilaj, agemaj homoj en niaj vicoj, sed niaj strukturoj kaj tradicioj ofte postrestas la bezonojn. Kiel prezidanto de UEA, mi esperas trovi vojojn por subteni kaj nutri la kreajn fortojn de la movado, kiam necese per novaj organizaj formoj kaj metodoj.

 Kaj kiujn tendencojn vi opinias plej subtenindaj?

 De jaroj, kadre de ESF, mi kunlaboras kun la junaj homoj de E@I, kaj tiu sperto estis tre kontentiga kaj esperiga. Mi ankoraŭ atendas multon el tiu direkto. Mi sekvas kun admiro la laboron de Heidi Goes en Indonezio; similaj klopodoj necesas en diversaj mondopartoj, por ke nia movado estu vere kaj plene tutmonda. Tre plaĉas al mi la retradio Muzaiko, la muzikeldona agado de Vinilkosmo, la mirinda libroproduktado de Mondial, la intelekta kaj kultura nivelo de Beletra Almanako. Se ĉio ĉi havas ion komunan, temas ĝuste pri la krea potenco de Esperanto, ĝia kapablo kunmeti personecojn, talentojn, perspektivojn, celojn, por fari ion novan kaj kvalitan.

 Ĉu vi mem alportas novan tendencon? Se jes, kiel vi priskribus ĝin?

  En la 1990aj jaroj, kiam mi estis Ĝenerala Sekretario de UEA, mi iniciatis tri aferojn, el kiuj du montriĝis iusence vivipovaj: la Manifesto de Prago, kiu provizis idean kadron por multaj postaj iniciatoj, kaj la Nitobe-simpozioj, kiuj provizis organizan kadron por niaj dialogoj kun la politika kaj akademia mondo. La tria estis Monda Kunagado, iuspeca Unesko-asocio por esperantistoj. Simple mankis al mi tempo (kaj sperto) por adekvate gvidi la evoluon de tiu lasta, kaj post elana komenco ĝi iom post iom glitis en stagnon kaj forgeson. Tamen la bazaj ideoj malantaŭ tiu iniciato restas tute aktualaj kaj utilaj, kaj mi esperas doni al ili novan formon en la planata Centro por Kultura Evoluigo.

 Nu, kiel priskribi ĉion ĉi? Esence, mi vidas Esperanton ne kiel ion strangan aŭ esoteran, sed kiel fenomenon profunde ligitan al la nuntempo, al la idea kaj kultura evoluo de la homaro. Do, interesas min la demando, kion oni povas konkrete fari per ĝi, ne estonte sed nun, idee kaj kulture. En tio mi sentas proksiman parencecon al Hector Hodler kaj al la historiaj radikoj de UEA, kiu estiĝis ĝuste kiel organiza kadro por tia konkreta agado, la “plifaciligo de ĉiuspecaj spiritaj kaj materiaj rilatoj” inter la homoj. Vi povus nomi tion “hodlerismo”, se vi volas. Tendenco ne nova, sed ĉiam renoviĝanta.

 Lastatempe vi komencis paroli pri “daŭripovo” en rilato al Esperanto. La vorto tamen preskaŭ mankas en la Strategia Laborplano. Ĉu temas pri ŝanĝo de direkto?

 La Plano estas labordokumento, kaj do jes, diversaj ŝanĝoj daŭre okazas, responde al diskutoj kaj evoluoj en UEA kaj ekster ĝi. Ĉi-kaze mi ne estis tute kontenta pri la emfazo pri lingva justeco en la Strategia Bazo de UEA – la dokumento, kiu fundamentis la ellaboron de la Laborplano. Lingva justeco estas utila koncepto, sed tro limigita; ĝi ne sukcesas enteni la plej gravajn valorojn de la movado. Diskutante kun José Antonio Vergara, mi konstatis ke la kleriga, konsciiga forto de Esperanto respondas al la ideoj de Unesko pri “edukado por daŭripova evoluo”, kaj konkludis ke tio estus bona kadro por klarigi niajn celojn kaj agadojn al aliaj kaj trovi novajn aliancanojn. Mi nun komencis verki serion de mallongaj artikoloj en la revuo por evoluigi tiun ideon kaj stimuli diskuton pri ĝi en movadaj rondoj.

 Ĉi tiu intervjuo aperos en La Ondo de Esperanto. Kiun opinion vi havas pri ĉi tiu revuo?

 La Ondo estas unu el la revuoj, kiujn mi plej plezure ricevas kaj tralegas. En la lastaj jaroj ĝi multe kontribuis al la fluo de ideoj kaj informoj en la movado. Mi esperas, ke ankoraŭ longe tiel estos!

 Kaj nun du-tri pli personaj demandoj. Ĉu via ampleksa esperantista agado malhelpas vian laboron en la universitato, aŭ vi sukcesas iel utiligi profesie Esperanton?

 Mi certe pagas ian profesian koston pro mia okupiĝo pri Esperanto, simple ĉar mia tempo estas limigita, kaj kiam mi verkas (ekzemple) Strategian Laborplanon, tiuj horoj estas neuzeblaj por verki fakajn artikolojn. Aliflanke, Esperanto tiel profunde kaj esence rolis en mia persona kleriĝo, ke mi ne domaĝas tiun partan repagon. Temas pri speco de interezo! Krome, per Esperanto mi faris profesiajn kontaktojn, ekzemple kun François Grin, ĝeneva ekonomikisto, kiuj foje fruktas en komunaj esplorprojektoj. Ĝuste kun Grin mi partoprenas en granda eŭropa projekto pri lingvopolitiko, lanĉota komence de aprilo.

 Vi havas multajn taskojn profesiajn kaj Esperantajn. Sed kion vi faras dum viaj liberaj horoj, supozeble tre malmultaj?

 Ekde de la adoleska aĝo mi tre ŝatas kuri, prefere relative longajn distancojn, 10 ĝis 20 km, kaj sur padoj en arbaro kaj montaro, ne sur stratoj. Mi tre ŝatas la naturon kaj volonte vagas kaj tendumas montare – plej ofte kun mia edzino kaj infanoj, kiuj nun aĝas 13, 16, 19. Mi ĝuas romanojn, poezion, historion; filmojn, teatron, koncertojn (ne sufiĉe ofte!). Hejme mi ofte kuiras.

 Neniu laŭreato evitis respondi al nia tradicia demando: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo?

 La plenan verkaron de William Auld, kies Infana raso mirigis kaj inspiris min en la komenco de mia esperantistiĝo. La miraklan kaloĉajan tradukon de Infero de Dante. Kaj… nu, eble la festlibron por Humphrey Tonkin, La arto labori kune, kiu sidas jam tri jarojn sur mia breto. Sur la insulo mi finfine trovus tempon tralegi ĝin!

 Dankon pro la respondoj. Ke viaj samteamanoj kunlaboru tiel, ke vi pli ofte havu la tempon legi, aŭskulti kaj spekti ekster viaj taskoj universitataj kaj movadaj!

 Intervjuis Aleksander Korĵenkov

 La Ondo de Esperanto, 2014, №2 (232).

 Legu ankaŭ: Mark Fettes: la Esperantisto de la Jaro 2013

 Jaro 2013: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

 Halina Gorecka. La Esperantisto de la Jaro

 Mark Fettes. Strategio, en kiu Kapabligo kernas

 Jukka Pietiläinen. Rejkjaviko – malgranda kaj intima

   Mireille Grosjean: la Esperantisto de la Jaro 2014 La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

 Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013).

 En ĉi tiu jaro 18 kandidatigantoj proponis 24 kandidatojn, al kiuj 18 elektantoj jene donis la voĉojn:

  Mireille Grosjean 12 voĉoj Stefan MacGill 7 voĉoj Hori Jasuo 5 voĉoj Heidi Goes 4 voĉoj Kalle Kniivilä kaj Chuck Smith 3 voĉoj

  unu kandidato ricevis du voĉojn, kvar kandidatoj ricevis po unu voĉon, 13 kandidatoj ne ricevis voĉojn.

 La svisa emerita instruistino Mireille Grosjean, prezidantino de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas proklamita la Esperantisto de la jaro 2014 pro la sukcesa agado en Afriko, interalie pro la organizo de la 5a Afrika Esperanto-Kongreso; pro la aktiva laboro en ILEI, kies 47an internacian konferencon en Montevideo ŝi gvidis en julio 2014; kaj pro la preparado de la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto okazonta en 2015.

 En la februara kajero de La Ondo de Esperanto aperos intervjuo kun Mireille Grosjean, kiun ni gratulas okaze de la laŭreatiĝo.

 Halina Gorecka sekretario

 Elektokomisiono Proponantoj Marija Belošević (Kroatio): vic-prezidantino de IKUE Višnja Branković (Italio/Kroatio): direktoro de Orbis Pictus Renato Corsetti (Italio): kasisto de IEF István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto Lee Jungkee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro Vinko Markovo (Germanio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto Nguyen Xuan Thu (Vjetnamio): direktoro de Komisiono pri Homaj Nomoj de AdE Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro James Rezende Piton (Brazilo): konsilanto de BEL Sibayama Zyun'iti (Japanio): vicprezidanto de JEI, ĉefredaktoro de La Revuo Orienta José Antonio Vergara (Ĉilio): estrarano de UEA Paulo Sergio Viana (Brazilo): tradukanto, preleganto

 Elektantoj Peter Baláž (Slovakio): kunordiganto de E@I Jennifer Bishop (Aŭstralio): ILEI-sekciestro por Aŭstralio Petr Chrdle (Ĉeĥio): posedanto de KAVA-PECH Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE, senatano de la Esperanta Civito Anne Jausions (Francio): vic-prezidantino de OSIEK Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM Katalin Kováts (Nederlando): lingvisto, metodologo, redaktanto de edukado.net Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio): konsiliano de UEA Stano Marček (Slovakio): redaktoro de Esperanto Aktuell kaj de Juna Amiko Tahira Masako (Japanio): kunlaboranto de KAEM Stefan Maul (Germanio): eksĉefredaktoro de Monato Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de kooperativo Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro de Monato pri ekonomio Martin Schäffer (Meksiko/Germanio): Ĝenerala Sekretario de UEA Syôzi Keiko (Japanio): estrarano de JEI, eldonanto en Libroteko Tokio

 Sekretario Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto

  

   Mireille Grosjean respondas Kiel impresis vin la informo pri via laŭreatiĝo?

 Estis kompleta surprizo. Mi estis en preparlaboroj por vojaĝi al Afriko… por instrui pri koridora agado en la seminario AMO 7 en Togolando… Mi aŭdis pri tiu premio, sed ne atentis vere. Mi tre ĝojas pri la klarigoj, kiuj akompanis la premion. Estas fakto, ke mi ege multe laboras por ILEI kaj por Afriko, sen ripoztagoj, sen dimanĉoj, sen ferioj; tamen dediĉi multe da tempo ne nepre signifas, ke la laboro estas efika kaj adekvata. Mi aŭdis “La nova ILEI…”, mi konstatas fortan subtenon, do mi ricevadas kelkajn eĥojn, ke mia laboro kaj gvidado konvenas. Tio enorme kuraĝigas min. Same la premio motivigas min.

  La internacia elektantaro laŭreatigis vin pro kelkaj meritoj. La unua estas la sukcesa agado en Afriko. Kiam kaj kial vi ekagis por Esperanto en ĉi tiu kontinento?

 Mi estas en kontakto kun afrikanoj ekde mia plej juna aĝo pro la malfermiteco kaj engaĝiĝo de miaj gepatroj en socia laboro. Due, en la universitato en Neuchâtel (Svislando) mi studis kun pluraj afrikanoj. Kelkaj partoprenis mian geedziĝfeston. Mi multon legis tiam el la franclingva afrika literaturo. Mi memoras pri la sendependiĝoj en la sesdekaj jaroj. Poste aperis subite la eblo iri al Afriko okaze de la ILEI-Konferenco en 2008 en Benino. Tiam mi pensis: jen bona okazo mem vidi, mem sperti Afrikon. En la aviadilo deĵoranto diris al mi: “Ĉu estas via unua flugo al Afriko? Vi vidos, ke vi tuj ŝatos!” Kaj tio okazis. Dum la Konferenco mi konatiĝis kun pluraj afrikanoj, kaj inter ili estis Privas Tchikpe, la unua esperantisto en Benino, kiu sugestis kunlaboron por Esperanto en Afriko.

 Tiu kunlaboro trovis juran formon: “Scio Sen Bariloj” (SSB), ĝi plu daŭras efike en diversaj landoj kaj faris ĝis nun naŭ diversajn agadojn. Feliĉe venas subteno de aliaj esperantistoj, kiujn mi elkore dankas. Vi povas subteni SSB-n uzante ĝian UEA-konton “assb-k”.

 Mi multe esploris pri la historio de Afriko kaj la evoluo de tiu mondoparto. Pri tio mi prelegas same multe en Eŭropo kiel en Afriko mem. Ni devas sukcesi pacigi la rilatojn inter tiuj du kontinentoj post kvar kruelaj jarcentoj. Legu pli en mia blogo http://mirejo3.blogspot.com/. Mi komencis verki libron pri tiu temo.

 Mi miras pri la bona lingvonivelo de afrikaj esperantistoj. Mi miras, ke ili neniam krokodilas. Mi miras, kiom demokratie ili sukcesas debati kaj decidi. Mi miras, kiom malfermite ili demandadas min pri ĉio ajn. Ĉar mi konvinkiĝis, ke mi estas frato de ĉiuj aliaj homoj sur la Tero (Esperanto helpas al tio), tiaj kontaktoj povas okazi harmonie kaj serene. Subtenon mi alportas en iliaj klopodoj por Esperanto en ilia lando.

 Mi sukcesas adaptiĝi al malsama medio, alia mondo, aliaj kutimoj. Mi trovis afrikanojn, kiuj klarigas siajn kutimojn al mi. Tiel mi progresas en la kompreno de tiu mondoparto. En miaj vojaĝoj mi esploras pri universalaĵoj kiel familio, eventoj de la vivo, nutrado, edukado, akiro de vivrimedoj, organizado de socia vivo…. Ĉiu socio devas iel solvi tiajn aspektojn de la vivo.

 En la 1990aj jaroj okazis kvar Afrikaj Esperanto-Kongresoj, laste je la jarŝanĝo 1995-96. Kial oni devis atendi 18 jarojn ĝis la kvina?

 Laŭ mia supozo ne estas precizaj klarigoj. Kial estis unue Afrika Komisiono, Amerika Komisiono kaj Azia Komisiono ĉe UEA kaj finfine Eŭropa Komisiono? Neniu povas precize diri; simple okazis tiel. Ĉiu esperantisto agas en sia urbo, vilaĝo, loka klubo, kaj ne nepre havas la okazon starti en tia projekto kaj trovi la bezonatajn monrimedojn por tia agado. La kvina Afrika Kongreso de Esperanto estis fakte provo: la skipo de “Scio Sen Bariloj” lanĉis diversajn agadojn en Kotonuo alportante lernolibrojn en lernejojn, organizante prelegojn kaj kursojn pri Esperanto. Ni lanĉis entute ses agadojn kaj venis al la ideo, ke UK eblus en tiu urbo. Ni faris esploron pri farebleco kaj sendis ĝin al UEA-prezidanto kaj al la Centra Oficejo (aŭgusto 2009). Ĉio eblas en Kotonuo; tamen la movado en Benino ne estas forta. Tiam ni ekpensis pri provo kaj defio: Afrika Kongreso ebligos al ni konstati, ĉu ni sukcesos okazigi tian eventon kaj kolekti bezonatajn financajn rimedojn. Mirinda subteno venis. La rezulto de tiu kongreso estis ne brila pro la dimensio de la grupo, sed tre riĉa pro ĝia organizado, enhavo kaj sekvoj. Nun ni pretas por UK en Kotonuo.

 Ĉu okazigo de la Universala Kongreso de Esperanto en Afriko estas realisma ideo?

 Certe! Unue, kelkaj esperantistoj timas pri varmeco kaj humideco. Mi devas rideti: ni havis UKon en Pekino kaj Jokohamo, kie humideco estas 90%. En Afriko ĝi estas 50%, en Eŭropo 30% (proksimumaj informoj). Varmeco estas multe pli alta en Tel-Avivo ol en Kotonuo. Do la klimato ne devus bremsi neafrikanojn. Due, ĉio troviĝas en Kotonuo: presejo por la kongresa libro, aŭtomataj bankgiĉetoj, vidindaĵoj, el kiuj kelkaj estas kulturaj mondheredaĵoj de Unesko, kvinstelaj hoteloj por luksemuloj, malsanulejoj okaze de bezono… Trie, estus tre pozitiva fakto, ke niaj kutimaj gekongresanoj malkovru la movadon en Afriko per sia persona sperto. La problemo estas, ke la amaskomunikiloj montras al okcidentanoj nur malsatajn infanojn afrikajn cele al monkolektado; konsekvence ni pensas, ke nur tiaj homoj ekzistas en Afriko. Sed kaj okcidentanoj kaj afrikanoj havas malĝustan imagon pri la alia grupo. Vojaĝi helpas al ĝustigo de tiu imago kaj al forviŝado de stereotipoj.

 La sekva kialo de via elekto estas via aktivado en ILEI. Bonvolu rakonti pri ĝi…

 La kuraĝa kaj efika agado de Ileana Schroeder el Danlando okaze de UK en Kopenhago kuraĝigis min (malgraŭ mia aĝo) kandidatiĝi por la posteno de prezidanto de ILEI pro la fakto, ke lingvoinstruado kongruas kun mia lertigado kaj longjaraj profesiaj spertoj. La Komitato elektis min. Certe miaj kontaktoj tra la mondo kaj alikulturaj spertoj estis atuto. Mi provas efike zorgi pri la ĉiutaga mastrumado de la Ligo en kunlaboro kun la estraro, sekciestroj kaj reprezentantoj. Mi provas atingi pli forajn celojn, kiel reakiro de statuso ĉe Unesko. La kresko de la Ligo kaj firmigo de diversaj sekcioj ankaŭ estas grava celo.

 Kio interesa okazis en la Montevidea konferenco de ILEI?

 Por mi ĉio estis interesa. Kompreneble la solena malfermo en la Parlamenta Palaco estis epokfara. Dum mia enkonduka prelego pri la eventoj de 1954 mi vidis la urbestrinon kaj la direktorinon de Unesko por Sud-Ameriko sekvi atenteme mian Esperantlingvan paroladon kun aprobaj kapmovoj, tio ĝojigis min ege; mi iom helpis dirante “futuro” anstataŭ “estonteco” ekzemple, por helpi al ili kompreni Esperanton sen tradukado. Dum la Konferenco eĉ komitatkunsidoj estis interesaj: Aŭdi la opiniojn de la komitatanoj, pripensi solvojn, diskuti pri fareblaĵoj, tio kaptas mian atenton, plezurigas min kaj motivigas ĉiujn. Dum komenca neformala kunveno naskiĝis interesaj ideoj pri la agado de ILEI “Ni Savu Niajn Semojn” (NSNS). Estis multaj atentokaptaj prelegoj, amuzaj momentoj, agrabla internacia etoso.

 La tria elektomotivo estas la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto okazonta en 2015. Kiel progresas la preparado?

 Ni trovis du sponsorojn kaj tiel akiris 4500 CHF. Mi atendas pliajn respondojn de kontaktitaj instancoj. Jam ni havas Honoran Komitaton kun nun entute 18 personoj, inter kiuj aperas ok diplomatoj. La programskizo pretas, prelegantoj anoncas sin; mi kontaktis personojn por ion prezenti laŭ la elektitaj temoj. Subteno venas el Chambéry (Francio): duopo tradukos la prelegojn por ebligi dulingvajn prezentojn.

 En la pasinta jaro vi ankaŭ havis plian atingon, nome, vi sukcese finis la Interlingvistikajn Studojn ĉe la universitato Mickiewicz en Poznano. Ĉu la studado valoris la tempajn kaj financajn elspezojn, kiujn vi faris por ĝi?

 Sendube jes. Mi lernis multon. Mi verkis multon: “Postŝerca streĉo” estas la titolo de mia taskaro: 150 paĝoj! Mi proponis al la gvidantoj fari esplorojn en rilato kun Afriko kaj ili aprobis. El tio vi komprenas, ke estis ofte ligoj inter miaj studoj ĉe UAM kaj mia agado en Afriko. La profesoroj en UAM estas altnivelaj. La kontaktoj inter la gestudentoj estas pozitivaj, kelkaj el ili estas elstaraj esperantistoj. Mi povas vigle rekomendi tiujn postdiplomajn studojn kaj esperi, ke profesorino Ilona Koutny plu gvidos tiun valoran programon.

 En esperantistaj retdiskutoj oni vidas multe da pesimismo pro la stagnado aŭ krizo en pluraj tradiciaj movadaj strukturoj. Kion vi opinias pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto?

 Vi tuŝas du aspektojn: vi demandas pri la strukturoj kaj pri la lingvo.

 Pri la strukturoj: La asocia vivo kun komitatkunsidoj ne multe interesas homojn, ĉar ni vivas en la okcidenta parto de la mondo en individuisma etoso, bedaŭrinde. Certe naskiĝos novaj ideoj, novaj formoj, laŭ la nuntempaj teknikaj ebloj kaj la bezonoj de la homoj. Mi estas malfermita al tio.

 Pri la estonteco de Esperanto: Kiam mi laboris ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo kiel delegito de UEA, mi havis tri celojn. Unue, ke homoj konsciiĝu, ke la nuna lingvosituacio en la mondo ne estas kontentiga. Due, ke plej multe da homoj sciu, kio estas Esperanto. Lingvo. Trie, ke homoj parolu pri Esperanto sen antaŭjuĝoj, objektive kaj racie. Ĉe UN la delegitaro de UEA atingas tion. En la vasta publiko ne ankoraŭ. Informlaboro nepras.

 Neevitebla demando: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo?

 Ebono de Kapuściński en la bonega traduko de Tomasz Chmielik kun multaj informoj pri Afriko, etosoj kaj gustoj de tiu alloga kontinento. Certe ion de Tibor Sekelj mi kunportus: ĉu Ĝambo Rafiki, ĉu Kolektanto de Ĉielarkoj, mi hezitas. Mi tre ŝatas lian stilon kaj la enhavon de liaj rakontoj. La Infana Raso de William Auld. Mirinda libro, kies belecojn oni ne povas ĉesi admiri.

 Kaj, fine, pri viaj planoj?..

 MITE. Certe tio plej urĝas. Temas pri Modula Instruista Trejnado de Esperanto. Se la informado funkcias bone, se homoj deziras lerni nian lingvon, ILEI devas provizi la movadon per lertigitaj instruistoj. Temas pri prioritata celo. Ĝis nun la mastrumado de la ĉiutaga vivo de la Ligo okupis min komplete.

 Ekde la 17a de majo 2015, tuj post la fino de la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, MITE devos akiri la unuan lokon en niaj pripensoj kaj klopodoj. La enhavo de la moduloj grandparte jam pretas. Finpretigado endas. Moduloj ebligos okazigi en iu loko parton de la lertigado laŭ la surlokaj eblaj prelegantoj / instruistoj. Kandidato povos kolekti atestilojn pri diversaj moduloj iom post iom ĝis kompleta kolektado de ĉiuj aspektoj de la lertigado. Tio ŝajnas al ni la plej taŭga kaj racia organizado de la lertigado, konsiderante la vojaĝkostojn kaj la problemojn pri akiro de vizoj.

 Ni devus pensi pri eldonendaĵoj. Jam ni decidis pri du eventoj en 2016: nia kutima ĉiujara Konferenco kaj la unua PAFO – Pedagogia Avangarda FestivalO. Kaj eble nia Konferenco en 2017 okazos denove en Afriko.

 Privataj planoj ekzistas… Mi verkis Afrikanoj kaj mi laŭ Esperanto kaj mi de Hori Jasuo. En preparo estas Afrikanoj kaj mi 2, Japanoj kaj mi, Artistoj, teknikistoj kaj mi pri la preparlaboroj de Internacia Arta Vespero dum UK (2002-2014), Lernantoj kaj mi pri mia profesia vivo, kaj Tout Doux Tout Doubs, le retour en la franca lingvo, satira teatraĵo pri mia vilaĝo Les Brenets ĉe la rivero Doubs kaj la translima kunvivado de svisaj kaj francaj ĵurasanoj. Kolektiva verko Lagoj kaj larmoj pri la Tria Mondmilito, la nuntempa milito en la orienta Kongo, estas en preparo; kontribuoj alvenadas…

 Ek al la laboro. Kuraĝe antaŭen!

 Intervjuis Aleksander Korĵenkov

 La Ondo de Esperanto, 2015, №2 (244).

   Chuck Smith: la Esperantisto de la Jaro 2015 La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

 Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013), Mireille Grosjean (2014).

 En ĉi tiu jaro 17 kandidatigantoj proponis 21 kandidatojn, al kiuj 16 elektantoj jene donis la voĉojn:

  Chuck Smith 12 voĉoj Stefan MacGill 5 voĉoj Carlo Minnaja 4 voĉoj Du kantidatoj ricevis po du voĉojn, kvin kandidatoj ricevis po unu voĉon.

  Chuck Smith, la 36-jara usona komputisto loĝanta en Berlino, fondinto de la Esperanta Vikipedio (2001) kaj eksestrarano de TEJO, estas proklamita la Esperantisto de la jaro 2015 pro ampleksa diskonigado kaj utiligado de Esperanto en interreto, precipe, pro ĉi-jara pretigo kaj lanĉo de Esperanto-kurso por anglalingvanoj ĉe la lingvolerna retejo Duolingo, kie dum kelkaj monatoj Esperanton eklernis pli ol 200 mil personoj.

 En la februara kajero de La Ondo aperos intervjuo kun Chuck Smith, kiun ni gratulas okaze de la laŭreatiĝo.

 Elektokomisiono Proponantoj Marija Belošević (Kroatio): vic-prezidantino de IKUE Renato Corsetti (Italio): kasisto de IEF István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto Lee Jungkee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro Vinko Markovo (Francio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto Nguyen Xuan Thu (Vjetnamio): direktoro de Komisiono pri Homaj Nomoj de Akademio de Esperanto Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro James Rezende Piton (Brazilo): konsilanto de BEL Franciska Toubale (Aŭstralio): kunlaboranto de la radio 3ZZZ Sibayama Zyun'iti (Japanio): vicprezidanto de JEI, ĉefredaktoro de La Revuo Orienta José Antonio Vergara (Ĉilio): estrarano de UEA Paulo Sergio Viana (Brazilo): tradukanto kaj preleganto

 Elektantoj Peter Baláž (Slovakio): kunordiganto de E@I Petr Chrdle (Ĉeĥio): posedanto de KAVA-PECH Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE, senatano de la Esperanta Civito Mireille Grosjean (Svislando): prezidanto de ILEI Anna Jausions (Francio): vic-prezidantino de OSIEK Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM Katalin Kováts (Nederlando): lingvisto, metodologo, redaktanto de edukado.net Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio): konsiliano de UEA Stano Marček (Slovakio): redaktoro de Esperanto Tahira Masako (Japanio): kunlaboranto de KAEM Stefan Maul (Germanio): eksĉefredaktoro de Monato Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de kooperativo Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro de Monato pri ekonomio Martin Schäffer (Meksiko/Germanio): Ĝenerala Sekretario de UEA Syôzi Keiko (Japanio): estrarano de JEI, eldonanto ĉe Libroteko Tokio

 Sekretario Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto

   Mi tre feliĉas, ke mi povis plibonigi la vivojn de multaj homoj Intervjuo kun Chuck Smith, la Esperantisto de la Jaro 2015 Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

 Kompreneble, mi ĝojis kaj estis tre honorita ricevi la titolon. Verdire, post la lanĉo de nia kurso ĉe Duolingo, mi surpriziĝis kiom da vere eminentaj esperantistoj, ekzemple, Dennis Keefe (fondinto de lingvaj festivaloj) kaj Evildea (la plej aktiva jutubisto), kvazaŭ kampanjis, ke mi ricevu ĝin. Mi tre feliĉas, ke mi povis plibonigi la vivojn de tiom multaj homoj tutmonde ĉefe per mia agado por Vikipedio kaj Duolingo.

 Same kiel Esperanto forigas lingvajn barojn, Interreto forigas distancajn barojn. Mi do tre kontentas esti parto de la nova cifereca revolucio ankaŭ por nia lingva komunumo. Rilate al tio, mi ĉiam diras, ke se oni volas kompreni, kion la homaro vere bezonos kaj volos, oni devas mem vivi en la estonteco. Tial mi ĉiam provas frue adapti novajn teknologiojn por kompreni kiel oni interagas kun ili.

 La komenco de la oficiala decido tekstas, ke vi iĝis laŭreato “pro ampleksa diskonigado kaj utiligado de Esperanto en interreto…” Via unua projekto estis la Esperanta Vikipedio. Kiel vi sukcesis aranĝi la aferon de la unua starta artikolo, ĝis la konsiderinda grandeco de 225 mil artikoloj?

 En la universitato mi studis vikiojn por mia bakalaŭra tezo, do mi bonege konis la teknologion (vikio) malantaŭ la granda enciklopedio.

 La tutmonda projekto komenciĝis en januaro 2001 kvazaŭ ŝerco por vidi, ĉu oni vere povus krei enciklopedion per vikio. Eĉ en aprilo 2001, mi verkis stultan artikolon pri mia hejmŝtato de Pensilvanio (Usono), kiu tekstis [angle], “Pensilvanio estas granda teda rektangula ŝtato”. Pro teknikaj tiutempaj mankoj, tio bedaŭrinde ne plu videblas en la historio de tiu artikolo.

 Tamen en septembro 2001 mi retumis kaj subite trovis Vikipedion denove, sed ĉi-foje ĝi estis vera, serioza enciklopedia projekto! Mi tre miris, ke mi povis jam tiam trovi interesajn informojn kaj sekvi ligilojn ĝis la fundo de la nokto, kiel plej multaj el ni jam spertis vikipedie.

 Kiel freŝbakita esperantisto (mi eklernis nur februare 2001), mi ekĝojegis kiam mi rimarkis, ke ekzistas versio en Esperanto! Tamen, mi ekmalĝojis kiam mi legis ununuran frazon en ĝi. Do, mi tiam kontaktis Jimmy Wales, la estron de Vikipedio; li respondis, kaj ni tiam povis traduki la interfacon al Esperanto.

 Dum Brion Vibber tradukis la interfacon, mi kontaktis Stefano Kalb, kiu dum jaroj verkis sian propran enciklopedion en Esperanto kaj jam havis 139 artikolojn. Mi sciis, ke li revis pri plena ĝenerala enciklopedio kaj demandis al li, ĉu li pretus donaci ĉiujn liajn artikolojn al Vikipedio, kaj post iom da pensado li konsentis! Tiam ni metis tiujn artikolojn al Vikipedio kaj havis grandan avantaĝon al multaj aliaj lingvoj, kiuj tute ne havis tian bazan artikolaron por komenci. Tio multe helpis al ni esti pli respektata kaj havi strukturon jam de la komenco.

 Dek tagojn poste kaj dank' al niaj senlacaj kunlaborantoj, ni jam havis 300 artikolojn, do la afero nekredeble rapide kreskis! (Plena historio de Vikipedio)

 Ĉu viaopinie la kvantan progreson de la Esperanta Vikipedio akompanas la kvalita?

 Tio multe dependas de la artikolo. Ekzemple, multaj artikoloj estis verkitaj de robotoj per datumbazoj… tiujn artikolojn mi ne vere nomas kvalito. Tamen, mi kredas, ke iom post iom, la tuta projekto pliboniĝas kaj en kvalito kaj kvanto jaron post jaro.

 Oni vidas, ke, malgraŭ ĉi tiu progreso, Esperanto iom post iom sinkas en la “lingva furorlisto” el la unua deko al la 31a loko.

 Dum kelkaj semajnoj en 2002, Esperanto eĉ superis la germanan version kaj estis en la kvara loko! Tiu “sinkado” estas tute normala afero. La Esperanto-komunumo estas tiom interligita, ke eblas rapide informi grandegan amason pri novaĵo tre rapide. Dum unuaj monatoj, la informo aperis en radio, revuoj, retpaĝoj, dissendolistoj ktp. Tiel ni atingis pli malpli ĉiujn aktivajn esperantistojn jam dum la unuaj monatoj.

 Fakte, gvidante la projekton, mi ĉiam praktikis la filozofion, ke kutime pli bonas obligi la verkon ol aldoni al ĝi. Tial mi mem elspezis malmulte da energio mem laborante rekte pri artikoloj (krome mi estis komencanto), sed per engaĝo kaj trejnado de novaj kunlaborantoj, kaj pli facilaj strukturoj ene de la reta enciklopedio.

 Kompreneble nia komunumo tro malgrandas por teni altan rangon tiom longe kompare al grandaj lingvoj kiel la germana. Tamen, la 31a loko estas ja tre respektinda, tuj sub la turka, kiu havas 63 milionojn da parolantoj!

 Kiujn retprojektojn post Vikipedio vi entreprenis, krom Duolingo?

 Lernu.net (2002). Mi ne entreprenis la projekton, sed mi tradukis la tutan retejon al la angla, kiu estis pli malpli plentempa laboro dum tuta semajno.

 Tejo.org (2006–2014). Mi kreis novan retejon per la plej moderna enhavmastruma sistemo tiutempe, Drupalo, por anstataŭigi la tiaman eksmodan retejon.

 Eklaboru (2006–). Mi rimarkis, ke ne ekzistas retejo por serĉi nek laboron nek laboranton. Judith Meyer, Melissa Robertson kaj mi decidis krei bazan retejon kie oni povas alŝuti laborpostenojn kaj vivresumojn por evoluigi la Esperanto-labormerkaton.

 Amikumu (2006–2008). Vidinte la sukceson de Facebook en Usono, Judith Meyer, Jesse Alter, Melissa Robertson kaj mi volis krei grandegan socian retejon kie esperantistoj povus kuniĝi kaj poste pli grandigi la servon al aliaj lingvoj. Bedaŭrinde pro aŭtomata ĝisdatigo en nia servilo, la retejo ĉesis funkcii. Kiam nia teamo plu havis liberan tempon okupiĝi pri la retejo, ni vidis, ke Fejsbuko kaj Ipernity nun sufiĉe plenumas la bezonojn de la komunumo. (Plena historio)

 Ni revenu al la decido, kies daŭrigo diras la precipan motivon de via proklamo “pro ĉi-jara pretigo kaj lanĉo de Esperanto-kurso por anglalingvanoj ĉe la lingvolerna retejo Duolingo”. Ŝajnas, ke tiu lanĉo efektive iĝis la plej bona Esperanto-novaĵo? Kiel realiĝis ĉi tiu projekto?

 En 2011 mi iel trovis prelegon de Luis von Ahn pri lia nova projekto Duolingo kaj tuj vidis, ke ĝia potencialo similas al tiu de Vikipedio kaj eble eĉ superas ĝin! Do, mi tuj kontaktis Luis pri Esperanto kaj li respondis, ke ili planas aldoni kurson por Esperanto, sed simple tiam ne estis prioritato. Tion mi kompreneble povas kompreni… Esperanto ja estas sufiĉe malgranda lingvo kompare al multaj aliaj.

 Tamen mi tre surpriziĝis, kiam li komence de alia prelego diris, ke la plej petata lingvo por aldoni al Duolingo estas Esperanto, kaj li tute ne scias kion fari pri tio. Poste, aperis iuj enketoj, demandantaj kiujn lingvojn oni plej volis, ke Duolingo aldonu. En la unua enketo, la sveda venkis kaj jam en la dua kaj tria enketoj Esperanto venkis, do Duolingo kompreneble ne povis ignori tion!

 Duolingo elektis la unuajn kontribuantojn laŭ kvanto da sperto en la kursaro, do tiel PH Garnier en Grenoble (Francio) kaj mi ekkreis la kurson. Ĉar mi pli spertas pri la lingvo, mi iel neoficiale iĝis la estro de la projekto. Post kiam ni finkreis 20% de la kurso, ni invitis du pliajn kunlaborantojn inkluzive de Ruth Kevess-Cohen, kiu nun estas ĉefrespondeculo pri la kurs-enhavo kaj mem lernis Esperanton nur en 2013! Nun nia teamo havas ok membrojn, kaj ni ĉiuj dediĉas multe da nia libera tempo al la projekto: kelkaj por respondi al raportoj, kelkaj por prilabori la novan version de la kurso ktp.

 Ĉu kaj kiel UEA, SAT, Akademio de Esperanto, la Civito kaj grandaj landaj asocioj helpis al la kunlaborantoj de la projekto?

 Inter tiuj asocioj, la Akademio plej multe helpis. Nur du tagojn post nia lanĉo, Anna Löwenstein proponis sin por kontroli nian kurson, sed jam komence ni havis problemojn, ĉar ekzemple ni neniam “finkreos” la kurson, ĉar ĝi estas dinamika kaj ni daŭre plibonigos ĝin. Tio signifas, ke ni ne povis sekvi la kutiman procezon, do ŝi aliĝis al nia teamo kaj multe kunlaboras kun ni por plibonigi la kurson!

 UEA ĉefe helpis per informado, ekzemple per multaj artikoloj. Verdire, la aliaj asocioj ne vere helpis, sed ni ankaŭ ne petis helpon de ili, do tio estas tute en ordo.

 Oni scias, ke al la kurso aliĝis pli ol 250 mil personoj. Ĉu estas konate, kiom el ili efektive eklernis, kaj kiom finis la kurson?

 Ne eblas scii, kiom eklernis, sed mi imagas, ke preskaŭ ĉiuj faris almenaŭ la unuan lecionon. Ĉirkaŭ 1000 homoj ĉiutage aliĝas al la kurso. Ĉirkaŭ 5000 aktive lernas la lingvon ĉiutage. Ni taksas, ke 30 homoj ĉiutage finas la kurson.

 Ĉu iuj inter ili jam iel partoprenas la esperantistan vivon?

 Jes, certe! Tamen, unue oni devas memori, ke eblas lerni per nia kurso nur dum sep monatoj, do la plej bona nivelo de lernanto ja lernis jam dum maksimume duonjaro. Tamen nur tri monatojn post la lanĉo, mi renkontis en IJK kvar freŝbakitajn esperantistojn, kiuj eklernis per Duolingo. Iuj el ili eĉ ne lernis per alia metodo. Kaj fine de la semajno, ili ĉiuj povis bone konversacii. Ja ne temas pri perfektaj parolantoj, sed tion oni ne povas atendi de komencantoj.

 Plej impona laŭ mi estas la rakonto pri Spencer van der Meulen, kiu lernis Esperanton dum tri monatoj per Duolingo, ĉeestis renkontiĝon kaj tuj aliĝis al la estraro de la Nederlanda Esperanto-Junularo! Mi krome aŭdis de diversaj klubestroj (ĉefe en Usono), kiuj diris, ke iuj lernantoj venis al la klubo kaj jam sufiĉe bone parolis. Kutime ili parolis tie por la unua fojo kaj mem miris kiom bone ili povis interkomunikiĝi.

 Jen respondoj de niaj lernantoj:

 Fejsbuko: Duolingo Esperanto Learners   

  Oficiala Esperanto-forumo de Duolingo   

  Ĉu multaj nedenaske anglalingvaj interesatoj lernas Esperanton ĉe Duolingo?

 40% el niaj lernantoj loĝas en Usono, tamen kompreneble per tia tutmonda retejo, multaj el niaj lernantoj nedenaske parolas la anglan. Menciinda estas la instruado de Peter Grbec al siaj lernantoj en Slovenio por pliperfektigi ilian anglan. Liaj lernantoj multe ĝuis lerni Esperanton per Duolingo kaj la lernejestroj ŝatis lian modernan metodon. (Internacia Pedagogia Revuo, 2015, №4, https://www.duolingo.com/comment/12816255)

 Ĉu aperos ĉina, rusa, hispana, araba kaj aliaj versioj de la kurso?

 Jes, eventuale. Ni fakte jam prilaboras E-kurson por hispanparolantoj! Nia nuna plano (kiu povas ŝanĝiĝi pro tutmondaj strategiaj kialoj) estas la jena sinsekvo post la hispana: la rusa, portugala, ĉina, franca, germana. Tiam ni analizos la merkatan postulon kaj niajn rimedojn por vidi kiun lingvon ni sekve aldonu.

 Fakte temas pri tre tikla diplomata afero, ĉar mi ŝategus anonci morgaŭ, ke ni eklaboras pri kvin Espeanto-kursoj, sed nur Duolingo rajtas aldoni novajn kursojn. Eĉ se ili pretus fari tion, la lernantaro de Duolingo ribelus kaj demandegus, kial ilia plej ŝatata lingvokurso ne estas eklaborata antaŭ Esperanto. Do, iusence, ni devas nur iom post iom enkonduki novajn kursojn. Tamen, eĉ lanĉante po “nur” unu novan Esperanto-kurson ĉiujare estas ja paŝegado antaŭen por nia movado.

 Vi krome estas kunorganizanto de Polyglot Gathering (Poliglota Renkontiĝo) en Berlino. Ĉu Esperanto ankaŭ tie ludas rolon?

 Por tiuj, kiuj ne konas ĝin, la Poliglota Renkontiĝo celas, ke poliglotoj (homoj, kiuj posedas plurajn lingvojn) povu renkontiĝi inter si por kune pasiumi kaj frenezumi pri lingvoj. Pasintjare, ni havis 350 partoprenantojn el 50 landoj! Averaĝe oni kapablas paroli ses lingvojn tie. Krome, 25% de niaj partoprenantoj scipovas Esperanton, kio estas grandega kvanto por neesperantista evento!

 Fakte, la Poliglota Renkontiĝo multe ĉerpas de la grandaj eŭropaj junularaj eventoj. Oni trovas tie ekzemple internacian kulinaran vesperon, gufujon kaj jes, eĉ multeg-lingvan koncerton de jOmO. Cetere, ni informas niajn partoprenantojn, ke tiuj programeroj venas el la kulturo de Esperanto. Kompreneble pli malpli ĉiuj poliglotoj scias, ke Esperanto ekzistas, sed multaj tute ne scias, ke ĝi vivas kaj havas eĉ buntan kulturon. Tiel ni montras tion sentrude.

 Aliteme, mi scias, ke vi estras ludfirmaon, kiu nomiĝas Ludisto. Kial vi elektis tian esperantlingvan nomon?

 Mi plej volis bonan domajnnomon kaj post multe da pensado, mi turnis min al Esperanto por inspiro. Kompreneble “lud” estas taŭga radiko por ludfirmao. Poste mi pensis, ke Ludisto estas simple amuza, sed facile memorebla kaj prononcebla nomo, eĉ por neesperantista publiko.

 Ĉu tio estas nur amuza nomo aŭ ĉu vi ankaŭ iel integrigas nian lingvon en vian ĉiutagan laboron?

 Unu principo de nia firmao estas, ke ĉiuj niaj ludoj ankaŭ estu ludeblaj en Esperanto. Ĉar mi mem povas traduki, tio apenaŭ estas kroma kosto por ni. Ni tiel ricevis kromvarbadon ene de nia komunumo, ekzemple de Libera Folio kaj Evildea. Ni ĉe Ludisto plej fieras pri nia plej originala ludo What the Shell. Ĝi ne havas grandan lingvan econ, sed tamen estas tre ŝatata inter tabulludemuloj. Ĝi estas speciala, ĉar oni ludas duope kaj samtempe per du apartaj iPadoj.

 Tamen, “kutimaj” esperantistoj ofte plej ŝatas nian unuan ludon Word Race; ni elspezis multege da energio por aldoni Esperanton. Word Race estas grupa ludo por festoj, kiun oni povas ludi ekzemple en Esperanto-kongresoj. Iu devas klarigi vorton al siaj teamanoj sen uzi nepermesitajn vortojn. Ekzemple oni eble devas klarigi la vorton “barbo” sen uzi la vortojn razi, Zamenhof, vizaĝo, haro kaj viro. Kvankam mi ĝojas, ke Word Race estas lingva ludo, mi ŝatus eventuale ankaŭ krei ludojn, kiuj principe celas lernigi lingvon.

 Kio inspiras vin daŭrigi vian Esperanto-agadon?

 Plej inspirige estas scii, ke nia agado ŝanĝas vivojn. Ekzemple, antaŭ Vikipedio ni tute ne havis ĝeneralan ampleksan enciklopedion. Nun, se oni volas havi bazajn informojn pri multegaj temoj, oni povas legi Vikipedion. Krome, tiuj informoj estas pli neŭtralaj ol informoj en nacilingvaj Vikipedioj.

 Se oni volas lerni Esperanton kvazaŭ ludante, oni nun povas fari tion per Duolingo. Mi aŭdas pri lernantoj, kiuj antaŭe ne povis lerni la hispanan, sed nun ĉio klaras pri la gramatiko post kiam ili lernis Esperanton. Mi aŭdas de alia, kiu ne komprenis la kazojn en sia denaska rusa lingvo, sed post Esperanto komprenas ilin. Mi aŭdas de aliaj, kiuj vizitas lokan Esperanto-klubon kaj ĝuas la sperton.

 Esperanto helpas konekti homojn tutmonde. Per ĝi, oni gajnas novajn amikojn kaj perspektivojn. Jen movado por tutmonda edukado. Tia edukado riĉigas multajn vivojn. Temas ne nur pri kelkaj homoj, sed nia agado per Vikipedio kaj Duolingo plibonigas la vivojn de centoj da miloj da homoj. Ĝuste ĉio ĉi motivas min daŭrigi mian agadon.

 Ĉiu laŭreato respondas nian tradician demandon: Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo?

 La vivo de Gandhi de Edmond Privat: el ĉiuj libroj, kiujn mi legis, ĝi plej impresis min, kaj mi tre malĝojas, ke ne eblas scii kiu havas la rajtojn por reeldoni ĝin. Aventuroj de pioniro de Edmond Privat: brila perspektivo al la frua movado kun brilaj momentoj kiam li ekzemple renkontis la usonan prezidanton Wilson! Kredu min, sinjorino! de Cezaro Rossetti: la plej distra libro, kiun mi konas.

 Kaj, fine, pri viaj planoj?

 Mi esperas ĉi-jare vere sukcesigi mian propran firmaon Ludisto. Pro la sukceso de nia kurso en Duolingo, mi iom tro malatentis Ludiston pasintjare, sed per regula enspezo de la firmao mi povontus multe pli efike kaj sendepende agadi pri lingvoj inkluzive de Esperanto kompreneble!

 Rilate al agado por Esperanto, mi ne povas imagi pli efikan vojon ol per Duolingo, do mi planas longe daŭrigi tiun agadon. Mi nun helpas ĉefe per disvastigado de nia kurso kaj kiel mentoro de la Esperanto-kurso por hispanparolantoj. Mia nuna plano estas aldoni unu plian kurson al Duolingo ĉiujare.. Espereble ni iam sukcesos plirapidigi tion al du Esperanto-kursoj ĉiujare.

 Ĉiukaze, eĉ se ni neniam sukcesontus aldoni plian kurson, mi ĝojegas, ke tiom da homoj lernas Esperanton per Duolingo. Kaj nun vidante la kvanton da novaj lernantoj, neniu povas plu dubi, ke la esperantistaro certe kreskas paŝon post paŝo.

 Intervjuis Aleksander Korĵenkov

 La Ondo de Esperanto, 2016, №2 (256).

   Stefan MacGill: La Esperantisto de la Jaro 2016 La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

 Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013), Mireille Grosjean (2014), Chuck Smith (2015).

 En ĉi tiu jaro 14 kandidatigantoj proponis 24 kandidatojn, al kiuj 17 elektantoj jene donis siajn voĉojn: Hori Jasuo, Stefan MacGill – po 5 voĉoj, Ilona Koutny – 3 voĉoj. Sep kantidatoj ricevis po du voĉojn, pliaj sep kandidatoj ricevis po unu voĉon.

 Laŭ la Regularo, la laŭreato estas difinata per simpla plimulto da voĉoj. Se pli ol unu persono ricevos egale plej multajn voĉojn, kiel laŭreato estos proklamata tiu, kiun proponis pli multaj kandidatigantoj. Se ankaŭ la kandidatigaj voĉoj estas egalaj, oni voĉdonas duafoje. Do estis anoncita la dua voĉdonado, ĉar du kandidatoj, Hori Jasuo kaj Stefan MacGill, ricevis po kvin voĉojn, kaj ilin kandidatigis po du proponantoj.

 La rezulto de la dua voĉdonado, en kiu partoprenis 17 elektantoj:

  Stefan MacGill – 11 voĉoj Hori Jasuo – 6 voĉoj

  Stefan MacGill, 68-jara novzelanda esperantisto loĝanta en Hungario, eksprezidanto de ILEI kaj nuntempa vicprezidanto de UEA, estas proklamita la Esperantisto de la jaro 2016 pro la lanĉo kaj realigo de la programo de UEA pri Aktivula Maturigo (AMO), speciale pro la planado kaj okazigo de pluraj AMO-seminarioj en diversaj landoj kaj pro informado pri ili kaj pri aliaj movadaj aktivadoj.

 En la februara kajero de La Ondo aperos intervjuo kun Stefan MacGill, kiun ni gratulas okaze de la laŭreatiĝo.

 Halina Gorecka sekretario

 Foto: Alexandre André, CC BY-SA 4.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=45484723

  Elektokomisiono de La Esperantisto de la Jaro 2016 Proponantoj Marija Belošević (Kroatio): vic-prezidantino de IKUE; Renato Corsetti (Italio): estrarano de IEF; István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo; Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro; Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB; Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano; Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU; Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto; Lee Jungkee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro; Vinko Markovo (Francio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT; Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto; Nguyen Xuan Thu (Vjetnamio): direktoro de Komisiono pri Homaj Nomoj de la Akademio de Esperanto; Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro; James Rezende Piton (Brazilo): konsilanto de BEL, aktivulo de Skolta Esperanto-Ligo; Chuck Smith (Usono/Germanio): kunfondinto kaj teknikestro de Amikumu; Franciska Toubale (Aŭstralio): kunlaboranto de la radio 3ZZZ; Sibayama Zyun’iti (Japanio): estrarano de JEI, ĉefredaktoro de “La Revuo Orienta”; Paulo Sergio Viana (Brazilo): tradukanto kaj preleganto.

 Elektantoj Peter Baláž (Slovakio): kunordiganto de E@I; Petr Chrdle (Ĉeĥio): posedanto de KAVA-PECH; Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE, senatano de la Esperanta Civito; Mireille Grosjean (Svislando): prezidanto de ILEI; Anne Jausions (Francio): eksprezidantino de OSIEK; Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista; Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM; Katalin Kováts (Nederlando): lingvisto, metodologo, redaktanto de Edukado.net; Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko; Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio): direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto, konsiliano de UEA; Stano Marček (Slovakio): redaktoro de “Juna Amiko”; Tahira Masako (Japanio): kunlaboranto de KAEM; Stefan Maul (Germanio): eksĉefredaktoro de “Monato”; Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto; Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de kooperativo Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors; Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro de “Monato” pri ekonomio; Martin Schäffer (Meksiko/Germanio): Ĝenerala Sekretario de UEA; Syôzi Keiko (Japanio): revizoro de JEI, eldonanto ĉe “Libroteko Tokio”.

 Sekretario Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de “La Ondo de Esperanto”.

   Stefan MacGill respondas Intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2015 En la januara kajero de La Ondo de Esperanto ni informis, ke Stefan MacGill, 68-jara novzelanda esperantisto loĝanta en Hungario, iĝis la Esperantisto de la Jaro 2016. Malgraŭ sia granda okupateco, interalie pri la redaktado de la vintraj numeroj de la revuo Esperanto, li afable konsentis respondi al niaj demandoj.

 Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

 Mi estis komplete surprizita kaj ĝojas pro la agnosko de miaj laboroj kaj streboj.

 Vi ricevis ĉi tiun honoran titolon unue “pro la lanĉo kaj realigo de la programo de UEA pri Aktivula Maturigo (AMO), speciale pro la planado kaj okazigo de pluraj AMO-seminarioj en diversaj landoj”. Bonvolu rakonti pri ĉi tiu programo.

 Ĝi estas nia reago al la fakto, ke nia eta komunumo ne havas potencajn helpantojn. Ni prosperos grandparte pro niaj propraj pretecoj persisti. Ne sufiĉas amatore kaj diversdirekte persisti. Tial ekzistas tiu kerna imperativo organizi trejnadan programon.

 Kiom da AMO-seminarioj okazis ĝis nun?

 La sekva estos la 30a. Ok okazis en 2014, naŭ en 2015 kaj dek en 2016. En 20 landoj en kvar kontinentoj. Ni jam havas ĝis julio naŭ, do en la tuta jaro atendeblas 12 aŭ 13. La apetito por trejnado ŝajnas nesatigebla!

 Kiu(j) el ili estis, laŭ vi, la plej sukcesa(j) en 2016?

 Elstaras la du seminarioj kiujn ni nomas SUPER-AMO; tio estas, sesioj por trejni trejnistojn. Ekzemplo de nia interna politiko de daŭripova evoluo. Por mi persone, la plej elstaraj estis la 20a en Katmanduo, Nepalo kaj la 21a en Bandung. Indonezio. Novaj landoj por mi persone kaj por la AMO-programo.

 Ni legas en la decido pri via laŭreatiĝo ankaŭ jenon: “… kaj pro informado pri ili kaj pri aliaj movadaj aktivadoj”. Temas pri la estraraj komunikoj, aŭ EKOj, kiujn vi redaktas kaj dissendas. Antaŭ la apero de EKOj, UEA rilatis kun la membroj per artikoloj en la revuo Esperanto kaj per Gazetaraj Komunikoj (jam pli ol 660). Kial estis lanĉita plia informa serio?

 EKO atingas parte aliajn ricevantojn ol la Gazetaraj Komunikoj (GK). Oftas, ke temposentiva alvoko povos preskaŭ tuj aperi en EKO, kiam kontraste ne plu indas aperigi ĝin en la revuo pro la jama paso de la limdato ĝis eĉ la reta aperigo de la revuo. Ĝuste hodiaŭ mi spertis precize tian kazon. GK konsistas nur el tekstoj, EKO akceptas kolorajn bildojn, mapojn, diagramojn. Spaco en EKO estas preskaŭ senpaga, dum revu-hektaroj kostas ege. EKO permesas aperigon de pliaj detaloj ol nia revuo. Tra jaroj GK tendencis trakti ĉefe oficejajn kaj formalajn temojn (feliĉe tio iom ŝanĝiĝas kaj nun aperas informoj pri la agado, i.a. de estraranoj).

 Kiom da EKoj vi pretigis?

 Naŭ en 2013, 52 en 2014, 53 en 2015 kaj 40 en 2016 kaj ĝis nun unu en 2017. Do, entute 155, averaĝe 3.7 monate kontinue tra 42 monatoj – kun intensaj preskaŭ realtempaj aperigoj el la kongresoj en 2014 kaj 2015. Ni nun diskutas estonton por tiu informkanalo – mi mem preferus ligi ĝin al la revuo Esperanto ol al la estraraj laboroj. Ĝi ŝtopus mankon en niaj informfluoj ĝis la revuo povos akiri pli kontentigan propran retejon.

 Intertempe vi ricevis plian informan taskon, unue, kiel kuratoro de Attila Kaszás, la nuna redaktoro de la revuo Esperanto, kaj poste kiel provizora redaktoro de la unuaj numeroj por 2017. Ĉu vi povas klarigi, kial Kaszás, la plej bona el la kandidatoj por la redaktora posteno, ne sukcesis ĉe la redaktado (kiel redaktoro de simila gazeto, mi scias, ke la redaktado de unu numero daŭras ne pli ol sep-dek labortagojn)?

 Nu, mi ne volas eniri tion tro detale; tamen klaras, ke la intervjua procezo (en kiu mi ja partoprenis!) ne kapablis malkovri tiun kritikan bezonon, nome, la tenon de la monata ritmo. Attila rikoltis bonan kolekton de rekomendaj mesaĝoj, kiuj imponis nin; liaj numeroj estis ja bonkvalitaj. De kie vi havas la ideon, ke redaktado de unu revu-numero postulas 7 ĝis 10 tagojn? Ekde mia intensa ekokupiĝo de la januara ĝis la reta aperigo pasis 54 tagoj! Nedaŭripova situacio!

 Kion vi faris kaj faras por savi la situacion?

 Duvorte, mi suferas. La januara Esperanto ĵus aperis rete, el kio ni lernis lecionon, ke ne sufiĉas nur redakciaj streboj, sed necesas efikigi kaj reformi la tutan revupretigan proceduron. Tio nun okupas multajn horojn. La februara estas en aktiva preparo, kun materialoj delonge arigataj por la marta.

 Vi estis redaktoro de, interalie, Juna Amiko kaj de Internacia Pedagogia Revuo (kaj teknika redaktoro de Kontakto). Ĉu vi pripensis la ideon iĝi konstanta redaktoro de Esperanto? Ja kiel redaktoro de la plej vaste legata Esperanto-gazeto vi eble farus pli grandan servon al la esperantistaro ol en aliaj viaj postenoj?

 Jes, mi pripensis la ideon iĝi konstanta redaktoro de Esperanto. Mia redakta kariero ege pli longas ol via listigo! Mi en aĝo de 12 aŭ 13 fondis kaj ekredaktis en Nov-Zelando tra ok jaroj la dumonatan revuon de EJANZ, kiu nomiĝis Junularo, multobligante ĝin hejme per la maŝino Gestetner – simila al tiu uzita en via mondoparto por “samizdat”. Inkaj fingroj, paperoj ĉie, mispresaj mismaŝoj, ĉio… Poste la instruista revuo en Nov-Zelando, Jarlibro de UEA k. m. a. Ne imagu ke la teknika pretigo de Kontakto kaj Esperanto tra deko da jaroj en CO havis neniun edukan valoron! Victor Sadler kaj Simo Milojeviĉ instruis al mi multon!

 Se temas pri diversaj postenoj, vi estis ankaŭ prezidanto kaj vicprezidanto de TEJO, prezidanto de ILEI, kaj nun vicprezidanto de UEA. Kiu el ĉi tiuj taskoj donis al vi plej multe da “plezuro” kaj da sento pri la graveco de la plenumita laboro?

 Eble la tempo ĉe ILEI; kvankam malpli ol kvarjara periodo, tie relative facile eblis enkonduki reformojn kaj atingi progreson. En pli granda asocio tio ege pli malfacilas. Pri TEJO, mi retrospektive plej fieras pro nia sukceso en majo 1980 realigi en Strasburgo la unuan seminarion de TEJO kun subteno de la eŭropaj instancoj. Tiaj seminarioj pluiras ĝis hodiaŭ.

 Kiun rolon Esperanto havas en via vivo?

 Mi havas ĝin denaske, iam en aĝo de 12 aŭ 13-jara decidis konscie eniri la movadon. Mi apartenas al kvar-generacia familio – sed tio okazis ne laŭ la kutima skemo. Mia patro en sia universitata aĝo trovis lernolibron. Kelkajn jarojn poste, li malkovris, ke fakte ekzistas parolantoj de tiu lingvo – eĉ samurbe. En simila aĝo li malkovris budhismon kaj vegetaranismon – tiam en la 1930aj jaroj li kredeble estis la sola budhano en Nov-Zelando, kaj vegetarismo estis krimo pli-malpli nur unu nivelo malpli ol ŝtatperfido (pensu, je kio tiam bazis sin la nov-zelanda ekonomio). Li parolis al mi Esperante, mia panjo angle (sed ŝi kapablis paroli Esperanton). Mia patro rakontis pri la lingvo al mia avino, poste ŝi mem lernis ĝin. Por daŭrigi la tradicion, niaj tri filinoj denaske kaj bone parolas la lingvon, sed nun havas aliajn interesojn en la vivo.

 Kiun rolon vi vidas por revua retejo?

 Unuavice, kiel aperigejo por artikoloj tro longaj por la revuo, aŭ por tro specifa publiko. Retejo proponu forumojn, kie legantoj povu diskuti aperintajn artikolojn. Ĝi aperigu diversajn rubrikojn, kiuj okupas tro da spaco en la presita revuo ekzemple: detala kalendaro – la presita elstarigu nur pli gravajn eventojn. Leteroj al la redakcio: nur unu/du en la presita revuo – pliaj en la retejo. Aliflanke, la retejo estu komplete malferma al iu ajn, tiel ke ĝi formu potencan varbilon por abonado aŭ membrigo. Tiu retejo kontribuu al mia delonga revo liveri iun retan servon al niaj Aligitaj Membroj, kaj plie al la starigota kategorio “Amikoj de Esperanto”.

 Neniu laŭreato sukcesis eskapi du niajn tradiciajn demandojn. Unue: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo?

 Ve! En mia nuna situacio: la Strategia Plano de UEA, la pretigata Estrara Raporto pri la finiĝanta jaro kaj la Asocia Statuto kaj Regularo. Mia fasko de vere legindaj/endaj libroj ampleksas pli ol tridek, kaj “aliaj libroj” ĉirkaŭ cent. Tiu ideo de neloĝata insulo havus ian allogon, ĉar mi tre ŝatas legi!

 Due kaj laste: pri viaj planoj.

 Kiu scias? Transvivi la pretigon de ankoraŭ du revunumeroj. Tio, minimume. Viziti tiom da landoj kaj tie kontribui al la loka kaj regiona agado, tiom longe, kiom mia sano permesos tion. Laste, morti “en la botoj” – ankoraŭ aganta kaj ankoraŭ agkapabla.

 Ke viaj deziroj realiĝu!

 Intervjuis Aleksander Korĵenkov

 La Ondo de Esperanto, 2017, №2 (268).

   Trezoro Huang Yinbao: la Esperantisto de la Jaro 2017 La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

 Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013), Mireille Grosjean (2014), Chuck Smith (2015) kaj Stefan MacGill (2016).

 En 2017 la elektado de la Esperantisto de la Jaro okazis la dudekan fojon. Ĉi-jare 17 kandidatigantoj proponis 20 kandidatojn, al kiuj 18 elektantoj jene donis siajn voĉojn:

 Trezoro Huang Yinbao — 11 voĉoj Hori Jasuo — 8 voĉoj Richard Delamore (Evildea) — 5 voĉoj

 Kvar kandidatoj ricevis po du voĉojn, ses kandidatoj ricevis po unu voĉon.

 Trezoro Huang Yinbao, 55-jara ĉina agronomo, ekonomikisto kaj entreprenisto, prezidanto de la Esperanto-Centro Ora Ponto, kunfondinto de la Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio, estas elektita la Esperantisto de la Jaro 2017 pro tio, ke en 2017 li iniciatis kaj ekredaktis la Esperanto-version de Unesko-Kuriero, kunmetis por ĝi tradukteamon, kaj krome lanĉis la sendependan revuon Tra la Mondo.

 Gratulon al la Esperantisto de la Jaro 2017 Trezoro Huang Yinbao, kiu estas la unua aziano, ricevinta ĉi tiun honoran titolon!

 Halina Gorecka sekretario

  Elektokomisiono de La Esperantisto de la Jaro 2017 Proponantoj Marija Belošević (Kroatio): vic-prezidantino de IKUE Marek Blahuš (Ĉeĥio): eksestrarano de E@I, vikimediano, komputila lingvisto Renato Corsetti (Britio): eksprezidanto de UEA István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto Lee Jungkee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro Vinko Markovo (Francio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro James Rezende Piton (Brazilo): konsilanto de BEL, aktivulo de Skolta E-Ligo Chuck Smith (Usono/Germanio): kunfondinto kaj teknikestro de Amikumu Franciska Toubale (Aŭstralio): kunlaboranto de la radio 3ZZZ Sibayama Zyun'iti (Japanio): estrarano de JEI, ĉefredaktoro de La Revuo Orienta Paulo Sergio Viana (Brazilo): tradukanto kaj preleganto

 Elektantoj Peter Baláž (Slovakio): kunordiganto de E@I Petr Chrdle (Ĉeĥio): posedanto de KAVA-PECH Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE Mireille Grosjean (Svislando): prezidanto de ILEI Anna Jausions (Francio): eksprezidantino de OSIEK Reza Kheir-khah (Tajvano): redaktoro de Formoza Folio Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM Katalin Kováts (Nederlando): lingvisto, metodologo, redaktoro de edukado.net Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio): direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto, konsiliano de UEA Stano Marček (Slovakio): redaktoro de Juna Amiko kaj Esperanto aktuell, eksredaktoro de la revuoj Esperanto kaj Esperantisto Slovaka Tahira Masako (Japanio): kunlaboranto de KAEM Stefan Maul (Germanio): eksĉefredaktoro de Monato Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de kooperativo Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors Roland Rotsaert (Belgio): redaktoro de Monato pri ekonomio Martin Schäffer (Meksiko/Germanio): Ĝenerala Sekretario de UEA Syôzi Keiko (Japanio): revizoro de JEI, eldonanto ĉe Libroteko Tokio

 Sekretario Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto

   Esperanto ĉiam vivos, kaj finfine sukcesos Intervjuo kun Trezoro Huang Yinbao La januara Ondo informis, ke la 55-jara ĉina agronomo, ekonomikisto, entreprenisto kaj esperantisto Huang Yinbao, konata en Esperantujo kiel Trezoro, estis elektita la Esperantisto de la Jaro 2017 pro tio, ke li iniciatis kaj ekredaktis la Esperanto-version de Unesko-Kuriero, kunmetis por ĝi tradukteamon, kaj krome lanĉis la sendependan revuon Tra la mondo. Malgraŭ sia granda okupateco li volonte konsentis respondi niajn demandojn. (Foto: Huang Xiaojuan)

 Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro 2017?

 Tiu honoro apartenas al ĉiuj membroj de la teamo de Unesko-Kuriero en Esperanto. La informo pri la Esperantisto de la Jaro 2017 tuj vekis en mia cerbo la esprimon, ke la plej feliĉa afero estas atingo de duoblaj ĝojoj. Du ĝojigaj aferoj mirakle okazis, unu post la alia, ĉirkaŭ la Zamenhofa Tago. Kelkajn tagojn antaŭ la anonco pri la elekto de la Esperantisto de la Jaro, mi kiel la ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero en Esperanto faris prelegon en Unesko, subskribis kunlaboran kontrakton pri eldono de Unesko-Kuriero tuj post mia prelego, sukcese kunsidis kun Unesko-funkciuloj pri Unesko-Kuriero en ties oficejo. La du aferoj estas la plej grandaj ĝojoj kaj feliĉoj dum mia tuta esperantista vivo.

 Vi ricevis ĉi tiun honoran titolon unuavice pro tio, ke vi “iniciatis kaj ekredaktis la Esperanto-version de Unesko-Kuriero, kunmetis por ĝi tradukteamon”…

 Ne mi lanĉis la ideon eldoni Unesko-Kurieron en Esperanto. Post la publikigo de la Unesko-rezolucio de Montevideo (1954) multaj esperantistoj esperis, ke Unesko eldonos ĝin en Esperanto. Post la Unesko-rezolucio de Sofio (1985) multaj esperantistoj per leteroj al Unesko forte proponis, ke ĝi uzu Esperanton. Kaj la plej facila uzado estas eldoni Unesko-Kurieron en Esperanto, kaj per tio ni povus montri al la mondo ke Unesko iamaniere akceptas Esperanton por realigi siajn celojn.

 Post kiam la interreto populariĝis, kaj oni povis sendi retajn mesaĝojn tute senpage, Mario Fonseca alvokis esperantistojn inundi Uneskon per retaj mesaĝoj, petante eldoni la Kurieron en Esperanto. Laŭ lia alvoko, multaj esperantistoj sendis al Unesko amason da retaj mesaĝoj tre facile, kaj tute senkoste. Unu persono povis sendi eĉ cent mesaĝojn tage. Kaj tiamaj teknikistoj ankoraŭ ne havis sufiĉan kapablon bloki la spamajn mesaĝojn.

 Tiu kampanjo ĝenis la funkciulojn de Unesko, kiuj kontaktis tiaman Ĝeneralan Direktoron Osmo Buller, por ke UEA haltigu la retmesaĝan bombadon de Unesko. Laŭ la postulo de Unesko, Osmo Buller publikigis malferman leteron por ĉesigi la agadon, en kiu li interalie skribis: “Dum la pasintaj jardekoj UEA jam plurfoje diskutis pri la sama ideo kun respondeculoj de Unesko. Kvankam ŝanĝiĝis la respondeculoj, la respondo restis la sama: se UEA aŭ iu alia pretas financi ĉion, Unesko pretas doni permeson al Esperanta eldono de Unesko-Kuriero” (Eventoj, 2000, №182). Post lia alvoko la esperantistoj ĉesis retmesaĝan bombadon al Unesko. Laŭ ĉi tiu letero, ekzistis ebleco eldoni la Kurieron en Esperanto, sed UEA ne havis buĝeton por financi la eldonadon. Post 12 jaroj la revuo bedaŭrinde ĉesis aperi pro manko de financaj rimedoj, ĉar en 2012 Usono ĉesis pagi la membran kotizon.

 De septembro ĝis oktobro 2016, mi volontule laboris du monatojn en la Centra Oficejo de UEA. Laborante en la koro de Esperantujo, mi povis profunde pensi, kiel eblas plibonigi la uzadon de Esperanto. La 17an de oktobro 2016 mi legis en la retejo de Unesko, ke la registaro de Ĉinio decidis donaci 5,6 milionojn da usonaj dolaroj por financi la eldonadon de la Kuriero en la ses UN-lingvoj. La novaĵo tuj atentigis min, ke venas ĝusta momento por eldoni Unesko-Kurieron en Esperanto.

 

 Antaŭ la enirpordo de la Centra Oficejo de UEA

 Multaj bonaj ideoj aperas en la mondo (kaj en Esperantujo), sed nur malmultaj efektiviĝas. Kiel okazis, ke via ideo iĝis realo?

 En Esperantujo vere ne mankas bonaj ideoj. Mi alte aprezas la vortojn de Humphrey Tonkin ke “R” (realigo) multe pli valoras ol triobla “P” (propono, plano kaj projekto). Por realigi la ideon mi esploris la aferon, trovis la malferman leteron de Osmo Buller, konsultis lin kaj rete demandis miajn amikojn en Ĉinio. Mi konsciis, ke eblus havi subtenon de Unesko, se ni povus trovi financan rimedon. Do mi decidis komenci la eldonon nome de la Esperanto-Centro “Ora Ponto” en Ĉinio, unue per mia propra mono, kaj poste serĉi monon por daŭrigi la eldonadon.

 Mi intencis eldoni Unesko-Kurieron nome de la centro. Tamen, post esplorado kaj konsultado, mi eksciis, ke, “Ora Ponto” ne rajtas eldoni ajnan periodaĵon. Mi pensis ke la plej bona maniero estus, ke UEA eldonu ĝin, kaj mi, komisiite de UEA, plenumu la taskon nome de UEA. La 23an de oktobro, mi skribis proponan leteron al Mark Fettes, la prezidanto de UEA. Post multaj komunikiĝoj inter ni, Mark Fettes nome de UEA skribis petleteron al Unesko, kaj ricevis pozitivan respondon. Mark tuj komisiis al mi, Veronika Poór kaj Maria Spanò (estraranino de UEA), iĝi respondeculoj de la projekto, nome de UEA kontakti Uneskon por realigi la projekton.

 Kiujn problemojn vi frontis en la unua eldonjaro? Ĉu ĉiujn vi sukcesis solvi?

 La problemoj, kiujn mi frontis en la unua eldonjaro, estas manko de laborfortoj kaj mono.

 La 12an de majo de 2017 Unesko eldonis la unuan numeron de la Kuriero (aprilo-junio) en la ses UN-lingvoj kaj poste ankaŭ en la portugala lingvo, subvenciita de Portugalio. Mi tuj komencis la laboron kun helpo de kelkaj bonkoraj kunlaborantoj: Renato Corsentti, Bak Wan, Mixi k. a. La 23an de majo en la Gazetaraj Komunikoj de UEA aperis alvoko por serĉi tradukistojn kaj provlegistojn por la Kuriero. 36 esperantistoj el 23 landoj aliĝis al la kunlabora teamo. Ankaŭ oficistino de El Popola Ĉinio kaj tradukisto el Ĉina Radio Internacia afable tradukis aparte gravajn artikolojn. La laborforta problemo estis solvita. Tamen ĉiuj estas senpagaj volontuloj. Mi ĉiam sentas honton kaj maltrankvilon pro tio, ke mi ne kapablas rekompenci ilian laboron. Mi dubas, ke la senpaga traduka sistemo povos daŭri longe.

 La dua problemo estas financado. Por havi permeson eldoni ĝin, mi promesis al Unesko kaj UEA, ke mi mem pagos la eldonkostojn. Mi povos daŭrigi la eldonon sen ekstera subvencio, tamen finfine la eldonado ĉesos pro financa problemo, se ni ne povos trovi novajn rimedojn.

 En la ĉina lingvo estas esprimo “rajdi tigron” pri ege emocia kaj danĝera situacio. Post la eldono de la 3a Kuriero, mi sentis ke ni jam ekrajdis tigron. Ni laŭdas, fieras kaj huraas pro la sukceso. Tamen post la huraado ni devas racie pensi, ĉu ni ĉesos rajdi aŭ antaŭeniros. Ĉesi rajdi tigron signifus morton. Ni fariĝus nutraĵo por la tigro tuj post la desurtigriĝo. Dum longa tempo ni forte esperis kaj petis Uneskon uzi nian lingvon. Hodiaŭ ĉiuj UN-lingvaj legantoj de la Kuriero scias ke la Esperanto-versio estas eldonata, ĉiuj landaj ambasadoroj ĉe Unesko kaj ĉiuj oficistoj de Unesko bone scias, ke Esperanto estas akceptita de Unesko. Kion oni pensos pri Esperanto, se ĉesos la Esperanto-versio de la Kuriero? Ĝia malapero signifus malsukceson de nia lingvo. Neniu Unesko-funkciulo volus pripensi la eblecon akcepti Esperanton kiel laborlingvon de Unesko, se la Esperanto-versio de la Kuriero malaperus. Feliĉe ESF decidos subvencii nin per kvin mil usonaj dolaroj por mildigi la financan premon. Mi kore dankas al la estraro de ESF.

 La decido de la internacia elekta komisiono mencias ankaŭ, ke vi “lanĉis la sendependan revuon Tra la mondo”? Kio ĝi estas?

 Tra la mondo naskiĝis pro la projekto Unesko-Kuriero en Esperanto. Ekde mia volontulado en CO mi pensis ke mi devos preni la taskon redakti Unesko-Kurieron kiam Unesko konsentos la eldonadon. Por lerni enpaĝigon mi prove redaktis eksperimentan revuon en decembro 2016. Post la finredaktado mi sentis ke la eksperimenta revuo povas plenigi la truon de manko de Esperanta revuo en Ĉinio. La 1an de januaro 2017 la unua numero de Tra la mondo estis publikigita. Ekde la 2a numero Interkultura Centro Herzberg en la Esperanto-urbo prenis la eldonan taskon, petinte internacian numeron, kaj mi daŭre restas la ĉefredaktoro de la revuo. La du Esperanto-Centroj bone kunlaboras ĝis nun. Oni povas elŝuti ĝin ĉe http://tra-la-mondo.esperanto-urbo.de/

 Ĉu estas malfacile esti redaktoro de du gazetoj?

 Se temas pri Unesko-Kuriero, la tre kapabla vicredaktoro Andrej Peĉënkin komencis kunlabori ekde la lasta numero de 2017. Li plenumas multajn taskojn en Unesko-Kuriero kaj fariĝis ankaŭ vicredaktoro de Tra la mondo ekde 2018. La tradukistoj kaj provlegistoj el 20 landoj multe helpas. Se temas pri Tra la mondo, mi feliĉe havas bonegajn kunlaborantojn Zsófia Kóródy, Li Chuanhuan (Gajo) kaj aliajn.

 Kio estas “Ora Ponto”, la eldonanto de Unesko-Kuriero?

 Ĝia plena nomo estas Internacia Centro pri Scienco kaj Kulturo “Ora Ponto”, kaj la kroma nomo estas Esperanto-Centro “Ora Ponto”. Ĝi estas mia privata nekomerca organizo, registrita ĉe la asocia administrejo de la registaro en 2013. Ĝia ĉefa tasko estas disvastigi Esperanton. Antaŭ aprilo 2017 ĝi estis plene subvenciita de la samnoma firmao “Ora Ponto”. Post la malfondo de la firmao mi mem pagas la kostojn, inkluzive de la eldonado de Unesko-Kuriero kaj Tra la mondo. Vizitantoj estas bonvenaj. Ni povas liveri al vizitantoj senpagan modestan loĝadon en la centro.

 Vi estas la unua aziano, kiu iĝis la Esperantisto de la Jaro, je la dudeka elekto ekde 1998. Ĉu temas pri dominado de la Eŭropa civilizacio (al kiu vastasence apartenas ankaŭ Aŭstralio kaj Ameriko, de kie venis kelkaj laŭreatoj) en Esperantujo?

 Esperanto apartenas al la eŭropa kulturo. Se ĝi estas arbo, la radikaro daŭre restas en Eŭropo, kaj la semoj disflugas al diversaj lokoj de la mondo, kie elkreskas arbetoj. Eŭropanoj aŭ eŭrop-lingvanoj daŭre regas Esperantujon. Oni ofte per facila maniero senkonscie malfaciligas Esperanton, kiu jaron post jaro perdas sian plej gravan avantaĝon “facileco”. La plimalfaciliĝo de Esperanto baras la vojon al aziaj esperantistoj, kaj fortimigas multajn azianojn. Ĝuste pro tio multaj azianoj, tre kapablaj en siaj fakoj, estas ĉiamaj komencantoj eĉ post du aŭ tri jardekoj da esperantisteco. Kiel aziano mi sentas, ke Esperanto iras sur tre danĝera vojo. Se ĝi fariĝas malfacila lingvo, kial aziano akceptu ĝin?

 Kiu(j) estas la baza(j) diferenco(j) inter la Esperanto-movado en Azio kaj en Eŭropo kaj Ameriko?

 En Eŭropo aktivas ĉefe maljunaj esperantistoj kun altaj lingvaj kapabloj. Junuloj aktivaj povas facile kreski en tia vere Esperanto-etoso. Junuloj estas tre malmultaj tie, tamen ili bonege parolas Esperanton. Oni ŝatas ĝui Esperanton nur en Esperantujo. Mi miras, ke iu homo vivas en la sama strato de CO pli ol 20 jarojn, sed sciis neniom pri Esperanto kaj UEA, kiam mi demandis lin. UEA en Eŭropo ŝajne estas insulo, nekonata de publiko.

 En Azio aktivas ĉefe mezaĝuloj kun nesufiĉa lingva kapablo. Oni ŝatas diskuti kaj prelegi pri Esperanto nur nacilingve. En naciaj kongresoj oni parolas naciajn lingvojn sed ne Esperanton, kaj neniu miras pri tio. Oni havas multajn ideojn tamen ne kapablas esprimi ilin en Esperanto. Kaj finfine la bonaj ideoj fariĝas nenio tuj post la kongresoj. En universitato oni povas facile fondi kursojn kun centoj da studentoj, tamen post la diplomiĝo estas tre malfacile trovi esperantistojn inter ili. Ili ne ellernis ĝin. Malgraŭ tio Azio ankoraŭ estas abunda tero, kie naskiĝos esperantistoj estonte.

 La situacion en Ameriko mi ne bone konas. Mi sentas ke tie junuloj estas pli multaj ol en Eŭropo, kaj lingve pli altnivelaj ol en Azio.

 Kiun rolon Esperanto havas en via vivo?

 Dum longa tempo mi estis ŝtata oficisto kaj agronomo. Por praktiki Esperanton en mia fako, mi skribis leterojn al miaj korespondantoj kaj petis bonajn semojn de diversaj landoj. En 1995 mi sukcese kolektis 53 variojn de diversaj semoj el pli ol 20 landoj. Esplorante ilin, mi sukcese selektis bonan kulturvarion de akvomelono. Ĉar mi rajtis nomi la novan semon, mi nomis ĝin “verda stelo”. La akvomelono “verda stelo” estis produktiva, sukoriĉa kaj bongusta. Pro mia sukcesa laboro, la scienca departemento de la loka registaro asignis 4000 juanojn por subteni la laboron. Poste mi verkis sciencan esploran raporton en Esperanto. Mi publikigis ĉirkaŭ 30 sciencajn esplorajn raportojn en diversaj gazetoj, el kiuj triono estis en Esperanto. Ĝis nun mi publikigis dek sciencajn artikolojn pri agronomio en Scienca Revuo, Internacia Agrikulturo, Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj, La Mondo kaj en IKU-libro. En 2014 mi prelegis pri “Genetika modifo kaj daŭripova agrikulturo” en Internacia Kongresa Universitato, kaj faris ĉefteman prelegon en la 99a UK pri “Agrikultura daŭripova evoluo”. Mi estis multfoje premiita de centra, provinca, urba kaj gubernia registaroj de Ĉinio pro la esplorado en agrikulturaj scienco kaj teknologio.

 En Esperantaj gazetoj kaj retejoj oni vidas multe da pesimismo pro la stagnado en la tradiciaj movadaj strukturoj. Kion vi opinias pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto?

 Laŭ mi, esperantistoj daŭre malmultiĝos kaj maljuniĝos en la venonta jardeko, sed junaj esperantistoj fariĝos pli kaj pli kapablaj kaj viglaj danke al interreto. Junuloj havas bonajn kondiĉojn por rapide progresi en la moderna tempo. Esperanto plene sukcesos nur tiam, kiam la tuta mondo volos lerni la ĉinan lingvon. Tiam kiam eŭroplingvanoj ege ĉagreniĝas pro la malfacileco de la ĉina lingvo, Esperanto estos bona solvo facile akceptebla en la mondo. La tradiciaj movadaj strukturoj vere situas en malfacilo. Tamen individuaj aktivuloj fariĝas pli liberaj kaj kapablaj ol antaŭe. Individuoj povas krei miraklajn atingojn, kiujn eĉ asocio ne povas. Esperanto ĉiam vivos, kaj finfine sukcesos.

 Ĉi tiu intervjuo aperos en La Ondo de Esperanto. Kiun opinion vi havas pri ĉi tiu gazeto?

 Mi kore dankis vin, ke vi kreis la enhavriĉan gazeton. Kiel dumviva membro kaj membro de financa komisiono de UEA, mi penas ke UEA kun sia 24-paĝa revuo Esperanto, kotizita de ĉirkaŭ 5000 indivuduaj membroj, devu lerni de via sperto. Mi diras, ke individuo povus esti pli kapabla ol asocio. La Ondo de Esperanto, eldonata de vi, estas bona ekzemplo, lerninda por UEA.

 Neevitebla demando: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo?

 Jarlibro, Eseoj memore al Ivo Lapenna, kaj Historio de UEA. En la insulo mi preferos trankvile pensadi, kiel reformi nian movadon.

 Kaj laste: pri viaj planoj.

 Ekde aprilo 2017, mi plentempe volontule laboras nur por Esperanto. Mi ne plu pensos pri alia laboro. Unuflanke, mi penos, ke Unesko akceptu Esperanton ankaŭ en alia kampo, ekzemple per esperantigo de la retejo de Unesko ktp. Mi antaŭvidas, ke, se ni petos, Unesko certe konsentos esperantigi la retejon de Unesko-Kuriero, ĉar jam aperis la retejo en la portugala lingvo, kiu ne estas “oficiala” UN-lingvo. Aliflanke, mi klopodos montri la Kurieron al neEsperanta publiko por varbi lernantojn, subtenantojn kaj amikojn de Esperanto, ekzemple, prelegante en universitatoj aŭ ĉeestante neEsperantajn kongresojn. Unufraze: mi penos per Unesko-Kuriero ligi Esperanton kun neesperantista publiko.

 Intervjuis Aleksander Korĵenkov

 La Ondo de Esperanto, 2018, №2 (280).

   Hori Jasuo: la Esperantisto de la Jaro 2018 La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

 Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013), Mireille Grosjean (2014), Chuck Smith (2015), Stefan MacGill (2016) kaj Trezoro Huang Yinbao (2017).

 En 2017 la elektado de la Esperantisto de la Jaro okazis por la 21a fojo. Ĉi-jare 18 kandidatigantoj proponis 22 kandidatojn, al kiuj 17 elektantoj jene donis siajn voĉojn:

 Hori Jasuo — 11 voĉoj Halina Gorecka — 5 voĉoj Carlo Minnaja — 4 voĉoj Peter Baláž — 3 voĉoj

 Kvar kandidatoj ricevis po du voĉojn, tri kandidatoj ricevis po unu voĉon.

 Hori Jasuo, 77-jara universitata instruisto el Japanio, eksa estrarano de Japana Esperanto-Instituto (1993–2014) kaj UEA (2007–2010), redaktoro de La Revuo Orienta kaj poste de Esperanto en Azio, prezidanto de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) en la jaroj 2001–2006. Li estas elektita pro la lanĉo kaj daŭra funkciigo de la populara legoprojekto “Esperanto-Sumoo”, kiu en novembro 2018 atingis la 55an sesion kun pli ol 300 legemuloj el 33 landoj, kaj pro la regula verkado kaj eldonado de la esearo Raportoj el Japanio, kies 21a volumo aperis ĉi-jare ĉe lia eldonejo Horizonto.

 Gratulon al la Esperantisto de la Jaro 2018, Hori Jasuo!

 Paweł Fischer-Kotowski sekretario

  Elektokomisiono de La Esperantisto de la Jaro 2018 Proponantoj Marija Belošević (Kroatio): vicprezidantino de IKUE Marek Blahuš (Ĉeĥio): eksestrarano de E@I, vikimediano, komputila lingvisto Renato Corsetti (Britio): eksprezidanto de UEA István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto Lee Jungkee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro Vinko Markovo (Francio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro James Rezende Piton (Brazilo): konsilanto de BEL, aktivulo de Skolta Esperanto-Ligo Chuck Smith (Usono/Germanio): kunfondinto kaj teknikestro de Amikumu Franciska Toubale (Aŭstralio): kunlaboranto de la radio 3ZZZ Sibayama Zyun'iti (Japanio): estrarano de JEI, ĉefredaktoro de La Revuo Orienta Paulo Sergio Viana (Brazilo): tradukanto kaj preleganto Ĉielismo Wang Tianyi (Ĉinio): prezidanto de IKEF, direktoro de Ĉina Esperanto-libroservo, komitatano de ĈEL

 Elektantoj Peter Baláž (Slovakio): kunordiganto de E@I Petr Chrdle (Ĉeĥio): posedanto de la eldonejo KAVA-PECH Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE Mireille Grosjean (Svislando): prezidanto de ILEI Anna Jausions (Francio): eksprezidantino de OSIEK Reza Kheir-khah (Tajvano): redaktoro de Formoza Folio Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM Katalin Kováts (Nederlando): lingvisto, metodologo, redaktoro de edukado.net Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio): ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto Vasil Kadifeli (Turkio): tradukanto, eldonanto de Turka Stelo Tahira Masako (Japanio): kunlaboranto de KAEM Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de kooperativo Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors Roland Rotsaert (Belgio): redaktoro de Monato pri ekonomio Syôzi Keiko (Japanio): revizoro de JEI, eldonanto ĉe Libroteko Tokio

 Sekretario Paweł Fischer-Kotowski (Pollando)

   Hori Jasuo: Estu fieraj batalantoj por paco! Intervjuo kun Hori Jasuo La duan jaron sinsekve kiel la Esperantisto de la Jaro estas elektita aziano. Hori Jasuo el Japanio aktivas en Esperantujo kiel verkisto kaj eldonisto, li iniciatis legokampanjon Esperanto-Sumoo, kiun partoprenas centoj da esperantistoj. En 2018 aperis la 21a volumo de liaj Raportoj el Japanio.

 Oni proponis vin kiel kandidaton por la titolo jam kelkajn fojojn kaj vi ĝuis grandan subtenon. En la lastaj du jaroj vi estis sur la dua loko laŭ nombro de voĉoj. Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

 Mi atendis pli fruan ricevon de tiu honorigo, sed certe en la jaro 2018 mia agado estis en sia kulmino kaj mi fariĝis 77-jara en decembro, memorinda aĝo en la oriento. Do mi estas feliĉa pro tiu honorigo, memore al mia 77-jariĝo.

 Ĉu vi povas rakonti pri via Esperanto-agado en la pasintaj jaroj?

 Mi jam longe laboris por la movado: 1. Kiel prezidanto de la Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) en 2001–2008 mi multe laboris por rekonstrui azian movadon kaj ĝis nun mi redaktadas la revuon Esperanto en Azio, komence tri fojojn jare kaj poste kvar fojojn jare, jam preskaŭ 20 jarojn seninterrompe. 2. Mi komencis eldonadi librojn Raportoj el Japanio jam en 1998. 3. Mi komencis organizi Esperanto-Sumoo-n en 2009. Mia agado ne okazis speciale en la jaro 2018, sed daŭras preskaŭ 20 jarojn. Mi devis atendi la titolon “Esperantisto de la Jaro” ĝis nun, tamen tio estas ĝojiga afero, ĉar tio signifas, ke en Esperantujo troviĝis tiom multe da eminentaj homoj, kiuj meritas je “Esperantisto de la Jaro”.

 Aperis jam 21 volumoj de Raportoj el Japanio kiujn vi mem verkas kaj eldonas, impona kolekto! Kial kaj kiel vi komencis verki kaj eldoni tiun serion?

 Mi komencis verki la eseojn Raportoj el Japanio jam en 1991. Mia patro estis esperantisto, do mi konis Esperanton kiam mi estis knabo. Poste mi memlernis ĝin kaj mi apartenis al la klubo en mia urbo. Tiutempe mi havis intereson pri lingvo-lernado kaj lernis pli ol 10 lingvojn, sed konstatinte, ke la frukto estis tre mizera, mi decidis relerni Esperanton serioze, forĵetinte lernadon de aliaj lingvoj. Tiam mi devigis min plenumi tri taskojn, nome legi tri paĝojn da Esperantaĵoj ĉiun tagon, verki du eseojn monate kaj partopreni Esperanto-aranĝojn kiel eble plej ofte. Mi estas persista homo, tial mi legadis Esperantaĵojn ĉiutage dum sep jaroj, verkadis eseojn ĝis nun kaj partoprenadis, ekzemple, sinsekve en 25 Universalaj Kongresoj kaj en 8 Aziaj Kongresoj. Hazarde mi konatiĝis kun s-ro Paul Signoret, ĉefredaktanto de Sennaciulo en la 1990aj jaroj kaj dank’ al lia rekomendo mi komencis eldoni tiujn eseojn en la serio Raportoj el Japanio.

 Ĉu vi havas kontakton kun viaj legantoj? Ĉu ili mesaĝas al vi por starigi demandojn aŭ kundividi siajn opiniojn?

 Japanio estis unu sola evoluinta azia lando tiutempe, unu sola membroŝtato el Azio en G7 aŭ G8. Do multaj homoj en la mondo volis scii, kial Japanio povis evolui tiel rapide, kvankam ĝi mizere malvenkis en la dua mondmilito. Japanaj esperantistoj havis intereson pri miaj libroj kaj donacis ilin al siaj amikoj en eksterlando. Ankaŭ mi mem donacas tiujn librojn al aziaj Esperanto-asocioj, ĉar azianoj ne estis/as sufiĉe riĉaj por aĉeti japanajn librojn. Ne multaj homoj respondas al mi, sed kiam mi renkontas esperantistojn en la Universalaj Kongresoj, ofte ili diras al mi, ke ili legas miajn raportojn kaj ĝuas ilin.

 De kie vi havas forton por tiom persiste eldoni tiujn librojn seninterrompe dum du jardekoj?

 Antaŭ la Tertremego en 2011 miaj eseoj estis ne tre alte taksindaj, ĉar laŭ mia plaĉo mi elektis temojn, sed post tiu katastrofo verkado de Raportoj el Japanio ekhavis alian signifon, nome celon ŝanĝi la mondon. Ja tiu tertremo detruis multajn urbojn kaj pereigis multajn homojn, sed tio estas japana problemo. Simile okazis/as tertremoj kaj cunamoj en diversaj landoj. Kompreneble, internacia socio helpas la suferantajn landojn, sed tiuj landoj devas mem helpi. Sed en 2011, sekvante la tertremon kaj la cunamon, okazis grandegaj nukleaj akcidentoj, samtempe en kvar nukleaj reaktoroj en Fukuŝima. En la mondo jam ekzistas multe da nukleaj centraloj. Se okazos gravaj akcidentoj kiel Ĉernobil, Three-mile Island kaj Fukuŝima, la mondo pereos. Nukleaj akcidentoj nepre okazos. Nukleo estas tiel danĝera por la ekzisto de la homaro. Mi volis ŝanĝi la mondon en sennuklean mondon per Esperanto, pli precize per miaj raportoj. Ekde 2012, nome ekde la 15a eldono de Raportoj el Japanio, mi verkis ĉefe pri tio, kio okazis/as en Japanio, nome kiel la suferantoj strebas reakiri sian eksan vivon, kia estas la nuna stato de la difektitaj nukleaj centraloj, kio estas la japana nuklea politiko ktp.

 Ĉu viaj raportoj en Esperanto havas tiom da influo al la mondo?

 Se ni havas tian pesimistan starpunkton, ni ne povas ŝanĝi la mondon. Esperanto-mondo konsistas el sinceraj kaj kleraj homoj loĝantaj en diversaj lokoj en la mondo. Se ni dependas de tiuj homoj, ni povas fari grandan aferon. Mi dissendas miajn raportojn al 1000 esperantistoj en la mondo. El ili multaj legas ilin, kaj nemalmultaj transsendas ilin al siaj amikoj, kaj en Francio komence s-ro Paul Signoret kaj s-ino Ginette Martin, ambaŭ jam forpasintaj, kaj nun aliaj homoj okupiĝas pri tradukado de miaj eseoj en la francan kaj dissendas la tradukaĵojn al pacamantoj kaj kontraŭnukleaj movadanoj. En majo 2015 la dramo “Fukuŝima-laboro en progreso” estis prezentita en la teatro en Parizo. Tiu dramo baziĝas sur la protokolo de s-ro Joŝida, la tiutempa estro de la nuklea centralo №1 de Fukuŝima, tradukita de mi en Esperanton. Mi aŭdis pri tiu informo de Ginette, mi estis tre kortuŝita, sciante, ke mia ŝajne sensignifa klopodo raporti pri Japanio donas certan influon al la mondo. Ginette diris, ke ŝia traduka laboro estas la plej valora agado dum ŝia longa Esperanto-vivo, ĉar ŝi povis kontribui al pli bona mondo per sia laboro kaj per Esperanto. Ĉiuj landoj havas siajn proprajn problemojn kaj raportindajn meritojn. Se esperantistoj raportos pri tiuj aferoj al la mondo, interkomprenado pli evoluos, sekve tio kontribuos al la monda paco. Mi volas, ke esperantistoj estu pli skribemaj kaj raportemaj kun certa celo.

 Vi laŭreatiĝis pro via plurkampa agado, i.a. pro la iniciato de la leg-instiga projekto Esperanto-Sumoo. Kial vi opinias, ke legado en Esperanto estas grava?

 Mi komencis organizi Esperanto-Sumoon en 2009. Mi ekagis kiel prezidanto de KAEM en 2001 kaj poste okazis la UK en Jokohamo en 2007. Dum tiuj jaroj mi malmulte legis. Por la japanoj Esperanto ne estas facila, tial multaj ne legas multe, aŭ legas tre malmulte. Tio ne okazu en Esperantujo! Mi cerbumis, kiamaniere ni povos instigi ilin kaj min legi multe da Esperanto-libroj, kaj mi inventis tiun sistemon.

 Kiel oni povas partopreni en Esperanto-Sumoo?

 Sumoo estas japana tradicia lukto kaj la konkurso okazas en neparaj monatoj dum 15 tagoj. Esperanto-Sumoo okazas en la sama periodo, sed la partoprenantoj ne interbatalas, ili batalas kontraŭ sia maldiligenteco. Ili elektas libron kaj decidas kvanton de paĝoj kiujn ili legos ĉiun tagon dum tiuj 15 tagoj. Vidu mian datumon en januaro 2019:

 Horizonto (s-ro HORI Jasuo, Maebaŝi, Gunma, Japanio) “La Pupo” de Boleslaw Prus. 10 paĝojn. OOOOO OOOOO

 En la januara sumoo, mi decidis aŭ promesis al mi legi la libron La Pupo kvin paĝojn ĉiutage. Nun estas la deka tago, kaj mi diligente legadis ĉiun tagon, do mi havas 10 pilketojn (10 venkojn). Ekde septembro 2009 ĝis nun mi partoprenadas en 56 Sumooj seninterrompe kaj senmalvenke, do mi legis 840 tagojn, nome pli ol 8400 paĝojn, nome 42 librojn, kiuj havas 200 paĝojn.

 Kiom da homoj partoprenas en la Sumoo?

 Ni jam havis 56 Sumoo-konkursojn. Komence la nombro de la partoprenantoj estis malgranda, sed nun ĉirkaŭ 300 homoj el pli ol 30 landoj partoprenas. Ekde la komenco entute preskaŭ 10 mil homoj partoprenis. Ni kalkulu: 10.000 homoj legis po 5 paĝoj tage dum 15 tagoj = 750.000 paĝoj 750.000 paĝoj = 3750 ducent-paĝaj libroj

 Vi povas imagi, kiom granda estas la efiko de la Sumoo.

 1) Esperantistoj havas pli da kapablo de Esperanto. 2) Tiom da Esperanto-libroj (dormintaj en ŝrankoj kaj stokejoj) estis legataj. 3) Eldonistoj kaj libroservoj tiom profitis. 4) Esperanto-verkistoj estas kuraĝigitaj. 5) Samtempa legado en la mondo solidarigas la partoprenantojn, nome kontribuas al progreso de amikeco.

 Prizorgi 300 homojn estas malfacile por mi, do nun mi havas pli ol dek prizorgantojn el la tuta mondo. Ili ricevas rezultojn de la partoprenantoj kaj respondas ilin per kuraĝigaj vortoj. Iuj proponis, ke mi uzu modernan komputilan funkcion por la Sumoo, sed mi tre ŝatas tian primitivan, hom-al-homan rilaton. Tiu primitiveco estas unu el la ŝlosiloj de sukceso. Unu polino prizorgas nian retejon. Bonvolu viziti ĝin por vidi la historion de la Sumoo kaj ĝian sistemon. Mi kredas, ke Esperanto-Sumoo estas la plej granda legkonkurso en la homa historio dank’ al interreto kaj Esperanto. Mi kredas ankaŭ, ke la Sumoo ŝanĝas/os la Esperanto-movadon. Ŝanĝi la Esperanto-movadon kaj sekve/samtempe ŝanĝi la mondon estas mia celo de la Sumoo kaj mia agado, ŝajne eksterordinara kaj freneza por la legantoj. Mi decidis dediĉi mian vivon ĝis mia morto al la progreso de la Sumoo. Mi estas tre fiera kaj ĝoja, ke mi povis inventi la Sumoon.

 Vi mem estas eldonisto. Kiujn librojn aperigas via eldonejo Horizonto?

 Komence mi petis de alia eldonejo eldonon de miaj libroj, sed tio estas ĝena, eble por ĝi kaj ankaŭ por mi, do mi decidis fondi mian eldonejon. En mia eldonejo mi estas la prezidanto, oficisto, enpaĝigisto, desegnisto, fotisto, redaktisto, vendisto. Mi faras ĉion krom presado. Dank’ al komputilo mi povas redakti librojn facile. Antaŭ la Katastrofo en 2011 mi eldonis nur la libron Raportoj el Japanio en mia eldonejo, sed post la katastrofo mi ekhavis multajn temojn por libroj, do mi multe eldonas jene, ekzemple en 2018: Hajkoj kaj Tankaoj pri la Fukuŝima-Katastrofo (japana kaj Esperanta), Raportoj el Japanio 21 (Esperanta) kaj Esperanto-esearo de la mondvojaĝanto s-ro HORI 8 (japana). Krome, mi eldonis la esearon de 23 verkistoj el 20 landoj Ĉiutaga Vivo tra la mondo. En 2019 mi planas eldoni tri seriojn de libroj kiel en la antaŭaj jaroj kaj krome en februaro aperos Krabŝipo, proleta novelo verkita de Kobajaŝi Takiĵi en 1929, kiun s-ino Ŝimazu kaj mi tradukis. Mi volas, ke multaj esperantistoj legu ĝin kaj por tio evoluo de Esperanto-Sumoo estas tre grava.

 Esperanto certe okupas multan tempon en via vivo. Ĉu vi havas liberan tempon?

 Mi estas jam 77-jara kaj pensiulo, do mi havas sufiĉan tempon. Mi volas prezenti alian agadon. Krom Esperanto-agado mi helpas gelernantojn de la urbo Tooni, kiuj suferis/as pro la katastrofo en 2011. En la elementa kaj mez-lernejoj de tiu urbo estas 60 gelernantoj. En la cunama atako multaj perdis sian domon kaj la gepatroj, prejparte fiŝistoj, sian laboron. Post la cunamo mi volis rekte helpi gelernantojn kaj trovis fonduson “Espero al Tooni”, iniciatitan de eksa instruistino en tiu gubernio Iŭate. Mi tuj partoprenis en ĝi, kaj kiel la vic-reprezentanto mi agadas. Jam pasis ok jaroj post la katastrofo, sed ankoraŭ nun ni helpadas ilin per mondonaco okaze de ilia kursfina ceremonio.

 Ĉu tiu helpo havas rilaton kun Esperanto?

 Jes, multe. Sen Esperanto kaj sen subteno de esperantistoj en Japanio kaj en eksterlando la agado ne daŭrus tiel longe. Mi estis invitita al Francio de francaj esperantistoj en 2011, 2012 kaj 2013 kaj prelegis pri la katastrofo kaj la nuklea akcidento. Multaj aŭskultantoj donacis monon al Tooni. Paul Signoret donacis nemalgrandan sumon ĉiun jaron. Francaj Sumooistoj organizis teatraĵon por kolekti monon. Dank’ al kanadanino, ankaŭ Sumooisto, disvastiĝis rekviemo pri la katastrofo, komence en Usono kaj sekve en Japanio. En Hungario ankoraŭ nun esperantistinoj kantas tiun rekviemon en sia koruso. Mi kreis sloganaron por nia fonduso. Ĝi estas “Nia fonduso celas disvastigi A, I, U, E, O-ojn”: Ai (amo) al ĉiuj, Ikiru-ĉikara (vivforto) al gelernantoj, Uta (kantoj) por ke ni ne forgesu la katastrofon, En (homa ligo) al ĉiuj, On (dankemo) al ĉiuj kaj la sekvanta generacio.

 Tiuj gelernantoj kaj gepatroj estas tre ĝojaj, ĉu ne?

 Jes. Sed mi pli ĝojas ol ili. Ili akceptis nian donacon ne nur financan sed ankaŭ spiritan, kaj vidante nin, ili decidis, ke ili kresku kiel amplenaj homoj kaj helpu aliajn. Ĉu tio ne signifas, ke ni, esperantistoj, ŝanĝas la mondon? Vere esperantistoj estas honestaj, amplenaj kaj fidindaj homoj. Kvankam multaj ne konscias sian forton, ili faras bonon al la mondo, nome ŝanĝadas la mondon. Se ili konscios sian forton kaj agados, kiom multe da bonaĵoj ili povos fari? Esperanto havas grandan forton por ŝanĝi la mondon!

 Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunportus al neloĝata insulo?

 Mi ne kunportus librojn. Mi vivos kun bestoj kaj plantoj en la insulo kaj en la maro. Sen civilizaciaĵoj mi vivos.

 La antaŭlasta demando: kiujn planojn vi havas?

 Multaj viroj mortas en la aĝo de 82 jaroj en Japanio. Ĝis tiu aĝo mi havas kvin jarojn. Dum tiuj jaroj mi partoprenados en la UKoj (seninterrompe entute 30 fojojn) kaj eldonados la librojn Raportoj el Japanio (entute 26 libroj). Se mi povos plu vivi, mi same planos en la postaj jaroj. Ĝis la morto mi dediĉos min al Esperanto.

 En esperantistaj retdiskutoj oni vidas multe da pesimismo pro la stagnado aŭ krizo en pluraj tradiciaj movadaj strukturoj. Kion vi opinias pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto?

 Ankaŭ mi estas maltrankvila pro maljuniĝo de la japana Esperanto-movado. Tamen maljuniĝo estas socia problemo de ŝrumpanta Japanio kaj ankaŭ tiu de multaj eŭropaj landoj. Eĉ la japana registaro ne povas renversi tiun fluon, do kiel la esperantistaro? Sed nia movado dependas ne de ĉiuj japanoj, sed de sinceraj, pacamaj homoj el la popolanoj. Tiaj homoj nemalmulte ekzistas. Se ni senlace, senŝanceliĝe semas Esperanton kaj agadas por Esperanto, certe ekestos sekvantoj. Nun multaj esperantistoj ne estas fieraj esti esperantistoj, hontante pro sia malalta kapablo de Esperanto. Kiuj sekvos ne-fierajn homojn?

 Fidu Esperanton. Lernu kaj lernu, verku kaj verku, legu kaj legu en la Sumoo, klopodu kaj klopodu, kaj kun fiero semu kaj semu, kaj vi povos trovi samideanojn... kaj ŝanĝi la movadon kaj la mondon. Estu fieraj batalantoj por paco!

 Intervjuis Paŭlo Fischer-Kotowski

 La Ondo de Esperanto, 2019, №2 (292).

   Anna Löwenstein: la Esperantisto de la Jaro 2019 La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

 Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013), Mireille Grosjean (2014), Chuck Smith (2015), Stefan MacGill (2016), Trezoro Huang Yinbao (2017) kaj Hori Jasuo (2018).

 En 2019 la elektado de la Esperantisto de la Jaro okazis por la 22a fojo. Ĉi-jare 15 kandidatigantoj proponis 20 kandidatojn, al kiuj 15 elektantoj jene donis siajn voĉojn:

 Anna Löwenstein – 8 voĉoj Barbara Pietrzak – 6 voĉoj Bernhard Tuider – 5 voĉoj Halina Gorecka – 4 voĉoj Anna Striganova – 3 voĉoj Du kandidatoj ricevis po du voĉojn, kvin kandidatoj ricevis po unu voĉon.

 Anna Löwenstein, 68-jara brita verkistino, aŭtoro de originalaj romanoj kaj noveloj en Esperanto estas elektita la Esperantisto de la Jaro 2019. En 2006 ŝi iniciatis la Movadan Foiron kadre de la 91a Universala Kongreso en Florenco kaj ekde tiam prizorgas ĝin en ĉiu UK. Fine de 2018 ŝi iniciatis kaj ekredaktis la retejon uea.facila.org, en kiu aperas informoj kaj novaĵoj pri UEA kaj la Esperanto-movado. La artikoloj estas mallongaj kaj facilaj por helpi enmovadiĝon de tiuj, kiuj eklernis la lingvon per Duolingo kaj aliaj retaj kursoj.

 Gratulon al la Esperantisto de la Jaro 2019 Anna Löwenstein, kiu estas la kvara virino ricevinta ĉi tiun honoran titolon!

 Paweł Fischer-Kotowski sekretario

  Elektokomisiono de La Esperantisto de la Jaro 2018 Proponantoj Marija Belošević (Kroatio): prezidantino de IKUE Marek Blahuš (Ĉeĥio): eksestrarano de E@I, vikimediano, komputila lingvisto, akademiano Renato Corsetti (Britio): akademiano, eksprezidanto de UEA Edmund Grimley Evans (Britio): akademiano, eksprezidanto de EAB Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano Lee Jungkee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro Vinko Markovo (Francio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto, akademiano Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro, akademiano James Rezende Piton (Brazilo): konsilanto de BEL, aktivulo de Skolta Esperanto-Ligo Chuck Smith (Usono/Germanio): kunfondinto kaj teknikestro de Amikumu Franciska Toubale (Aŭstralio): kunlaboranto de la radio 3ZZZ Sibayama Zyun'iti (Japanio): estrarano de JEI, ĉefredaktoro de La Revuo Orienta Paulo Sergio Viana (Brazilo): tradukanto kaj preleganto Ĉielismo Wang Tianyi (Ĉinio): prezidanto de IKEF, direktoro de Ĉina Esperanto-libroservo, komitatano de ĈEL

 Elektantoj Peter Baláž (Slovakio): kunordiganto de E@I Petr Chrdle (Ĉeĥio): posedanto de la eldonejo KAVA-PECH Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE Mireille Grosjean (Svislando): prezidanto de ILEI Anne Jausions (Francio): eksprezidantino de OSIEK Reza Kheir-khah (Tajvano): redaktoro de Formoza Folio Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM Katalin Kováts (Nederlando): lingvisto, metodologo, redaktoro de edukado.net, akademiano Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko, akademiano Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio): vicprezidanto de UEA, ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero Vasil Kadifeli (Turkio): tradukanto, eldonanto de Turka Stelo Tahira Masako (Japanio): kunlaboranto de KAOEM Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de kooperativo Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors Roland Rotsaert (Belgio): redaktoro de Monato pri ekonomio Syôzi Keiko (Japanio): revizoro de JEI, eldonanto ĉe Libroteko Tokio

 Sekretario Paweł Fischer-Kotowski (Pollando)

   Anna Löwenstein: “Mi ne helpas komencantojn, mi helpas UEA” Intervjuo kun la Esperantisto de la jaro 2019 Ekde pluraj jaroj vi dediĉas multan tempon kaj energion al komencantoj kaj lernantoj. Jam antaŭ kvardeko da jaroj vi kreis liston de “facilaj vortoj” por Kontakto kaj ekredaktis la rubrikon, en kiu aperis artikol(et)oj facile kompreneblaj eĉ por la komencantoj. Poste vi daŭrigis en tiu kampo, nun ekde unu jaro vi redaktas la retejon uea.facila. Kial vi opinias ke tio gravas?

 Mi decidis krei retejon por novaj esperantistoj ne por helpi komencantojn sed por helpi UEA. Mi sciis, ke la membronombroj daŭre falas, ĝis tia grado ke la eĉa travivo de UEA estas ne plu certa. Sed kiel UEA povas esperi logi novulojn? La revuo estas tro malfacila por ili, kaj ĝi ne ofertas ion alian, kiu povus interesi nespertan esperantiston. Tial mia celo estis prezenti al novaj esperantistoj similspecan enhavon kiel la revuo Esperanto, kun novaĵoj pri la agadoj de UEA, informoj pri la Esperanto-movado, librorecenzoj, anoncoj kaj raportoj pri kongresoj, kaj simile. Tiel mi esperas, ke lernantoj komencos pli bone koni UEA, kaj kompreni kial ĝia pluvivado gravas por la Esperanto-movado. Tio necesas, antaŭ ol ili decidos pagi ne malgrandan kotizon por membriĝi en la asocio.

 Laŭ iuj vi ne nur helpas komencantojn, sed ŝatus entute kripligi Esperanton per simpligo. Vi mem antaŭ dek jaroj deklaris: “Poetoj detruas nian lingvon!” En la fama artikolo en la revuo Esperanto vi klarigis ke la literaturistoj portas en Esperanton amason da neutilaj vortoj kiuj malfaciligas la lingvon. Ĉu io ŝanĝiĝis en via opinio?

 Ĉu io ŝanĝiĝis en mia opinio? Simpla respondo: Ne. Mi aldonu, ke mi ne atendis, ke tiu artikolo vekos tiom da ekscito. La homoj ankoraŭ nun citas ĝian titolon. Evidente mi tuŝis nervon.

 Vi mem estas verkisto. Via plej fama verko estas la romano La ŝtona urbo el 1999, kiu havas jam kvin eldonojn kaj certan renomon inter la esperantistoj. Ĝia fragmento ĵus aperis en la nova eldono de Baza Literatura Krestomatio, kio igas vian libron parto de la literatura kanono de Esperanto. Ĉu estis malfacile adapti lingvaĵon por ke la tuta libro estu en “facila lingvo”

 La libro ne estas en facila lingvo. Ĝi estas en normala Esperanto. Esperanto ja estas facila lingvo, ĉu ne? Laŭ la vortumo de via demando, vi ŝajne supozas, ke mi subpremas apenaŭ reteneblan deziron uzi vortojn kiel “kurta” kaj “ekspliki”. Mi ne devis adapti mian lingvaĵon; tutsimple, tiuj vortoj ne apartenas al mia vortprovizo, kaj mi sentas neniun bezonon uzi ilin.

 La ŝtona urbo aperis ankaŭ en la angla. Ĉu ankaŭ tie vi aparte atentis la lingvaĵon? Ĉu via romano en la angla estas, simile, facile legebla por persono kiu ne parolas la anglan denaske?

 Pri ĝia facileco en la angla mi ne povas juĝi. Necesas aldoni, ke eble tiu miskompreno pri mia celo fontas el kultura diferenco inter anglalingvanoj kaj aliaj. En la angla, ideale, ne estas granda diferenco inter la skriba kaj la parola lingvo. Bona stilo laŭ anglalingvanoj estas simpla, klara kaj facile komprenebla, eĉ en literaturaj aŭ sciencaj verkoj. Laŭ mi, homo kiu kapablas klarigi nur per tre malsimplaj vortoj, aŭ celas impresi per sia klereco aŭ malkaŝas konfuzan pensomanieron. La plej brilaj pensistoj ofte sukcesas transdoni siajn ideojn per facile komprenebla lingvaĵo; pensu, ekzemple, pri Galileo kiu ne nur verkis nacilingve anstataŭ en la latina, sed prezentis la plej mondoskuajn sciencajn novaĵojn per dialogo inter tri amikoj. Rilate al mia verkado en la angla mi ja povas diri, ke mi multe atentas la lingvaĵon. Priskribante okazaĵon aŭ emocion, mi ĉiam strebas elekti la vortojn, kiuj plej precize transdonos tiun sperton al la leganto. Tion oni atingas ne per grandioza literatureca vortnebulo, sed per zorga elekto de la perfekta vorto por plej trafe transdoni al la cerbo de la leganto tion, kion oni havas en la propra cerbo; mi volas, ke la leganto laŭeble vidu la scenon aŭ spertu la emocion ĝuste kiel la rolulo vidas aŭ spertas ĝin.

 Verŝajne natura konsekvenco de via vidpunkto estas firma uzo de la ujo-sistemo por landonomoj. Kun via edzo vi energie argumentas por ĝi. Neniu kontribuis al tiu argumentado tiel multe kiel vi, interalie per redakto de la libro Rusoj loĝas en Rusujo. Kial, laŭ vi, la plej gravaj Esperanto-organizaĵoj kaj amaskomunikiloj ne adoptis tiun sistemon kaj ĝi fakte estas uzata nun malpli ofte ol en la pasinteco?

 Mi ĉiam insistas pri la ujo-finaĵo, ĉar mi malŝatas la konfuzon, kiu rezultis pro la enkonduko de la finaĵo -io. Tiu konfuzo estas kaŭzata de la fakto, ke -io foje estas finaĵo en si mem, dum en aliaj okazoj -i- apartenas al la radiko (pensu pri paroj kiel Aŭstr-io kaj Aŭstrali-o, Ĉin-io kaj Ĉili-o). Sekve multaj esperantistoj ne komprenas la sistemon. Se -io populariĝis en Esperanto, tio tre ofte ne estas pro intenca decido, sed simple ĉar aliaj homoj uzas ĝin, kaj pro nekompreno, kiel la sistemo funkcias. Mi ĝojas diri, ke kvankam -io certe estas pli ofta nuntempe, -ujo tamen rekomencas plioftiĝi. Dum Duolingo uzas -io, Lernu preferas -ujo (eĉ antaŭ ol mi mem enplektiĝis!). Antaŭ du monatoj mi instruis en Grezijono, kaj estis kontenta rimarki, ke multaj homoj tie efektive uzas -ujo, certe ne nur por plaĉi al mi!

 Alia via ideo estas la Movada Foiro kiun vi iniciatis en la 91a Universala Kongreso en Florenco. Ekde 2006 vi prizorgas la foiron ĉiujare kaj ĝi iĝis jam tradicia, tre ŝatata programero. Kiel vi venis al tiu ideo kaj kiel ĝi evoluis dum la jaroj?

 Dum multaj jaroj mi estis aktiva en asocio, kiu okupiĝis pri mamnutrado, kaj mi dufoje iris al ĝia internacia konferenco en Usono. Dum unu vespero, ĉiuj naciaj kaj internaciaj filioj de la asocio devis prezenti sian agadon ĉe vico de tabloj en granda salono. Mi tuj pensis, ke ni povus fari tion ankaŭ ĉe la UK. Nelonge poste okazis la UK en Florenco, kaj ĉar mi estis en la LKK, mi havis okazon por la unua fojo realigi tiun ideon. Ĝi estis tiel sukcesa programero, ke oni volonte akceptis mian proponon refari ĝin la postan jaron, kaj nun mi ĉiujare organizas ĝin, eĉ se mi mem ne iras al la kongreso.

 Esperanto certe okupas multan tempon en via vivo. Ĉu vi havas liberan tempon? Se jes, kiuj estas viaj plej gravaj okupoj ekster Esperantujo?

 Loĝante nun en Londono mi tre ĝuas la eblecon ofte iri al la teatro kaj ankaŭ viziti ekspoziciojn en muzeoj, artgalerioj kaj en la Brita Biblioteko. Ekzemple mi iris al tre bela ekspozicio ĉe la Nacia Muzeo de Portretoj pri la miniaturaj portretoj, kiuj estis popularaj inter la 16a kaj la 19a jarcentoj. Sed estas tiom da interesaj ekspozicioj, ke mi eĉ ne sukcesas viziti ĉiujn. Krome mi estas volontulo ĉe Kenwood House (https://en.wikipedia.org/wiki/Kenwood_House), bela domego el la 18a jarcento, kiu situas proksime al mi en norda Londono. Mi iras duonan tagon ĉiusemajne, kaj deĵoras en unu el la ĉambroj, kie mi devas klarigi al vizitantoj pri la historio de la domo kaj pri la pentraĵoj. Tiuj estas kelkaj senstreĉaj horoj, kiam mi tute ne pensas pri Esperanto, kaj tre ĝuas la trankvilan etoson de tiu belega loko.

 Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunportus al neloĝata insulo?

 Verŝajne surprizos vin scii, ke mia unua elekto estus PIV! – ĉefe se mia restado sur la insulo estus tre longedaŭra. Mi ne senkritike akceptas ĉiun vorton en PIV, sed ĝi donas al la uzanto ĉiujn necesajn informojn por taksi la utilecon de vorto kaj por decidi, ĉu mem uzi ĝin, ĉu ignori ĝin. Se sur la insulo troviĝus ankaŭ bona provizo da papero kaj skribiloj mi povus per ĝia helpo traduki anglalingvan verkon, kiun mi espereble rajtus kunhavi krom la Esperantaj. Ŝajnas al mi, ke la ĉefa kriterio por libro, kiun oni kunhavus sur neloĝata insulo, estus ke ĝi estu tre longa kaj enhavoriĉa. Kiom da tagoj aŭ monatoj oni eventuale devus pasigi tie, tute sola? Mi ŝatus ekzemple kunhavi Kalevala. Mi konfesas, ke mi ne legis la tutan verkon, nur kelkajn paĝojn, sed mia longedaŭra restado estus okazo por finlegi kaj detale studi ĝin. Ĉu ekzistas Milito kaj paco en Esperanto? Mi vidas laŭ Vikipedio, ke ĝi estis tradukita de Ivan Ŝirjaev, sed ke bedaŭrinde la manuskripto malaperis. Kiel granda perdo! Do mi devus kontentiĝi per La mastro de l’ ringoj tradukita de Auld, aŭ La grafo de Montekristo tradukita de Daniel Moirand. Ambaŭ verkojn en Esperanto mi jam legis (kaj ankaŭ recenzis), sed ili estas tiel longaj kaj interne variaj, ke ili certe plenigus multajn horojn sur la insulo. Kiun el la du elekti? Mi vere ne povas decidi!

 La antaŭlasta demando: kiujn planojn vi havas?

 Miaj nunaj agadoj estas jam tiel temporabaj, ke mia sola plano en ĉi tiu momento estas plufari tion, kion mi nun faras: redakti uea.facila, instrui Esperanton, organizi la Movadan Foiron, de tempo al tempo verki recenzon aŭ artikolon. Mi certe ne havas tempon por komenci ion plian! Aldone al tio, mi devas revizii mian trian romanon La memoraĵoj de Julia Agripina. Post proksimume dekjara laborado, ofte interrompita pro miaj Esperantaj agadoj, mi finfine verkis la lastan scenon (en la angla) antaŭ kelkaj semajnoj. Necesas ankoraŭ poluri ĝian lastan ĉapitron, kaj poste relegi la tutan libron, ĉar verko produktata dum tiel longa periodo certe enhavas ripetojn kaj foje eventuale mankon de kohereco. Post tio komenciĝos du grandaj taskoj: serĉi eldonanton por la anglalingva versio, kaj traduki la tuton en Esperanton. Traduki romanon estas multe pli facila tasko ol verki ĝin, tamen tio certe postulos almenaŭ unu jaron.

 En esperantistaj retdiskutoj oni vidas multe da pesimismo pro la stagnado aŭ krizo en pluraj tradiciaj movadaj strukturoj. Kion vi opinias pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto?

 Mi estas maltrankvila almenaŭ pri la estonteco de UEA. Ĝuste tial mi malvolonte decidis forlasi mian preskaŭ finverkitan romanon por dediĉi min al retejo por novaj esperantistoj. Rilate al la lingvo, tamen, la perspektivo estas multe pli hela. Pro retaj kursoj ni nun eniras novan kaj tre pozitivan fazon kun miloj aŭ eĉ dekmiloj da novaj lernantoj. La demando estas, ĉu ni sukcesos ligi ilin kun la tradicia movado – aŭ, pli precize, ĉu la tradicia movado sukcesos adaptiĝi al la bezonoj kaj interesoj de tiuj novaj esperantistoj.

 Intervjuis Paŭlo Fischer-Kotowski

 La Ondo de Esperanto, 2019, №12 (302).

  Hejmo