Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj. |
269 597 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la semajno | Enkonduko |
Johannes BRAHMS (naskiĝis la 7-an de majo 1833 en Hamburgo kaj mortis la 3-an de aprilo 1897 en Vieno) estis germana muzika komponisto, pianisto kaj dirigento el la periodo de romantikismo. La muzikan talenton de Brahms malkovris lia patro, kiu mem ludis kontrabason. Johannes Brahms studis pianludon kaj li estis tre influita de muziko de Bach, Mozart kaj Beethoven. Pli poste violonisto Joseph Joachim interkonatigis lin kun Liszt, Robert Schumann kaj lia edzino Clara, kies kreado ankaŭ tre karakterize influis Brahmson. En la jaroj 1857 ĝis 1859 li agadis kiel dirigento kaj instruisto de muziko en kortego en la germana urbo Detmold. En 1862 li transloĝiĝis Vienon, kie li poste pasigis plimulton de sia vivo. Li fariĝis mondfama komponisto kaj li estis konsiderata kiel sekvanto de Beethoven. Kritikantoj vidis lin kiel kontraŭpoluson al la muziko de Richard Wagner. En 1870 li renkontiĝis kun la dirigento Hans von Bülow, kiu pli poste la muzikon de Brahm vaste propagandis. Sian unuan simfonion Brahms komponis en 1876; von Bülow nomis tiun ĉi simfonion kiel "la dekan simfonion de Beethoven" (kiu verkis naŭ). Brahms interalie eksidis en imperiestra komitato, kiu donis ŝtatajn stipendiojn, kaj li meritis pri dono de financa subteno al Antonín Dvořák. Multaj el liaj verkoj iĝis bazo de la moderna koncerta repertorio. Senkompromise perfektisma, Brahms detruis kelkajn el siaj verkoj kaj lasis aliajn nepublikigitaj. Brahms estis konsiderita, kaj de siaj samtempuloj kaj de postaj verkistoj, kiel kaj tradiciisma kaj kiel plinovigisto. Lia muziko estas firme enradikigita en la strukturoj kaj komponaj teknikoj de klasikaj majstroj. Kvankam multaj samtempuloj trovis lian muzikon tro akademieca, lia kontribuo kaj profesieco estis admirita de postaj gravuloj tiom diversaj kiel Arnold Schoenberg kaj Edward Elgar. La prilaborita, tre bone konstruita naturo de la verkoj de Brahms estis starta punkto kaj inspiro por generacioj de komponistoj. Interplektitaj ene de liaj detale bone konstruitaj strukturoj, tamen, estas tre profundaj romantismaj motivoj. Lastaj artikoloj de la semajno: James Cook - Goo - Marso |
Esperanta Vikipedio
Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago | Kunlaboraĵo de la semajno |
|
La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Oktobrofesto. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Somera Olimpiko 2016, Nitra, Alkoholo, Atletiko ... |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...? | |
|
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |