Turkio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Türkiye Cumhuriyeti
Turka Respubliko

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: İstiklâl Marşı
Nacia devizo: Yurtta Sulh, Cihanda Sulh
(Paco en la hejm(land)o, paco en la mondo)
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ankaro
Oficiala(j) lingvo(j) turka lingvo
Ĉefa(j) lingvo(j) turka lingvo, kurmanĝa lingvo, Okcident-armena lingvo, Laza lingvo, Balkan Gagauz Turkish, nord-mezopotamia araba lingvo, Domara lingvo, bulgara lingvo, kartvela lingvo, Ponta greka lingvo, Ubiĥa lingvo, turka signolingvo, zazaa lingvo, Hértevin, siria lingvo, Turoyo, sud-azerbajĝana lingvo, Kirmanjki, North Levantine Arabic
Plej ofta(j) religio(j) 99,8% islamo 0,2% aliaj (kristanismo kaj judismo)
Areo
 % de akvo
780,580 km²
1,3 %
Loĝantaro 82 003 882
Loĝdenso 93 loĝ./km²
Horzono UTC+03:00
Interreta domajno .tr
Landokodo TUR
Telefona kodo +90
Plej alta punkto Ararato
Plej malalta punkto Nigra Maro
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Recep Tayyip Erdoğan
Ĉefministro

Binali Yıldırım

Nacia tago diversaj
Sendependiĝo 30-a de aŭgusto 1922
Ekonomio
Valuto turka liro (TRY)
Information icon.svg
vdr

TurkioTurkujo[1] (turke: Türkiye), plene Turka Respubliko (Türkiye Cumhuriyeti), estas lando kiu ĉefe troviĝas en Azio, sur la duoninsulo Malgrand-Azio inter la Mediteraneo kaj la Nigra Maro.

Malgranda parto de la plej granda urbo Istanbulo troviĝas en Eŭropo. La azia kaj la eŭropa parto de la lando estas dividitaj per la Dardaneloj, la Marmora Maro kaj la Bosporo, kiuj kune ligas la Mediteraneon kun la Nigra Maro.

Turkio okcidente limas al Grekio kaj Bulgario, kaj oriente al Kartvelio, Armenio, Azerbajĝano, Irano, Irako kaj Sirio.

Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉefurbo: Ankaro
  • La plej grandaj urboj: milionoj en 2008 (takso):
12,57 Istanbulo
4,39 Ankaro
3,45 Izmiro

Ceteraj informoj[redakti | redakti fonton]

  • Loko: Okcidenta Azio (Anatolio) kaj Sud-Orienta Eŭropo.
  • Oficiala horo: UTC+3, ne plu somera tempo ekde 2016[2]
  • % de urbana loĝantaro: 75% (2000)
  • semotaŭga areo: 32%
  • homoj sur km² de semotaŭga tero: 266,2 (2000)
  • kreskada rapido: 1,27% (2000, takso)
  • naskoj: 18,65 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
  • mortoj: 5,96 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
  • migrantoj: 0 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
  • mortokvanto de beboj: 48,9 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
  • infanoj po virino: 2,16 infanoj naskitaj po virino (2000, takso)
  • meza vivo-longo: 70,97 jaroj (68,63 viroj, 73,41 virinoj) (2000, takso)
  • Etnoj: ĉirkaŭ 94% turka, ĉirkaŭ 6% kurdoj, ankaŭ kelkmil reprezentantoj de kaŭkaziaj etnoj: abĥazoj, osetoj ka.
  • Religio:
  • Lingvo:

turka (oficiala), *alfabeta: 82,3% (1995 takso)

Valuto: turka liro. De la 1-a de januaro 2005 nova liro (TRY) = 1.000.000 da malnovaj (TRL).

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Turkio.
La Batalo de Manzikerto, estis batalo inter Bizanca Imperio kaj la selĝukoj gviditaj de Alp Arslan la 1071 proksime de Manzikerto.

Anatolio estas unu el la kontinue loĝataj ekde plej frua antikveco teritorioj de la mondo, ĉefe pro ĝia strategie grava situo inter Eŭropo kaj Azio, kaj ankaŭ pro la bonaj naturaj kondiĉoj de la regiono.

La unua granda imperio de la regiono estis tiu de hititoj, post la 18-a ĝis la 13-a jarcento antaŭ Kristo. Preskaŭ la tuta teritorio estis regata de persoj en la 6-a kaj 5-a jarcentoj aK, kiujn poste venkis Aleksandro la Granda en la jaro 334 aK. Poste Anatolio aspektis kiel aro de helenismaj reĝlandoj, kiuj subiĝis al Roma Imperio dum la 1-a jarcento aK. En la jaro 324 la romia imperiestro Konstantino la 1-a elektis lokon por la nova ĉefurbo, la urbon Konstantinopolo (nun Istanbulo).

Ekde fino de la 1-a miljaro pK tjurkaj oguzaj triboj ekloĝis en la oriento de Anatolio. Komenciĝis poioma veno de tjurkoj okcidenten, kiu finiĝis ĉe la 16-a jarcento en la pinto de la Otomana Imperio, kies areo estis 5,6 mln km². La potenco de la imperio estis haltigita nur per granda peno de alianciĝintaj eŭropaj ŝtatoj.

Post la aro de krizaj jaroj Otomana Imperio eniris en la Unuan mondmiliton en la alianco kun Germanio kaj rezulte estis venkita. Laŭ la Pakto de Sevro granda parto de la imperio estis forprenita de aliaj landoj, i. a. ankaŭ parto de Anatolio ĉirkaŭ la nuna urbo Izmiro — al Grekio. Grekia militistaro helpe de aliancanoj okupis la novakiritan teritorion. La 19-an de majo 1919 ekflamis turka kontraŭstaro, kiun gvidis Mustafa Kemal Paŝa, poste famiĝinta kiel Atatürk. La kontraŭstaro rezultiĝis en milition, kiun modernaj turkoj nomas la Milito por Sendependeco (Kurtuluş Savaşı). En septembro 1922 la alilandaj armeoj estis forpelitaj, kaj tiam naskiĝis la moderna turka ŝtato. La 1-an de novembro 1922 la Granda Nacia Asembleo oficiale nuligis la regadon de sultano, tiel fininte la historion de 631 jaroj da Otomana Imperio. Kemal Paŝa iĝis la unua prezidento de la respubliko kaj en 1934 estis honore nomumita de la Asembleo Atatürk ("la Patro de Turkoj"). Turkio de Atatürk estis konstruata kiel okcident-tipa laika respubliko, eĉ la malnova lingvo estis reformita (ne nur ĝia skribo, sed ankaŭ la vortprovizo).

La Dua Konferenco de Kairo de 4a al 6a de decembro 1943 okazis en Kairo, Egiptio, kaj celis la eblan kontribuon de Turkio al la flanko de la Aliancanoj en la Dua Mondmilito.[4] Partoprenis la Usona Prezidento Franklin D. Roosevelt, Winston Churchill, Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando, kaj la Prezidento İsmet İnönü de la Respubliko Turkio.[4] Por la momento Turkio pluhavis sian neŭtralecon.

Post la Dua mondmilito Turkio trovis sin en la fronto de Malvarma milito. Tio donis al ĝi signifan subtenon flanke de Usono kaj, post la partopreno de internacia invado al Koreio, membrecon en NATO (ekde 1952).

Turkio travivis serion de puĉoj en 1960, 1971, 1980 kaj 1997. La du jardekoj 1970-aj kaj 1980-aj karakteriziĝis per granda politika malstabileco kaj akra kontraŭstaro de dekstruloj kaj maldekstruloj. La 15-an de julio 2-16, grupo de armeanoj provis denove krei puĉon, sed malsukcesis.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Turkio estas demokratia parlamenta respubliko. Gravan rolon en la interna politiko ludas la armeo, kiu estas garantiulo de la laika kaj unitara ŝtato, kian konstruis Atatürk.

La plej gravaj ekonomiaj kaj politikaj rilatoj de Turkio estas kun Eŭropa Unio kaj Usono. Turkio estas asocia membro de la Eŭropa Unio ekde 1964, nun la ŝtato estas en la procezo de aliĝo kun kelkaj obstakloj sur la vojo, kiel i. a. problemo de la Norda Cipro.

Historie tre komplikajn kaj neamikajn rilatojn Turkio havas kun Grekio. Kelkfoje la situacio akriĝis ĝis preskaŭa komenco de milito, eĉ malgraŭ la fakto ke ambaŭ membras en NATO. Lastatempe la rilatoj stabiliĝis ĝis tia grado, ke Grekio eĉ subtenas aliĝon de Turkio al EU.

La Partio de Justeco kaj Disvolviĝo (turke: Adalet ve Kalkınma Partisi), mallongigita al AKP aŭ AK Parti en la turka, estas socia konservativa politika partio kiu hegemonias en Turkujo. Ĝi evoluadis el islamismo, sed oficiale anstataŭis tiun ideologion per “konservativa demokratio”. La partio estas la plej granda en Turkujo, kaj havas plimulton en parlamento kun 316 membroj. La partiestro, Binali Yıldırım, estas la landa ministroprezidento; iama estro, Recep Tayyip Erdoğan, estas prezidanto de Turkujo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Turkiomapok.jpg

Turkiaj geografiaj regionoj:
  •  Marmara
  •  İç Anadolu
  •  Ege
  •  Akdeniz
  •  Karadeniz
  •  Güney Doğu
  •  Doğu Anadolu
  • Turkio situas inter kvar maroj (Nigra, Marmora, Egea, Mediteraneo) kaj sur du kontinentoj (Azio, Eŭropo). Ĝiaj regionoj havas signifajn geofizikajn kaj klimatajn diferencojn. Malgraŭ la longa marbordo la altaj partoj de la lando atingas alton de pli ol 5.000 metroj (monto Ararato). Neniu punkto de la lando distancas pli ol 600 km de iu maro; eĉ ne pli ol 500, se inkluzivi Kaspion inter la marojn.

    La plej granda lago de Turkio estas lago Van, senelflua, kun areo de 3713 km².

    La kabo Baba (en turka Baba Burnu), estas la plej okcidenta punkto de Turkio.

    Ekonomio[redakti | redakti fonton]

    "Blua Moskeo" en Istanbul

    Ekonomio de Turkio kreskis averaĝe po 7,5% jare inter 2002 kaj 2005, kio estas unu el la plej bonaj rezultoj en la mondo, komparebla kun la ekonomia kresko en Ĉinio kaj Barato. Inflacio signife malgrandiĝis, la valuto stabiliĝis, samtempe malgrandiĝis la registara ŝuldo.

    Turismo iĝis tre grava kaj rapide evoluiĝanta sektoro de ekonomio. En la jaro 2005 pli ol 21 milionoj da turistoj vizitis Turkion, lasante en la lando po pli ol 600 USD ĉiu.

    Demografio[redakti | redakti fonton]

    Je la momento de fondiĝo de la Turka Respubliko, ĝia loĝantaro estis taksita kiel 12.532 mil homoj. Ekde tiam en la lando okazis 12 censoj. Ekde 1927 la loĝantaro kreskis 4,4-oble, de 1950 ĝis 1985 – 2,5-oble. Rapida kresko de la loĝantaro restas grava problemo de la lando. En 2005 en Turkio loĝis 73 milionoj homoj.

    La teritorio de Turkio estas loĝata ne ĉie kun la sama denseco. La plej dense loĝataj estas la bordoj de la Marmora kaj Nigra maroj kaj ankaŭ la regionoj ĉe la Egea maro. La plej dense loĝata urbo estas Istanbulo.

    La ĉefa etno de la lando estas turkoj. Krom ili en Turkio loĝas reprezentantoj de almenaŭ 25 etnoj: araboj, armenoj (ĉ. 45 mil), azerioj, grekoj (ĉ. 2 mil), ĉerkesoj, kartveloj, kurdoj (ĉ. 14 milionoj), osetoj kaj aliaj. Politike Turkio konsideras sin nacia ŝtato de la turkoj.

    Kulturo[redakti | redakti fonton]

    Muziko kaj danco[redakti | redakti fonton]

    Derviŝoj dancantaj en Istanbulo

    Memlevio aŭ rondirantaj derviŝoj estas ordeno de (tariko) derviŝoj de Turkio, fondita de la disĉiploj de la granda sufia poeto Jalal al-Din Muhammad Rumi en la 13-a jarcento. La centro de la ordeno troviĝas en Konya, (Turkio).

    Jarĥuŝto, en armena lingvo Յարխուշտա, prononcite kiel 'jarĥuŝta' estas tre malnova popola kaj bataldanco armena asociita kun la altebenaĵoj de la historia regiono Sasuno en Okcidenta Armenio, nuna Turkio. La jarĥuŝto apartenas al pli larĝa kategorio de armenaj "aplaŭdodancoj" (ծափ-պարեր). Ĝin dancas la viroj, kiuj dancas ĝin pare. La pivota elemento de la danco estas antaŭa movado kiam partoprenantoj rapide aliras unu la alian kaj forte aplaŭdas sur la manpalmoj de dancistoj en la kontraŭa vico.

    Literaturo[redakti | redakti fonton]

    Inter elstaraj turkaj verkistoj menciindas Nazim Hikmet, Orhan Pamuk, Doğan Akhanlı kaj aliaj.

    Religio[redakti | redakti fonton]

    "Sabancı Moskeo" en Adana

    Pli ol 95% de la loĝantaro konsideras sin muslimoj, kvankam multaj ne estas tre religiaj. La dominanata formo de islamo estas sunaismo, tamen ŝijaismo estas disvastiĝinta inter la azerioj en la oriento kaj ĝis 20% de turkoj praktikas islamon de alavita kredo (speciale en centraj regionoj de la lando). Alavitoj ofte akuzas registaron je subteno de nur sunaismo.

    Konstitucio garantias liberon de kredo, sed klare malebligas envolviĝon de religiaj societoj en politiko (ekz., per formo de religiecaj politikaj partioj).

    Edukado[redakti | redakti fonton]

    Mezlerneja edukado en Turkio estas deviga kaj senpaga por la infanoj ekde la aĝo de 7 ĝis 15.

    La 15 ĉefaj universitatoj estas en Istanbulo kaj Ankaro. Ĝenerale estas 85 universitatoj en la lando, la ŝtataj estas nemultekostaj, dum studado en neŝtata ("fondaĵa") universitato povas kosti 15 mil USD.

    Turkio en Esperanto[redakti | redakti fonton]

    Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 17an ĉapitron "Fabeloj el Turkujo" al komentoj pri la lando; poste ŝi rakontas tri anekdotojn pri folklora heroo Nasr-ed-din Hodja.[5]

    Bildaro[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Universala Vortaro
    2. Samhoro tutjare en Turkio. (france)
    3. Turkish Statistical Institute 2007 August Report (Turkish)
    4. 4,0 4,1 U.S. Army: "Strategic Planning for Coalition Warfare, 1943-1944" de Maurice Matloff, Chapter XVI, pp. 379-380. Center of Military History, United States Army, Washington D.C., 1990. Library of Congress Catalog Card Number 53-61477. First Printed 1959-CMH Pub 1-4. Alirita la 23an de januaro 2019.
    5. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 143-146.

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

    Turkia topografio Provincoj de Turka Respubliko Flago de Turkio

    Adana | Adıyaman | Afyonkarahisar | Ağrı | Aksaray | Amasya | Ankara | Antalya | Ardahan | Artvin | Aydın | Balıkesir | Bartın | Batman| Bayburt | Bilecik | Bingöl | Bitlis | Bolu | Burdur | Bursa | Çanakkale | Çankırı | Çorum | Denizli | Diyarbakır | Düzce | Edirne | Elazığ | Erzincan | Erzurum | Eskişehir | Gaziantep | Giresun | Gümüşhane | Hakkâri | Hatay | Iğdır | Isparta | İstanbul | İzmir | Kahramanmaraş | Karabük | Karaman | Kars | Kastamonu | Kayseri | Kırıkkale | Kırklareli | Kırşehir | Kilis | Kocaeli | Konya | Kütahya | Malatya | Manisa | Mardin | Mersin | Muğla | Muş | Nevşehir | Niğde | Ordu | Osmaniye | Rize | Sakarya | Samsun | Siirt | Sinop | Sivas | Şırnak | Tekirdağ | Tokat | Trabzon | Tunceli | Şanlıurfa | Uşak | Van | Yalova | Yozgat | Zonguldak