Vikipedio:Ĉefpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bonvenon al Vikipedio

La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

231 709 artikoloj en Esperanto
394 aktivaj uzantoj


Artikolo de la semajno Enkonduko
Frida Kahlo, by Guillermo Kahlo.jpg

Frida KAHLO, plennome Magdalena Carmen Frieda KAHLO y CALDERON (naskiĝis la 6-an de julio, 1907, mortis la 13-an de julio, 1954) estis Meksika pentristino. Ŝi estis edzino de la fama surmura pentristo meksika Diego Rivera; ŝia vivo suferis la malfeliĉon de infana malsano kaj terura akcidento junaĝa kiu tenis ŝin kuŝe dum longaj tempoperiodoj, kaj ŝi suferis ĝis 32 kirurgiajn operaciojn. Ŝi havis malmulte konvencian vivon, estis duseksema kaj inter ŝiaj amantoj troviĝis Lev Trockij. Lia pentroverkaro temas pri sia biografio kaj sia propra sufero. Ŝi estis aŭtoro de ĉirkaŭ 200 verkoj, ĉefe memportretoj, kie projektis siajn malfacilaĵojn por survivi. La verkaro de Kahlo estas influita de la verko de lia edzo la fama pentristo Diego Rivera, kun kiu ŝi kunhavis emon por la popola meksika arto de indiĝenaj radikoj, inspirante aliajn pentristojn meksikajn de la periodo post-revolucia.

En 1939 ŝi ekspoziciis siajn pentraĵojn en Francio laŭ invito fare de André Breton, kiu klopodis konvinki ŝin ke ŝiaj pentraĵoj estas «superrealistaj», kvankam Frida defendis, ke tiu tendenco ne korespondis kun ŝia arto ĉar ŝi ne pentris revojn sed sian propran vivon. Unu el tiuj verkoj (Autorretrato- El Marco, kiu aktuale estas en la Centro Georges Pompidou) iĝis la unua pentraĵo de meksika artisto akirita de la Muzeo Luvro. Ĝis tiam, Frida Kahlo estis pentrinta nur private kaj ŝi mem malfacile akceptis, ke ŝia verkaro havu ĝeneralan intereson. Kvankam ŝi ĝuis admiron de elstaraj pentristoj kaj intelektuloj tiuepokaj kiaj Pablo Picasso, Vasili Kandinski, André BretonMarcel Duchamp, ŝia verkaro atingis famon kaj veran internacian agnoskon post ŝia morto, el la 1970-aj jaroj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Koloniismo - Genĵi monogatari - Baltrum


Esperanta Vikipedio
Wikipedia-logo-v2.svg

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon en Esperanto, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktistoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitaj de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la meciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Wikimedia ELiSo logo.svg

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Bildo de la tago Kunlaboraĵo de la semajno
Satelita foto de Aleutoj kaj Alaska duoninsulo.
Satelita foto de Aleutoj kaj Alaska duoninsulo.

Aldonu la venontan bildonIndeksoElstaraj bildoj en la Komunejo
Nitra - Castle.jpg

La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Nitro. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Alkoholo, Atletiko, Antarkto ...

Aktualaĵoj
Ĉu vi scias ke...?
15-a de aŭgusto
  • Flago de Peruo Almenaŭ 9 mortintoj, pro tertremo en suda Peruo.
  • Flago de Usono Almenaŭ 6 mortintoj, pro inundoj en Luiziano, Usono.
14-a de aŭgusto
  • Flago de Jemeno Almenaŭ 80 mortintoj, el kiuj 10 infanoj en lernejo, pro bombardado en Jemeno fare de la koalicio estrita de Saudarabio.
11-a de aŭgusto
  • Flago de Portugalio Kvar mortoj, 200 detruitaj domoj kaj enormaj damaĝoj pro incendioj en Madejro kaj nordo de Portugalio.
8-a de aŭgusto
  • Flago de Pakistano Atako de islamistoj kontraŭ hospitalo en Kveta, Pakistano, okazigas preskaŭ centon da mortintoj ĉefe advokatoj.
7-a de aŭgusto
  • Flago de Meksiko Inundoj en orienta Meksiko okazigas 18 mortojn.
  • Flago de Makedonio Inundoj en Makedonio okazigas almenaŭ 21 mortojn.
5-a de aŭgusto



Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:

Commons-logo.svg Komunejo
Libera dosiera deponejo
Incubator-logo.svg Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Wikimedia Community Logo.svg Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Wiktionary-logo.svg Vikivortaro
Universala libera vortaro
Wikidata-logo.svg Vikidatumoj
Libera datumbazo
Wikibooks-logo.svg Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Wikinews-logo-51px.png Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Wikiquote-logo.svg Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Wikisource-logo.svg Vikifontaro
Libera biblioteko
Wikispecies-logo.svg Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Wikiversity-logo.svg Vikiversitato
Libera universitato
Wikivoyage-Logo-v3-icon.svg Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo