Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.
|
355 741 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la MonatoUrbo de 97-a SAT-Kongreso 2024 Porto estas urbo en la norda Portugala Respubliko, haveno ĉe la Atlantiko (portugale o Porto signifas "la havenon"), ĉe kiu enmariĝas la rivero Doŭro. Ĝi donas la nomon al la Portovino. Porto estas ĉefurbo de distrikto Porto, de subregiono Metropola Areo de Porto kaj de regiono Nordo. Ĝi havas 231 800 loĝantojn (2021), dum la metropola areo (aglomeraĵo) enhavas 1 736 228 loĝantojn (2021). Ĝi estas ĉefurbo de eta municipo kun 41,66 km², areo kiu koincidas ekzakte kun la urbo kaj subdividiĝas en 15 lokaĵoj. La municipo estas limigita norde de la municipoj Matosinhos kaj Maia, oriente Gondomar, sude Vila Nova de Gaia kaj okcidente la Atlantika Oceano. Malgraŭ sia malgranda geografia amplekso, Porto estas la kvara plej granda urbo de la lando; ĝi situas pli malpli 300 km for de Lisbono. Lastaj artikoloj de la monato: Molière, Kurosawa Akira, Francisco de Goya
|
Pri VikipedioEsperanta Vikipedio Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago
|
Nuna KunlaboraĵoLa nuna kunlaboraĵo estas Projekto:Kontrolu Vikipedion. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Esperanto-muziko, Vikipedio:Polurado, Listo da Esperanto-vortaroj |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...?
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |