Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.
|
355 066 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la MonatoJean-Baptiste Poquelin, alinomita MOLIÈRE [mɔljɛʁ] kaj Moliero en esperanto (naskiĝis en Parizo, estis baptita la 15-an de januaro 1622, mortis la 17-an de februaro 1673 en Parizo), estis franca dramaturgo kaj komediisto. Konsiderata kiel animo de aktora grupo el kiu evoluis la teatrejo Franca Komedio, li restas tie la plej ludata aŭtoro. Senkompata kontraŭ pedanteco de falsaj sciuloj, mensogoj de nesciaj kuracistoj, pretendemo de novriĉaj burĝoj, Molière amis junularon, kiun li volis liberigi de absurdaj postuloj. Fore de rigoroj de devoteco aŭ asketismo, lia rolo de moralisto haltas tie, kien li difinis ĝin: « Mi ne scias ĉu ne estas pli bone labori por korekti kaj mildigi la pasiojn de homoj ol voli tute fortranĉi ilin », kaj lia celo estis unue « ridigi honestajn homojn ». Li do alproprigis al si la devizon Castigat ridendo mores (Ĝi punas ridante morojn) kiu aperis sur italaj scenejoj ekde la 1620-aj jaroj en Francio, pri komedio. Lastaj artikoloj de la monato: Kurosawa Akira, Francisco de Goya, Pano
|
Pri VikipedioEsperanta Vikipedio Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago
|
Nuna KunlaboraĵoLa nuna kunlaboraĵo estas Projekto:Kontrolu Vikipedion. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Esperanto-muziko, Vikipedio:Polurado, Listo da Esperanto-vortaroj |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...?
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |