Ivan Turgenev: La maljunulino

TurgenevMi iris sola sur vasta kampo.

Subite mi aŭdis post mia dorso facilajn, singardajn paŝojn… Iu iris laŭ miaj spuroj.

Mi retrorigardis kaj ekvidis etan ĝiban maljunulinon, ĉirkaŭvolvitan per grizaj ĉifonoj. Tra ili videblis nur la vizaĝo de l’ maljunulino: flava, faltoplena, akranaza, sendenta vizaĝo.

Mi venis al ŝi… Ŝi haltis.

– Kiu vi estas? Kion vi bezonas? Ĉu vi estas almozulino? Ĉu vi atendas almozon?

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ivan Turgenev: La vilaĝo

TurgenevLa lasta tago de junio; je mil verstoj ĉirkaŭe estas Ruslando – nia patrujo.

Egala bluo kovras la tutan ĉielon, sur ĝi estas nur unu nubeto… ĝi kvazaŭ flosas, kvazaŭ degelas. Kalmo, varmo… la aero varmas kiel ĵus melkita lakto!

Alaŭdoj sonore trilas; rukulas grandkropaj kolomboj; silente ŝvebas hirundoj; ĉevaloj ronkas kaj maĉas; hundoj ne bojas, sed staras, humile svingetante siajn vostojn.

Odoras fumo, ankaŭ herboj – kaj iomete odoras gudro, kaj iomete ledo. Kanaboj jam fortikiĝis kaj ellasas sian pezan, sed agrablan odoron.

Jen profunda, sed longa ravino kun malkrutaj deklivoj. Ambaŭflanke estas kelkaj vicoj da grandkronaj salikoj kun fenditaj trunkosuboj. En la ravino fluas rojo; sur ĝia fundo etaj ŝtonoj kvazaŭ tremetas sub la hela ondetaro. Fore, ĉe la limrando de l’ tero kaj ĉielo estas blua linio de granda rivero.

Laŭlonge de l’ ravino unuflanke estas akurataj grenejetoj, ĉeloj kun bone fermitaj pordoj; aliflanke staras kvin aŭ ses pinaj domoj kun ligno-tabulaj tegmentoj. Super ĉiu tegmento estas stango kun nestokesto, super ĉiu sojlo surfirste estas lada ĉevalkapo kun densa kolhararo. La malglataj fenestraj vitroj rebrilas per ĉielarkaj koloroj. Sur la ŝutroj estas pentritaj kruĉoj kun bukedoj. Antaŭ ĉiu domo dece staras sendifekta benko; sur la ĉedomaj remparetoj buliĝintaj katoj kuŝas streĉinte siajn travideblajn orelojn; post la altaj sojloj videblas mallumaj friskaj enirejoj.

Mi kuŝas sur sternita ĉevaltuko ĉe la rando de l’ ravino; ĉirkaŭe estas grandaj amasoj da ĵus falĉita, langvore odoranta fojno. La sagacaj mastroj disĵetis la fojnon antaŭ siaj domoj: ĝi ankoraŭ iom sekiĝos sub la arda suno, kaj poste oni portos ĝin en la fojnejon! Kia ĝuo estos dormi sur ĝi!

Krispaj infanaj kapetoj elstaras el ĉiu fojnamaso, kokinoj kun surkapaj plumtufoj serĉas muŝojn kaj skarabojn, blanklipa hundido baraktas en implikiĝintaj fojneroj.

Blondaj junuloj, vestitaj en puraj malalte zonitaj ĉemizoj, en pezaj borderitaj botoj, apoginte la brustojn sur la maljungitaj ĉaregoj, klaĉe interŝanĝas viglajn vortojn, vidigante la dentojn.

El fenestro rigardas rondvizaĝa junulino; eble ŝi ridas pro iliaj vortoj, eble pro la baraktado de la infanoj en la surŝutita fojno.

Alia junulino per siaj fortaj manoj tiras el la puto grandan malsekan sitelon… La sitelo tremas kaj balanciĝas sur la ŝnuro, faligante longajn fajrecajn gutojn.

Antaŭ mi staras maljuna mastrino en nova kvadratita jupo kaj en novaj molaj ŝuoj.

Kolĉeno kun grandaj vitraj bidoj trifoje ĉirkaŭas ŝian malhelan magran kolon, ŝia griza kapo estas zonita per flava tuko kun ruĝaj makuletoj; ĝi pendas tuj super ŝiaj malbriliĝintaj okuloj.

Sed afable ridetas la maljunaj okuloj, ridetas la tuta faltoplena vizaĝo. La maljunulino verŝajne finvivas sian sepan jardekon, sed ankoraŭ videblas, ke en sia junaĝo ŝi estis belulino!

Per la disigitaj sunumitaj fingroj de l’ dekstra mano, ŝi tenas poton da malvarma ne senkremigita lakto, kiun ŝi prenis en la kelo; la roseroj, kvazaŭ bidetoj, kovras la poton. Sur la maldekstra manplato ŝi donas al mi grandan pecon da ankoraŭ varma pano: “Manĝu je via sano, alveturinta gasto!”

Koko subite kokerikis kaj vigle ekbatis siajn flugilojn, responde al li senhaste blekis bovido, enfermita ie.

– Kia aveno! – sonas la voĉo de mia koĉero.

Ho, bonstato, paco, abundo de libera rusa vilaĝo! Ho, kvieto kaj graco!

Kaj mi pensas: por kio ni bezonas la krucon sur la kupolo de Sankta Sofio en Carurbo, kaj ĉion, kion aspiras ni, urbanoj?

Februaro 1878

Tradukis en la rusa lingvo Aleksander Korĵenkov

Notoj de la tradukinto

1. Ravino (овраг). Kvankam laŭ PIV ravino estas “Profunda kruta valeto en montaro”, ni uzas ĉi tiun vorton por nelarĝa (de kelkaj metroj ĝis kelkaj metrodekoj) longa kavo en ĝenerale ebena regiono, ofte kun rojo en la malsupro. Aliaj vortoj: (longa) malreliefaĵo, kanjoneto, valeto. Angle: gully, France: ravine.

2. Ĉedoma rempareto (завалинка). Surŝutaĵo (turfo, skorio, segaĵo, pajlo, torfo k. s.) ĉirkaŭ eksteraj muroj de la tradicia orientslava ligna domo por protekto de la domo kaj fundamento kontraŭ vintra frosto. la surŝutaĵo estas konservata inter la dommuro kaj lignotabula mureto vertikala; supre de ĝi estas lignotabula kovrilo, varmsezone uzata kiel benko. Vidu la Vikipedian bildon https://mallonge.net/zavalinka.

3. Enirejo (сени). Nehejtata kaj neloĝata kromkonstruaĵo ĉe la tradicia rusa domo, kiu troviĝas inter la domo mem kaj la sojlo. Forme simila al la Eŭropa verando, la enirejo servas ne por somera manĝado aŭ ripozado, sed por konservado de varmo en la domo vintre, ĉar oni eniras de ekstere ne rekte en la domon, sed unue en la enirejon, poste fermas ties enirpordon, demetas la suprajn vestojn kaj feltbotojn, kaj eniras en la antaŭĉambron (foje en la kuirejon) de la loĝdomo. Kutime en la enirejo estas vestohokoj, instrumentujoj, neĝŝoveliloj ktp.

4. la kupolo de Sankta Sofio en Carurbo… En januaro 1878 Ruslanda armeo konkeris la urbon Adrianopol (nun: Edirne en la Eŭropa parto de Turkio, 20 km de Bulgario) kaj pretiĝis ataki Konstantinopolon (nun: Istanbulo), kiu en Ruslando estis nomata Carurbo. Tamen la atako ne okazis pro la San-Stefana pactraktato aranĝita la 19an de februaro.

Ĉi tiu traduko aperis en jena libro

Turgenev, Ivan Sergejeviĉ. Versaĵoj en prozo / Tradukis el la rusa Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova; Postparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2024. — 56 pagoj. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2023).

Ĉi tiu libro ne estas aĉetebla. Ĝin ricevas senpage ĉiu abonanto de La Ondo de Esperanto.

Oni ne rajtas represi ĉi tiun tekston sen permeso de la tradukinto, Aleksander Korĵenkov.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/05/turgenev

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Amhistorio kun trista finalo

Cho Sung Ho. Bunsun kaj Aiko: Rememore al Mia Unua Amo: Rakonto el la vivo de la aŭtoro. – 3a eldono, reviziita. – Seulo: Korea Esperanto-Asocio, 2022. – 96 p.

Cho Sung Ho, emerita profesoro pri biologio, iama ĉefredaktoro de La Espero el Koreio, kunkompilinto de Korea antologio de noveloj, tradukinto de Malnovaj koreaj rakontoj kaj de La Bildstria Gvido al Genetiko, kunlaboranto de Monato kaj Kontakto, aŭtoris verkon bazitan sur siaj propraj travivaĵoj, kies tria eldono aperis.
La rakonto, verkita en mi-formo, konsistas el kelkaj partoj: Renkontiĝo, Leteroj, Sopiro, Disiĝo. La duonpaĝa Epilogo finas ĉi tiun tristan amhistorion.

Legi plu

Afiŝita en Halina Gorecka, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Internacia simpozio kun Esperanto kiel unu el la laborlingvoj

simpozioLa 16-18an de oktobro 2024 en Moskvo okazos la 2a internacia simpozio “Problemoj de parola patologio”. La organizantoj de la simpozio estas Rusia akademio de edukado, Departemento pri sanprotektado de la urbo Moskvo, Centro pri patologio de parolkapablo kaj neŭrorehabilitado ĉe departemento pri sanprotektado de Moskvo, Supera lernejo de ekonomiko, Moskva ŝtata pedagogia universitato, Rusia unio de psikiatroj.

Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Elekto de Komitatanoj B de TEJO 2024–2026

komitatanoj

Individuaj membroj de TEJO estas reprezentataj en la Komitato, la supera decidorgano de TEJO, per Komitatanoj B. Nun komenciĝis la balotoj por novaj Komitatanoj B, kiuj ekoficos la 1an de junio 2024 por dujara mandato. TEJO nun povas havi maksimume 11 Komitatanojn B. Post la oficiĝtago en la Komitato restos 2 Komitatanoj B. Tio signifas ke vi kaj aliaj individuaj membroj rajtas elekti aldonajn 9 Komitatanojn B.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, la 21a de majo 2024

diverseco

Kulturaj valoroj gravas por socia interkonsento, edukado kaj bonfarto. Per tiaj valoroj ni donas koheron al la vivo kaj spertas la mondon. Kunlabore kun Unesko, en la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, ni rimarkigas pri la riĉeco de kulturoj ĉirkaŭ la mondo kaj la esenca rolo de interkultura dialogo por atingi pacon kaj daŭripovan evoluigon.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

1600 tagoj da konstanta ĉiutaga informado

1600Hieraŭ, la 19an de majo 2024, je la 139a tago de la 2024a jaro, en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto aperis artikolo de Renato Corsetti pri la prepariĝo al la festado de la Esperanto-Tago 2024. Tio signifas, ke jam dum 1600 sinsekvaj tagoj ekde la 1a de januaro 2020 en nia novaĵretejo ĉiutage aperis almenaŭ unu nova teksto.
Ni memorigas, ke ĉi tiu novaĵretejo estis lanĉita la 2an de septembro 2010 kiel “La Balta Ondo”. Ekde tiam (sen ĉi tiu artikolo, kiun vi legas je la 1601a tago de nia ĉiutaga informserio) en ĝi aperis 3643 tekstoj. Ilin garnas 4871 ilustraĵoj.

Laŭ nia vizitkalkulilo, instalita komence de 2020, la plej ofte vizitita afiŝo (6 mil 93 vizitoj) estas la artikolo de la ĉefredaktoro de La Ondo de Esperanto pri la Ruslanda censo, verkita en decembro 2011. Ĝi estas la sola teksto, vizitita pli ol 6000 fojojn. Ĝin sekvas en granda distanco la diskutartikolo Granda skismo en Esperantujo (4.089) de la Tjumena ĵurnalisto kaj esperantisto Stanislav Belov. En la tria loko estas la Korĵenkova artikolo pri la lastaj vivojaroj de Zamenhof (4.030) – ambaŭ artikoloj dum la pasintaj cent tagoj superis la nombron kvar mil. Entute, dek kvin artikoloj estas legitaj pli ol 2000 fojojn, el kiuj sep artikoloj legiĝis pli ol 3000 fojojn. Antaŭ sescent tagoj, je la “Miltagiĝo” de nia ĉiutaga informado, nur dek artikoloj estis legitaj pli ol du mil fojojn, inter ili nur tri superis la nombron tri mil (https://sezonoj.ru/2022/09/ondo-103/).

Vidu la liston de la dek kvin plej popularaj tekstoj en nia retejo.

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ne al flug-roboto sangon soifanta: Esperanto-tago, la 26a de julio 2024

julio

En ĉi tiu epoko de pepiloj, sub pluraj nomoj: Twitter, X, Tiktok ktp., oni skribu mallonge. Mi do, tuj diru, kion mi celas, antaŭ ol vi ĉesas legi:

Mi petas vin pri kelkaj bazaj aferoj:
– konscii pri tio, ke vi estas esperantistoj kaj sekve parto de tiu parto de la homaro, kiu provas savi la mondon;
– konscii, ke la 26a de julio estas nia komuna kvazaŭ-nacia festo, la Esperanto-tago;
– festi tiun feston, por ke ankaŭ ne esperantistoj, kaj ĉefe Unesko, rimarku ĝin;
– informu pri ĝi kaj pri Esperanto neesperantistojn per afiŝoj kiel la ĉi-kuna, kaj per aliaj materialoj, kiujn UEA liveros;
– kaj fine petu viajn landajn Esperanto-gvidantojn, ke ili reagu al la iniciato de UEA pri la deklaro de la 26a de julio kiel Internacia Esperanto-tago.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

PRINTEMPaS en Greziljono

Greziljono

Esperanto-kulturdomo Greziljono en Francio organizas ĉiujare intensajn kursojn de Esperanto de ĉiuj niveloj: A1-A2, B1, B2 kaj C1-C2. La plej malfacila tasko por mi estis atingi Greziljonon, ĉar la vojaĝo el Kroatio similas al vojaĝo al la mezo de la Tero. Mi komencis je la kvara horo matene (aŭ nokte) per enbusiĝo ĝis la flughaveno en Zagrebo. Per aviadilo mi atingis Parizon, kaj tie prenis la trajnon por La Mans. Mi daŭrigis per la buso ĝis La Fleche kaj Baugé, kaj la lastan vojon mi piedis (sen valizo, kiu veturis) nur por diri, ke mi uzis ĉiujn rimedojn por atingi la celon – la kastelon Greziljono, en la mezo de la Tero.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Programgvidantoj serĉataj: proponu programerojn por IJK 2024

ijk 2024

La IJK 2024 okazos de la 18a ĝis la 25a de aŭgusto 2024 en Šventoji, Litovio. La organiza teamo invitas vin proponi vian programeron por la taga programo de IJK 2024! Ne gravas, ĉu vi jam kutimas gvidi programeron aŭ unuafoje gvidas grupon: sendu al ni viajn ideojn!

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Unesko-Kuriero: Edukado en la epoko de artefarita intelekto

Unesko-Kuriero«Ekde kiam ChatGPT puŝis generan artefaritan intelekton en la publikan konscion fine de 2022, multaj ĵurnalistoj kaj ministroj pri edukado demandis min: “ĉu komputilaj rimedoj estas bonaj aŭ malbonaj por edukado?”» – skribis Stefania Giannini, vicdirektoro pri edukado de Unesko, en la ĉefartikolo de la lasta (la kvara) pasintjara kajero (oktobro-decembro 2023) de Unesko-Kuriero, antaŭ nelonge aperinta elŝutejo de Unesko.

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Baltiaj Esperanto-Tagoj: Historia tabelo


Dum la Sovetunia periodo la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) por la esperantistoj de USSR anstataŭis la Universalajn Kongresojn de Esperanto, kiujn sovetunianoj preskaŭ ne povis partopreni. Komence la aranĝoj nomiĝis Ĉebaltaj Esperantistaj Tendaroj (ĈET), poste Baltiaj Esperanto-Tendaroj (BET) kaj fine Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET). La plej unua ĈET okazis la 1-14an de aŭgusto 1959 en Baltezers (Latvio) kun nur 48 partoprenantoj. Ekde tiam ĈET/BET estis okazigata laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Internacia Esperanto-Arkivo

arkivo

Kvar trionjarcentoj (tio estas 133,33 jaroj) post la ekesto de Esperanto fondiĝis la Internacia Esperanto-Arkivo (iespa.eu), jure la 25an de januaro 2021. Tiu movada arkivo celas kolekti, arkivi, protekti, administri kaj fari alireblaj librojn, revuojn kaj aliajn dokumentojn en kaj pri Esperanto kaj planitaj lingvoj, maksimume en ilia originala formo (apud diĝitaj kopioj). La arkivo celas konservadon kiel heredaĵo, por nelimigita tempodaŭro.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Ceremonio memore al Marjorie Boulton

Boulton

Esperanto-Asocio de Britio okazigis ceremonion ĉe Kolegio Somerville, Oksfordo, memore al Marjorie Boulton precize cent jarojn post ŝia naskiĝo. La ceremonio, aranĝita kaj gvidata de Tim Owen, malfermiĝis per fonaj informoj pri Marjorie, senkompare bonega ambasadoro por Esperanto, kaj unu el ĝiaj plej grandiozaj verkistoj. Ŝi estis fekundege aktiva, kaj en 2008 oni kandidatigis ŝin por la Premio Nobel pri Literaturo pro ŝiaj verkojn en Esperanto.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, la 15a de majo 2024

familiojĈar homoj unuiĝas en familioj, je pluraj formoj, esencas, ke ni pripensu la problemojn kaj bezonojn de familioj por vere konstrui mondon de rajtoj kaj evoluigo por ĉiuj. Ekde rajtoj de infanoj, virinoj kaj pliaĝuloj, ĝis laboraj kondiĉoj kaj protekto de naturmedioj, familioj ludas gravan rolon kiel antaŭenigantoj de pozitivaj ŝanĝoj.

Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton