Usero
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Usera)
Usero hispane Usera estas la nomo de unu el la 21 distriktoj de la municipo kaj urbo Madrido (Hispanio). Ĝi estas organizata en 7 kvartaloj. La distriktoj estis kreitaj dum la municipa restrukturado okazinta je la 28-a de marto 1987. Malgranda parto de tiu ĉi distrikto antaŭe apartenis al la municipoj Karabanĉelo kaj Madrido antaŭ la aneksiĝoj okazigitaj fine de la 1940-aj jaroj kaj komence de la 50-aj jaroj. La plejparto de la distrikto venas de la terenoj apartenintaj al la municipo Vilaverdo antaŭ ĝia integriĝo ene de Madrido la 31-a de julio 1954. La surfaco de Usero estas 770,28 hektaroj