Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.
|
350 297 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la MonatoBerlino (germane Berlin [berLIN]) estas la federacia ĉefurbo kaj sidejo de la registaro de Germanio. Kiel urboŝtato Berlino estas aparta federacia lando kaj estas la centro de la metropola regiono Berlino-Brandenburgio. Pro siaj ĉirkaŭ 3,4 milionoj da loĝantoj, Berlino estas la plej dense loĝata urbo de Germanio, sed ankaŭ la plej grandarea. Laŭ nombro de loĝantoj ĝi estas la dua plej granda, kaj laŭ areo la kvina plej granda urbo de la Eŭropa Unio.
Post disfalo de la Muro kaj unuiĝo de la orienta kaj okcidenta partoj, kun 3,4 milionoj da loĝantoj Berlino denove estas la plej granda kaj grava urbo de Germanio kaj nun estas la ĉefurbo de la unuigita lando. Ĝia aglomeraĵo, en 2000, enhavis 4,15 milionojn da loĝantoj. Berlino situas borde de la riveroj Havel kaj Spree, kaj disponas pri multaj lagoj, kiuj estas valoraj ripozejoj por la urbanoj. Lastaj artikoloj de la monato: Kastelo de Magny-en-Bessin, Amerika blanka ibiso, Pekino
|
Pri VikipedioEsperanta Vikipedio Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago
|
Nuna KunlaboraĵoLa nuna kunlaboraĵo estas Esperanto-muziko. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Vikipedio:Polurado, Listo de Esperanto-vortaroj, Programo Artemis |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...?
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |