Vikipedio:Ĉefpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

346 898 artikoloj en Esperanto
337 aktivaj redaktantoj
±590 000 unikaj vizitantoj monate (2023)

Amerika blanka ibiso

La Amerika blanka ibiso (Eudocimus albus) estas specio de birdoj de la grupo de ibisoj en la familio de Treskiornitedoj. Necesas tiom longa komuna nomo kaj atento por eviti konfuzon, ĉar estas ankaŭ la Afrika blanka ibiso (Threskiornis aethiopicus) kaj la Aŭstralia blanka ibiso (Threskiornis molucca) iom similaj, sed eĉ de alia genro. Oni ne konas subspeciojn.

Ĝi troviĝas en la usonaj subŝtatoj de Mezatlantiko kaj la Golfa Marbordo suden tra plej el la Novmondaj Tropikoj. Tiu ibiso estas mezgranda birdo kun ĝenerale blanka plumaro, brile ruĝecoranĝa subenkurba beko kaj longaj kruroj, kaj nigraj flugilpintoj kiuj estas kutime videblaj nur dumfluge. Maskloj estas pli grandaj kaj havas pli longajn bekojn ol inoj. La reprodukta teritorio etendiĝas laŭlonge de la Golfo kaj de la Atlantika Marbordo, kaj la marbordoj de Meksiko kaj Centrameriko. For de la reprodukta sezono, la teritorioj etendiĝas pli interne en Nordameriko kaj inkludas ankaŭ Karibion. Ĝi troviĝas ankaŭ laŭlonge de la marbordo de nordokcidenta Sudameriko en Kolombio kaj Venezuelo. Populacioj de centra Venezuelo koincidas kaj interreproduktiĝas kun la Skarlata ibiso. Ambaŭ estis klasitaj de kelkaj fakuloj kiel ununura specio.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Pekino, Reformacio, Pomo


Esperanta Vikipedio

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.


Muzik-KD-oj en Esperanto

La nuna kunlaboraĵo estas Esperanto-muziko. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Vikipedio:Polurado, Listo de Esperanto-vortaroj, Programo Artemis

Vundita palestina infano
18-a de decembro 2023
13-a de decembro 2023
23-a de novembro 2023
  • Somalio Torentaj pluvoj en Somalio okazigis ĉirkaŭ 100 mortojn.
22-a de novembro 2023
19-a de novembro 2023
16-a de novembro 2023
  • Hispanio Spite al protestoj de ekstremdekstruloj, la nuna prezidento de Hispanio nome socialisto Pedro Sánchez atingis absolutan majoritaton en la parlamento kaj estis elektita nova prezidento por kvar jaroj.





Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:

Komunejo
Libera dosiera deponejo
Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Vikivortaro
Universala libera vortaro
Vikidatumoj
Libera datumbazo
Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Vikifontaro
Libera biblioteko
Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Vikiversitato
Libera universitato
Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo