Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.
|
346 898 artikoloj en Esperanto
|
La Amerika blanka ibiso (Eudocimus albus) estas specio de birdoj de la grupo de ibisoj en la familio de Treskiornitedoj. Necesas tiom longa komuna nomo kaj atento por eviti konfuzon, ĉar estas ankaŭ la Afrika blanka ibiso (Threskiornis aethiopicus) kaj la Aŭstralia blanka ibiso (Threskiornis molucca) iom similaj, sed eĉ de alia genro. Oni ne konas subspeciojn. Ĝi troviĝas en la usonaj subŝtatoj de Mezatlantiko kaj la Golfa Marbordo suden tra plej el la Novmondaj Tropikoj. Tiu ibiso estas mezgranda birdo kun ĝenerale blanka plumaro, brile ruĝecoranĝa subenkurba beko kaj longaj kruroj, kaj nigraj flugilpintoj kiuj estas kutime videblaj nur dumfluge. Maskloj estas pli grandaj kaj havas pli longajn bekojn ol inoj. La reprodukta teritorio etendiĝas laŭlonge de la Golfo kaj de la Atlantika Marbordo, kaj la marbordoj de Meksiko kaj Centrameriko. For de la reprodukta sezono, la teritorioj etendiĝas pli interne en Nordameriko kaj inkludas ankaŭ Karibion. Ĝi troviĝas ankaŭ laŭlonge de la marbordo de nordokcidenta Sudameriko en Kolombio kaj Venezuelo. Populacioj de centra Venezuelo koincidas kaj interreproduktiĝas kun la Skarlata ibiso. Ambaŭ estis klasitaj de kelkaj fakuloj kiel ununura specio. Lastaj artikoloj de la monato: Pekino, Reformacio, Pomo
|
Esperanta Vikipedio Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
|
La nuna kunlaboraĵo estas Esperanto-muziko. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Vikipedio:Polurado, Listo de Esperanto-vortaroj, Programo Artemis |
|
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |