Vikipedio:Ĉefpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

341 134 artikoloj en Esperanto
363 aktivaj redaktantoj
±140 000 unikaj vizitantoj monate (2022)

Sevilo: foiro de Aprilo

Sevilo aŭ ankaŭ Seviljo (hispane Sevilla [sebiĵa] [seˈβiʎa]) estas hispana urbo ĉe rivero Gvadalkiviro. Ĝi sidas sudokcidente en Iberia duoninsulo, kaj estas ĉefurbo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio kaj de la samnoma provinco.

Sevilo estas la kvara hispana urbo laŭ loĝantaro kun 681 998 loĝantoj (2022). Ĝia historia urboparto estas la plej vasta de Hispanio kaj unu el la tri plej grandaj de tuta Eŭropo kune kun Venecio kaj Ĝenovo, kun 3,94 kvadrataj kilometroj, kaj ĝia historia urboparto unu el la plej grandaj de Hispanio. Inter ĝiaj plej karakterizaj monumentoj troviĝas la katedralo (kiu inkluzivas la Giraldon), la Alkazaro, la Ĝenerala Arkivo de Indioj kaj la Ora Turo, el kiuj la unuaj tri estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko kiel tutaĵo en 1987.

La haveno de Sevilo, situanta je 80 km de la Atlantika oceano, estas la sola marhaveno de Hispanio en interna urbo, ĉar la rivero Gvadalkiviro estas navigebla ekde la enfluejo en Sanlúcar de Barrameda ĝis la sevila ĉefurbo, kvankam la grando de la ŝipoj kiuj aliras al la urbo estas limigita per kluzo kun kareno maksimume de 8,5 m kaj la Ponto de la 5a Centjariĝo kiu limigas la aeran karenon je 42 m.

Sevilo disponas je disvolviĝinta reto de transporto per ŝoseo kaj fervojo, same kiel per internacia flughaveno. Rimarkindas la historia ĉeesto de la aeronaŭtika industrio en la urbo, samkiel la militista industrio.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Le Corbusier, Pacifiko, Japanio


Esperanta Vikipedio

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.


PIV 1987, PIV 2002, PIV 2005 kaj PIV 2020

La nuna kunlaboraĵo estas la Listo de Esperanto-vortaroj. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Programo Artemis, Seksumado, Pozitiva psikologio

9-a de aŭgusto 2023
  • Ekvadoro Prezidenta kandidato Fernando Villavicencio estis ĝismorte atencita dum balotkampanjo en Kito, dek unu tagojn antaŭ la ĝenerala baloto.
  • Usono Teruraj incendioj, plifortigitaj per uragano, en la insulo Maui, Havajo, okazigis 67 mortojn, milojn da homforigoj kaj grandajn damaĝojn.
6-a de aŭgusto 2023
  • Pakistano Trajnakcidento en suda Pakistano okazigis 30 mortojn kaj nombrajn vunditojn.
1-a de aŭgusto 2023
  • Rusio Rusio komencis eldoni elektronikajn vizojn al vizitantoj el 55 landoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
31-a de julio 2023
30-a de julio 2023
  • Pakistano Almenaŭ 35 mortoj en atenco kontraŭ kunsido de islamisma partio islamista en Jar, Pakistano.
29-a de julio 2023
26-a de julio 2023
  • Niĝero Puĉo en Niĝero: La demokrate-elektita Prezidanto Mohamed Bazoum estis elpostenigita kaj generalo Abdourahamane Tchiani deklaris sin nova estro. Niĝero estas la sesa lando en la Sahelo en kiu okazis puĉo dum la lastaj du jaroj.





Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:

Komunejo
Libera dosiera deponejo
Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Vikivortaro
Universala libera vortaro
Vikidatumoj
Libera datumbazo
Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Vikifontaro
Libera biblioteko
Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Vikiversitato
Libera universitato
Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo