Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.
|
341 461 artikoloj en Esperanto
|
Sevilo aŭ ankaŭ Seviljo (hispane Sevilla [sebiĵa] [seˈβiʎa]) estas hispana urbo ĉe rivero Gvadalkiviro. Ĝi sidas sudokcidente en Iberia duoninsulo, kaj estas ĉefurbo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio kaj de la samnoma provinco. Sevilo estas la kvara hispana urbo laŭ loĝantaro kun 681 998 loĝantoj (2022). Ĝia historia urboparto estas la plej vasta de Hispanio kaj unu el la tri plej grandaj de tuta Eŭropo kune kun Venecio kaj Ĝenovo, kun 3,94 kvadrataj kilometroj, kaj ĝia historia urboparto unu el la plej grandaj de Hispanio. Inter ĝiaj plej karakterizaj monumentoj troviĝas la katedralo (kiu inkluzivas la Giraldon), la Alkazaro, la Ĝenerala Arkivo de Indioj kaj la Ora Turo, el kiuj la unuaj tri estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko kiel tutaĵo en 1987. La haveno de Sevilo, situanta je 80 km de la Atlantika oceano, estas la sola marhaveno de Hispanio en interna urbo, ĉar la rivero Gvadalkiviro estas navigebla ekde la enfluejo en Sanlúcar de Barrameda ĝis la sevila ĉefurbo, kvankam la grando de la ŝipoj kiuj aliras al la urbo estas limigita per kluzo kun kareno maksimume de 8,5 m kaj la Ponto de la 5a Centjariĝo kiu limigas la aeran karenon je 42 m. Sevilo disponas je disvolviĝinta reto de transporto per ŝoseo kaj fervojo, same kiel per internacia flughaveno. Rimarkindas la historia ĉeesto de la aeronaŭtika industrio en la urbo, samkiel la militista industrio. Lastaj artikoloj de la monato: Le Corbusier, Pacifiko, Japanio
|
Esperanta Vikipedio Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
|
La nuna kunlaboraĵo estas la Listo de Esperanto-vortaroj. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Programo Artemis, Seksumado, Pozitiva psikologio |
|
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |