UNICEF

El Vikipedio, la libera enciklopedio
UNICEF
emblemo
organizaĵo
Dum 11-a de decembro 1946 –
Fondodato 11-a de decembro 1946
Sidejo Novjorko
Lando Usono
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La oficiala flago de UNICEF

La Infan-Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations Children's Fund, mallongigita UNICEF - aŭ ĝis 1953 Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj (United Nations International Children's Emergency Fund) estas internacia organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj kiu laboras en 157 landoj kaj temas pri infanoj. Ĝi estis starigita de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj la 11-an de decembro 1946 kun sidejo en Novjorko laŭ iniciato de pola kuracisto Ludwik Rajchman.

UNICEF donas longtempan helpadon al infanoj kaj patrinoj, kiuj loĝas en disvolviĝantaj landoj. La agentejo dependas de la donacoj de registaroj kaj privataj donacantoj. Ĝiaj programoj celas evoluigi komunumajn servojn por infanrajtoj: la sano, bonfarto, sekureco kaj edukado de infanoj.

UNICEF ricevis la Nobel-premion pri paco en 1965.

Programoj[redakti | redakti fonton]

Kadro FRESH estas akronimo de la angla nomo Focusing Resources on Effective School Health (esperante: Koncentri Rimedojn al Efika Lerneja Sano), interagenteja kadro kreita de Unesko, UNICEF, la Monda Organizaĵo pri Sano, kaj la Monda Banko, lanĉita ĉe la Forumo pri Eduko de Dakaro de 2000, kiu inkluzivas la sperton kaj sciaron de ĉi tiuj kaj aliaj agentejoj kaj organizoj. Ĝi estas tutmonda programo por plibonigi la sanon de lernejaj infanoj kaj junuloj.[1]

Gravaj aktivuloj[redakti | redakti fonton]

James Grant

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-04. Alirita 2021-06-28.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo angle

Oficiala retejo arabe Arkivigite je 2005-04-19 per la retarkivo Wayback Machine

Oficiala retejo france Arkivigite je 2005-04-19 per la retarkivo Wayback Machine

Oficiala retejo hispane Arkivigite je 2015-06-27 per la retarkivo Wayback Machine