Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.
|
339 699 artikoloj en Esperanto
|
Le Corbusier [lə kɔʁbyˈzje] (naskiĝis la 6-an de oktobro 1887 en La Chaux-de-Fonds, mortis la 17-an de aŭgusto 1965 en Roquebrune-Cap-Martin), denaske oficiale Charles-Edouard JEANNERET, estis svis-franca multinflua arkitekto, kiu multe kontribuis al la kristaliĝo de moderna arkitekturo en la 20a jarcento kaj aparte al la internacia stilo. Li iniciatis multajn ŝanĝojn en la arkitekturo kaj urboplanado. Paralele kun laboro kiel arkitekto li ankaŭ sindediĉis kiel desegnisto, pentristo, skulptisto, urboplanisto, verkisto kaj mebla dezajnisto. Le Corbusier naskiĝis en Svisio kaj iĝis Franca civitano en 1930. Lia kariero daŭris kvin jardekojn, kaj li desegnis konstruaĵojn en Eŭropo, Japanio, Barato, Norda kaj Suda Ameriko. Dediĉita al havigo de pli bonaj vivkondiĉojn por la loĝantoj de amasloĝataj urboj, li estis influa en urboplanado, kaj estis fondinta membro de la Internacia Kongreso de Moderna Arkitekturo (IKMA).
|
Esperanta Vikipedio Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
|
La nuna kunlaboraĵo estas la Listo de Esperanto-vortaroj. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Programo Artemis, Seksumado, Pozitiva psikologio |
|
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |