Plinio la Maljuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plinio la Maljuna
Grande Illustrazione del Lombardo Veneto Vol 3 Plinio Secondo 300dpi.jpg
Persona informo
Caius Plinius Secundus
Naskiĝo ĉirkaŭ 23
en Komo
Morto 24-a de aŭgusto 79
en Stabiae
Mortis pro hazarda morto [#]
Mortis per vulkana erupcio [#]
Etno Romianoj [#]
Lingvoj latinaantikva greka [#]
Ŝtataneco Roma regno [#]
Familio
Patro Gaius Plinius Celer [#]
Patrino Marcella [#]
Gefratoj Plinia Marcella [#]
Infanoj Plinio la Juna [#]
Parencoj Plinio la Juna [#]
Profesio
Okupo verkistohistoriisto • natursciencisto • militisto • poeto • filozofo • arthistoriisto • ŝtata funkciulo • milita komandisto [#]
Laborkampo filozofionatursciencogeografio [#]
Aktiva en Roma regno [#]
Verkado
Verkoj Natura Historio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Plinio la pli maljuna

Gaius Plinius Secundus konata kiel Plinius maior, tio estas Plinio la Maljuna (por diferencigi lin disde lia nevo Plinio la Juna), naskita ĉirkaŭ la jaro 23 en Novum Comum (Como), mortinta je la 24-a de aŭgusto 79) estis romia klerulo kaj nobelo.

Plinio faris nobelan karieron unue kiel advokato, poste kiel armea komandanto kaj posta guberniestro (procurator) en diversaj provincoj. Li tiel akiris sciojn pri la regionoj ĝermanaj kaj estis akompananto de la imperiestroj Vespasiano kaj Tito dum ties kampanjoj al Ĝermanio.

Li konatiĝis al la posteula mondo per sia verko Naturalis historia ("naturhistorio"). Ĝi estas speco de 37-voluma enciklopedio, dediĉita al Tito, kaj resumas la natursciencan scion de la epoko. Plinio ĝisvivis la publikigon de la unuaj dek volumoj (per mana kopiado); la ceteraĵo estis publikigita nur post lia morto.

Plinio kiel prefekto de la romia ŝiparo en Mediteraneo en la jaro 79 eksciis pri la erupcio de Vezuvio kaj veturis ŝipe al la Golfo de Napolo por esplori la erupcion kaj helpi la viktimojn de la katastrofo. Tie li estis sufokita de vulkanaj gasoj. Lia nevo Gaius Plinius Caecilius Secundus minor, konata kiel Plinio la Juna, 27 jarojn poste skribis al Tacito pri lia morto.

Escepte de Naturalis historia ĉiuj verkoj de Plinio perdiĝis. Tamen kelkaj estis uzitaj kiel fontoj de aliaj aŭtoroj, ekzemple lia verko Bella Germaniae (militoj de Ĝermanio) estis uzata de Tacito.

En kelkaj lingvoj oni uzas lian nomon por distingi fortajn vulkanajn erupciojn kiel "pliniajn".

Strukturo de Naturalis historia[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]