French Open
La Franca malferma tenisturniro (French Open) (oficiale: Tournoi de Roland-Garros) apartenas al la grandaj kvar tenisturniroj de Granda Ŝlemo kaj okazas dum du semajnoj inter mezo de majo kaj komenco de junio en Parizo.
Turniro | Loko | Ekde | Monato | Surfaco |
---|---|---|---|---|
Australian Open | Melburno | 1905 | januaro | malmola korto |
French Open | Parizo | 1891 | majo/junio | sablo |
Wimbledon | Londono | 1877 | junio/julio | gazono |
US Open | Novjorko | 1881 | aŭg./sept. | malmola korto |
La matĉoj okazas sur sabla grundo - tio kaŭzas malrapidigon de la ludoj, kiuj konsekvence daŭras pli longe ol tiuj de la aliaj tri grandŝlemaj turniroj.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua „Championnat de France international de Tennis“ okazis en 1891, virina konkurso unuafoje en 1897. Ekde 1928 ĝi estas aranĝata en tenisejo "Roland Garros" (heroa piloto dum la Unua Mondmilito). Lasta franca venkinto estis Mary Pierce en 2000.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala paĝaro de la turniro france / angle / hispane
- Turniro 2007, raportita de televidkanalo France 2 Arkivigite je 2005-07-07 per la retarkivo Wayback Machine france
- Pli ol 600 horoj da teniso de French Open (ina.fr) Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today france