Nacia himno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuskripto de Wilhelmus (1570-aj j.)

Nacia himno ĝenerale estas patriota muzika komponaĵo, kiu laŭdas la hejmlandon, la historion, la tradiciojn aŭ la farojn de la nacio, aŭ estas alimaniere por ĝi grava. La himno povas esti aŭ oficiale agnoskita de la registaro, aŭ funkcias en sia rolo pro ĝenerala, tradicia interkonsento de la popolo.

La vorto "himno" originas de la greka vorto Hymnos, kiu signifas "laŭda kanto". En la jaroj de naciŝtata kreado en la 19a kaj 20a jarcentoj, plej multaj nacioj adoptis la himnon per sia deklaro de nacia suvereneco. Per la nacia himno estas kutime malfermi aŭ subskribi ŝtatajn eventojn, militajn eventojn kaj ankaŭ sportajn eventojn.

Laŭnature la nacia himno devas esti mallonga. La averaĝa longo de nacia himno estas ĉirkaŭ unu minuto. Plejparte la naciaj himnoj estas komponitaj en la stilo marŝahimna. Manpleno da landoj elektis trumpetan elvokon kiel la nacian himnon. Eŭropa koloniismo influis la transmarajn koloniojn, do landoj en Afriko, Azio kaj Latin-Ameriko ankaŭ adoptis himnojn laŭ eŭropa stilo.

Himno fariĝas la nacia himno de lando laŭ la konstitucio de la ŝtato (kiel en Francio), per la leĝo (kiel en Usono), aŭ nur per forto de tradicio (kiel en la kazo de Britio). Dramaj ŝanĝoj en la reĝimo aŭ aliaj dramaj eventoj foje kaŭzas ŝanĝon en la nacia himno. Ekzemple la rusa himno estis ŝanĝita kvin fojojn ekde 1833.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Plej ofte la himnoj uzas la oficialan lingvon de la lando aŭ la lingvon plej popularan en ĝi. Tamen ekzistas esceptoj. La himno de Barato, Ĝana Gana Mana, havas tekston en la bengala lingvo forte influita de sanskrito. En landoj kun pli ol unu nacia lingvo povas esti pluraj lingvoversioj de la teksto. Ekzemple la Svisa psalmo havas kvar diversajn strofojn en la germana, franca, itala kaj romanĉa. O Canada havas du strofojn en la angla kaj franca. La nacia himno de Sud-Afriko estas unika pro tio, ke uzas kvin el dek unu oficialaj lingvoj de la lando en unu teksto.

Kelkaj himnoj estas sentekstaj. Marcha Real, la himno de multetna kaj multlingva Hispanio, malgraŭ diversaj proponoj plu ne havas tekston[1]. Kosovo decidis uzi neniun tekston en sia himno Eŭropo pro multetna karaktero de la lando[2]. Plej rimarkinda restas la eŭropa himno ĉar por eviti lingvajn problemojn, ankaŭ en tiu himno oni rezignis pri teksto. Pro tio la eŭropa himno ne havas oficialan tekston kaj do ne eblas kanti ĝin.

Iuj ekzempleroj[redakti | redakti fonton]

Dum la 19a kaj 20a jarcentoj, kun la progreso de naciismo, plej multaj landoj adoptis nacian himnon, kiu povas ekzisti apud aliaj komunaj patriotaj kantoj. Tamen kelkaj himnoj devenas de pli fruaj epokoj. La plej malnova himno estas Wilhelmus de Nederlando, verkita dum la okdekjara milito inter la jaroj 1568 kaj 1572 kaj oficialigita en 1932.

La nacia himno de Japanio, Kimi Ga Jo, havas la plej malnovan tekston verkitan en Heian-epoko (794-1185), tamen melodio por ĝi estis komponita en la 19-a jarcento. Male estis ĉe la nacia himno de Pakistano - por la melodio komponita en 1949 oni verkis la tekston nur en 1952, kaj intertempe la komponaĵo funkciis sentekste.[3].

God Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon), la nacia himno de Britio kaj unu el du himnoj de Nov-Zelando, estis prezentita unuafoje en 1745 sub la titolo God Save the King (Dio Protektu la Reĝon).

En 1780 Danio elektis la unuan el siaj du himnoj, la reĝan himnon Kong Christian stod ved højen mast. Marseljezo estis verkita en 1972 kaj en 1795 iĝis la nacia himno de Francio.

Ee Mungu Nguvu Yetu, la himno de Kenjo, estas unu el la unuaj komisiitaj naciaj himnoj. Verkis ĝin Kenia Himna Komisiono en 1963 por servi kiel la nacia himno post la sendependiĝo de Britio.

Antaŭ la ekŝtatiĝo, la himno de Israelo, Hatikva (La Espero) servis kiel la himno de la cionisma movado, kaj pil kaj pli de la juda popolo, sed kontraŭe al multaj naciaj himnoj, kies muziko estas en maĵora skalo, ties muziko estas en minora.

Himnoj de membroj de UN[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu listo prezentas himnojn de la membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj[4]. Por aliaj teritorioj vidu malsupre.

Lando Titolo de la himno
Flag of the Taliban.svg Afganio Millī Surūd (Nacia Himno)
Flago-de-Albanio.svg Albanio Hymni i flamurit (Himno al la flago)
Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio Kassaman (Ni ĵuras)
Flago-de-Andoro.svg Andoro El Gran Carlemany (La granda Karolo la Granda)
Flago-de-Angolo.svg Angolo Angola Avante (Antaŭen Angolo)
Flago-de-Antigvo kaj Barbudo.svg Antigvo kaj Barbudo Fair Antigua, We Salute Thee (Justa Antigvo, ni salutas vin)
Flago-de-Argentino.svg Argentino Himno Nacional Argentino (Nacia himno de Argentino)
Flago-de-Armenio.svg Armenio Mer Hayreniq (Nia Patrujo)
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio Advance Australia Fair (Antaŭeniru Bel-Aŭstralio)
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio Land der Berge, Land am Strome (Montara lando, tero sur rivero)
Flago-de-Azerbajĝano.svg Azerbajĝano Azərbaycan marşı (Marŝo de Azerbajĝano)
Flago-de-la-Bahamoj.svg Bahamoj March On, Bahamaland (Marŝu Plu, Bahama Lando)
Flago-de-Barejno.svg Barejno Bahrainona (Nia Barejno)
Flago-de-Bangladeŝo.svg Bangladeŝo Amar Shonar Bangla (Mia ora Bengalo)
Flago-de-Barato.svg Barato Ĝana Gana Mana (Vi, la reganto de ĉiuj mensoj)
Flago-de-Barbado.svg Barbado In Plenty and In Time of Need (Dum Multhava kaj Malhava Tempoj)
Flago-de-Belarusio.svg Belorusio My, biełarusy (Ni, belorusoj)
Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio La Brabançonne (La kanto de Brabanto)
Flago-de-Belizo.svg Belizo Land of the Free (Lando de la liberuloj)
Flago-de-Benino.svg Benino L'Aube Nouvelle (La nova tagiĝo)
Flago-de-Birmo.svg Birmo Kaba Ma Kyei (Ĝis la fino de la mondo)
Flago-de-Bocvano.svg Bocvano Fatshe leno la rona (Estu Beata, ĉi tiu Lando Nobla)
Flago-de-Bolivio.svg Bolivio Himno Nacional de Bolivia (Nacia Himno de Bolivio)
Flago-de-Bosnio kaj Hercegovino.svg Bosnio kaj Hercegovino Intermeco
Flago-de-Brazilo.svg Brazilo Hino nacional do Brasil (Brazila Nacia Himno)
Flago-de-Britio.svg Britio God Save the Queen (Dio protektu la Reĝinon)
Flago-de-Brunejo.svg Brunejo Allah Peliharakan Sultan (Alaho benu la sultanon)
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario Mila Rodino (Kara Patrujo)
Flago-de-Burkino.svg Burkino Une Seule Nuit (Unu sola nokto)
Flago-de-Burundo.svg Burundo Burundi Bwacu (Nia Burundo)
Flago-de-Butano.svg Butano Druk tsendhen (La Reĝlando de Tondrodrako)
Flago-de-la-Centr-Afrika-Respubliko.svg Centr-Afrika Respubliko La Renaissance (La Renaskiĝo)
Flago-de-Ĉado.svg Ĉado La Tchadienne (La kanto de Ĉado)
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio Kde domov můj (Kie estas hejmo mia?)
Flag of Chile.svg Ĉilio Himno Nacional de Chile (Nacia Himno de Ĉilio)
Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio Yìyǒngjūn Jìnxíngqǔ (La Marŝo de la Volontuloj)
Flago-de-Danio.svg Danio Der er et yndigt land (Jen estas ĉarma lando)
Flago-de-Dominika-Respubliko.svg Dominika Respubliko Nacia himno de Domingo
Flago-de-Dominiko.svg Dominiko Isle of Beauty, Isle of Splendour (Insulo de Belo, Insulo de Pompo)
Flago-de-Ebur-Bordo.svg Ebura Bordo L'Abidjanaise (Kanto de Abiĝano)
Flago-de-Egiptio.svg Egiptio Biladi, Biladi, Biladi (Mia lando, mia lando, mia lando)
Flago-de-Ekvadoro.svg Ekvadoro Salve, Oh Patria (Saluton, ho Patrujo)
Flago-de-Ekvatora-Gvineo.svg Ekvatora Gvineo Caminemos pisando las sendas de nuestra inmensa felicidad (Ni iru la vojon de nia granda feliĉo)
Flago-de-Eritreo.svg Eritreo Ertra, Ertra, Ertra (Eritreo, Eritreo, Eritreo)
Flago-de-Estonio.svg Estonio Mu isamaa, mu õnn ja rõõm (Mia patrujo, mia feliĉo kaj ĝojo)
Flago-de-Etiopio.svg Etiopio Wodefit Gesgeshi, Widd Innat Ityopp'ya (Marŝu antaŭen, kara patrino Etiopio)
Flago-de-la-Fiĝioj.svg Fiĝio Blessing Grant, O God of Nations (Donu benon al Fiĝio, Dio de l' nacioj)
Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj Lupang Hinirang (Elektita Lando)
Flago-de-Finnlando.svg Finnlando Maamme (Nia lando)
Flago-de-Francio.svg Francio Marseljezo
Flago-de-Gabono.svg Gabono La Concorde (La Konkordo)
Flago-de-Gambio.svg Gambio For The Gambia Our Homeland (Por Gambio Nia Hejmlando)
Flago-de-Ganao.svg Ganao God Bless Our Homeland Ghana (Dio Benu Nian Hejmlandon Ganaon)
Flago-de-Germanio.svg Germanio Das Deutschlandlied (La kanto de l' germanoj)
Flago-de-Grekio.svg Grekio Imnos is tin Eleftherian (Himno je la libero)
Flago-de-Grenado.svg Grenado Hail Grenada (Saluton Grenado)
Flago-de-Gujano.svg Gujano Dear Land of Guyana, of Rivers and Plains (Kara Lando Gujana, Rivera kaj Palma)
Flago-de-Gvatemalo.svg Gvatemalo Himno Nacional de Guatemala (Nacia Himno de Gvatemalo)
Flago-de-Gvineo.svg Gvineo Liberté (Libereco)
Flago-de-Gvineo-Bisaŭo.svg Gvineo-Bisaŭo Esta É a Nossa Pátria Bem Amada (Tio estas nia amata hejmlando)
Flago-de-Ĝibutio.svg Ĝibutio Djibouti (Ĝibutio)
Flago-de-Haitio.svg Haitio La Dessalinienne (La kanto de Dessalines)
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio Marcha Real (Reĝa Marŝo)
Flag of Honduras.svg Honduro Himno Nacional de Honduras (Nacia Himno de Honduro)
Flago-de-Hungario.svg Hungario Himnusz (Himno)
Flago-de-Indonezio.svg Indonezio Indonesia Raya (Granda Indonezio)
Flago-de-Irako.svg Irako Mawtini (Mia Patrujo)
Flago-de-Irano.svg Irano Sorud-e Melli-je Ĝomhuri-je Eslami-je Iran (Nacia Himno de la Islama Respubliko Irano)
Flago-de-Irlando.svg Irlando Amhrán na bhFiann (La kanto de soldato)
Flago-de-Islando.svg Islando Lofsöngur (Himno)
Flago-de-Israelo.svg Israelo Hatikva (Espero)
Flago-de-Italio.svg Italio Il Canto degli Italiani (La kanto de la italoj)
Flago-de-Jamajko.svg Jamajko Jamaica, Land We Love (Jamajko, lando kiun ni amas)
Flago-de-Japanio.svg Japanio Kimi Ga Jo (Via Regado)
Flago-de-Jemeno.svg Jemeno Unuiĝinta Respubliko
Flago-de-Jordanio.svg Jordanio As-Salam al-Malaki al-Urduni (Pacon al la Reĝo de Jordanio)
Flago-de-Kabo-Verdo.svg Kaboverdo Cântico da Liberdade (Kanto de la Libereco)
Flag of Cambodia.svg Kamboĝo Nokoreach (Majesta Reĝlando)
Flago-de-Kameruno.svg Kameruno Ô Cameroun, Berceau de nos Ancêtres (Ho Kameruno, Lulilo de niaj Prauloj)
Flago-de-Kanado.svg Kanado O Canada (Ho Kanado)
Flago-de-Kartvelio.svg Kartvelio Tavisupleba (Libero)
Flago-de-Kataro.svg Kataro As-Salam al-Amiri (Pacon al Amir)
Flago-de-Kazaĥio.svg Kazaĥio Meniñ Qazaqstanım (Mia Kazaĥio)
Flago-de-Kenjo.svg Kenjo Ee Mungu Nguvu Yetu (Ho Dio de tuta kreaĵaro)
Flago-de-Kipro.svg Kipro Imnos is tin Eleftherian (Himno je la libero)
Flago-de-Kirgizio.svg Kirgizio Nacia himno de Kirgizio
Flago-de-Kiribato.svg Kiribato Teirake Kaini Kiribati (Ekstaru Kiribato)
Flago-de-Kolombio.svg Kolombio Nacia Himno de Kolombio
Flago-de-la-Komoroj.svg Komoroj Udzima wa ya Masiwa (La Unio de la Grandaj Insuloj)
Flago-de-la-Respubliko-Kongo.svg Respubliko Kongo La Congolaise (La kanto de Kongo)
Flago-de-la-Demokratia-Respubliko-Kongo.svg Demokratia Respubliko Kongo Debout Congolais (Leviĝu Konganoj)
Flago-de-Kroatio.svg Kroatio Lijepa naša domovino (Bela nia patrujo)
Flago-de-Kostariko.svg Kostariko Himno Nacional de Costa Rica (Nacia himno de Kostariko)
Flago-de-Kubo.svg Kubo Himno de Bayamo
Flago-de-Kuvajto.svg Kuvajto Al-Nasheed Al-Watani (Nacia Himno)
Flago-de-Laoso.svg Laoso Pheng Xat Lao (Himno de la laosa popolo)
Flago-de-Latvio.svg Latvio Dievs, svētī Latviju (Dio, benu Latvion)
Flago-de-Lesoto.svg Lesoto Lesotho Fatse La Bontata Rona (Lesoto, la lando de niaj patroj)
Flago-de-Libano.svg Libano Kulluna lil-Watan lil-Ula lil-Alam (Ĉiuj ni! Por niaj Patrujo, Flago kaj Gloro)
Flago-de-Liberio.svg Liberio All Hail, Liberia, Hail! (Ĉiuj salutu, Liberion salutu)
Flago-de-Libio.svg Libio Libio, Libio, Libio
Flago-de-Liĥtenŝtejno.svg Liĥtenŝtejno Oben am jungen Rhein (Supre ĉe l' juna Rejn')
Flago-de-Litovio.svg Litovio Tautiška giesmė (Nacieca himno)
Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo Ons Hémécht (Nia Hejmlando)
Flago-de-Madagaskaro.svg Madagaskaro Ry Tanindrazanay malala ô (Ho nia amata pralando)
Flago-de-Malajzio.svg Malajzio Negaraku (Mia lando)
Flago-de-Malavio.svg Malavio Mulungu dalitsa Malaŵi (Dio benu Malavion)
Flag of North Macedonia.svg Nord-Makedonio Denes nad Makedonija (Hodiaŭ super Makedonio)
Flago-de-la-Maldivoj.svg Maldivoj Gaumii salaam (Nacia saluto)
Flago-de-Malio.svg Malio Pour l’Afrique et pour toi, Mali (Por Afriko kaj por vi, Malio)
Flago-de-Malto.svg Malto L-Innu Malti (La himno de Malto)
Flago-de-Maroko.svg Maroko Al-naŝid al-ŝarif (Himno Ŝerifa)
Flago-de-la-Marŝala-Insularo.svg Marŝala Insularo Forever Marshall Islands (Por ĉiam Marŝala Insularo)
Flago-de-Maŭricio.svg Maŭricio Motherland (Patrujo)
Flago-de-Maŭritanio.svg Maŭritanio Nacia himno de Maŭritanio
Flago-de-Meksiko.svg Meksiko Himno Nacional Mexicano (Nacia Himno de Meksiko)
Flago-de-Mikronezio.svg Federacio de Mikronezio Patriots of Micronesia (Patriotoj de Mikronezio)
Flago-de-Moldavio.svg Moldavio Limba noastră (Nia lingvo)
Flago-de-Monako.svg Monako Hymne Monégasque (Monaka himno)
Flago-de-Mongolio.svg Mongolio Nacia himno de Mongolio
Flago-de-Montenegro.svg Montenegro Oj, svijetla majska zoro (Ho, hela maja mateno)
Flago-de-Mozambiko.svg Mozambiko Pátria Amada (Patrujo Amata)
{{{1 Namibio Namibia, Land of the Brave (Namibio, Lando de la Bravuloj)
Flago-de-Nauro.svg Nauro Nauru Bwiema (Nauro, nia patrujo)
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando Wilhelmus (Vilhelmo)
Flago-de-Nepalo.svg Nepalo Sajaun Thungā Phulkā (Centoj da floroj)
Flago-de-Niĝero.svg Niĝero La Nigérienne (La kanto de Niĝero)
Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio Arise, O Compatriots (Leviĝu, ho sampatrujanoj)
Flago-de-Nikaragvo.svg Nikaragvo Salve a ti, Nicaragua (Gloron al vi, Nikaragvo)
Flago-de-Norda-Koreio.svg Nord-Koreio Patriota Kanto
Flago-de-Norvegio.svg Norvegio Ja, vi elsker dette landet (Jes, ni amas ĉi landon)
Flago-de-Nov-Zelando.svg Nov-Zelando God Defend New Zealand (Dio Defendu Nov-Zelandon)
God Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon)
Flago-de-Omano.svg Omano As-Salam as-Sultani (Sultana saluto)
Flago-de-Orienta-Timoro.svg Orienta Timoro Pátria (Patrujo)
Flago-de-Pakistano.svg Pakistano Qaumi Tarana (Nacia Himno)
Flago-de-Palaŭo.svg Palaŭo Belau rekid (Nia Palaŭo)
Flag of Panama.svg Panamo Himno Istmeño (Istma Himno)
Flago-de-Papuo-Nov-Gvineo.svg Papuo-Nov-Gvineo O Arise, All You Sons (Ho Leviĝu, Ĉiuj Filoj)
Flago-de-Paragvajo.svg Paragvajo Paraguayos, Républica o muerte! (Paragvajanoj, Respubliko aŭ morto!)
Flago-de-Peruo.svg Peruo Nacia Himno de Peruo
Flago-de-Pollando.svg Pollando Mazurek Dąbrowskiego (Mazurko de Dąbrowski)
Flago-de-Portugalio.svg Portugalio A Portuguesa (La kanto de Portugalio)
Flago-de-Ruando.svg Ruando Rwanda Nziza (Belega Ruando)
Flago-de-Rumanio.svg Rumanio Deșteaptă-te, române! (Vekiĝu, ho rumano!)
Flago-de-Rusio.svg Rusio Nacia Himno de la Rusia Federacio
Flago-de-la-Salomonoj.svg Salomonoj God Save Our Solomon Islands (Dio protektu niajn Salomonojn)
Flago-de-Salvadoro.svg Salvadoro Himno Nacional de El Salvador (Nacia Himno de Salvadoro)
Flago-de-San-Marino.svg San-Marino Inno Nazionale della Repubblica (Nacia Himno de la Respubliko
Flago-de-Sankta-Lucio.svg Sankta Lucio Sons and Daughters of Saint Lucia (Filoj kaj Filinoj de Sankta Lucio)
Flago-de-Sankta-Kito-kaj-Neviso.svg Sankta-Kito kaj Neviso O Land of Beauty! (Ho Lando de Belo)
Flago-de-Sankta-Vincento-kaj-la-Grenadinoj.svg Sankta Vincento kaj la Grenadinoj Saint Vincent, Land so beautiful (Sankta Vincento, Lando tiel belega)
Flago-de-Samoo.svg Samoo The Banner of Freedom (La Standardo de Libero)
Flago-de-Santomeo-kaj-Principeo.svg Santomeo kaj Principeo Independência total (Plena Sendependeco)
Flago-de-Sauda Arabio.svg Sauda Arabio As-Salam al-Malaki (La reĝa saluto)
Flago-de-Senegalo.svg Senegalo Pincez tous vos koras, frappez les balafons (Premu ĉiujn viajn koraojn, frapu la balafonojn)
Flag of Serbia.svg Serbio Bože pravde (Dio justa)
Flago-de-la-Sejŝeloj.svg Sejŝeloj Koste Seselwa (Aliĝu ĉiuj sejŝelanoj)
Flag of Sierra Leone.svg Sieraleono High We Exalt Thee, Realm of the Free (Alte ni Gloras Vin, Lando de la Liberuloj)
Flago-de-Singapuro.svg Singapuro Majulah Singapura (Progresu Singapuro)
Flago-de-Sirio.svg Sirio Humat ad-Diyar (Gardantoj de la Hejmlando)
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio Nad Tatrou sa blýska (Super Tatro fulmas)
Flago-de-Slovenio.svg Slovenio Zdravljica (Tosto)
Flago-de-Somalio.svg Somalio Qolobaa Calankeed (Gloru la Patrujon)
Flago-de-Srilanko.svg Srilanko Sri Lanka Matha (Patrino Srilanko)
Flago-de-Sudafriko.svg Sud-Afriko Nacia himno de Sud-Afriko
Flago-de-Sudano.svg Sudano Nahnu Jund Allah Jund Al-watan (Ni estas la soldatoj de la Dio kaj de nia Patrujo)
Flago-de-Sud-Koreio.svg Sud-Koreio Nacia himno de Sud-Koreio
Flago-de-Sud-Sudano.svg Sud-Sudano South Sudan Oyee! (Sud-Sudano hura!)
Flago-de-Surinamo.svg Surinamo God zij met ons Suriname (Dio kun nia Surinamo)
Flago-de-Svazilando.svg Svazilando Nkulunkulu Mnikati wetibusiso temaSwati (Ho nia Di-sinjoro de la svazioj)
Flago-de-Svedio.svg Svedio Du gamla, du fria (Vi maljuna, vi libera)
Flago-de-Svisio.svg  Svislando Svisa psalmo
Flago-de-Taĝikio.svg Taĝikio Surudi milli (Nia amata lando)
Flago-de-Tajlando.svg Tajlando Phleng Chat (Nacia Himno)
Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio Mungu ibariki Afrika (Dio benu Afrikon)
Flago-de-Togolando.svg Togolando Salut à toi, pays de nos aïeŭ (Saluton al vi, lando de niaj prauloj)
Flago-de-Tongo.svg Tongo Ko e fasi 'o e tu'i 'o e 'Otu Tonga (Kanto de la reĝo de Tongo-insuloj)
Flago-de-Trinidado-kaj-Tobago.svg Trinidado kaj Tobago Forged from the Love of Liberty (Forĝita el la Amo de Libero)
Flago-de-Tunizio.svg Tunizio Himat Al Hima (Defendantoj de la Patrujo)
Flago-de-Turkio.svg Turkio İstiklâl Marşı (Marŝo de Sendependeco)
Flago-de-Turkmenio.svg Turkmenio Garaşsyz, Bitarap Türkmenistanyň Döwlet Gimni (Nacia Himno de Sendependa Neŭtrala Turkmenio)
Flago-de-Tuvalo.svg Tuvalo Tuvalu mo te Atua (Tuvalo por Dio)
Flago-de-Ugando.svg Ugando Oh Uganda, Land of Beauty (Ho Ugando, Lando de Belo)
Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio Ŝĉe ne vmerla Ukraina (Ankoraŭ ne mortis Ukrainio)
Flago-de-UAE.svg Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj Īschī Bilādī (Longe vivu mia nacio)
Flago-de-Urugvajo.svg Urugvajo Himno Nacional Uruguayo (Urugvaja Nacia Himno)
Flago-de-Usono.svg Usono The Star-Spangled Banner (La Stelplena Standardo)
Flago-de-Uzbekio.svg Uzbekio Nacia himno de Uzbekio
Flago-de-Vanuatuo.svg Vanuatuo Yumi, Yumi, Yumi (Ni, Ni, Ni)
Flago-de-Venezuelo.svg Venezuelo Gloria al Bravo Pueblo (Gloron al la Brava Popolo)
Flago-de-Vjetnamio.svg Vjetnamio Tiến quân ca (La Marŝkanto)
Flago-de-Zambio.svg Zambio Stand and sing for Zambia, proud and free (Stariĝu kaj kantu por Zambio, fiera kaj libera)
Flago-de-Zimbabvo.svg Zimbabvo Simudzai Mureza WeZimbabwe (Estu Benita la lando Zimbabvo)

Himnoj de aliaj landoj kaj teritorioj[redakti | redakti fonton]

La listo inkluzivas himnojn de fakte sendependaj ŝtatoj, kiuj ne estas membroj de Unuiĝintaj Nacioj. Pluraj el ili havas malgrandan aŭ nenian rekonon de la internacia komunumo. Iujn el ili oni trovas partoj de la supre listigitaj landoj.

Lando Titolo de la himno
Abĥazio Abĥazio Aiaaira (Venko)
Flag of Transnistria (state).svg Ĉednestrio Himno de Ĉednestrio
Flago-de-Kosovo.svg Kosovo Eŭropo (himno)
Flago-de-Montara Karabaĥo.svg Montara Karabaĥo Azat u ankakh Artsakh (Libera kaj sendependa Arcaĥo)
Flago-de-Norda-Kipro.svg Turka Respubliko Norda Kipro İstiklâl Marşı (Marŝo de Sendependeco)
Flag of Palestine.svg Palestino Fida'i (Mia redempto)
Flag of Somaliland.svg Somalilando Samo ku waar (Vivu longe en paco)
Flag of South Ossetia.svg Sud-Osetio Nacia Himno de Sud-Osetio
Flago-de-Tajvano.svg Tajvano (Respubliko Ĉinio) San Min Ĉu-i (La Tri Principoj de la Nacio)
Himno de la Nacia Flago
Flago-de-Vatikanurbo.svg  Vatikanurbo Inno e Marcia Pontificale (Himno kaj Marŝo Pontifika)

Himnoj de dependaj teritorioj kaj regionoj[redakti | redakti fonton]

Lando Titolo de la himno
Flago-de-Andaluzio.svg Andaluzio Himno de Andaluzio
Flago-de-Anglio.svg Anglio God Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon)
Land of Hope and Glory (Lando de espero kaj gloro)
And did those feet in ancient time (Pratempe en Anglujo ĉu)
Flag of the Balearic Islands.svg Balearoj La Balanguera (nur Majorko)
Flag of Brittany (Gwenn ha du).svg Bretonio Bro gozh ma zadoù (Antikva lando de miaj patroj)
Flag of Curaçao.svg Curaçao Himno di Kòrsou
Flago-de-Eŭskio.svg Eŭskio Nacia himno de Eŭskio
Flago-de-la-Ferooj.svg Ferooj Tú alfagra land mítt (Ho, mia plej kara lando)
Flag of Flanders.svg Flandrio De Vlaamse Leeuw (La flandra leono)
Flag of Galicia.svg Galegio Os Pinos (La pinoj)
Flag of Groningen.svg Groningen Grönnens laid (La kanto de Groningen)
Flago-de-Gronlando.svg Gronlando Nunarput utoqqarsuanngoravit (Nia lando, kiu fariĝis do malnova)
Flago-de-Ĝibraltaro.svg Ĝibraltaro God Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon)
Ĝibraltara Himno
Flag of Cantabria (Official).svg Kantabrio Himno a la Montaña (Himno al la Monto)
Flago-de-Katalunio.svg Katalunio Els Segadors (La Agristoj)
Flag of the Cayman Islands (3-2).svg Kajmana Insularo Beloved Isles Cayman (Amataj Insuloj Kejmanaj)
Flago-de-Kimrio.svg Kimrio Hen Wlad Fy Nhadau (Lando de miaj patroj)
Flag of Cornwall.svg Kornvalo Bro Goth Agan Tasow (Antikva lando de niaj patroj)
Flag of Crimea.svg Aŭtonoma Respubliko Krimeo Himno de Krimeo
Flago-de-la-Kukinsuloj.svg Kukinsuloj Te Atua Mou E (Dio estas vero)
Flago-de-Mankso.svg Mankso O Land of Our Birth (Ho Lando de Nia Naskiĝo)
Flago-de-Porto-Riko.svg Porto-Riko La Borinqueña
Flago-de-Skotio.svg  Skotlando The Flower of Scotland (Floro de Skotlando)
Scotland the Brave (Skotlando Brava)
Flag of Tatarstan.svg Tatario Himno de Tatario
Flago-de-la-Turkoj-kaj-Kajkoj.svg Turkoj kaj Kajkoj God Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon)
Flag of Valle del Cauca.svg Valo de Kaŭko Himno al Valle del Cauca
Flag of Wallonia.svg Valonio Le chant des Wallons (La kanto de la valonoj)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]