Vikipedio:Ĉefpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

335 617 artikoloj en Esperanto
303 aktivaj redaktantoj
±140 000 unikaj vizitantoj monate (2022)

Laboristino

Abeloj estas flugantaj insektoj parencaj al la vespoj kaj formikoj, konataj pro sia rolo en polenado kaj, ĉe la plej bone konata abelspecio, nome la okcidenta mielabelo, ĉar produktas mielon kaj abelvakson. Abelo fakte estas taksonomia grupo, nome monofiletika branĉo ene de la superfamilio Apoidea, nuntempe konsiderata klado, nomita Anthophila de proksimume 16 000 specioj en sep agnoskitaj biologiaj familioj. Tamen kiam malfakuloj parolas pri abelo, ili efektive reduktas la esprimon al la Apis mellifera de la genro de la mielabeloj de la familio de la Abeledoj. Ili troviĝas en ĉiu kontinento escepte Antarkto, en ĉiu habitato en la planedo kiu enhavas insekto-polenitajn florplantojn.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Milito, Portugalio, Ĉevalo


Esperanta Vikipedio

Wikipedia-logo-v2.svg

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Wikimedia ELiSo logo.svg

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.


PIV 1987, PIV 2002, PIV 2005 kaj PIV 2020

La nuna kunlaboraĵo estas la Listo de Esperanto-vortaroj. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Programo Artemis, Seksumado, Pozitiva psikologio

19-a de aprilo 2023
  • Jemeno Homa stampedo en Sanaa, Jemeno, dum disdonado de monhelpo fare de bonfaraj komercistoj rilata al fino de Ramadano rezultis en ĉirkaŭ 80 mortoj kaj dekoj da vunditoj.
18-a de aprilo 2023
  • Sudano La bataloj en Ĥartumo, ĉefurbo de Sudano, inter armeo kaj paramilita grupo okazigis almenaŭ 270 mortojn kaj etendiĝis al aliaj ŝtatoj de la lando.
17-a de aprilo 2023
  • Rusio La rusa opoziciulo Vladimir Kara-Murza, jam dufoje venenigita en 2015 kaj 2017, kondamniĝis je 25 jaroj en punkolonio pro akuzo de severa ŝtata perfido
15-a de aprilo 2023
  • Sudano Okazas bataloj en Ĥartumo, ĉefurbo de Sudano, inter armeo kaj paramilita grupo.





Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:

Commons-logo.svg Komunejo
Libera dosiera deponejo
Incubator-logo.svg Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Wikimedia Community Logo.svg Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Wiktionary-logo.svg Vikivortaro
Universala libera vortaro
Wikidata-logo.svg Vikidatumoj
Libera datumbazo
Wikibooks-logo.svg Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Wikinews-logo-51px.png Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Wikiquote-logo.svg Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Wikisource-logo.svg Vikifontaro
Libera biblioteko
Wikispecies-logo.svg Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Wikiversity-logo.svg Vikiversitato
Libera universitato
Wikivoyage-Logo-v3-icon.svg Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo