Orienta Almanako: Nova senpaga bitlibro de Sezonoj

orienta almanakoOrienta Almanako / Trad. el la araba, armena, ĉeĉena, hebrea, hinda, ĥina, japana, kartvela, lezgina, sanskrita kaj tatara; Antaŭparolo de Boris Kotzin; Postparolo de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2018. — 80 p. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2018).

Hodiaŭ, la 15an de februaro 2022 en la Virtuala Biblioteko de Sezonoj aperis nova senpaga bitlibro — reeldono de Orienta Almanako, unue eldonita kiel literatura aldono al La Ondo de Esperanto en la 1913a jaro. Ĝin kompilis kaj redaktis Boris Isidoroviĉ Kotzin [kócin] (Борис Исидорович Коцын, 1887-1958), filo de Isidor Kocyn kaj ties edzino Teresia (Tereza), fratino de Klara Zilbernik (do B. Kotzin estis bonevo de Lazarj Markoviĉ Zamenhof).

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Denove okazos retaj KER-ekzamenoj en junio

kerKER-Ekzamena Centro de UEA informas vin pri tio, ke en junio denove okazos retaj KER-ekzamenoj en tri niveloj:

  • la 3an de junio je nivelo C1;
  • la 10an de junio je nivelo B2;
  • la 17an de junio je nivelo B1.

Dum la kongreso en Torino eblos trapasi ekzamenojn ĉeeste je ĉiuj kvar niveloj B1, B2, C1 kaj C2. La plej alta nivelo povos okazi kondiĉe ke aliĝos minimume 15 kandidatoj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Speciala oferto: Sendependaj homoj

Antaŭ 25 jaroj, la 8an de februaro 1998, forpasis Halldór Kiljan Laxness (1902-1998), islanda aŭtoro gajninta la Nobel-premion por literaturo (1955). La libroservo de UEA dum la tuta februaro ofertas lian realisman romanon Sendependaj homoj kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Post rikolto necesas draŝi

rikoltoBelarta rikolto 2022: Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio / Redaktis Miguel Gutiérrez Adúriz, Miguel Fernández, Ulrich Becker. – Novjorko: Mondial, 2022. – 121 p.

Kiel ĉiujare Mondial ankaŭ en 2022 aperigis la verkojn premiitajn en la Belartaj Konkursoj.

Komencante pri la poezia parto mi devas unue konfesi ke mi persone ne havas grandan talenton por prijuĝi tiun ĝenron. Do la subaj vortoj eble diras pli multe pri mi mem ol pri la premiitaj verkoj, kiujn mi trovas plejparte neinteresaj kaj senenhavaj versaĵoj kun rimoj banalaj aŭ altiritaj trude. Escepto eble estas Mi ŝatus vidi… de Benoît Philippe, kiu estas persona kaj per-sona poemo, tamen kun senco ne tre klara al mi. Neniu unua premio estis aljuĝita, sed Evgenij Georgiev ricevis la duan pro Reĝino-nokt’, kiu lasas min indiferenta, kaj honoran mencion pro sonetkrono, kies 210 versoj prezentas ian kulturhistorian ekzotismon, se mi bone komprenis antaŭ ol endormiĝi pro enuo.

Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Vinko Markovo: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2022

markovoNi daŭrigas aperigi respondojn al la demandoj de nia tradicia jarfina enketo pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum 2022. La naŭa (alfabetorde) el la dek respondintoj estas Vinko Markovo (Francio), prezidanto de la Plenumkomitato de SAT. Liaj respondoj unue aperis en la decembra eldono de La Ondo de Esperanto (2022, №314).

Grava atingo estas la denova ebleco partopreni ampleksajn ĉeestajn eventojn en granda parto de Esperantio, malgraŭ restantaj limigoj al libera homcirkulado. Aldone, la pandemiaj jaroj trudis al multaj akiron de pli granda lerteco pri retaj komunikiloj. Tio liveris teĥnikajn solvojn por fronti novajn malfacilaĵojn, kiel la nuligo de ĉeesta SAT-kongreso en Moskvo pro la milito en Ukrainio. Ankaŭ la tria Virtuala Kongreso, en kiu SAT mistrafis la eblecon proponi oficialan programeron, montris la pluan utilon de retaj eventoj kompletige al la ĉeestaj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

La mondo festas la 21an de februaro ĉiujare la tagon de gepatraj lingvoj. En tiu tago UEA prezentos al UN la deklaron, kiu sekvas, kiun esperantistoj traduku al sia lingvo kaj utiligu por informi pri la sinteno de la Esperanto-movado pri gepatraj lingvoj. La deklaro kaj afiŝo same utiligebla estas troveblaj en mallonge.net/GepatraLingvo2023.

Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2023

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Aliĝu al la laborgrupo pri klimatŝanĝa tradukado

klimatŝanĝo

La Komisiono pri Scienco kaj la Interesgrupo pri Daŭripoveco de TEJO lanĉas novan projekton cele al la diskonigo al esperantistoj de la nuna situacio kaj evoluo de klimatŝanĝo el scienca vidpunkto.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

La demoversio de la vintra Ondo estas libere legebla

Estas enretigita por publika legado la demonstra versio (demoversio) de la vintra (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la almanako La Ondo de Esperanto. La 49-paĝa demoversio enhavas kelkajn plenajn tekstojn kaj plurajn tekstokomencojn el la riĉenhava kaj rekorde ampleksa 139-paĝa 314a numero de La Ondo de Esperanto, publikigita je la novjarfesta nokto 2022/23.

La vintra demoversio estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-310demo.pdf. La demoversioj de pli fruaj Ondoj estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo.

La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako.
Nia novaĵretejo estas senpage legebla. Ĝi ekzistas danke al la donacoj kaj abonoj, kiujn ricevas la almanako La Ondo de Esperanto, kiun povas legi nur la abonantoj.

La Ondo de Esperanto estas eldonata en Kaliningrado (Ruslando), ĝin redaktas Aleksander Korĵenkov.
La Ondo estas abonebla por 2023. La baza abontarifo restas senŝanĝa dum 15 jaroj ekde la lanĉo de la bitversio en 2007.

Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ahmad Reza Mamduhi: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2022

mamduhiAl la demandoj de la tradicia jarfina enketo de La Ondo de Esperanto pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum 2022 respondas Ahmad Reza Mamduhi (Irano), prezidanto de ILEI kaj vicprezidanto de Irana Esperanto-Asocio. Liaj respondoj unue aperis en la decembra eldono de La Ondo de Esperanto (2022, №314).

La plej pozitiva atingaĵo de 2022 estas tio, ke ni pli profunde aprezis la potencon de la virtuala mondo kaj ĝian pli fortan atingivon. Ja en 2020 kaj 2021 ni devige okazigis plejmultajn kunvenojn kaj kongresojn virtuale, tamen en 2022 eĉ kiam/kie eblis okazigi ilin nur fizike, ni preferis aŭ hibridan aŭ tute virtualan formon. Ĉi-foje ne nur pro la pandemio, sed (ankaŭ) pro aliaj – eble eĉ pli ampleksaj – fakt(or)oj kiel ekonomia divido, moviĝaj baroj, politikaj problemoj k. s.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Rilatoj de UEA kun UN kaj Unesko en 2022: Enkonduko

unLa suba teksto estas enkonduko al la dekpaĝa raporto, verkita de François Lo Jacomo (estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj, reprezentanto ĉe Unesko) kaj Humphrey Tonkin (reprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj).

La historio de Esperanto ĉe UN kaj ĝia instanco Unesko komenciĝis preskaŭ samtempe kun la fondiĝo de tiuj organizoj. Jam en 1947 Universala Esperanto-Asocio deklaris, ke la homaj rajtoj estas esenca kondiĉo por la laboro de la Asocio, kaj tion enskribis en sian statuton. En 1950 ĝi prezentis petskribon al UN koncerne la utiligon de Esperanto, kaj tio, per iom nerekta vojo, kondukis al rezolucio favora al Esperanto fare de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 1954 kaj al starigo de konsultaj rilatoj inter UEA kaj Unesko. Sekvis ekesto de similaj rilatoj inter UEA kaj UN. De tiam ĝis hodiaŭ la kunlaboro daŭras – tra preskaŭ 70 jaroj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

PRINTEMPaS: Intensivaj kursoj kaj ekzamenoj en Greziljono

printempas

Lernu en kurso kun Przemek, Paweł, Szabolcs aŭ Marion (2023-apr-14/22) kaj / aŭ trapasu internacian Esperanto-ekzamenon (2023-apr-21/23) kadre de la tradicia staĝo PRINTEMPaS en la Esperanto-kulturdomo “Kastelo Greziljono”.

En la programo:
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

CDELI urĝe bezonas novan arkiviston

cdeli

De post la definitiva retiriĝo de Claude Gacond, kun formala adiaŭa kunveno la 19an de novembro 2022, CDELI (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia https://www.cdeli.org) ne plu havas arkiviston. Tiun ĉi profesian postenon devus okupi persono kun katalogista kapablo kaj planlingvistika kompetento, aldone loĝanta en Ĉaŭdefono.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2023

februaro

5. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Jan Werner (1933-1948-2021), ĉeĥa inĝeniero, sciencisto kaj esperantisto, longtempa gvidanto de la scienc-teknika sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, fakulo pri terminologio, precipe pri la konstrua fako, kvarfoja laŭreato de la Belartaj Konkursoj de UEA (branĉo “eseo”), tradukinto de kelkaj ĉeĥaj verkoj el Esperanto; aŭtoro de pluraj libroj en/pri Esperanto, i.a.: Esperanta Terminaro de Terminologia Fako (1982), Terminologia kurso (1986), Matematika vortaro Esperanta-ĉeĥa-germana (1990), Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj (2002, 2016), Terminologiaj konsideroj (2004), Koteado en konstru-desegnoj (2008), Ladistaj produktoj en konstruado (2011), Versa neversa mozaiko (2012), Historiaj ĉevroj (2013), Terminaro de kanalizacio (2015), Konstrufaka kolekto (2016).

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Anna Löwenstein: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2022

Ni daŭrigas aperigi respondojn al la demandoj de nia tradicia jarfina enketo pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum 2022. La sepa (alfabetorde) respondinto estas Anna Löwenstein (Britio), verkisto, redaktoro de uea.facila. Ŝiaj respondoj unue aperis en la decembra eldono de La Ondo de Esperanto (2022, №314).

Bedaŭrinde ĉi tiu ne estis bona jaro por pozitivaj atingoj. La plej interesa evento laŭ mi estis la virtuala kongreso en novembro. Per la VK eĉ esperantistoj, kiuj normale ne povas permesi al si vojaĝi eksterlanden, havis la eblecon partopreni en Universala Kongreso. Tio estas nepre ripetinda evento, kaj kvankam la organizado ankoraŭ ne estas perfekta, sendube oni gajnos pli da sperto en estontaj jaroj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

UK-108: 772 aliĝintoj el 51 landoj

La 11an de januaro 2023 ni informis, ke tiudate al la 108a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 29a de julio ĝis la 5a de aŭgusto 2023 en Torino (Italio), aliĝis 680 homoj el 51 landoj (Vd. https://sezonoj.ru/2023/01/torino-5/). Post tri semajnoj ĉi tiu nombro kreskis je 92, kaj je la 1a de februaro al UK-108 aliĝis jam 772 homoj el 51 landoj, plej multe el Francio (130).

Vidu la liston de la unuaj dek landoj laŭ la aliĝlisto; interkrampe estas la nombroj je la 11a de januaro.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton