Etikedaj arkivoj: memordatoj

Jubileoj kaj memordatoj por septembro 2022

9. Antaŭ 160 jaroj naskiĝis Albert Steche (1862-19??-1943), germana entreprenisto, politikisto (deputito de la parlamento de Saksio, 1909-18) kaj esperantisto, propagandisto kaj mecenato de Esperanto, aŭtoro de pluraj artikoloj kaj broŝuroj, prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (1920-25). 10. Antaŭ 75 jaroj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en aŭgusto 2022

4. Antaŭ 30 jaroj mortis Jacques-Louis Mahé (ĵak-luí maé, 1912–1928-1992), franca fotisto, filmprojekciisto, filmisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Lorjak; pioniro de la Esperanta kino (Antaŭen 1936; Angoroj, 1964); aŭtoro de sep romanoj (Neologisme, 1975; Transe, 1976; Retoj, 1978; … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en julio 2022

4. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Helmi Dresen (1892-1912-1941), estona instruistino, urbestrarano de Talino dum la Sovetunia periodo, kaj esperantistino nomita “la animo de la estonia Esperanto-movado”; Esperanto-instruistino, ĉefdelegito de UEA en Estonio, kunfondinto de Esperanto-Asocio de Estonio (1922) kaj ties … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en majo 2022

5. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Adam Goralski (1912-1975-2005), pola kemiisto kaj entreprenisto, loĝinta en Venezuelo, Kanarioj kaj Pollando. Li finance helpis plurajn Esperanto-projektojn kaj en 1982 starigis Fondaĵon Grabowski, kiu ĝis nun subtenas la Esperanto-kulturon per premioj kaj subvencioj. 5. … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Antaŭ 105 jaroj forpasis Ludoviko Zamenhof

Hodiaŭ, je la 105a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof, forpasinta la 14an de aprilo 1917, ni proponas (re)legi fragmentojn el la 16a ĉapitro de la dua eldono de la libro Homarano (2011) de la Ruslanda ĵurnalisto Aleksander Korĵenkov, … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2022

4. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Vilho Setälä (1892-1906-1985), pioniro de la finnlanda fotoarto, kreinto de la finnlingva fotoleksiko kaj la plej konata finna esperantisto; sekretario (1918-22) kaj prezidanto (1955-65) de Esperanto-Asocio de Finnlando, ĝenerala sekretario de la 14a UK (Helsinko, … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en marto 2022

2. Antaŭ 50 jaroj mortis Cecil “Tiny” Goldsmith (1889-1907-1972), brita komercisto kaj esperantisto; ekde 1926 ĉefa Esperanto-aganto en Britio kiel administranto/sekretario de BEA, sekretario de tri UKoj en Britio (1930, 1938, 1949), direktoro de UEA/IEL (1936-47), ĝenerala sekretario de UEA … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2022

2. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Hajpin Li (aŭtente: Lee Chae-hyon, 1917-1935-1997), korea armeano, oficisto (i.a., en la Korea filio de CIA) kaj esperantisto; instruisto kaj disvastiganto de Esperanto, fondinto kaj eldonanto de Nove(-)Bakito (1937, 1949-50), vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio (1983-90); … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en decembro 2021

6. Antaŭ 25 jaroj mortis Willem Anthony Verloren van Themaat (1931-1959-1996), nederlanda matematikisto, natursciencisto, kaj esperantisto; sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio (1990-96); aŭtoro de La akvariinfanoj (SF-romano, 1976), La vicordo de la frazelementoj en Esperanto (1973), Esperanto: Ideologio kaj Kulturo … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en novembro 2021

3. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Johannes Edvard Leppäkoski (denaske: Ruotsalainen, 1901-191?-1984), Finnlanda ĵurnalisto kaj esperantisto, kunfondinto de la Esperanto-klubo en Jyväskylä, tradukinto de ĉ. 100 finnaj poemoj, inkluzive de pli ol 30 porinfanaj poemoj en Burĝonoj (1950). Dum tri jardekoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2021

2. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Tomáš Pumpr (1906-1926-1972), ĉeĥa juristo kaj esperantisto; elstara tradukanto, inter kies tradukoj estas Bukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj de K. J. Erben (1938), La bapto de caro Vladimir de K. Havlíček Borovský (1952), Invito de … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en septembro 2021

1. Antaŭ 115 jaroj (1906) en Parizo aperis la unua numero de La Revuo (1906-1914). Legu pli en la artikolo Antaŭ 115 jaroj ekaperis La Revuo de Halina Gorecka. 3. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Salvador Gumà i Clavell (1901-1917-2003), kataluna … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en aŭgusto 2021

1. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Torben Kehlet (1941-196?-2001), dana entreprenisto kaj esperantisto, komence de la 1970aj jaroj ekloĝinta en Belgio, kiu sub la markoj TK (Danlando) kaj TK/Stafeto (Belgio) eldonis dekojn da gravaj Esperanto-libroj inkluzive de La Nobla Korano (1969), … Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en julio 2021

1. Antaŭ 30 jaroj (1991) en Sverdlovsk (nun Jekaterinburg) aperis la unua numero de la renaskita gazeto Ruslanda Esperantisto (ĉiumonata informilo de Urala Esperantista Societo). 4. Antaŭ 100 jaroj mortis Antoni Grabowski (1857-1887-1921), pola kemiisto, terminologo, poligloto, volapukisto kaj esperantisto; … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton