23aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

bzt

En la 22aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos de la 9a ĝis la 11a de decembro 2022, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj artaj programeroj. Antaŭ kaj post la evento okazos internaciaj projektaj renkontiĝoj de Erasmus+.
Akceptejo – la 9an de decembro ekde 17.00 kaj la 10an de decembro ekde 11.00 (programoj, mendoj, pagoj)
Libroservo – funkcios dum la tuta evento ĉe Esperanto-Libraro en Centro Ludoviko Zamenhof (CLZ).

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Riĉa scienca programo dum la Virtuala Kongreso

vk-3Kiel en la du antaŭaj Virtualaj Kongresoj, en 2020 kaj 2021, ankaŭ en la 3a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK3) okazonta de la 24a ĝis la 27a de novembro 2022 kune kun Retoso, la reta evento de TEJO (retoso2022.tejo.org), estos riĉa scienca kaj faka programo. Estos prezentitaj ĉiuj prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) kaj de la Scienca Kafejo (SK) okazintaj en Montrealo (vidu Esperanto 2022:9 p. 186-187), iuj eĉ en plibonigitaj versioj, eventuale eblos diskuti kun la prelegantoj kaj fari demandojn realtempe. Notu ke VK3 provizas senpagan aliĝon por Individuaj Membroj de UEA kaj TEJO, sed nur ĝis la 18.11. Eblas aliĝi ĉe: vk.esperanto.net/2022.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu en KonSciU: Konkurso por Sciencistoj kaj Universitatanoj!

konsciu

TEJO, kunlabore kun ILEI kaj UEA, lanĉas novan konkurson por junaj esploristoj, scientistoj, kaj studentoj! La Komisiono pri Edukado, Scienco, kaj Kulturo (ESK) de TEJO fiere prezentas sian novan konkurson KonSciU: Konkurso por junaj Sciencistoj kaj Universitatanoj, kiu okazos la 27an de novembro 2022 (dimanĉo), 14:00 UTC kadre de Retoso.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Kiuj estas “rusiaj esperantistoj”?

La 30an de aŭgusto 2022 la Estraro de UEA publikigis raporton pri revizio de la ĉefdelegitoj, en kiu ĝi decidis “provizore ne renomumi ĉefdelegiton en Rusio”, kaj rezulte de ĉi tiu decido Svetlana Smetanina perdis (ĉu nur “provizore”?) sian ĉefdelegitan postenon. Legu pli ĉe https://sezonoj.ru/2022/08/smetanina-2/.

Post du monatoj, la 31an de oktobro Smetanina sendis al la Komitato de UEA leteron, en kiu ŝi petis la Komitaton kaj la Estraron restarigi ŝin kiel la ĉefdelegiton de UEA por Ruslando. La sekvan tagon, la 1an de novembro, Valerij Sipoviĉ “De la nomo de rusiaj esperantistoj” dissendis al pluraj adresoj sian tekston, titolitan “Protesta letero de rusiaj esperantistoj” kun kvin postuloj.

Ĉi-sube ni publikigas ambaŭ tekstojn, ne korektinte la faktajn (ekzemple, “eksprezidanto de UEA Osmo Buller”) kaj lingvajn erarojn kaj mistajpojn, nur foriginte la tro oftajn kursivigojn. Feliĉe, en la subskribo de la dua teksto mankas la artikolo antaŭ la vorto “rusiaj” en la esprimo “De la nomo de rusiaj esperantistoj”, kaj do temas ne pri la opinio de la tuta Ruslanda esperantistaro, sed nur de Sipoviĉ kaj de tiuj, kiuj konsentas kun lia teksto.

La red.

Deklaro de Svetlana Smetanina al la Komitato de UEA

Estimataj komitatanoj!

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | 2 Komentoj

Legu la demonstran version de la septembra Ondo (2022, №3)

septembraEn la arkiva retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj ĵus aperis la demonstra pdf-versio (demoversio) de la septembra (aŭtuna, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de La Ondo de Esperanto, kiun la abonantoj ricevis antaŭ kvin semajnoj. La 48-paĝa demoversio enhavas kelkajn plenajn tekstojn kaj plurajn tekstokomencojn el la 134-paĝa 313a numero de La Ondo de Esperanto.

La septembra demoversio estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-313demo.pdf. La demoversioj de pli fruaj Ondoj estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Ridu kun Stanislav Belov: Ĉu preĝi aŭ ne preĝi?

RiduLa diferenco inter kredanto kaj ateisto estas tre eta. La ateisto opinias ke malĝustaj estas ĉiuj 4000 religioj, dum la kredanto pensas ke nur 3999.

Pia judo saviĝis post ŝipa katastrofo sur neloĝata insulo. Post unu jaro venis alia ŝipo por savi lin kaj trovis, ke li konstruis sur la insulo tri sinagogojn. La kapitano miris: “Por kio, vi ja estas sola judo ĉi tie?!” La judo nur ridetis: “Tre simple: tiun sinagogon mi frekventas ĉiutage, al la dua mi venas nur sabate, kaj al la tria mi eĉ unu paŝon ne faros!”

Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

La konsisto de la nova Afrika Komisiono de UEA (2022-2025)

afrikaDum sia kunsido de la 15-a de oktobro 2022, la Estraro de UEA unuanime aprobis la konsiston de la nova Afrika Komisiono de UEA, por la periodo 2022-2025. La propono venis de la estrarano de UEA por Afriko, Jeremie SABIYUMVA, post konsultiĝo kun TEJO, ILEI kaj plurjaraj aktivuloj ekster kaj en la kontinento. La komisionanoj estas novaj en la komisiono sed ĉirkaŭ ili estas multaj spertaj esperantistoj. La unua prioritato de la novelektita komisiono estos subteni la okazigon de la unua afrika UK laŭeble en 2024. Ĝi havas ankaŭ prioritaton plifortigi la movadon en Afriko, inter alie per revivigo de la dormantaj Landaj Asocioj. En la nuna rapide moviĝanta mondo, la komisiono havos taskon adaptigi la movadon al la nunaj ŝanĝoj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Marjorie Boulton: Unu animo homa

boulton

Aperis du-voluma kolekto de la plena poezia verkaro de Marjorie Boulton!
Pli ol 1200 paĝojn longa, Unu animo homa, titolo tirita de ŝia poemo Aliĝilo, tenas ĉiujn ŝiajn poem-librojn, komencante per Kontralte, per kiu ŝi surscenejiĝis en 1955, ĝis Du el, eldonita tridek jarojn poste. Al tiuj ni aldonis du kolektojn, kiujn Marjorie ne publikigis: Nuntempa eposo (1953) kaj La sekreta psiko (1954). Kompletigas la ok-partan kolekton Rimleteroj (1976, kun la kontribuoj de ankaŭ William Auld, laŭ permeso afable donita de lia familio) kaj ĉapitro de poemoj el diversaj fontoj, inkluzive de Belartaj Konkursoj, revuoj kaj libroj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kontribuu al la programo de la 3a Virtuala Kongreso de Esperanto + Retoso

vkProponu programerojn por la 3a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK)! La VK okazos de la 24a ĝis la 27a de novembro 2022 kune kun Retoso, la reta evento de TEJO: https://retoso2022.tejo.org/. Proponojn pri prelegoj, paneloj, debatoj, aŭtoraj momentoj, artaj kaj kulturaj prezentoj k. s. oni sendu per la formularo por la kerna programo de la 3a VK, kiu ĉiutage etendiĝos de la 12h00 ĝis la 18h00 UTC. Kontribuoj rilataj al la kongresa temo, “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”, estas speciale bonvenaj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Pozitiva rezulto de “memizoliĝo”

verda simioRoman Dobrzyński. Verda simio. — Varsovio: Pola Esperanto-Asocio, 2021. — 160 p.

Pandemio estas plago, pri kio oni ne povas dubi. Sed la “memizoliĝo”, kiu estis la rimedo (ĉu sukcesa?) kontraŭ ĝi batali, por kreaj naturoj povas esti stimulo fari ion, por kio sen tio ne estus tempo. Tiel okazis al la Esperanto-veterano Roman Dobrzyński, kiu, fermita hejme, decidis trarigardi siajn malnovajn arkivojn kaj trovis tie materialon de unu el siaj plej fruaj aktivadoj – kabaredo “Verda simio”, kaj li decidis tion prilabori kaj publikigi.

Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en novembro 2022

novembro

1. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Roman Dobrzyński (1937-1955- ), ĵurnalisto en la Pola Televido TVP kaj esperantisto, redaktoro de Pola Esperantisto (1963-65) kaj Kontakto (1966-69), vicprezidanto de TEJO (1966-69), prezidanto de PEA (1986-89), vicprezidanto de UEA (1989-91), kunfondinto (1988) kaj prezidanto (1992-97) de Fondumo Zamenhof; kreinto de pluraj Esperanto-filmoj, aŭtoro de kelkaj libroj, inkluzive de la pollingva libro Ulica Zamenhofa (2001) bazita sur interparoloj kun Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, poste aperinta en Esperanto (2003) kaj en 13 aliaj lingvaj versioj; honora membro de UEA (2005), laŭreato de la premio de la Fondaĵo Grabowski (2005).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 73-74).

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ĵenja Amis: “Mi estas feliĉa, kontenta kaj fiera”

Amis

Ĵenja Amis ĉe la malfermo de la kongreso (Foto: John Huang)

La sekretario de LKK respondas

Kiel vi fartas post la fino de la kongresa kaj postkongresa periodo?

Por ni, la montreala LKK, la poskongresa periodo daŭros eble eterne – aŭ almenaŭ tiom longe, kiom la preparado de la kongreso mem: ok jarojn! Sed serioze. Mi fartas bone. Nun bone. Se vi demandus al mi la saman aferon unu monaton antaŭ la UK, mi certe respondus alie. Mi estas feliĉa, kontenta kaj fiera, kaj mi certas, ke mi povas diri la samon pri ĉiuj aliaj anoj de nia LKK. Nun mi povas finfine pensi pri aliaj aferoj, plani aliajn projektojn kaj ne hasti ĉiun sekundon de ĉiu tago… Vi eble ridos, sed mi ricevis amuzan komenton ĉi-septembre, dum la Internacia Tago de Paco en Tolosa (Hispanio, Eŭskio), kie ni prezentis kun la Internacia Esperanto-Koruso. Tiu diris, ke mi nun aspektas kiel alia persono – kaj mi facile kredas. Estas bone finfine esti malstreĉita.

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La Silka Vojo: nova filmo de MA-GA-Filmoj

silka

Alessandra Madella kaj Maximiliano Garcia (MA-GA-Filmoj) riĉigas nian filmo-kulturon per bela kaj interesa kreaĵo. La nova filmo temas pri la fama Silka Vojo. Ĝi prezentas la regionon, la homojn loĝantajn tie, ilian vivon, kaj ilian muzikon. Bone kompreneblaj voĉo kaj teksto en Esperanto akompanas la dekdu-minutan filmeton.

Legi plu

Afiŝita en Historio, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Retoso 2022

retoso

Retoso estas la reta evento de TEJO organizita de junuloj kaj por junuloj, kiu okazos inter la 24a kaj la 27a de novembro. Ĝi donos al la homoj la eblon amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun (novaj) amikoj en Esperantujo per la interreto.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la 3a Virtuala Kongreso

oratoraKiel parto de la 3a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. Al la 3a VK eblas aliĝi senpage kiel individua membro de UEA ĝis la 18a de novembro: vk.esperanto.net. La Oratora Konkurso okazos la 25an de novembro je la 15:00 (UTC).

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton