“Se vi longe rigardas abismon, ankaŭ la abismo rigardas vin”, – diris Nietzsche, kies animo la tutan vivon balanciĝis rande de abismo de frenezo kaj fine falis en ĝin. La pandemio de Covid-19 metis la mondon rande de frenezo, kaŭzita de malamiko nevidebla kaj pro tio eĉ pli timiga – la koronviruso. Kion ĝi pensas pri ni?
La Tero kiel testejo
En sia novelo Ondoj estingas venton la fratoj Strugackij priskribis grandan eksperimenton, kiun nekonata ekstertera civilizo faris je la homaro. Ie kaj tie aperis strangaj estaĵoj, kiujn plejparto de la homoj timegis, sed kelkaj konsideris simpatiaj. Per tiu kaj kelkaj aliaj testoj la eksterteranoj elektis homojn, pretajn al rapida plua evoluo – tiel kreiĝis la raso de “ludenoj”.
Mi ne estas adepto de la konspiraj teorioj, do mi proponas pure mensan eksperimenton forme de siaspeca intelekta ludo. Imagu, ke la nuna pandemio estas testo por la homaro, kaj ke iu eksterhomara esploristo (ĉu la viruso mem?) atente studas nian reagon al ĝi. Kion ĝi povas konkludi?
Homoj ignoras la sciencon
“En pluva kaj venta tago… mi direktiĝas al la nutraĵa bazaro en Guanĝou, la ĉefurbo de la sudĉina provinco Gŭandongo, por serĉi lulilon de novaj patogenoj”. Ĉu vi supozas tion esti raporto de virusologo, sendita de la ĉina registaro kadre de urĝa teamo por estingi la pandemion? Tute ne. Temas pri citaĵo el la libro Pandemio de la usona epidemiologo kaj scienca ĵurnalisto Sonia Shah, eldonita en 2016.
Sekvas priskribo de la tipa bazaro, kie estas vendataj kune bestoj sovaĝaj kaj hejmaj, neniam renkontiĝantaj en naturo. La sciencisto, vizitinta ĝin en 2011, detale klarigas kiel okazas intermiksiĝo de iliaj patogenoj, naskanta novajn virusojn kiel SARS en 2002. Ŝi klare konkludas: “Se ne formiĝus tia bazo por rapida evoluo de mikroorganismo, verŝajne oni neniam ekparolus pri la problemo de la netipa pneŭmonio”.
Sed ĉu la mondo lernis ion el la sciencistaj avertoj kaj la antaŭaj virusaj eksplodoj? Nenion. Ŝi konstatas, ke post la menciita SARS, timiginta la mondon, tiaj bazaroj estis fermitaj, sed post kelkaj jaroj ili reaperis – foje duonkaŝe, sed ĉie. Oni povus supozi ke temas pri nura koincido, kaj ŝi estis hazarda aŭgurinto. Sed eĉ pli frue, en 2006, alia usona epidemiologo Larry Brilliant enketis opinion de siaj kolegoj kaj konkludis jenon: 90% de la epidemiologoj prognozis dum la vivo de du proksimaj generacioj pandemion, kapablan trafi ĝis miliardo da homoj, mortigi ĝis 165 milionoj kaj kaŭzi tutmondan ekonomian krizon kun perdo de ĝis tri trilionoj da dolaroj. Ĉu iu atentis?
Por preventi tion ne necesis ekstremaj oferoj, kiujn la registaroj urĝe faras nun. Por krei tutmondan avertosistemon sufiĉus sumo egala al 1% de la flugbiletaj kostoj, pro kio fakuloj eĉ proponis starigi respektivan imposton je tiu industrio kiel la ĉefa disvastiganto de la novaj infektoj. Tamen en 2013 eĉ plej primitiva observado okazis nur en 80 landoj el 193, aliĝintaj al la Monda Organizaĵo pri Sano.
La registaroj ignoris la sciencistajn avertojn antaŭ la pandemio, la civitanoj ignoras ilin nun, amase fuŝante la kvarantenan reĝimon, evitante limigojn kaj disvastigante fabelojn pri enigmaj komplotoj, celantaj troigi la danĝeron kaj timigi la homaron. Ĉu vi plu kredas ke la Mezepoko finiĝis kaj la racio venkis la mallumon de malklereco? Mi pli emas kredi al la svisa saĝulo Carl Gustav Jung: “Ekstere la homoj estas pli-malpli civilizitaj, sed interne ili plu estas sovaĝuloj”.
Egoismo superas solidarecon
La evoluaj psikologoj Corey Fincher kaj Randy Thornhill asertas, ke la kulturo naskiĝis danke al epidemioj, kiuj igis la homojn grupiĝi kaj toleri unu la aliajn, kontraŭstarante al eksteruloj – ĉar ĉiu fremdulo estis eventuala portanto de mortigaj virusoj. Ŝajnas ke tiu prahistoria sento plu vivas en la nuntempa homo kaj nur atendas pretekston por riveliĝi.
“La viruso mortigas nur la ĉinojn! Malsanas nur la azianoj!” – ĝoje histeriis la stultuloj en decembro 2019. “La ĉinoj estas sovaĝuloj, kiuj manĝas ĉion ajn vivan kaj pro tio alportas infektojn!” – ili daŭrigis en januaro 2020. “For la ĉinojn – ili disportas la infekton!” – kriis la idiotoj, atakintaj azianojn en Eŭropo kaj Nordameriko.
Fakuloj klarigadis, ke plejparto de la infektoj estis ricevitaj de la bestoj kaj ke la eŭropanoj estas tiukampe pioniroj tutmondaj, “donacintaj” al la homaro plej mortigajn infektojn por plenigi siajn stomakojn. Morbilon kaj tuberkulozon ni ricevis de ordinaraj bovinoj, kokluŝon ni ŝuldas al banalaj porkoj; kaj gripo, mortiginta dekojn da milionoj, venis de ĉarmaj anasoj. Sed ĉio estis vana, ni ja scias – gregoj ignoras la sciencon.
Lavango de rasismo kaj ksenofobio inundis la mondon, inkluzive la Okcidenton, kiu tiom fieris pri sia politika ĝusteco, instruante ĝin al la “postrestinta mondo”, inkluzive de Ĉinio. Malantaŭ la amika civilizita masko sin kaŝis la sama malica barbaro, plu zorganta nur pri siaj gento kaj familio.
Demokratio malfortas antaŭ la pandemio
Kiu “progresema” ĵurnalo ne piedbatis Ĉinion en lastaj jaroj? Subpremado de opozicio, persekutado de la ujguroj, okupado de Tibeto, dispelado de manifestacioj en Honkongo, poluado de medio – pretekstoj abundegas kaj sufiĉas por ĉiusemajna aperigo de novaj artikoloj en iu ajn gazeto. Sola diferenco inter la respektema The New York Times kaj triaranga retejo estis ke la unua rakontis pri suferigado de la islamaj minoritatoj (Usono ja malamas ne ĉiujn islamanojn, sed nur la islamajn teroristojn!), sed la dua prezentis larmigajn historiojn pri enprizonigo de kristanoj kaj buĉado de malliberuloj por forpreni iliajn organojn. Tamen ĉiuj – de la profesoroj ĝis la trigroŝaj ĵurnalistoj estis konvinkitaj: ili loĝas en pli bona, pli justa kaj pli sekura mondo ol la kompatindaj ĉinaj barbaroj.
Do kiam komenciĝis la epidemio, la unua reago estis atendebla. Mi memoras kiel en januaro la liberala rusia ĵurnalistino Anastasija Mironova, verkanta por Nova Gazeto, konsiderata kiel la flago de la rusia liberalismo, komparis en sia Fejsbuka paĝo nombron de la infektitoj en Ĉinio (dekmiloj) kaj Francio (28), kaj laŭkutime histeriis: “Aŭtoritatismo mortigas!” Al mia rimarko, ke ne eblas kompari la ciferojn en la naskiĝejo de la epidemio kaj en la lando, situanta milojn da kilometroj for, sekvis reago tuja kaj tipa por plendantoj de esprimlibereco: “Ne plu skribu al mi!” Kompatinte la origine tjumenan ĵurnalistinon, vaste konatan en mia urbo pro la malstabila psiko, mi aldonis, ke laŭ tiu mirinda logiko la plej sava estas totalismo, ja en Norda Koreio ĝis nun ne estis registrita eĉ unu infektito.
Cetere la disputon solvis la vivo mem. Jam la 19an de marto nombro de mortintoj en Italio atingis 3405, superinte tiun en Ĉinio (3242). Antaŭtage ĝin sekvis Hispanio. Unu el plej prosperaj landoj (la kvara laŭgrande ekonomio de Eŭropo kaj la naŭa en la mondo) kun nekompareble pli eta loĝantaro (60 milionoj, kio preskaŭ egalas al la loĝantaro de la nura provinco Hubejo), pli evoluinta sanserva sistemo, pli edukita loĝantaro kaj havinta almenaŭ du monatojn por sin prepari, observante kaj studante la okazaĵojn en Ĉinio, falis sub la unuaj batoj de la pandemio.
Oni povas diskuti pri la kialoj de tiom alta mortnivelo kaj rapida disvastiĝo de la infekto nome en Italio, sed unu afero nun estas tute klara: fortaj, aŭtoritataj reĝimoj pli efikas en krizaj situacioj kiel la epidemioj. La aŭtoritataj regantoj malpli zorgas pri sia populareco, havas pli da povo kaj pretas apliki ĝin malgraŭ ies malkontentoj kaj perdoj. Individuaj liberecoj kaj rajtoj, pri kies ĝenado tiom plendis la okcidentaj komentistoj post la totala kvarantenado en Ĉinio, cedis al la komuna bono kaj prospero – pri kio revis la eŭropaj utopiistoj, kies nomoj plu estas glorataj, sed la ideoj evidente forgesitaj de iliaj nuntempaj posteuloj.
La okcidentaj landoj longe cerbumis antaŭ fari decidajn paŝojn kaj, eĉ alfrontinte la fajron en sia domo, daŭrigis kutimajn ludojn. Francio la 15an de marto okazigis municipan balotadon, amasigante milionojn da homoj, kaj Pollando plu planas aranĝi la 10an de majo la prezidentan balotadon. Pli ridinda povas esti nur konduto de Usono, malpermesinta la 13an de marto ĉiujn flugojn al Eŭropo krom unusola escepto – Britio, kies ĉefministro Boris Johnson diris tiutempe, ke la lando supozeble havas 10 mil infektitojn. Evidente virusoj, venintaj de la plej fidela aliancano de Usono, estas sendanĝeraj.
Fine indas rimarkigi, kiel reagis la mondo al la tragedio en Italio. Dum Eŭropa Unio timeme fermis siajn landlimojn kaj silentis, la unuaj kuracistaj brigadoj venintaj por helpi al la italoj estis tiuj el Ĉinio, Rusio kaj Kubo. Mi ne scias kiel reagis loĝantoj de Lombardio al la rusiaj armeaj kuracistoj en uniformo, sed ĝis nun aŭdiĝis neniuj plendoj, kaj dankesprimoj abundas. Ŝajnas ke foje demokratio estas pli timiga kaj mortiga ol aŭtoritatismo.
Scienco estas la sola espero
En la malluma mondo de malamo, reciproka malfido kaj suspektemo troveblas almenaŭ unu lumeto da espero – la scienco. Jes, homoj ne fidas ĝin, ignoras ĝiajn avertojn kaj preferas elspezi miliardojn al futbalo kaj milito anstataŭ scienca esplorado. Sed alfrontinte veran danĝeron ili tuj sin turnas al sia ĉefa kaj fakte sola espero – la sciencistoj.
Gazetoj informis, ke la Papo petis Dion ĉesigi la plagon, ke en Moskvo okazas rusortodoksaj procesioj, kaj en Barato fanatikuloj trinkas bovinan urinon, esperante miraklan resaniĝon. Tamen ĉio ĉi estigis nur amasajn mokojn kaj ridon, dum eĉ en plej ĉipaj flavaj gazetaĉoj la sola serioze traktata espero estis ligita al la sciencaj esploroj. Novaj testiloj, preparado de vakcino, malĉifrado de la virusa strukturo – al tio ligiĝas la esperoj eĉ de plejaj malkleruloj, adeptoj de ĉiaspecaj konspirteorioj kaj kredantoj je iuj ajn fabeloj.
“Bonvenon al la klubo!” – diras en bildo la Homo-Araneo al kuracisto en blanka kitelo, akceptante lin je la grupo de superherooj egalrajte al la fajrobrigadistoj, Miraklo-Virino kaj aliaj herooj de la populara kulturo. Ĉiu spektinta la solenan ceremonion, per kiu Uhano adiaŭis la kuracistojn, kiuj savis ĝin, komprenas tiun senton. La mondon savos ne babilado pri avantaĝoj de tiu aŭ alia politika reĝimo, nek trudado de unutipaj normoj por ĉiuj ŝtatoj kaj socioj, nek apartiĝo je la rasa, nacia aŭ religia bazo. La mondon savos scienco kaj solidareco – nek pli, nek malpli. Ĉu ni bezonis ĉi tiun pandemion por lerni tion?
Stanislav Belov
Ĉi tiu artikolo aperis en la printempa numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №1 (303).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/04/pandemio