La 27an de marto 2020 en sia 89a vivojaro pro koronviruso forpasis
Filippo Franceschi (1931-2020)
konata en Esperanto kiel Sen Rodin, itala instruisto, fotisto, ĵurnalisto, hortikulturisto k. a. Esperantisto ekde 1940, li diskoniĝis danke al siaj beletraj verkoj, premioj en Belartaj Konkursoj de UEA, kaj eldonitaj libroj: Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj (2006), Nu, kaj do? (2010), Libazar’ kaj Tero (kun Júlia Sigmond, 2013), Kvodlibeto (kun Júlia Sigmond, 2015). En aprilo 2016 li kabeis pro troa neŭtraleco de la Esperanto-movado pri Palestino.
Li mortis nur kvar tagojn post la forpaso de sia edzino Júlia Sigmond.
Ni fubebras kaj kondolencas.
Halina Gorecka,
Aleksander Korĵenkov
Ĝi estas artikolo el la printempa numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №1 (303).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/03/nekrologo-45