Ilona Koutny: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2022

koutnyAl la demandoj de la tradicia jarfina enketo de La Ondo de Esperanto pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum 2022 respondas Ilona Koutny (Pollando), gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano. Ŝiaj respondoj unue aperis en la decembra eldono de La Ondo de Esperanto (2022, №314).

En 2022 la pandemio mildiĝis, tiel eblis jam renkontiĝi surloke, kio estas grava por personaj kontaktoj, sed restis ankaŭ la eblecoj de reta aliĝo al la eventoj (ekzemple. al la Montreala UK aldoniĝis la Virtuala Kongreso), tiel ni povis vere ĝui grandskale Esperantion. La ekfunkciado de la C2-nivelo de la KER-ekzameno estis granda paŝo por serioze trakti esperanton.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Holokaŭsta Memoro, 27 januaro 2023

kandeloLa holokaŭsta memoro kaj klerigo pri viktimoj kaj supervivintoj de naziismo estas ne nur momentoj de funebro kaj honorigo. Ili estas ankaŭ gravaj atentigoj pri nuntempaj viktimoj de persekutado kaj misinformado. Pli ol ĉiam, ni bezonas kontraŭbatali malaman paroladon, antisemitismon kaj aliajn antaŭjuĝojn, kaj preventi genocidon.

Ni aparte memoras la familianojn de Ludoviko Lazaro Zamenhof, la kreinto de Esperanto, kaj la multajn aliajn persekutitajn esperantistojn, kiuj perdis siajn vivojn. Preskaŭ ĉiuj rektaj familianoj de Zamenhof pereis: nur unu lia nepo transvivis tiujn terurajn jarojn. La Nazia Germanio kontraŭstaris Esperanton ĉar ĝia kreinto estis judo kaj pro la tutmondistaj kaj homrajtaj idealoj de la Esperanto-movado.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Torino

La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 108a Universala Kongreso, kiu okazos en Torino (de la 29a de julio ĝis la 5a de aŭgusto), anoncu vin pere de la volontula formularo: mallonge.net/volontuloj2023. Subvencio por ĉeesti la UK-on estas havebla danke al la fondaĵo “Partoprenu UK-on”. Pere de ĝi UEA havas la eblon subteni ĉefe la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi por subvencio.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Dennis Keefe: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2022

keefeNi daŭrigas aperigi respondojn al la demandoj de nia tradicia jarfina enketo pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum 2022. La kvina (alfabetorde) respondinto estas Dennis Keefe (Usono/Hispanio), iniciatinto de Lingvaj Festivaloj kaj de Universitato de Esperanto.

Eventoj kaj novaĵoj en Esperantujo pli kaj pli abundas. En la lastaj jaroj nur en la retejo EventaServo.org aperadis pli ol 11500 eventoj listigitaj de ĉirkaŭ 1500 organizantoj! Tamen rigardante unu parton de la verda panoramo, speciale elstaras la universitata laboro.

Antaŭ ĉio lanciĝis la longtempe planita, dujara, magistra programo de la Universitato Adam Mickiewicz sub la gvido de Ilona Koutny. Tio estas signifoplena, historia novaĵo. Aliflanke, en Ĉinio ĉi jare 25 studentoj diplomiĝis pri la studtemo “Esperanto” en bakalaŭara programo de la universitato Zaozuang.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Proponoj por IKU. Scienca Kafejo. Premio Pirlot. SUS-39 de AIS

Kadre de la 108a UK en Torino okazos la 76a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas proponojn por IKU-prelegoj, kiuj estu sendataj al la IKU-sekretario (amri@huji.ac.il) plej laste la 31an de januaro 2023. Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu IKU-prelego, 1-2 kromaj prelegoj kaj eventuale ekzameneto. Tiuokaze bonvolu indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso. Kiel en Montrealo, ankaŭ en Torino la IKU-prelegoj povas esti virtualaj, nome eblos prelegi per Zoom.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Bluaj ĉevaloj, kurbe klinaj domoj kaj torditaj korpoj

secesioJohansson, Sten. Secesio: Romano. – Novjorko: Mondial, 2021. – 253 p.

Secesio estas la titolo de la nova romano de Sten Johansson. La vorto “secesio” ne nur estas apartiĝo disde socia korpo (jen la klarigo de NPIV), sed, laŭ la difino de la verkisto «ankaŭ nomo de artaj movadoj por apartiĝi disde la tradicia “akademia” arto, precipe la Viena Secesio ekde 1897, pli-malpli identa kun la okcidenteŭropa Nova Arto kaj la germania-nordeŭropa Jugendstil (junaĝstilo)».

La intrigo de ĉi tiu romano okazas dum unu el la plej interesaj kaj fekundaj sed samtempe tragikaj epokoj de la mezeŭropa kulturhistorio.

Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kandidatiĝu en la Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2023!

ijk

Jam tradicie la fonduso Partoprenu IJK-n pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson (IJK). La IJK 2023 okazos de la 5a ĝis la 12a de aŭgusto 2023 en Lignano Sabbiadoro, Italio.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

“Arko” Gong Xiaofeng: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2022

arkoAl la demandoj de la tradicia jarfina enketo de La Ondo de Esperanto pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum 2022 respondas “Arko” Gong Xiaofeng (Ĉinio), vicprezidanto de ILEI kaj prezidanto de Ĉina Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Ĉi tiuj respondoj unue aperis en la decembra eldono de La Ondo de Esperanto (2022, №314).

Jen la pozitivaĵoj pri 2022:
Poznano lanĉas dujarajn magistrajn studojn pri interlingvistiko.
Startis la unikaj magistraj studoj pri interlingvistiko en AMU kun la ĉinaj gestudentoj. Startis la dujara magistra programo kiel specialiĝo kadre de studdirekto lingvistiko kaj informmastrumado.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2023

edukado

La homaj rajtoj estas interdependaj: la rajto aliri al edukado postulas observon de ĉiuj homaj rajtoj. Universala haveblo de edukado estas esenca por la individua digno kaj la kolektiva evoluo: ĝi estas ŝlosilo por la Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj. Ni bezonas inkluzivan, altkvalitan, justan kaj dumvivan edukadon.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Albert Stalin Tancinco Garrido: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2022

GarridoLegu la respondojn de la prezidanto de TEJO, Albert Stalin Tancinco Garrido (Filipinoj/Hispanio), al la demandoj de la tradicia jarfina enketo pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum 2022. Ĉi tiuj respondoj unue aperis en la decembra eldono de La Ondo de Esperanto (2022, №314):

Pli ol du jarojn post la komenco de la kronvirusa pandemio, la movado komenciĝis denove moviĝi antaŭen en plena rapideco: denove okazis ĉeeste la IJK en Nederlando kaj UK en Kanado, same kiel multaj aliaj landaj kaj regionaj kongresoj. Flanke de TEJO, ni superis, unuafoje en pluraj jaroj, pli ol mil individuajn membrojn, dank’ al aparte tre sukcesaj Virtuala Kongreso kaj Retoso, kun pli ol 1400 aliĝintoj, reta hispanlingva enkonduka kurso kun plurdekoj da varbitoj, kaj viglaj varbaj kampanjoj de UEA kaj TEJO.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

APERo-16 okazos komence de marto kun la temo “Ŝanĝoj”

apero

APERo-16 okazos apud Moskvo la 2-5an de marto 2023. APERo estas AntaŭPrintempa Esperanta Renkontiĝo, dediĉita al la naskiĝtago de Moskva Esperanto-Asocio MASI, fondita la 24an de februaro 1995. Ĉar la 23a de februaro en Rusio estas la festa Tago de la patrujaj defendantoj, kiu post la disfalo de USSR iĝis feritago, MASIanoj profitis ĝin por okazigi siajn renkontiĝojn. Do, kutime APERoj pasis dum tiuj februaraj datoj. Sed ne plu. Laŭ la malfeliĉa koincido la 24an de februaro okazis la konata evento, kio malfavoras al ĝuado de la amika etoso, per kiu famas esperantistaj renkontiĝoj. Tial la renkontiĝo estas transmetita al la komenco de marto. Ni esperu, ke neniu historisignifa okazaĵo nigrigos nian renkontiĝon dum la kunvenaj diurnoj. Por malbonigi la humoron sufiĉas jam konscii, ke inter la kunvenintoj ne ĉiuj esperantistoj estas samideanoj. Sed ni esperas sukcesi teni almenaŭ la faman esperantistan eksterpolitikan neŭtralecon.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Varsovio akceptos la Bibliotekon Hector Hodler

bhh“El la kvin plej grandaj esperanto-bibliotekoj nur la Biblioteko Hector Hodler (BHH) estas posedata de internacia esperanto-asocio. Ĝi estas integrita en la organizaĵo kaj kontribuas al ties laboro, ekzemple ĝi subtenas informadantojn, junualarajn, landajn kaj aliajn aktivulojn per informoj. Aliflanke BHH profitas de UEA, kiu donas al ĝi spacon en la Centra Oficejo en Roterdamo”, – ĉi tiuj vortoj de Ziko M. Sikosek, skribitaj antaŭ preskaŭ 20 jaroj, plu restas en la retejo de UEA.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Hans Becklin: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2022

BecklinNi daŭrigas aperigi respondojn al la demandoj de nia tradicia jarfina enketo pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum 2022. La dua (alfabetorde) respondinto estas Hans Becklin (Usono), estrarano de ESF, komitatano A de UEA por TEJO, komitatano Ĉ de TEJO, reprezentanto de TEJO ĉe UN.

Por mi, plej pozitiva en 2022 estis la reveno de ĉeestaj eventoj, ofte kun novaj homoj lernintaj Esperanton dum la pandemio. Al mi estis plezure vidi tiujn personojn flori kiel Esperantistoj kaj ekkoni la interkompreniĝon fizikan, kiun ni ofte ne sufiĉe prezentas al homoj kiel unikaĵon de Esperanto, jam plene alkutimiĝintaj al ĝi. Por mi persone, povi iri al Universala Kongreso malpli ol 800 kilometrojn for de mia propra domo estis nekredebla sperto. Mi envias la eŭropanojn, kiuj ofte tion ĉi povas diri – ne nur pri UK, sed ankaŭ pri aliaj tradiciaj eventoj, kiuj altiras al si bunte internacian partoprenantaron.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Fotokonkurso: Mia Rakonto pri Ĉinio

fotokonkurso

La 29an de decembro 2022 okazis interrete la premia ceremonio por la fotokonkurso “Mia Rakonto pri Ĉinio”, grava programero de la 40a Komuna Seminario (KS). La konkurso estas organizita de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj Fremdlingva Eldonejo.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Peter Baláž: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2022

Peter BalážNi komencas aperigi respondojn al la demandoj de nia tradicia jarfina enketo pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum 2022. La unua (alfabetorde) respondinto estas Peter Baláž (Slovakio), kunordiganto de E@I.

Pozitivaĵoj: Finfine re-okazigo de UK kaj IJK, kiuj ambaŭ sukcesis (UK kun relative multaj novuloj kaj gejunuloj).
Brila teatraĵo “1910” prezentita dum UK en Montrealo (spektebla en YouTube).
Bonega TEJO-muzikalo “June kaj kune” (ankaŭ spektebla en YouTube).
Okazigo de aldona, jam la 3a VK (Virtuala Kongreso) – eble nasko de tradicio de ĉiujara aŭtuna tutmonda reta evento.
Eldono fare de EAB de la impona vivo-verko de M. Boulton: “Unu animo homa” kaj ekzempla eldonagado de EAB pri serio de belegaj fabellibroj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton