Al la demandoj de la tradicia jarfina enketo de La Ondo de Esperanto pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum 2022 respondas Ilona Koutny (Pollando), gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano. Ŝiaj respondoj unue aperis en la decembra eldono de La Ondo de Esperanto (2022, №314).
En 2022 la pandemio mildiĝis, tiel eblis jam renkontiĝi surloke, kio estas grava por personaj kontaktoj, sed restis ankaŭ la eblecoj de reta aliĝo al la eventoj (ekzemple. al la Montreala UK aldoniĝis la Virtuala Kongreso), tiel ni povis vere ĝui grandskale Esperantion. La ekfunkciado de la C2-nivelo de la KER-ekzameno estis granda paŝo por serioze trakti esperanton.