Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.
|
327 932 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la MonatoMarlene DIETRICH [marlene ditriĥ] (naskiĝis la 27-an de decembro 1901 en Berlino, mortis la 6-an de majo 1992 en Parizo) estis germana aktorino, populara seksosimbolo kaj kantistino. Ŝi estas konsiderata unu el plej evidentaj mitoj de la sepa arto (kino), kaj ankaŭ kiel la naŭa plej bona stelulino de ĉiuj tempoj laŭ la American Film Institute. Dietrich daŭris populara tra sia longa kariero de ofta reinventado de si mem. En Berlino en la 1920-aj jaroj, ŝi aktoris en teatro kaj mutaj filmoj. Ŝia rolo kiel Lola-Lola en Der Blaue Engel (1930) reĝisorita de Josef von Sternberg, havigis al ŝi internacian famon kaj kontrakton kun Paramount Pictures en Hollywood. Tie, filmoj kiel Shanghai Express (1932) kaj Desire (1936) utiligis ŝian belecon kaj ekzotecon, fiksis ŝin kiel stelulino kaj faris ŝin kiel unu el la plej altprezaj steluloj de ŝia epoko. Dietrich iĝis usona civitano en 1939; dum la Dua Mondmilito ŝi estis tre populara. Kvankam ŝi daŭre faris kelkajn filmojn post la milito, Dietrich ĉefe turneis dum multaj spektakloj. Lastaj artikoloj de la monato: Marcel Proust, Struto, Kosmoteleskopo James Webb
|
Pri VikipedioEsperanta Vikipedio Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago30 metrojn alta minista lampo de Otto Piene sur la ŝutmonto Rheinpreußen (Moers, Nordrejn-Vestfalio)
|
Nuna KunlaboraĵoLa nuna kunlaboraĵo estas la luno-esplora projekto Programo Artemis. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Seksumado, Pozitiva psikologio, Invado de Rusio en Ukrainion (2022)... |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...?
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |