Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.
|
326 537 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la MonatoValentin Louis Georges Eugène Marcel PROUST [marSEL prust] (naskiĝis la 10-an de julio 1871 , mortis la 18-an de novembro 1922) estis franca verkisto, romanisto kaj eseisto, kies ĉefa verko titoliĝas Reserĉe al la perdita tempo (france À la recherche du temps perdu). Tiu romana ciklo estis publikigita en sep partoj inter 1913 kaj 1927. Tiu etenda romanaro estis ege influa kaj en la fako literaturo kaj en tiuj de la filozofio kaj de la artoteorio. En ĝi, la franca verkisto realigis laboron de introspekto, en kiu, memorante sian tutan pasintecon kaj tiel savante purajn memoraĵojn kaj sensacojn, sukcesis portreti sian vivon en rakonto ene de kiu li metis sin kiel ĉiopova rakontisto de sia membiografia verkado, kreante sonĝan stilon karakteran, en kiu eĉ odoro kaj gusto povas ricevi enorman gravon, kaj tiel salti al nivelo de alia memoraĵo, siavice kreante nekredeblan literaturan oceanon. Marcel Proust restas la franca verkisto, kies verkaro estas la plej tradukata kaj publikigata tra la mondo. Li estis konsiderata de multaj kiel unu el plej grandaj aŭtoroj de ajna epoko. Lastaj artikoloj de la monato: Struto, Kosmoteleskopo James Webb, Pablo Picasso
|
Pri VikipedioEsperanta Vikipedio Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago
|
Nuna KunlaboraĵoLa nuna kunlaboraĵo estas Seksumado. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Pozitiva psikologio, Invado de Rusio en Ukrainion (2022), Paralimpiko,... |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...?
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |