Dua Vu-konsileto

Varia varo

Vi volas krei variaĵojn de varo. Ni diru, ke via varo estas ĉemizo. Iru al Varoj -> Aldoni novan.
Iru al la skatolo Vardatumoj. Elektu ‘Varia varo’. Iru al ‘Atributoj‘. Apud la vortoj ‘Propra vara atributo‘ alklaku la butonon ‘Aldoni’. Entajpu nomon, eble Grando, se temas pri etaj, mezgrandaj kaj grandaj ĉemizoj. En la skatolo Valoro(j), vi povas entajpi Malgranda|Mezgranda|Granda. Jes, apartigu valorojn per tiu vertikala strio.
Alklaku ‘Konservi atributojn’.
Iru al ‘Variaĵoj‘. Elektu krei variaĵojn el kombinoj de tiuj atributoj, ĉar vi jam aldonis la bezonatajn informojn.
Ŝvebigu la muson super ĉiu variaĵo kaj vidu la sagon aperi apud ĉiu (kun movilo kaj eblo forigi la variaĵon). Alklaku la sagon kaj vi povas ebligi stokadon de tiu variaĵo, doni ekzemplerojn en stoko, malsaman SKU-on al tiu variaĵo, bildon de tiu variaĵo, ktp.
Memoru konservi viajn ŝanĝojn post ĉiu paŝo.
Ho, kaj dum vi estas en Variaĵoj, vi povas elekti defaŭltan variaĵon. Tiu estos ŝargita kaj vidita kiam kliento vizitas tiun varon. Tiu eblo estas ĉe ‘Defaŭltaj valoroj por formularo:‘ Se vi ne elektas defaŭltan, la vara bildo aperos (alŝutu varan bildon! – tiu skatolo troviĝas al la dekstro) kaj la falmenuo diros ‘Elekti opcion’.

Varia-varo
Difino de stoko, ktp. de unu variaĵo.

Unua Vu-konsileto

Por uzantoj de WooCommerce, Vu-komercistoj: konsileto 1:

Malfermo de administraj rigardoj

Kiam vi alklakas al WooCommerce en la administra panelo de WordPress, tuj rigardu al la supro. Ĉu vi vidas langeton “Ekranaj agordoj”? Alklaku kaj marku ĉiujn skatolojn, por ricevi plenan administran tabelon.

Se vi uzas Booster por WooCommerce, iru al Agordoj de Booster, trovu kaj ebligu la modulon Administra breto en Retpoŝto k. divers. Vi ricevos novan breton je la supro de la administra panelo de WordPress.

Poste, ĝisu vian familion. Vi estos perdita dum jaroj en amaso da ebloj kaj ecoj de Booster.

Waterwoo PDF

Waterwoo PDF permesas aldonon de filigrano (akvomarko) de propra teksto al paĝoj de PDFoj. La kromprogramo funkcias nur por WooCommerce.
La programo aldonas filigranon je la momento de alklako de elŝuta ligilo. Tio donas la eblon krei filigranon de la nomo de kliento, aŭ de iu alia informo de la kliento.
La kromprogramo estas alte pritaksita kaj nun estas en Esperanto.
Sed du notoj – 1) se vi ne konas la anglan, la koncizkodoj estos konfuzaj, do jen:
[FIRSTNAME] = [PERSONANOMO], [LASTNAME] = [FAMILIANOMO], [EMAIL] = [RETPOŜTADRESO], [PHONE] = [TELEFONNUMERO], [DATE] = [DATO]
2) se vi havas kaj volas konservi ligilojn en la PDF, ne uzu Waterwoo PDF.

woocommerce ne preta

Eble vi rimarkis, ke nun haveblas esperantlingva versio de WooCommerce. Tamen, antaŭ uzo de tiu versio, mi petas atendon dum 2 semajnoj por la provlegado. Kelkaj vortoj estas malĝustaj.
Eĉ post tiu tempo, la polurado daŭros. Fakte, nur uzado elsarkos kelkajn erarojn, do la ĝenerala redaktisto petas avizojn pri eraroj/plibonigoj. (cfmckee@gmail.com)
WordPress scias ke vendejo bezonas profesian prezenton al la publiko.
Ni traktas la tradukadon serioze.
Atendu ankaŭ, la tradukon de la oficiala etoso de WooCommerce.

Loco Translate

Per la kromprogramo Loco Translate, uzanto rajtas traduki/ŝanĝi tradukojn de etoso, kromprogramo aŭ eĉ WordPress mem. Tiuj ŝanĝoj okazas en propra WordPress-ejo kaj aplikeblas nur al tiu retejo.

Tamen, por protekti viajn proprajn tradukojn de ŝanĝoj, vi devus meti ilin en protektita loko konata de Loco Translate.
Nu, Loco Translate konas la lokon:

wp-content/languages/loco.
Sekve, por konservi tradukon de etoso, en via interreta servilo kreu dosierujon:
wp-content/languages/loco kaj sub-dosierujon: wp-content/languages/loco/themes.

Je konservo, vi povas elekti la lokon Propra, kiu estas en wp-content/languages/loco/themes.

Dankojn al Yves Nevelsteen.