Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.
|
324 765 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la MonatoLa Kosmoteleskopo James Webb (angle James Webb Space Telescope aŭ JWST, iame nomita « Next Generation Space Telescope ») estas kosma observatorio kunlabore disvolvita de la NASA, de la Eŭropa Kosma Agentejo kaj de la Kanada Kosma Agentejo. Ĝi estas planita kiel la posteulo de la kosmoteleskopo Hubble ekde 2021 por la observoj en infraruĝa radiado sed ne permesos observojn en videbla nek ultraviola lumoj. Ĝi estas ekipita per spegulo de diametro 6,5 metroj-larĝa, ĝia distingokapablo estas 0,1 arksekundo. Ĝi estos, interalie, uzita por observi la unuajn stelojn kaj galaksiojn formitajn tuj post la Praeksplodo, la formadon kaj evoluon de steloj kaj ilia planeda sistemo, la konsiston de la atmosfero de ekstersunsistemaj planedoj kaj la formprocezo de galaksioj. La datumoj kolektitaj helpos klarigi la genezon kaj rolon de pezegaj nigraj truoj en galaksioj, klarigi la procezon de planeda formado, determini la proporcion da planedoj kiuj povas enhavi vivon kaj provizi informojn pri la malluma energio. Lastaj artikoloj de la monato: Pablo Picasso, Eŭropo, Maizo
|
Pri VikipedioEsperanta Vikipedio Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago
|
Nuna KunlaboraĵoLa nuna kunlaboraĵo estas Seksumado. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Pozitiva psikologio, Invado de Rusio en Ukrainion (2022), Paralimpiko,... |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...?
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |