Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2022

oktobro

1. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Hector Hodler (1887–1903-1920), svisa esperantisto, kunfondinto kaj kunredaktoro (kun E. Privat) de Juna Esperantisto (1903), redaktoro de la revuo Esperanto (1907-20) aĉetita en 1906 ĉe P. Berthelot; kuniniciatoro (1908), vicprezidanto (1908-11), direktoro (1911-19) kaj prezidanto (1919-20) de UEA, la ĉefa ideologo de UEA, aŭtoro de multaj artikoloj kaj kelkaj broŝuroj pri Esperanto; Hodler testamentis grandan monsumon, la revuon Esperanto kaj sian bibliotekon al UEA, kies biblioteko (ankoraŭ?) havas lian nomon.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 128-129).

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tradukada Tago, 30 septembro 2022

tradukadaEn la Internacia Tradukada Tago, ni salutas ĉiujn lingvajn profesiulojn kaj ĉiujn kiuj klopodas faciligi lingvan interkompreniĝon kaj interhoman komunikadon. Tradukado helpas alproksimigi la homojn kaj ebligas la interŝanĝon de humanaj kaj kulturaj valoroj inter lingvoj kaj kulturoj tra la tuta mondo.

Kiel esenca perilo de ideoj, tradukado estas, super ĉio, rimedo por aliri la alion, la malsamon, kaj kultivi diversecon surbaze de kompreno. En multlingva mondo ni bezonas tradukadon por trakti diferencojn kaj malkovri la unikajn mondrigardojn ligitajn al malsamaj lingvoj kaj popoloj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

KEF en Svislando kun riĉega programo: elstara festivalo, eĉ se nur kvalite

kef

Post dek Kulturaj Esperanto-Festivaloj, kiuj okazis inter 1986 kaj 2013 en skandinaviaj landoj, iom surprize aperis la invito de Kultura Centro Esperantista kaj Studenta Esperanta Ligo (du organizoj ligitaj al la Esperanta Civito) al la 11a KEF en La Chaux-de-Fonds en Svislando de la 9a ĝis 15a de aŭgusto 2022. Ĝi allogis min pro pluraj kialoj – pro mia deziro, finfine viziti tiun ĉi faman esperantistan centron, sed aparte pro la mirige abunda programo. Precipe pro la anonco de koncertoj de pluraj el miaj plej ŝatataj esperantistaj kantistoj mi ne povis rezisti aliĝi.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubilea festo en Hrašćina

hrašćina

La 17an de septembro Esperanto-Societo “Trixini” el Hrašćina (Kroatio) okazigis feston okaze de sia deka datreveno. La societo ricevis la nomon laŭ la pseŭdonimo de la germana magiisto, humanisto, pupisto kaj verkisto Hansjörg Kindler (1933-2015), kiu dum la milito en Kroatio elkore helpadis al la homoj en la kroataj kampadejoj por elmigrintoj. La societo estis fondita la 12an de julio 2012.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Argentino kongresos en oktobro

argentinoLa 62a Argentina Kongreso de Esperanto okazos ekde la 7a de oktobro (vendredo) ĝis la 10a de oktobro (lundo) en la ĉefurbo Bonaero.

PROVIZORA PROGRAMO

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

La Ondo jubileas: 1000 tagoj da senĉesa informado

1000 tagoj

Hodiaŭ, la 26an de septembro, je la 269a tago de la 2022a jaro, la novaĵretejo La Ondo de Esperanto havas interesan jubileon. Jam dum 1000 sinsekvaj tagoj ekde la 1a de januaro 2020 en nia novaĵretejo ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Ni memorigas, ke ĉi tiu retejo estis lanĉita la 2an de septembro 2010 kiel La Balta Ondo. Ekde tiam (inkluzive de ĉi tiu artikolo) en ĝi aperis 3034 tekstoj. Ilin garnas 4253 ilustraĵoj (dum la lastaj cent tagoj aldoniĝis 103 tekstoj kaj 113 ilustraĵoj).

Laŭ nia vizitkalkulilo, instalita komence de 2020, la plej ofte vizitita afiŝo estas artikolo de la ĉefredaktoro de La Ondo de Esperanto pri la Ruslanda censo; verkita antaŭ dek jaroj, ĝi danke al pluraj referencoj en la reto finfine superis la antaŭan unualokaĵon: la diskutartikolon Granda skismo en Esperantujo de la Tjumena ĵurnalisto kaj esperantisto Stanislav Belov. Ĝi estas la unua artikolo en nia retejo, kiu superis la nombron 3000 legoj. Al la tria loko promociiĝis la baza informilo pri BET-56 en Klajpedo, ĝi puŝis al la kvara loko la Korĵenkovan artikolon pri la lasta vivojaro de Zamenhof estas la tria plej legata teksto.

Vidu la liston de la dek kvin plej popularaj tekstoj ekde februaro 2020.
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Tempoj kaj Urboj: Jaroslavlo 2022

Jaroslavlo

La 24-29an de aŭgusto en Jaroslavlo (Ярославль) pasis la dua renkontiĝo “Tempoj kaj Urboj” (TkU). Estas ideo de MEA MASI organizi ĉiujaran turisman renkontiĝon en diversaj urboj. Same kiel pasintjare en Penza, la renkontiĝon en Jaroslavlo organizis Jelena Kuznecova (Samara) kun organiza helpo kaj financa subteno de MASIanoj. La eventon partoprenis ĉ. 30 homoj el pli ol dek urboj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Aalen invitas al la festo de la FAME-kulturpremio

ĵomart kaj nataŝa

Aalen denove invitas al la festo de la Esperanto-kulturpremio de la urbo Aalen kaj FAME-Fondaĵo. Jam antaŭ du jaroj la premio estis aljuĝita, sed pro la pandemio ĝi ne povis esti transdonata al la premiitoj, nome al la kantduopo Ĵomart kaj Nataŝa. La urbo Aalen kaj la FAME-Fondaĵo per sia 17a Kultupremio honoris ilian pli ol 30-jaran senlacan kontribuon al la muzika Esperanto-kulturo. Iliaj kantoj – ofte romantikaj, sentimentalaj kaj melankoliaj – varmigas la korojn de esperantistoj en la tuta mondo. Ankaŭ dum la koronvirusa tempo ili plu riĉigis nian kulturon per kortuŝaj kantoj.

Finfine, kun dujara prokrasto okazos la solena transdono de la 3000-eŭra Esperanto-Kulturpremio al Ĵomart Amzeev kaj Nataŝa Gerlaĥ. La festa ceremonio okazos la 22an de oktobro, sabate, en la kulturcentro LUBAA (malantaŭ la stacidomo de Aalen).

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Nova libro: Enkonduko en la morfologion de Esperanto (EME)

EMERokicki, Ryszard. Enkonduko en la morfologion de Esperanto. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2022. — 88 p. — (Serio Scio, №11).

En la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazis ĉi-somere en Klajpedo, Ryszard Rokicki prezentis sian libron Enkonduko en la morfologion de Esperanto (EME). Ryszard Rokicki dum preskaŭ 50 jaroj okupiĝas pri esperantologio. Li okazigis plurajn Sciencajn Interlingvistikajn Simpoziojn en Varsovio dum kiuj li ankaŭ prezentis siajn prelegojn, kompilis kaj redaktis tri volumojn de Acta Interlinguistica, redaktis kaj eldonis 21 kajerojn de Informilo por Interlingvistoj (1983-90) kaj organizis Esperantologian Konferencon dum la jubilea Universala Kongreso en Varsovio (1987). Lia ĉefa interesiĝobjekto estas lingvistikaj aspektoj de la fenomeno Esperanto, precipe pri ĝia morfologio, kaj apliko de lingvistikaj metodoj por priskribi ĝin.

EME prezentas metodojn, kiujn Rokicki aplikis en la analizo de kelkaj morfologiaj fenomenoj. La rezultoj donas elirbazon por pli ekzakta kompreno de la Esperanta vortformado kaj difino de reguloj, kiuj regas en ĝia morfologia sistemo, sendube unu el plej fascinaj fenomenoj de la lingvo.

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Riĉa oktobra programo en la kastelo Greziljono

greziljono

La franca Esperanto-Kulturdomo en la kastelo Greziljono atendas vian viziton en oktobro

2022-okt-14/16 Staĝo de dancoj bulgaraj, rumanaj, hungaraj
2022-okt-17/nov-03 Volontulaj laboroj por purigi kaj ripari la basenon
2022-okt-17/24 BEMI-Semajno de E-lingvaj biciklistoj kaj piedmigrantoj kun Olivier Buisson
2022-okt-18/23 Ĥora (korusa) renkonto de Interkant kun Zdravka Bojĉeva
2022-okt-21/23 Post-Somera Universitato de EDE
Detalaj informoj pri ĉiu staĝo estas en nia agendo https://gresillon.org/

2022-okt-24 / nov-03 AŬTUNE, Esperanto-ferioj, kursoj kun Anna Löwenstein kaj Murat Özdizdar

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

“Mi forveturis al Astana. Mi venis al Nur-Sultan”

astana

Antaŭ kvar tagoj la prezidanto de Kazaĥstano eldonis ukazon pri vica nomŝanĝo de la ĉefurbo de ĉi tiu mezazia lando. La urbo Nur-Sultan denove iĝis Astana. Se vi scivolas pri la antaŭa ĉeno de la nomŝanĝoj de ĉi tiu urbo, legu la suban artikolon de Halina Gorecka, naskiĝinta en ĉi tiu urbo. Ŝi verkis ĝin en marto 2019 okaze de la antaŭa nomŝanĝo, kiam Astana iĝis Nur-Sultan. Pli frue la urbo nomiĝis Akmolinsk, Celinograd kaj Akmola.

“Mi forveturis al Astana. Mi venis al Nur-Sultan”

En la sociaj retoj oni ŝercas pri vojaĝoj al Nur-Sultan

La surpriza informo pri tio, ke la ĉefurbon de Kazaĥstano oni alinomos al Nur-Sultan – honore al la unua prezidento Nursultan Nazarbajev (Нұрсұлтан Әбішұлы Назарбаев) – naskis multajn ŝercojn kaj anekdotojn en la sociaj retoj kaj inter la lokanoj. La plej populara ŝerco estis pri vojaĝoj: “Mi forveturis al Astana. Mi venis al Nur-Sultan”. Tio ne estas nur ŝerco, ja la Ruslanda futbalteamo flugis al Astana por matĉo kontraŭ Kazaĥstano en Eŭropa kvalifiko 2020 (cetere, Ruslando gajnis per kvar senrespondaj goloj), sed ĝi reflugis hejmen jam el Nur-Sultan.

Legi plu

Afiŝita en Halina Gorecka, Historio, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

UIAE: Nova asocio de esperantlingvaj advokatoj

uiaeEstis fondita la Unio Internacia de Advokatoj Esperantlingvaj (UIAE). Tiun grupon kunordigas doktoroj Miguel Faria de Bastos kaj José Querino de Macêdo Neto, el Brazilo. La ĉefaj celoj de la nova asocio estas la integriĝo de advokatoj el la tuta mondo, same kiel la interŝanĝo de informoj kaj spertoj en la kampo de Juro. Ĉiu advokato (laboranta aŭ emerita), advokatfirmao aŭ staĝanto povas aliĝi al la UIAE. La formaligo de akcepto tamen dependas de aprobo de la estraro.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

OrSEJT-19: Junulara tendaro ĉe pitoreska lago en Uralo

orsejt-19

En la ruslingva vivĵurnalo de la redaktoro de La Ondo kompletiĝis (foto)raporto pri la Orient-Sovetia esperantista junulara tendaro (OrSEJT-19), okazinta antaŭ 45 jaroj (la 1-10an de aŭgusto 1977) ĉe la pitoreska Urala lago Turgojak (Ĉeljabinska regiono, proksime de la urbo Miass).

Ĉi tiu raporto kun ĉ. 80 fotoj kaj aliaj bildoj konsistas el kvar partoj.

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La plej bonaj filmoj de la jaro

codaLa disdono de la Oskaraj statuetoj okazis antaŭ kelkaj monatoj. Ĉu vi memoras pri ĝi ion pli ol la fifaman vangofrapon? Ne? Eble pro tio la banala incidento ombris la disdonon de premioj al relative multaj ne tro gravaj filmoj. Tamen ni parolu pri Oskaro, ĉar ankaŭ ĉi-jare la landaj komitatoj sendis po unu filmon por konsidero de la plej bona internacia produktaĵo. Do, jen eble estas oportuna listo de la plej bonaj filmoj de la jaro en la tuta mondo. Mi klopodis spekti laŭeble multajn filmojn de ĉi tiu kategorio, sed kompreneble ne sukcesis spekti ĉion. La internacia distribuo estas ĝangalo kaj – ve! – ankaŭ lingvo foje estas efika bariero. Estus bele, se la distribuantoj de elsendofluoj prenus pli da tiaj filmoj en siaj katalogoj. Tio estus granda paŝo antaŭen por la mondkulturo.

Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco, 21 septembro 2022

paco

Paco, la granda revo de la homaro. Ni ne ĉesu laŭte diri, ke ni bezonas pacon. Tion ni petu al ĉiuj registaroj de la mondo, tion ni faru en nia ĉiutaga vivo.

Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton