Etikedaj arkivoj: Esperanto-gazetaro

La demonstra versio de la junia Ondo (2022, №2)

La 1an de septembro en la arkiva retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj aperis la demonstra pdf-versio (demoversio) de la junia (somera, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la almanako La Ondo de Esperanto, kiun la abonantoj ricevis … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Ĉiuj numeroj de Kontakto en UEA.org: aliru kaj subtenu

Post la disponigo de diversaj ciferecigitaj historiaj numeroj de la revuo Esperanto en UEA.org, ĉiuj historiaj numeroj de Kontakto, do ekde la jaro 1963, kaj aldone de TEJO Tutmonde (1983-2010) estas nun senpage elŝuteblaj en la retejo de UEA. Ĉi … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

UK-107: Kongresa Sciulo libere elŝutebla

La sesan de aŭgusto aperis la unua numero de Kongresa Sciulo, kiu estas la kongresa kuriero de la 107a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo. Ĝin redaktas Sylvain Auclair. Kongresa Sciulo aperas ĉiumatene (krom en la ekskursotago merkredo) papere kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La junia Ondo: Esperantujo revigliĝas

Post du jaroj en la kondiĉoj de kontraŭpandemiaj reguloj nun denove okazas esperantistaj renkontiĝoj kaj kongresoj en diversaj landoj, kaj tio respeguliĝas en la junia (nordhemisfere: somera) ĉiusezona gazeto La Ondo de Esperanto (2022, №312). En ĝia primovada sekcio “Eventoj” … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Beletra Almanako, 2022, №1

La vintrofina eldono de Beletra Almanako (ankoraŭ ne anoncita en ĝia retejo) ampleksas 180 paĝojn. Ĝi estis pretigita evidente en pli posta tempo ol februaro, se juĝi laŭ la enkondukaj poeziaj tekstoj rilataj, eĉ se ne rekte, al la eventoj … Legi plu

Afiŝita en Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

BET-56: Ĉiutaga Lumturo

Kiel kutime, ankaŭ dum la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Klajpedo ĉiutage aperas la BETa informilo, ĉi-foje kun la nomo Lumturo. La unua numero de Lumturo aperis la 9an de julio, sabate; dimanĉe aperis la dua, kaj lunde la tria. La … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ankoraŭ du numeroj de La Ondo senpage elŝuteblaj

Antaŭ unu semajno, samtempe kun la enretigo de Superforta ambicio de Aleksandr Saĥarov, estis enretigitaj ankaŭ du numeroj de la ĉiusezona bitgazeto La Ondo de Esperanto – la printempa (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono por la 2020a jaro kaj la … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

900 tagoj da ĉiutaga informado en La Ondo de Esperanto

Hieraŭ, la 16an de junio 2022 en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto aperis la artikolo Raporto de la Elekta Komisiono de UEA por la mandato 2022-2025. Ĉi tiu publikigo signifas, ke jam dum 900 sinsekvaj tagoj en nia novaĵretejo … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , | 1 komento

Centoj da numeroj de Kontakto kaj TEJO Tutmonde alireblaj libere

Post longa laboro, ĉiuj malnovaj numeroj de Kontakto kaj TEJO Tutmonde nun estas libere alireblaj en la reto. Oni nun povas libere legi 443 skanitajn numerojn de junularaj Esperanto-revuoj ekde 1963, kaj en tiuj miloj da paĝoj oni povas vidi, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Verku por Monato kaj ricevu abonon al la revuo kaj TEJO-membriĝon

Por instigi pli da junuloj ekverki en Esperanto, Monato kunlabore kun TEJO lanĉas novan konkurson. Se vi verkas artikolon por Monato enkadre de la konkurso, kaj via artikolo estas akceptita, vi gajnos kvarmonatan bitan abonon de la revuo Monato, kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Unesko-Kuriero pri neŭrosciencoj

«Sur la kampo de neŭrosciencoj, la realo jam preterpasas la fikcion. Kiu povintus imagi ke iam eblos enigi falsajn memorerojn en la cerbon de besto, aŭ senparole dikti tekston al komputilo, per nur mensa agado? Tio jam estas realaĵo, kaj … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La demonstra versio de la marta Ondo (№311)

Hodiaŭ en la arkiva retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj aperis la demonstra versio (demoversio) de la printempa (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono de la almanako La Ondo de Esperanto. La 52-paĝa demoversio enhavas kelkajn plenajn tekstojn kaj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Beletra Almanako №42 (oktobro 2021)

Pri tradukado, beletraj mondoj de diversaj etnaj lingvoj kaj de Esperanto Probal Daŝgupto alparolas la legantojn en la prezento de BA. “Kiamaniere ni [redakcianoj de BA] do konverĝas al komunaj juĝoj kaj sukcesas kune ŝofori beletran revuon?” – Daŝgupto demandas … Legi plu

Afiŝita en Halina Gorecka, Kulturo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La marta Ondo: ampleksa, varia kaj kultur-riĉa

Antaŭ du semajnoj, la 29an de marto, aperis la printempa (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto (LOdE, 2022, №311), la unua en la jarkolekto 2022. Sur la 126 riĉe ilustritaj paĝoj de la … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Donacoj en 2021

Nia gazeto kaj nia ĉiutage aktualigata novaĵretejo ricevas neniun financan helpon de esperantistaj asocioj kaj fondaĵoj, ili ekzistas nur danke al la donacoj kaj abonoj al la gazeto La Ondo de Esperanto. En la abonjaro 2021 ni ricevis donacojn de … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton