Esperanto en somera porinfana klerigejo

infanoj

Jam la trian fojon mi bonŝance ĝuis la restadon en la infantendaro de la lernejo “ĤimBio” (vd. https://sezonoj.ru/2020/08/masi-33/). Kutime ĝi estas virtuala kursaro pri ĥemio kaj biologio por diversaĝaj infanoj, interesiĝantaj pri ĉi tiuj temoj. Tamen fojfoje okazas ankaŭ ĉeestaj aranĝoj, la plej grava el kiuj estas unumonata somera tendumado en pitoreska naturrezervejo, troviĝanta apud la urbeto Toropec (ĉ. 450 km okcidente de Moskvo, Tvera reg.). Krom pritemaj programeroj, inkluzivantaj multajn esplorpromenadojn, la programo enhavas distraĵojn kaj lecionojn pri io ajn taŭga por infanoj. Bonŝance, la direktorino de la lernejo Aleksandra Ĥoĥlova trovas Esperanton konvena klerigaĵo por siaj tendaranoj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Faka Forumo dum la UK 2022

montrealoLa Faka Forumo estas programero dum la UK, dum kiu reprezentantoj de Fakaj Asocioj povas prezenti la agadon de sia asocio, proponi kunlaboron, fari sugestojn kaj interkomuniki.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Clay Magalhães finas sian laborperiodon ĉe UEA – KKS ŝanĝiĝas

clayLa kontrakto kun Clay Magalhães, kiu laboris ĉe UEA kiel Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) dum 19 jaroj, finiĝis la 31an de julio 2022. Clay ĉeforganizis la Universalajn Kongresojn (UK) ekde 2003, transpreninte la taskon de Nikola Rašić. Li estas la KKS, kiu dum plej longa periodo en UEA okupis tiun postenon, kaj jam antaŭe li volontulis por la Kongresa Fako.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Malnova foto el Permo

permo

Post la artikolo pri tio, kiel mi eksciis pri Esperanto kaj eklernis ĝin (vd. https://kronikisto.livejournal.com/1635.html), kiu estas jam pli ol 380-foje legita kaj pli ol 50-foje komentita, mi publikigis en mia ruslingva priesperanta ĵurnalo (livejournal) artikolon pri mia unua esperantista renkontiĝo — la 15a Renkontiĝo Esperantista Volga-Urala (REVU-15), okazinta la 7-9an de majo 1977 en la Urala urbo Permo, situanta je ĉ. 700 verstoj de Tjumeno, kie mi tiam loĝis.
Ĉi tiu ruslingva artikolo estas legebla ĉe https://kronikisto.livejournal.com/1815.html.
Se vi ne komprenas la rusan, uzu la guglan tradukilon ĉe https://translate.google.com/.

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Amikeco

amikecoLa 30a de julio estas Amikeca Tago. Antaŭ dek unu jaroj, en 2011, la Ĝenerala Asembleo de UN deklaris tiun tagon la Internacia Tago de Amikeco, surbaze de la alvoko de Unesko, dek kvar jarojn pli frue, ke oni kreu Kulturon de Paco, t. e. “aron da valoroj, vidpunktoj kaj kondutoj kiuj malakceptas perforton kaj celas malhelpi konfliktojn per alfronto de iliaj kaŭzaj radikoj.” La Internacia Tago de Amikeco memorigas nin, kiel grave estas, ke ni forte laboru por kultivi amikecon je tutmonda skalo – por engaĝi la problemojn kiujn la mondo frontas kaj kapti okazojn kiuj povas plibonigi la staton de la terglobo kaj ĉiuj ĝiaj enloĝantoj. Ĝi memorigas nin, ke kunlaboro plibonas ol konflikto, ke rekoni la bonon en aliaj plibonas ol batalado pri la malbono, kaj ke veraj internaciaj harmonio kaj kunlaboro postulas fidon.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Medicinistoj denove kongresis en Hungario

imek

Dank’ al la senlaca laboro de Katalin Faragó, la 22a Internacia Medicina Esperanto-Kongreso de la 13a ĝis la 17a de julio 2022 estis gastigata en Hódmezővásárhely –Szeged, jam la kvinan fojon en Hungario. La unua kongreso okazis en Krakovo en 1977, kaj de tiam ĝi estas aranĝata en ĉiu dua jaro.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Estraro de TEJO 2022-2023

estraro

Ni ĝojas prezenti al vi la novelektitan Estraron de TEJO por la mandato 2022-2023:

Prezidanto: Albert Stalin Garrido
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Nova Estraro de Pola Esperanto-Asocio

peaInter la 23a kaj 26a de junio 2022 okazis en Łódź la 39a Pola Esperanto-Kongreso. La 25an de junio 2022 membroj de Pola Esperanto-Asocio (PEA) partoprenis en Ĝenerala Kunsido dum kiu ili decidis pri la novaj estraro kaj revizia komisiono de PEA:

Estraro
Robert Kamiński – Prezidanto
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto-Tago: Antaŭ 135 jaroj aperis la Unua Libro

la unua libroAntaŭ 135 jaroj, la 26an de julio 1887 (la 14an de julio, laŭ la Julia kalendaro) en Varsovio aperis la broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj) [Международный языкъ. Предисловiе и полный учебникъ (por Rusoj], konata nun kiel la Unua Libro. Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof, kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĉi tiu dato, la 26a de julio, estas ĉiujare festata kiel la naskiĝtago de Esperanto.
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Tripersona Kongresa Fako de UEA el la stabo de E@I

Kongresa Fako

UEA ial ne aperigis gazetaran komunikon pri la ĉeso de la senprecedence longa laboro de Clay Magalhães kiel la Konstanta Kongresa Sekretario de UEA (KKS = kokoso), kaj ni devis aperigi en La Ondo prian artikolon de Osmo Buller. Ĉar estis nomumita neniu nova kokoso, ne estis klare, kiu(j) persono(j) prizorgos la organizadon de la Universalaj Kongresoj.

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Paulo Sérgio Viana: La venĝo

vianaNi ĉiuj estis inter naŭ- kaj dekjaraĝaj. Tiam ne ekzistis videoludoj. Ekzistis nur vitraj globetoj, kajtoj, kolekto de futbalbildoj kaj… futbalo. Sovaĝa surstrata futbalo, futbalo en malplenaj terpecoj en la urbo, futbalo en la domkorto, en la koridoro ekster la domo. Ni ludis futbalon matene, posttagmeze, kaj foje vespere, meze de vespertoj, kiuj flugadis inter ni. Ĉiam troviĝis iu disponebla bubo, almenaŭ por matĉo de du ludantoj kontraŭ du ludantoj, post tri goloj oni inversigis la poziciojn de la teamoj, post ses goloj finiĝis la ludo. Kiu ludis sovaĝan futbalon, tiu scias pri kio mi parolas. La plej fanatikaj buboj eĉ improvizis pilkon per ĉifonoj ligitaj per ŝnureto, en la ripoza paŭzo, en la lernejo. Ĉar enveni la lernejon kun ordinara pilko sub la brako estis malpermesite.

Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Lenka Doškářová, TEJO-volontulino, rakontas pri BET-56

bet-56

TEJO volontuloj, precipe somere, vojaĝas al proponitaj eventoj. Ankaŭ eblas trovi iun mem kaj konvinki ĉiujn, ke ĝi mojosas. Tion mi faris, ĉar eksciinte pri BET – ​​Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio mi tuj sentis, ke mi je kia ajn kosto devas ĉeesti. Mi longtempe interesiĝas pri tiu lando, ĝia lingvo kaj kulturo, kaj mi volis, ke TEJO ekhavu aktivajn homojn en Baltia regiono. Aperis pluraj problemoj, ekzemple pro vojaĝebloj kaj duboj, ĉu mi estas sufiĉe kapabla, ĉar ja estis granda defio sole vojaĝi al granda evento al sufiĉe fora lando nur kun malgranda valizo kaj reprezenti TEJOn.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Sukcese debutis la retaj KER-ekzamenoj

ker
Komence de julio 2022 finiĝis tre grava laborperiodo de la redaktoro de la paĝaro edukado.net, Katalin Kováts, estro de la KER-Ekzamena Centro (KER-EC) kun sia teamo dum la unuaj ses monatoj de la jaro okupiĝis pri la restartigo de la ekzamensistemo de UEA, testante la novan nivelon C2, kreante la teknikajn bazojn de la retaj ekzamenoj kaj organizante la unuajn retajn ekzamenojn. Nun ni raportas pri tiu lasta eventoserio, kadre de kiu en tri sinsekvaj semajnfinoj ekde la 18a de junio okazis ekzamenoj je C1, B2 kaj B1 niveloj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La junia Ondo: Esperantujo revigliĝas

La Ondo de EsperantoPost du jaroj en la kondiĉoj de kontraŭpandemiaj reguloj nun denove okazas esperantistaj renkontiĝoj kaj kongresoj en diversaj landoj, kaj tio respeguliĝas en la junia (nordhemisfere: somera) ĉiusezona gazeto La Ondo de Esperanto (2022, №312). En ĝia primovada sekcio “Eventoj” estas legeblaj artikoloj pri la landaj kongresoj en Germanio, Hispanio kaj Skandinavio kaj pri aliaj esperantistaj renkontiĝoj, okazintaj kaj okazontaj, inkluzive de BET-56 en Klajpedo kaj UK-107 en Montrealo.

En la sekcio “Tribuno” ĉi-foje oni povas legi pri du vojaĝoj. Carlo Minnaja surbaze de sia baldaŭ eldonota traduko de libro de Antonio Pigafetta rakontas pri la ĉirkaŭmonda ŝipvojaĝo de Magelano. Halina Gorecka priskribas la historion kaj nuntempon de la Kurŝa Terlango, kies nordan (Litovian) parton en julio vizitis grupo da partoprenantoj de BET-56. Foto, farita en la suda (Ruslanda) parto de la Kurŝa Terlango, ornamas la junian kovropaĝon. Daŭras en “Tribuno” la Ukrainia temo per kontraŭmilita deklaro de E@I kaj korespondado inter UEA kaj REU.

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Сifereca Kongresa Libro de la 107a UK kaj kongresa apo disponeblas

kongresa libroLa Kongresa Libro (KL) estas tradicia presaĵo de la Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu ankaŭ inspiras aliajn Esperanto-eventojn. Krom gravaj salutmesaĝoj kaj aldonaj informoj al tiuj antaŭe aperintaj en la Dua Bulteno, ĝi entenas la programon de la UK, kaj per ĝi kongresanoj povas organizi kiel ili planas ĝui la kongreson. Normale la Kongresa Libro haveblas nur papere kaj kongresanoj ĝin ekhavas nur surloke, kiam registrante sin ĉe akceptejo kaj prenante sian kongresan sakon.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton