Junio de 2022
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | |||
aranĝo de 2022 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en junio 2022:
- La peto de Turkio ŝanĝi sian oficialan nomon en la angla estas aprobita de UN. Turkio petis anstataŭigi la nomon Turkey, kiu estis erare identigita kun meleagro, ĉar ĝi estas sinonimo en la angla, per la nomo Türkiye. UN aprobis la nomon kun eta ŝanĝo: Turkiye (trtworld)
- Danio perreferendume decidis aniĝi al la Komuna Sekureca kaj Defenda Politiko de Eŭropa Unio, pri kiu ĝi estis negocinta sendevontiĝon en 1993.
- La Komunumo de Nacioj (Commonwealth) celebris la Platenan Jubileon de Elizabeto la 2-a.
- Danio kaj Kanado konsentis dividi la insulon Tartupaluk post longa disputo dum jardekoj (CTV)
- Ne malpli ol 5 civiluloj mortis post sencela artileria pafado flanke de ukraina armeo en Staĥanov, informas aŭtoritatoj de secesia Luganska Popola Respubliko.
- Olaf Scholz, Emmanuel Macron, Klaus Johannis kaj Mario Draghi venis en Kievon por renkonti la ukrainian prezidenton Volodimir Zelenskij. La kvar eŭropuniaj gvidantoj deklaris, ke ili subtenas senprokrastan agnoskon de statuso de oficiala kandidato al EU por Ukrainio.
- En Kirgizio komenciĝis protestoj kontraŭ konstruado de biologia laboratorio en suda Kazaĥio apud la kirgizia limo.
- Usona Baker Hughes nuligas kontrakton kun rusia Novatek, kio endanĝerigas kelkajn projektojn pri minado kaj transportado de natura gaso fone de rekorda prezaltiĝo.
|