Cary Grant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Cary Grant
Grant, Cary (Suspicion) 01 Crisco edit.jpg
Persona informo
Cary Grant
Naskonomo Archibald Alec Leach
Naskiĝo 18-an de januaro 1904 (1904-01-18)
en Bristolo, Flag of the United Kingdom (3-5).svg Unuiĝinta Reĝlando
Morto 29-an de novembro 1986 (1986-11-29) (82-jara)
en Davenport (Iovao)
Mortis pro apopleksiocerba sangado [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco UsonoUnuiĝinta Reĝlando [#]
Alma mater Bishop Road Primary School • Fairfield Grammar School [#]
Partio Kalifornia Respublikana Partio [#]
Memorigilo Cary Grant
Familio
Patro Elias James Leach [#]
Patrino Elsie Kingdom [#]
Edz(in)o Virginia Cherrill • Barbara Hutton • Betsy Drake • Dyan Cannon • Barbara Harris [#]
Infanoj Jennifer Grant [#]
Profesio
Okupo filmaktoro • verkisto • aŭtobiografo • teatra aktoro • filmproduktoroentreprenistokomikisto • cirkisto • aktoro [#]
Aktiva dum 1932–1966 [#]
Verkado
Verkoj The Philadelphia Story ❦
North by Northwest ❦
Bringing Up Baby ❦
To Catch a Thief [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Cary Grant en North by Northwest.

Cary GRANT [keri grent] (realnome Alexander Archibald LEACH; naskiĝis la 18-an de januaro 1904 en Bristol, Anglio; mortis la 29-an de novembro 1986 en Davenport, Usono) estis brita/usona aktoro.

Grant komencis sian karieron en brita teatro, sed post turneo en Usono li spontane decidis resti tie. En 1927 li eklaboris en la Broadway-teatro kaj en 1931 li transloĝiĝis al Hollywood por dediĉi sin al la kinolaboro. Sian unuan grandan sukceson li gajnis per la komedio Bringing up Baby en 1938. Krom en komediaj filmoj lia eleganta ĉarmo ankaŭ konvinkis la publikon en krimfilmoj direktoritaj de Alfred Hitchcock. En 1970 Cary Grant, kiu ekde 1942 estis usona civitano, gajnis Honor-Oskaron pro sia dumviva laboro.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • I’m no Angel (Usono, 1933)
  • Bringing up Baby (Usono, 1938)
  • Only Angels Have Wings (Usono, 1939)
  • The Philadelphia Story (Usono, 1940)
  • His Girl Friday (Usono, 1940]
  • My Favorite Wife (Usono, 1940)
  • Suspicion (Usono, 1941)
  • Arsenic and Old Lace (Usono, 1944)
  • Notorious (Usono, 1946)
  • The Bishop’s Wife (Usono, 1947)
  • I Was a Male War Bride (Usono, 1949)
  • Crisis (Usono, 1950)
  • Monkey Business (Usono, 1952)
  • To Catch a Thief (Usono, 1956)
  • House Boat (Usono, 1958)
  • Indiscret (Usono, 1958)
  • North by Northwest (Usono, 1959)
  • That Touch of Mink (Usono, 1962)
  • Charade (Usono, 1963)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]