Jubileoj kaj memordatoj en majo 2022

majo

5. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Adam Goralski (1912-1975-2005), pola kemiisto kaj entreprenisto, loĝinta en Venezuelo, Kanarioj kaj Pollando. Li finance helpis plurajn Esperanto-projektojn kaj en 1982 starigis Fondaĵon Grabowski, kiu ĝis nun subtenas la Esperanto-kulturon per premioj kaj subvencioj.

5. Antaŭ 25 jaroj mortis Jaroslav Mařík (1913-1934-1997), ĉeĥa patent-juristo kaj ĵurnalisto, kunlaborinto de La Verda Stacio kaj de la Esperanto-programo de Radio Prago; aŭtoro kaj tradukinto de pluraj libroformaj kaj gazetaj verkoj, inkluzive de biografiaj, bibliografiaj kaj historiaj artikoloj, pro kiuj li estis nomita “marŝanta enciklopedio pri la movado”, honora membro de UEA (1992).
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ivan Bunin: En bieneto

BuninLa vesperruĝo estis tre longe finbrulanta ĝis pala ruĝeto. La nekaptebla lumo kaj la nekaptebla krepusko miksiĝis super la ebenaj grenkampoj. Komencis mallumiĝi ankaŭ la vilaĝo – nur fenestroj de la dometoj apud la paŝtejo ankoraŭ kupre rebrilis. La vespero estis silenta kaj kvieta. La vilaĝanoj revenis post la laboro, enstaligis la brutojn, vespermanĝis sur ŝtonoj antaŭ siaj dometoj kaj kvietiĝis. Neniu kantis, la infanoj malkriemis…

Ĉio mergiĝis en la vesperan pensadon. Enpensiĝis ankaŭ Kapitono Ivanoviĉ, sidanta ĉe la aperta fenestro.
Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Nova serio: Rusa Novelaro 2

Ivan BuninEn la antaŭa, decembra eldono de La Ondo aperis fragmentoj el Moskvo – Petuŝki de Venedikt Jerofejev. Per tio finiĝis la prezentado de dek romanoj de pasint-jarcentaj rusaj verkistoj. Niaj legantoj, kiuj kutimas legi ĉiunumere Esperantajn tradukojn de elstaraj rusaj verkoj, nature atendas daŭrigon. Tio povus esti serio de romanoj modernaj, aŭ felietoneca publikigado de iu ĝis nun netradukita roman(et)o.

Sed post iom da pripensado ni decidis reveni al projekto komencita, sed ne finita.

Meze de la 1990aj jaroj Nikolai Lozgaĉev kaj mi eklaboris pri la projekto Rusa novelaro. Frontinte la taskon, ni komprenis, ke ne eblas prezenti la rusan literaturon en nur unu libro, kaj ni kompilis la titolaron de Rusa novelaro. Volumo 1. La 19a jarcento (RuNo-1). Pro la forpaso de Nikolai (1998) la projekto longe stagnis, kaj RuNo-1 aperis nur en 2003.

Vi jam komprenas, pri kio temas: RuNo-2 realiĝos ne libroforme, sed gazete. Dum kelkaj proksimaj jaroj en ĉiu Ondo aperos prozaĵetoj de rusaj aŭtoroj, kiuj publikigis siajn ĉefajn verkojn en la 20a jarcento. La unua aŭtoro ĉi-seria estas Ivan Bunin.
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Kulturo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Unu semajno en Azio

Tjumeno

Dum la sep venontaj tagoj ni, Halina kaj Aleksander, estos ekster Kaliningrado, en Tjumeno kaj Kamyŝlov (Nord-okcidenta Azio). Dum tiu tempo ni ne estos kontakteblaj retpoŝte kaj telefone, bonvolu ne sendi urĝajn mesaĝojn kun petoj, kiujn ni ne povos plenumi.

Por daŭrigi la ĉiutagan publikigadon de tekstoj en ĉi tiu novaĵretejo, ni antaŭplanis sep sinsekvajn erojn. Temas pri la tradicia listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj por majo 2022 kaj pri la unua parto de la dua volumo de “Rusa Novelaro”, en kiu vi konatiĝos kun nia nova literatura projekto kaj legos kelkajn tradukojn el la verkoj de Ivan Bunin, la unua rusa laŭreato de la literatura Nobelpremio.

Serenajn kaj agrablajn aprilofinon kaj majkomencon!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/04/azio-6

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La demonstra versio de la marta Ondo (№311)

ondoHodiaŭ en la arkiva retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj aperis la demonstra versio (demoversio) de la printempa (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono de la almanako La Ondo de Esperanto. La 52-paĝa demoversio enhavas kelkajn plenajn tekstojn kaj plurajn tekstokomencojn el la 126-paĝa 311a numero de La Ondo de Esperanto, publikigita antaŭ unu monato.

La demoversio estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-311demo.pdf. La demoversioj de pli fruaj Ondoj estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo.
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Dum tondras kanonoj …

solarisLem, Stanisław. Solaris: Romano / Tradukis el la pola Przemysław Wierzbowski. – Bjalistoko: Bjalistoka Esperanto-Societo, 2021. – 275 p.

… la muzoj silentas, – oni diras laŭante Ciceronon. Sed paradokse ĝuste dum la Unua Mondmilito nia eminenta poeto kaj tradukisto, polo Antoni Grabowski komencis kaj finis esperantigi Sinjoron Tadeon, la ĉefepopeon de Adam Mickiewicz – genia poeto de la pola kaj litova popoloj. La forte elĉerpa kaj samgenia traduko far Grabowski alproprigis al la juna Esperanta literaturo tiun ĉi verkon plenanime sopirantan pri la nacia liberiĝo. Bariloj kaj ĉiuspecaj kaptiloj, kiujn devis transsalti la tradukisto, ŝajnis neimageble altaj kaj multaj, sed li ekmastris ilin. Eĉ onidire la Esperanta traduko de la verko pli fidelas al la originalo ol la alilingvaj elpoligoj. Estis avantaĝo kaj de la lingvo kaj de la arto de tradukisto.

Ĝuste tiaj pensoj akompanis min, kiam kadre de la legokonkurso Esperanto-Sumoo mi atente kaj ĝue legadis paĝojn de la scienc-fikcia romano Solaris de la pola verkisto Stanisław Lem, esperantigitan fare de Przemysław Wierzbowski. Kvankam de la tempo de Grabowski pasis jam pli ol unu jarcento, kaj danke al la duma persista laboro de centoj da esperantistaj verkistoj kaj tradukistoj la lingvo ekposedis eksterordinare pli multan esprimivon kaj riĉecon, la lingvaj malfacilaĵoj en tradukado de Lem kompareblas kun tiuj, kiujn frontis Grabowski.
Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ĉielarkkolora Esperantio

Verda stelo kaj roza trianguloVerda stelo kaj roza triangulo: Specifa antologio originale en Esperanto / Redaktis Giorgio Silfer. – La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro, 2021. – 111 p.
Mi imagas, ke mi, kiel interesita leganto, sed sen specifa antaŭscio vidas la antologieton Verda stelo kaj roza triangulo en mia libroservo. Eble mi mirus pri la konekto inter la geometriaj formoj. La kovrilo direktus miajn pensojn al uniformo en nazia koncentrejo. Ĉu temas pri parolantoj de Esperanto malantaŭ nazia pikdrato? La libro kaptas mian intereson, kaj mi daŭrigas al la enkonduko, kiu havas la titolon Origino. Tie mi legas, ke Giorgio Silfer kolektis erojn de specifa antologio. Li spuras la temon de sam- kaj ambaŭseksamo en la literaturo de Esperanto. Do pri tio temas.
Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Gajan Paskon!

pasko

Kristo resurektis! Ni gratulas ĉiujn kristanojn kiuj, same kiel ni, hodiaŭ, la 24an de aprilo 2022, festas Paskon laŭ la Julia kalendaro.

En nia retejo estas legeblaj tri beletraĵoj, kies temo estas Pasko: bonvolu (re)legi ilin.

Nikolaj Lejkin: Post la Paska diservo (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
Leonid Andrejev: Bargamoto kaj Garasko (Tradukis Igor Sokolov)
Lev Tolstoj: Resurekto: Ĉapitro XV (Tradukis Viktor Sapoĵnikov)
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Banĝo Esperanto: Debuta Esperanto-albumo de Armel Amiot

banĝoLa 22an de aprilo 2022 estis oficiale lanĉita la bita albumeto Banĝo Esperanto de Armel Amiot, nova Esperanto-artisto el Normandio (Francio). Armel Amiot estas tiu, kiun oni povas nomi eklektika muzikisto. En la 1980aj jaroj li estis gitaristo kaj kantisto en la roktriopo Porte 53 kun tri albumoj de originalaj kantoj kaj pli ol 500 koncertoj. Poste, de rokkantisto li iom post iom iĝis ĵazkantisto, sen ellasi sian gitaron. Li traserĉis la Parizajn svingĵazajn scenejojn kun granda nombro da grupoj (Caveau de la Huchette, Petit Journal, Méridien).

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Hispanio: Sopiro je re-renkontiĝo

hispanio

Post longa atendado, nur mankas kelkaj tagoj ĝis ni havos la ŝancon renkontiĝi denove, paroli en Esperanto, ĝui spektaklojn kaj muzikon, lerni kaj praktiki la internacian lingvon. Finfine, la 29an de aprilo komenciĝas nova Hispana Kongreso de Esperanto! En Comillas (Kantabrio, norda Hispanio), en historia urbo, apud la strando, en momento en kiu plej multaj malpermesoj pro la pandemio leviĝis en Hispanio, venis la momento ankaŭ ĝui regionon turisme tre altiran.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Poznano lanĉas dujarajn magistrajn studojn pri interlingvistiko

uamEn Adam Mickiewicz Universitato (AMU) en Poznano, Pollando, jam de 1998 funkcias internaciaj postdiplomaj interlingvistikaj studoj. Por la studjaro 2022/23 estas planate startigi dujarajn magistrajn studojn por internacia studentaro pri interlingvistiko enkadre de la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado (en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj).

La dulingva (esperanta kaj angla) programo inkludas:
Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Aperis la Dua Bulteno de la 107a UK

UK-107La Dua Bulteno de la 107a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en Montrealo (6-13 aŭgusto 2022) haveblas rete per la paĝo de la UK: uea.org/kongresoj. La Dua Bulteno donas utilajn informojn pri la lando kaj la kongreso (alveno, kongresejo, temo kaj unua rigardo pri la programo), sed plej grave prezentas mendeblajn servojn de la UK, kiel hotelojn, ekskursojn kaj bankedon. Disponeblas versio de la Dua Bulteno rekte konsultebla sur la paĝo de la UK, aldone al PDF-versioj (kvalita, 10 Mb; kaj malpeza, 4 Mb) kaj al la reta mendilo: uea.org/kongresoj/mendilo.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Hungaria Esperanto-Asocio 120-jara

HEA

En Hungario Esperanto estis menciita jam en la jaro 1897. Sekvajare aperis la unua lernolibro verkita por hungaroj fare de Ábel Barabás. La monata gazeto Lingvo Internacia (eldonita en Svedio) ekde 1900 estis pretigata en la presejo de Paŭlo Lengyel en la urbo Szekszárd. Sekvajare li jam estis ankaŭ ĝia eldonisto. Tiam ekabonis la gazeton Jozefo Miletz, kiu fondis societon. La fondiĝo okazis en la komenco de marto 1902. Ties daton festos nun ni, hungariaj esperantistoj. La nomo de la Esperanto-hungarlanda organizaĵo kelkfoje ŝanĝiĝis, ĝis la nuna nomo: Hungaria Esperanto-Asocio (ekde 1991). En Budapeŝto la unua Esperanto-gramatiko aperis en aprilo 1903. En 1903 en la centro de Budapeŝto komenciĝis la unua Esperanto-kurso sub la gvido de Miletz. En 1910 en alia parto de la ĉefurbo okazis kurso fare de Géza Nyulászy.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Beletra Almanako №42 (oktobro 2021)

beletra almanakoPri tradukado, beletraj mondoj de diversaj etnaj lingvoj kaj de Esperanto Probal Daŝgupto alparolas la legantojn en la prezento de BA. “Kiamaniere ni [redakcianoj de BA] do konverĝas al komunaj juĝoj kaj sukcesas kune ŝofori beletran revuon?” – Daŝgupto demandas sin, la redakcianojn kaj la legantojn.

Prozaj verkoj de niaj Esperantaj aŭtoroj prezentas diversajn ĝenrojn kaj tempojn.

En Translokiĝo de polica arkivo Spomenka Štimec priskribas unue, kiel Zagrebaj esperantistoj en la jaro 1946 ekhavis sian ejon ĉe la strato Amruševa 5, kiel ili perdis ĝin post la sendependiĝo de Kroatio kaj post kelkjara jura proceso devis fordoni la ŝlosilojn. Certe, oni klopodis por havigi alian ejon kaj transporti ĉiujn posedaĵojn (meblojn, bibliotekon, arkivon…). Se ĝenas la vidon duoncento da arkivaj skatolegoj, kion oni faru? Jes, ordigu! Interesaj trovaĵoj sin baldaŭ prezentas. Jen bildkartoj de Ivo Lapenna, kiu donas el Londono sian opinion pri la elsendoj de Radio Zagreb. Jen skatolo el la heredaĵo de Davor Klobučar liveras unikaĵojn – dokumentojn de la sekreta polico el 1925 pri rilatoj de esperantisto kun la Soveta Ruslando.
Legi plu

Afiŝita en Halina Gorecka, Kulturo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Reta Poliglota Renkontiĝo kun rabato por esperantistoj

poliglota

UEA estas la ĉefsponsoro de la Poliglotaj Renkontiĝoj en 2022, kaj por la ĉeesta (Polyglot Gathering, PG, junio) kaj por la reta (Polyglot Gathering Online, PGO, aprilo/majo) eldonoj.
Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , | Lasi komenton