Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj. |
314 636 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la monato | Enkonduko |
Nigra Maro (kartvele შავი ზღვა [ŝavi zgva], turke Kara Deniz, ruse Чёрное море [ĉórnaje móre]) estas interna maro de la Atlantika baseno, inter sudorienta Eŭropo kaj Okcidenta Azio, kiu limas inter Eŭropo, Anatolio kaj Kaŭkazo, ĉe la bordoj de landoj kiaj Rusio, Ukrainio, Rumanio, Bulgario, Turkio kaj Kartvelio. Per la Kerĉa markolo ĝi kuniĝas al la Azova Maro, kaj al la Marmora Maro per Bosporo. Sude de la Marmora troviĝas la Dardaneloj kaj la Egea kaj Mediteranea maroj. La Nigra Maro havas precizan areon de 436,400 km² (sen inkludi la Maron Azov), maksimuman profundan punkton de 2212 m, kaj volumon de 547,000 km³. La Nigra Maro formas orientan al okcidento tendencan elipsan depresion kiu kuŝas inter la menciitaj landoj Bulgario, Kartvelio, Rumanio, Rusio, Turkio, kaj Ukrainio. La maro estas retenita de la Pontaj Montoj sude kaj de la Kaŭkaza Montaro oriente, kaj prezentas ampleksan breton al nordokcidento. La plej longa orienta al okcidento etendo estas ĉirkaŭ 1,175 km longa. Lastaj artikoloj de la monato: Sarah Vaughan, Marie Curie, Mil kaj unu noktoj |
Esperanta Vikipedio
Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago | Kunlaboraĵo de la semajno |
|
La nuna kunlaboraĵo estas Invado de Rusio en Ukrainion (2022). Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Paralimpiko, Bertalan Farkas, Rihanna, ... |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...? | |
|
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |