Bahaa kalendaro
La Bahaa kalendaro uzata de la Bahaa Kredo estas ankaŭ nomata Badí‘ ("Unika", "Mirinda") Kalendaro. Ĝi estas "suna" kalendaro kun normaj jaroj de 365 tagoj kaj superjaroj de 366 tagoj, kiel eksplikite en la Kitáb-i-Aqdas. Jaroj dividiĝas en 19 monatoj, ĉiu kun 19 tagoj, kaj plusa periodo de "Intermetitaj Tagoj" (po 4 normjare, 5 superjare) por alĝustigi la bahaan jaron kun la suna jaro. Tiuj kromtagoj estas nomitaj la "Tagoj de HA" (Ayyám-i-Há) kaj ili situas inter la 18-a kaj 19-a monatoj kun limdatoj de la 26-a de februaro ĝis la 1-a de marto. Jaroj en la Bahaa kalendaro komenciĝas je la printempa ekvinokso (kutime la 20-21aj de marto en la Gregoria kalendaro). Tagoj komenciĝas je sunsubiro la antaŭan suntagon kaj finiĝas je sunsubiro la aktualan suntagon.
Bahaa Ortografio | |
---|---|
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan: « Bahaa ortografio ». |
Historio[redakti | redakti fonton]
La Bahaa kalendaro naskiĝis el la originala Badí‘ ("Unika", "Mirinda") kalendaro, kreita de la Báb, kiu elektis Diajn atributojn kiel la monat-nomojn. Bahá'u'lláh aprobis kaj adoptis ĉi tiun kalendaron, kaj dekretis ke Noruzo (Naw-Rúz), la printempa ekvinokso (kiu povas okazi la 20-an, 21-an, aŭ 22-an de marto), estu la unua tago de la jaro, kaj ankaŭ klarigis pri la intermetitaj tagoj [1].
La bahaa skriboj lasis kelkajn aferojn rilate la efektivigon de la kalendaro decidota far la Universala Domo de Justeco antaŭ ol ĝi povis plene kaj unuece esti aplikata tutmonde. La 10-an de julio 2014 la Universala Domo de Justeco anoncis [2], ke tiu universala aplikado komenciĝu je la sunsubiro de la 20-a de marto 2015, nome kun la unua tago de la bahaa jaro 172, kaj komunikis siajn decidojn rilate al la ankoraŭ nesolvitaj eroj. Provizore, Shoghi Effendi, la Gardanto de la Bahaa Kredo, estis deklarinta ke por la kredantoj en la Okcidento la kalendaro estu 'ŝlosita' al la Gregoria kalendaro kaj ke pro tio la nova jaro ĉiam komenciĝu je sunsubiro la 20-an de marto. Nun la Universala Domo de Justeco elektis Teheranon, la naskiĝlokon de Bahá'u'lláh, kiel lokon por la fiksado de la ekvinoks-dato respektive la komenco de Naw-Rúz, tiel ke ekde 2015 tiu povas okazi la 20-an, 21-an, aŭ 22-an de marto. Krome ĝi faris decidojn rilate la fiksadon de la festotagoj ene de la kalendaro kaj fiksis ke la naskiĝtagoj de Báb kaj Bahá'u'lláh de nun "estos festataj je la unua kaj la dua tago sekvantaj la okan novlunon post Noruzo laŭ anticipa determinado per astronomiaj tabeloj utiligantaj Tehranon kiel referencpunkton . El tio rezultos moviĝado de la festado de la Ĝemelaj Naskiĝtagoj jaron post jaro interne de la monatoj Maŝijato (Volo), Elmo (Scio) kaj Godrato (Povo) laŭ la badia kalendaro, aŭ de la mezo de Oktobro ĝis la mezo de Novembro laŭ la gregoria kalendaro."
La jaroj en la bahaa kalendaro kalkuliĝas ekde la 21-a de marto 1844, la komenco de la Bahaa Erao aŭ Badí‘ Erao (mallonge BE). Tiel la jaro 1 BE daŭris de 21-a de marto 1844 ĝis la 20-a de marto 1845.
Bahaaj Monatoj[redakti | redakti fonton]
La esperantigoj sekvas la libron de John Ebenezer Esslemont [3]
Araba Nomo | Araba Skribo | Esperantigo | Esperanta Traduko | Gregoriaj Datoj* |
---|---|---|---|---|
Bahá' | بهاء | Bahao | Splendoro | 21-a de marto - 8-a de aprilo |
Jalál | جلال | Ĵalalo | Gloro | 9-a de aprilo - 27-a de aprilo |
Jamál | جمال | Ĵamalo | Beleco | 28-a de aprilo - 16-a de majo |
‘Aẓamat | عظمة | Azamato | Grandiozeco | 17-a de majo - 4-a de junio |
Núr | نور | Nuro | Lumo | 5-a de junio - 23-a de junio |
Raḥmat | رحمة | Ramato | Indulgo | 24-a de junio - 12-a de julio |
Kalimát | كلمات | Kalemato | Vortoj | 13-a de julio - 31-a de julio |
Kamál | كمال | Kamalo | Perfekteco | 1-a de aŭgusto - 19-a de aŭgusto |
Asmá’ | اسماء | Asmao | Nomoj | 20-a de aŭgusto - 7-a de septembro |
‘Izzat | عزة | Ezato | Potenco | 8-a de septembro - 26-a de septembro |
Mashíyyat | مشية | Maŝijato | Volo | 27-a de septembro - 15-a de oktobro |
‘Ilm | علم | Elmo | Scio | 16-a de oktobro - 3-a de novembro |
Qudrat | قدرة | Godrato | Povo | 4-a de novembro - 22-a de novembro |
Qawl | قول | Goŭlo | Parolo | 23-a de novembro - 11-a de decembro |
Masá’il | مسائل | Masaelo | Demandoj | 12-a de decembro - 30-a de decembro |
Sharaf | شرف | Ŝarafo | Honoro | 31-a de decembro - 18-a de januaro |
Sulṭán | سلطان | Soltano | Suvereneco | 19-a de januaro - 6-a de februaro |
Mulk | ملك | Molko | Regado | 7-a de februaro - 25-a de februaro |
Ayyám-i-Há' | ايام الهاء | Intermetitaj Tagoj | 26-a de februaro - 1-a de marto | |
‘Alá’ | علاء | Alteco | 2-a de marto - 20-a de marto (Fastmonato) |
* La sekvaj datoj validas se Noruzo falas sur la 21-an de marto; se ĝi falas sur la 20-an aŭ la 22-an tiuj datoj respektive ŝoviĝas.
Bahaaj Sanktaj Tagoj[redakti | redakti fonton]
Nomo | Badi-aj Datoj | Gregoriaj Datoj* | Sindeteno de Laboro |
---|---|---|---|
Noruzo (Naw-Rúz) (Bahaa Festo Novjara) | 1-a de Bahá‘ | 21-a de marto | Jes |
Unua tago de Riḍván (arabe: رضوان) | 12-a de Jalál | 21-a de aprilo | Jes |
Naŭa tago de Riḍván | 2-a de Jamál | 29-a de aprilo | Jes |
Dek-dua tago de Riḍván | 5-a de Jamál | 2-a de majo | Jes |
Deklaracio de Báb | 8-a de 'Aẓamat | 24-a de majo | Jes |
Forpaso de Bahá'u'lláh | 13-a de 'Aẓamat | 29-a de majo | Jes |
Martirigo de Báb | 17-a de Raḥmat | 10-a de Julio | Jes |
Naskiĝo de Báb | la 1-a tago sekvanta la 8-an novlunon post Noruzo | vidu la ĉi-suban tabelon | Jes |
Naskiĝo de Bahá'u'lláh | la 2-a tago sekvanta la 8-an novlunon post Noruzo | vidu la ĉi-suban tabelon | Jes |
Tago de la Interligo | 4-a de Qawl | 26-a de novembro | Ne |
Forpaso de `Abdu'l-Bahá | 6-a de Qawl | 28-a de novembro | Ne |
* La sekvaj datoj validas se Noruzo falas sur la 21-an de marto; se ĝi falas sur la 20-an aŭ la 22-an tiuj datoj respektive ŝoviĝas.
Jen la datoj de la Kromaj Tagoj kaj de la Ĝemelaj Naskiĝtagoj de Báb kaj Bahá'u'lláh ĝis la jaro 221 laŭ la bahaa kalendaro (B.E.) aŭ 2064 laŭ la gregoria kalendaro (G.K.).
Noruzo B.K. | Noruzo G.K. | Ĝemelaj Naskiĝtagoj B.K. | Ĝemelaj Naskiĝtagoj G.K. | Kromtagoj B.K. | Kromtagoj G.K. |
---|---|---|---|---|---|
1a de splendoro 172 | 21a de marto 2015 | 10-11aj de povo 172 | 13-14aj de novembro 2015 | 1-4aj HA tagoj 172 | 26-29aj de februaro 2016 |
1a de splendoro 173 | 20a de marto 2016 | 18-19aj de scio 173 | 1-2aj de novembro 2016 | 1-4aj HA tagoj 173 | 25-28aj de februaro 2017 |
1a de splendoro 174 | 20a de marto 2017 | 7-8aj de scio 174 | 21-22aj de oktobro 2017 | 1-5aj HA tagoj 174 | 25a de februaro > 1a de marto 2018 |
1a de splendoro 175 | 21a de marto 2018 | 6-7aj de povo 175 | 9-10aj de novembro 2018 | 1-4aj HA tagoj 175 | 26a de februaro > 1a de marto 2019 |
1a de splendoro 176 | 21a de marto 2019 | 14-15aj de scio 176 | 29-30aj de oktobro 2019 | 1-4aj HA tagoj 176 | 26-29aj de februaro 2020 |
1a de splendoro 177 | 20a de marto 2020 | 4-5aj de scio 177 | 18-19aj de oktobro 2020 | 1-4aj HA tagoj 177 | 25-28aj de februaro 2021 |
1a de splendoro 178 | 20a de marto 2021 | 4-5aj de povo 178 | 6-7aj de novembro 2021 | 1-5aj HA tagoj 178 | 25a de februaro > 1a de marto 2022 |
1a de splendoro 179 | 21a de marto 2022 | 11-12aj de scio 179 | 26-27aj de oktobro 2022 | 1-4aj HA tagoj 179 | 26a de februaro > 1a de marto 2023 |
1a de splendoro 180 | 21a de marto 2023 | 1-2aj de scio 180 | 16-17aj de oktobro 2023 | 1-4aj HA tagoj 180 | 26-29aj de februaro 2024 |
1a de splendoro 181 | 20a de marto 2024 | 19a de scio / 1a de povo 181 | 2-3aj de novembro 2024 | 1-4aj HA tagoj 181 | 25-28aj de februaro 2025 |
1a de splendoro 182 | 20a de marto 2025 | 8-9aj de scio 182 | 22-23aj de oktobro 2025 | 1-5aj HA tagoj 182 | 25a de februaro > 1a de marto 2026 |
1a de splendoro 183 | 21a de marto 2026 | 7-8aj de povo 183 | 10-11aj de novembro 2026 | 1-4aj HA tagoj 183 | 26a de februaro > 1a de marto 2027 |
1a de splendoro 184 | 21a de marto 2027 | 15-16aj de scio 184 | 30-31aj de oktobro 2027 | 1-4aj HA tagoj 184 | 26-29aj de februaro 2028 |
1a de splendoro 185 | 20a de marto 2028 | 5-6aj de scio 185 | 19-20aj de oktobro 2028 | 1-4aj HA tagoj 185 | 25-28aj de februaro 2029 |
1a de splendoro 186 | 20a de marto 2029 | 5-6aj de povo 186 | 7-8aj de novembro 2029 | 1-4aj HA tagoj 186 | 25-28aj de februaro 2030 |
1a de splendoro 187 | 20a de marto 2030 | 14-15aj de scio 187 | 28-29aj de oktobro 2030 | 1-5aj HA tagoj 187 | 25a de februaro > 1a de marto 2031 |
1a de splendoro 188 | 21a de marto 2031 | 2-3aj de scio 188 | 17-18aj de oktobro 2031 | 1-4aj HA tagoj 188 | 26-29aj de februaro 2032 |
1a de splendoro 189 | 20a de marto 2032 | 2-3aj de povo 189 | 4-5aj de novembro 2032 | 1-4aj HA tagoj 189 | 25-28aj de februaro 2033 |
1a de splendoro 190 | 20a de marto 2033 | 10-11aj de scio 190 | 24-25aj de oktobro 2033 | 1-4aj HA tagoj 190 | 25-28aj de februaro 2034 |
1a de splendoro 191 | 20a de marto 2034 | 10-11aj de povo 191 | 12-13aj de novembro 2034 | 1-5aj HA tagoj 191 | 25a de februaro > 1a de marto 2035 |
1a de splendoro 192 | 21a de marto 2035 | 17-18aj de scio 192 | 1-2aj de novembro 2035 | 1-4aj HA tagoj 192 | 26-29aj de februaro 2036 |
1a de splendoro 193 | 20a de marto 2036 | 6-7aj de scio 193 | 20-21aj de oktobro 2036 | 1-4aj HA tagoj 193 | 25-28aj de februaro 2037 |
1a de splendoro 194 | 20a de marto 2037 | 6-7aj de povo 194 | 8-9aj de novembro 2037 | 1-4aj HA tagoj 194 | 25-28aj de februaro 2038 |
1a de splendoro 195 | 20a de marto 2038 | 15-16aj de scio 195 | 29-30aj de oktobro 2038 | 1-5aj HA tagoj 195 | 25a de februaro > 1a de marto 2039 |
1a de splendoro 196 | 21a de marto 2039 | 4-5aj de scio 196 | 19-20aj de oktobro 2039 | 1-4aj HA tagoj 196 | 26-29aj de februaro 2040 |
1a de splendoro 197 | 20a de marto 2040 | 4-5aj de povo 197 | 6-7aj de novembro 2040 | 1-4aj HA tagoj 197 | 25-28aj de februaro 2041 |
1a de splendoro 198 | 20a de marto 2041 | 12-13aj de scio 198 | 26-27aj de oktobro 2041 | 1-4aj HA tagoj 198 | 25-28aj de februaro 2042 |
1a de splendoro 199 | 20a de marto 2042 | 1-2aj de scio 199 | 15-16aj de oktobro 2042 | 1-5aj HA tagoj 199 | 25a de februaro > 1a de marto 2043 |
1a de splendoro 200 | 21a de marto 2043 | 19a de scio > 1a de povo 200 | 3-4aj de novembro 2043 | 1-4aj HA tagoj 200 | 26-29aj de februaro 2044 |
1a de splendoro 201 | 20a de marto 2044 | 8-9aj de scio 201 | 22-23aj de oktobro 2044 | 1-4aj HA tagoj 201 | 25-28aj de februaro 2045 |
1a de splendoro 202 | 20a de marto 2045 | 8-9aj de povo 202 | 10-11aj de novembro 2045 | 1-4aj HA tagoj 202 | 25-28aj de februaro 2046 |
1a de splendoro 203 | 20a de marto 2046 | 16-17aj de scio 203 | 30-31aj de oktobro 2046 | 1-5aj HA tagoj 203 | 25a de februaro > 1a de marto 2047 |
1a de splendoro 204 | 21a de marto 2047 | 5-6aj de scio 204 | 20-21aj de oktobro 2047 | 1-4aj HA tagoj 204 | 26-29aj de februaro 2048 |
1a de splendoro 205 | 20a de marto 2048 | 5-6aj de povo 205 | 7-8aj de novembro 2048 | 1-4aj HA tagoj 205 | 25-28aj de februaro 2049 |
1a de splendoro 206 | 20a de marto 2049 | 14-15aj de scio 206 | 28-29aj de oktobro 2049 | 1-4aj HA tagoj 206 | 25-28aj de februaro 2050 |
1a de splendoro 207 | 20a de marto 2050 | 3-4aj de scio 207 | 17-18aj de oktobro 2050 | 1-5aj HA tagoj 207 | 25a de februaro > 1a de marto 2051 |
1a de splendoro 208 | 21a de marto 2051 | 2-3aj de povo 208 | 5-6aj de novembro 2051 | 1-4aj HA tagoj 208 | 26-29aj de februaro 2052 |
1a de splendoro 209 | 20a de marto 2052 | 10-11aj de scio 209 | 24-25aj de oktobro 2052 | 1-4aj HA tagoj 209 | 25-28aj de februaro 2053 |
1a de splendoro 210 | 20a de marto 2053 | 9-10aj de povo 210 | 11-12aj de novembro 2053 | 1-4aj HA tagoj 210 | 25-28aj de februaro 2054 |
1a de splendoro 211 | 20a de marto 2054 | 18-19aj de scio 211 | 1-2aj de novembro 2054 | 1-5aj HA tagoj 211 | 25a de februaro > 1a de marto 2055 |
1a de splendoro 212 | 21a de marto 2055 | 6-7aj de scio 212 | 21-22aj de oktobro 2055 | 1-4aj HA tagoj 212 | 26-29aj de februaro 2056 |
1a de splendoro 213 | 20a de marto 2056 | 6-7aj de povo 213 | 8-9aj de novembro 2056 | 1-4aj HA tagoj 213 | 25-28aj de februaro 2057 |
1a de splendoro 214 | 20a de marto 2057 | 15-16aj de scio 214 | 29-30aj de oktobro 2057 | 1-4aj HA tagoj 214 | 25-28aj de februaro 2058 |
1a de splendoro 215 | 20a de marto 2058 | 4-5aj de scio 215 | 18-19aj de oktobro 2058 | 1-4aj HA tagoj 215 | 25-28aj de februaro 2059 |
1a de splendoro 216 | 20a de marto 2059 | 4-5aj de povo 216 | 6-7aj de novembro 2059 | 1-5aj HA tagoj 216 | 25-29aj de februaro 2060 |
1a de splendoro 217 | 20a de marto 2060 | 11-12aj de scio 217 | 25-26aj de oktobro 2060 | 1-4aj HA tagoj 217 | 25-28aj de februaro 2061 |
1a de splendoro 218 | 20a de marto 2061 | 19a de volo / 1a de scio 218 | 14-15aj de oktobro 2061 | 1-4aj HA tagoj 218 | 25-28aj de februaro 2062 |
1a de splendoro 219 | 20a de marto 2062 | 19a de scio / 1a de povo 219 | 2-3aj de novembro 2062 | 1-4aj HA tagoj 219 | 25-28aj de februaro 2063 |
1a de splendoro 220 | 20a de marto 2063 | 9-10aj de scio 220 | 23-24aj de oktobro 2063 | 1-5aj HA tagoj 220 | 25-29aj de februaro 2064 |
1a de splendoro 221 | 20a de marto 2064 | 8-9aj de povo 221 | 10-11aj de novembro 2064 | 1-4aj HA tagoj 221 | 25-28aj de februaro 2065 |
Bahaa Semajno[redakti | redakti fonton]
Araba Nomo | Araba Skribo | Esperanta Traduko | Semajntago |
---|---|---|---|
Jalál | جلال | Gloro | Sabato |
Jamál | جمال | Beleco | Dimanĉo |
Kamál | كمال | Perfekteco | Lundo |
Fiḍál | فضال | Graco | Mardo |
‘Idál | عدال | Justeco | Merkredo |
Istijlál | استجلال | Majesteco | Ĵaŭdo |
Istiqlál | استقلال | Sendependeco | Vendredo |
Váḥid kaj Kull-i-Shay’[redakti | redakti fonton]
Ekzistas en la kalendara sistemo Bahaa ankaŭ 19-jara ciklo nomata Váḥid (laŭvorte "Unueco", kies valoro laŭ la Abjad-numeraloj estas 19) kaj 361-jara (19x19) superciklo nomata Kull-i-Shay' (laŭvorte, "Ĉiuj Aferoj", kies valoro laŭ la Abjad-numeraloj estas 361). La naŭa Váḥid de la unua Kull-i-Shay’ komenciĝis en 1996. La dua Kull-i-Shay’ komenciĝos la 21-an de marto 2205. (Jaroj kalkuliĝas de 1844.)
Jaroj en Váḥid:
No. | Araba Nomo | Araba Skribo | Esperanta Traduko | 1V | 2V | 3V | 4V | 5V | 6V | 7V | 8V | 9V | 10V | 11V | 12V | 13V | 14V | 15V | 16V | 17V | 18V | 19V |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1 | Alif | أﻟﻒ | A | 1844 | 1863 | 1882 | 1901 | 1920 | 1939 | 1958 | 1977 | 1996 | 2015 | 2034 | 2053 | 2072 | 2091 | 2110 | 2129 | 2148 | 2167 | 2186 |
2 | Bá’ | باء | B | 1845 | 1864 | 1883 | 1902 | 1921 | 1940 | 1959 | 1978 | 1997 | 2016 | 2035 | 2054 | 2073 | 2092 | 2111 | 2130 | 2149 | 2168 | 2187 |
3 | Ab | أب | Patro | 1846 | 1865 | 1884 | 1903 | 1922 | 1941 | 1960 | 1979 | 1998 | 2017 | 2036 | 2055 | 2074 | 2093 | 2112 | 2131 | 2150 | 2169 | 2188 |
4 | Dál | دﺍﻝ | D | 1847 | 1866 | 1885 | 1904 | 1923 | 1942 | 1961 | 1980 | 1999 | 2018 | 2037 | 2056 | 2075 | 2094 | 2113 | 2132 | 2151 | 2170 | 2189 |
5 | Báb | باب | Pordego | 1848 | 1867 | 1886 | 1905 | 1924 | 1943 | 1962 | 1981 | 2000 | 2019 | 2038 | 2057 | 2076 | 2095 | 2114 | 2133 | 2152 | 2171 | 2190 |
6 | Váv | وﺍو | V | 1849 | 1868 | 1887 | 1906 | 1925 | 1944 | 1963 | 1982 | 2001 | 2020 | 2039 | 2058 | 2077 | 2096 | 2115 | 2134 | 2153 | 2172 | 2191 |
7 | Abad | أبد | Eterneco | 1850 | 1869 | 1888 | 1907 | 1926 | 1945 | 1964 | 1983 | 2002 | 2021 | 2040 | 2059 | 2078 | 2097 | 2116 | 2135 | 2154 | 2173 | 2192 |
8 | Jád | جاد | Malavareco | 1851 | 1870 | 1889 | 1908 | 1927 | 1946 | 1965 | 1984 | 2003 | 2022 | 2041 | 2060 | 2079 | 2098 | 2117 | 2136 | 2155 | 2174 | 2193 |
9 | Bahá' | بهاء | Splendoro | 1852 | 1871 | 1890 | 1909 | 1928 | 1947 | 1966 | 1985 | 2004 | 2023 | 2042 | 2061 | 2080 | 2099 | 2118 | 2137 | 2156 | 2175 | 2194 |
10 | Ḥubb | حب | Amo | 1853 | 1872 | 1891 | 1910 | 1929 | 1948 | 1967 | 1986 | 2005 | 2024 | 2043 | 2062 | 2081 | 2100 | 2119 | 2138 | 2157 | 2176 | 2195 |
11 | Bahháj | بهاج | Rava | 1854 | 1873 | 1892 | 1911 | 1930 | 1949 | 1968 | 1987 | 2006 | 2025 | 2044 | 2063 | 2082 | 2101 | 2120 | 2139 | 2158 | 2177 | 2196 |
12 | Javáb | جواب | Respondo | 1855 | 1874 | 1893 | 1912 | 1931 | 1950 | 1969 | 1988 | 2007 | 2026 | 2045 | 2064 | 2083 | 2102 | 2121 | 2140 | 2159 | 2178 | 2197 |
13 | Aḥad | احد | Unusola | 1856 | 1875 | 1894 | 1913 | 1932 | 1951 | 1970 | 1989 | 2008 | 2027 | 2046 | 2065 | 2084 | 2103 | 2122 | 2141 | 2160 | 2179 | 2198 |
14 | Vahháb | وﻫﺎب | Donacema | 1857 | 1876 | 1895 | 1914 | 1933 | 1952 | 1971 | 1990 | 2009 | 2028 | 2047 | 2066 | 2085 | 2104 | 2123 | 2142 | 2161 | 2180 | 2199 |
15 | Vidád | وداد | Simpatio | 1858 | 1877 | 1896 | 1915 | 1934 | 1953 | 1972 | 1991 | 2010 | 2029 | 2048 | 2067 | 2086 | 2105 | 2124 | 2143 | 2162 | 2181 | 2200 |
16 | Badí‘ | بدیع | Komenco | 1859 | 1878 | 1897 | 1916 | 1935 | 1954 | 1973 | 1992 | 2011 | 2030 | 2049 | 2068 | 2087 | 2106 | 2125 | 2144 | 2163 | 2182 | 2201 |
17 | Bahí | بهي | Luma | 1860 | 1879 | 1898 | 1917 | 1936 | 1955 | 1974 | 1993 | 2012 | 2031 | 2050 | 2069 | 2088 | 2107 | 2126 | 2145 | 2164 | 2183 | 2202 |
18 | Abhá | ابهى | Plejluma | 1861 | 1880 | 1899 | 1918 | 1937 | 1956 | 1975 | 1994 | 2013 | 2032 | 2051 | 2070 | 2089 | 2108 | 2127 | 2146 | 2165 | 2184 | 2203 |
19 | Váḥid | واحد | Unueco | 1862 | 1881 | 1900 | 1919 | 1938 | 1957 | 1976 | 1995 | 2014 | 2033 | 2052 | 2071 | 2090 | 2109 | 2128 | 2147 | 2166 | 2185 | 2204 |
Ekzemple la lundo 1-a de januaro 2001 laŭ la gregoria kalendaro, kiu estas la unua tago de la tria jarmilo de la kristana erao, estis laŭ la bahaa kalendaro la dua tago de la deksesa monato en la jaro 157 de la bahaa erao... aŭ pli poezie la "tago de Perfekteco kaj de Gloro, je la Honoro de la Pordego, dum la naŭa Unuo de la Tuto unua en tiu erao de Splendoro.
Jen ilo en la franca lingvo [1] por samtempe kalkuli daton laŭ diversaj kalendaroj (juda, gregoria, islama, bahaa kaj zoroastra)
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- Bahá'u'lláh (1992). The Kitáb-i-Aqdas: The Most Holy Book, Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA. ISBN 0-85398-999-0. Interrete legebla angle, france kaj arabe.
- Esslemont, John Ebenezer : Bahá'u'lláh kaj la nova epoko, 2-a eld. s.l.: Bahaa Esperanto-Ligo 1978 (1-a eld. Kolonjo 1930).
- Universala Domo de Justeco : Letero al la bahaanoj de la mondo je la 10a de Julio 2014 en la angla lingvo.
- ↑ Kitáb-i-Aqdas : versoj 16a kaj 127a, noto:147
- ↑ Universala Domo de Justeco : Letero al la tutmonda bahaanaro je la 10-a de Julio 2014 en la angla lingvo
- ↑ Esslemont, J.E., Bahá'u'lláh kaj la nova epoko, p. 177
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Diversaj komputilaj programoj pri la bahaa kalendaro Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Kalendaro
- Bahaa Kredo