Deklaro de TEJO pri solidareco kun Ukrainio

tejoSojle de nova milito, L. L. Zamenhof skribis en 1914: Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo, por atingi [konstantan] pacon, estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj… la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj. (Post la Granda Milito: PVZ Originalaro III, 2692)
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

“Ni ne ĉesu labori por paco inter homoj kaj nacioj”: alvoko de UEA al la esperantistoj kaj la mondo

ueaReage al la militaj tondroj kaj homa sufero en la oriento de Eŭropo UEA deklaras:

En la historio de la homaro homoj strebis al la idealo de paco, sed neniam sufiĉe por certigi ĝian finan atingon. Tamen precize nun niaj modernaj komunikiloj havas la potencon unuigi la tutan mondon por individue kaj kolektive kriprotesti uzadon de perforto kontraŭ senkulpaj kunhomoj, niaj gefratoj. La memoro en kaj ekster Eŭropo pri du teruraj mondmilitoj kun milionoj da mortintoj bilde kaj vorte transdoniĝis kaj gravuriĝis en la konscio de ĉiuj nunaj generacioj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Sezonoj: Eminenta agado

sezonoj

La premio “La Esperantisto de la Jaro” estas interesa iniciato en la Esperantomovado. Se oni povus kompari, ĝi estus nia Nobel-premio… sen tiom da mono. Ĝia vera valoro estas morala, kaj tio certe gravas same (aŭ pli) ol mono. La respondeculoj pri la tradicia revuo “La Ondo de Esperanto” komencis la premiadon en la jaro 1998, kiam oni omaĝis neniun alian ol la eminentan William Auld. La celo estas elstarigi la agadon de kompetentuloj, kiuj kontribuas en eksterordinara maniero al la Esperanta kulturo. Kompreneble, oni ne intencas per tio simple kultivi la koncernan personecon, sed nepre agadojn, kiuj antaŭenpuŝas la vivon en nia komunumo. Ĉar ankoraŭ ekzistas multaj misinformitoj en la mondo, kiuj asertas, ke “Esperanto estas lingvo sen kulturo”.

En 2021, la laŭreato estis la ruslanda intelektulino Halina Gorecka, multjara eldonanto kaj administranto de la eldonejo “Sezonoj” kaj de la revuo “La Ondo de Esperanto”. Unuafoje oni povis indiki ŝin por la premio, ĉar dum multaj jaroj ŝi laboradis kiel sekretario mem de La Esperantisto de la Jaro.
Legi plu

Afiŝita en Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Poznano: Virtuala interlingvistika sesio

uam

La interlingvistika grupo kiu startis en septembro 2021, komencis sian duan semestron virtuale per la februara sesio (2-13.02.2022). Aktuale 33 gestudentoj (el 18 landoj) plenumis siajn ekzamenojn de la unua semestro kaj sekvis la novajn kursojn. La multnacieca partoprenantaro kreis veran internacian etoson, ebligis la kompletigon de la temoj el diversaj flankoj (kontribuo de ekstereŭropanoj) kaj viglajn diskutojn.
Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Pri indiĝenaj lingvoj en Montrealo: Fettes reĝisoros la temon de la 107a UK

montrealoFine de januaro 2022 eksprezidanto de UEA kaj profesoro pri edukado d-ro Mark Fettes akceptis reĝisori la kongresan temon de la 107a Universala Kongreso en Montrealo. Mem kanadano, Fettes esploras kaj verkas pri lingvopolitikaj kaj edukaj aspektoj de indiĝenaj lingvoj jam de tridek jaroj. Li posedas ankaŭ sperton kiel kongrestema reĝisoro: en Tampereo, Finnlando, en 1995 li gvidis la kongresajn diskutojn pri la 50-jariĝo de Unuiĝintaj Nacioj (UN).
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Konfesi tion, kion oni kredas

recenzoKoronkiewicz, Wojciech. Kun Dipatrino sur biciklo: Vojaĝo al mirindaj bildoj, ikonoj kaj sanktaj fontoj de Podlaĥio. – Tradukis el la pola Grażyna Barszczewska-Banel, Dorota Burchardt, Paweł Dzienis, Robert Kamiński, Elżbieta Karczewska, Elżbieta Krawiec, Halina Kuropatnicka-Salamon, Krzysztof Łobacz, Nina Pietuchowska, Wacław Rekowski, Halina Różanek, Bernarda Wiewiórska, Adam Wilkus, Andrzej Zejdler. – Bjalistoko: Bjalistoka Esperanto-Societo, 2021. – 229 p.

Wojciech Koronkiewicz, ĵurnalisto, verkisto, filmisto kaj maldekstrema aktivulo, dum la koronvirusa pandemio vojaĝis per biciklo ĉirkaŭ Podlaĥio serĉante miraklajn ikonojn. Li priskribis en sia libro, kion li vidis kaj spertis.
Legi plu

Afiŝita en Halina Gorecka, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA al UN kaj Unesko okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

gepatraEn la Tago de la Gepatra Lingvo, Universala Esperanto-Asocio festas la kulturan kaj lingvan diversecon de la mondo. Tiu diverseco estas riĉaĵo kiun ni devas protekti kaj antaŭenigi. Respekto al lingva diverseco estas vojo al plena observo de homaj rajtoj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

TEJO serĉas faciligantojn por seminario pri demokratio

seminario

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas la internacian seminarion ‘Esplorante Demokration – Junuloj revigligas niajn demokratiojn post-pandemio’. La seminario donos la eblon al 20 junuloj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo diskuti kaj lerni pli pri la temo de tutmonda civitaneco post la KOVIM-pandemio rilate al demokratio. Per la seminario, la partoprenantoj havos la eblon:
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

BET-56: Helmut Klünder prelegos pri la Orientfrisaj Insuloj

KlünderKadre de la kleriga programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), okazontaj la 9-17an de julio 2022 en Klajpedo (Litovio), Helmut Klunder prelegos pri la Orientfrisaj Insuloj.

Helmut Klünder estas germana matematikisto, informadikisto kaj denaska esperantisto. Li naskiĝis la 4an de julio 1948 en esperantlingva familio; lia avo lernis Esperanton en 1908, ankaŭ lia patrino estas denaska esperantisto. Klünder estis prezidanto de Germana Esperanto-Junularo (GEJ, 1970-74), komitatano de TEJO (1970-78) kaj prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA, 1983-89), (kun)organizanto de pluraj esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Trompo-provoj per Esperanto: esperantistoj restu atentaj

avertoUEA konstatis amasiĝon de retaj trompo-provoj uzantaj Esperanton. La trompo-provoj plej ofte okazas per retpoŝto kaj trompistoj per sufiĉe konvinka Esperanto celas akiri informojn kaj monon de nesuspektemaj homoj. La trompo-provoj ne venas de esperantistoj: rimarkeblas la uzado de tradukiloj kiel Guglo-Tradukilo, sed pro la altiĝo de la kvalito de tiuj servoj, la redaktostilo povas simili al tiu de fluparolanto. Tiuj trompo-provoj ne estas novaj: trompistoj provas de jaroj fiagi per diversaj lingvoj, lastatempe ankaŭ per Esperanto, kaj la reta kaj telefona trompo-provado signife kreskis en la pandemia epoko, kiam diversaj proceduroj povas nun okazi plene rete.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Pri Esperanto en aliaj lingvoj

martinovМартинов, Златоjе. Историjа эсперантске књижевности. – Земун: Мост арт Jугославиjа, 2021. – 212 с.

Mi scivolas, kiom da esperantistoj propagandas “sian” lingvon en sia gepatra lingvo? Kiom da legantoj de gazetoj kaj revuoj en sia gepatra lingvo, negrave en kiu lando, havas la eblecon legi interesajn tekstojn pri Esperanto kaj pri la Esperanto-literaturo? Ĉu Esperanto daŭre restas interesa fenomeno?
Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Kvar komitatanoj B de UEA elektitaj sen baloto

ueaĜis la 31a de januaro individuaj  membroj de UEA (IM) povis kandidatiĝi por la posteno de komitatano B de UEA, mandato 2022-2025. Komitatanoj B reprezentas la IM-ojn en la Komitato, la supera organo de la Asocio. Laŭ la Statuto de UEA (art. 24) por la koncerna mandato ĝis maksimume 5 komitatanoj B povus esti elektitaj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Ĉu vi eklernis Esperanton dum la pandemio?

pandemio

Ĉu vi eklernis Esperanton dum la pandemio? Ni volas aŭdi pri via sperto! Ekde la komenco de la kronvirusa pandemio, pluraj homoj de la tuta mondo eklernis Esperanton pere de Duolingo. Ĉu vi estas inter ili? Faru filmeton kaj rakontu al ni pri via sperto!
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton