Pekano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pekano

Pekano (Carya illinoinensis) estas specio de hikorio indiĝena de Meksiko kaj de sudcentra kaj de sudorienta regionoj de Usono.[1][2]

Pekano, kiel la fruktoj de ĉiuj aliaj membroj de la genro hikorio, ne estas vera nukso, sed ĝi estas teknike drupo, nome frukto havanta nur unu malmolan kernon aŭ ŝtonon (ŝtonfrukto).

La semoj de pekano estas manĝeblaj, kun bongusta, butereca gusto. Ili povas esti manĝataj freŝe aŭ uzataj en kuirarto, partikulare en dolĉaj desertoj.

La arbo havas helan lignon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carya illinoinensis (Wangenh.) K. Koch. Germplasm Resources Information Network. United States Department of Agriculture (2007-10-29). Alirita 2009-10-15.
  2. Flora of North America: Carya illinoinensis

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]