Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj. |
304 116 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la monato | Enkonduko |
Charles Spencer "Charlie" CHAPLIN (naskiĝis la 16-an de aprilo 1889 en Londono, Britio — mortis la 25-an de decembro 1977 en Vevey, Svislando) estis britdevena reĝisoro, produktoro, komikisto, aktoro, scenaristo, komponisto kaj humuristo kiu faris karieron ĉefe en Usono en la epoko de mutaj filmoj kaj estis unu el la plej kreivaj homoj de la epoko de la muta kino. Li ne nur reĝisoris, verkis scenarojn, produktis filmojn, sed ankaŭ mem muntis ilin kaj komponis la muzikon de siaj filmoj. Kiel aktoro, Chaplin plej ofte ludis la rolon de persono apartenanta al malsupra sociala tavolo, kiu ruze defendas sian pozicion kontraŭ riĉuloj kaj potenculoj, tre ofte konata kiel Trampo. Tiu figuro iĝis unu el la plej konataj ikonoj tutmonde kaj unu el la plej gravaj bildoj en la historio de la kinindustrio. Lia kariero daŭris pli ol 75 jarojn, de infanaĝo en la Viktoria epoko ĝis unu jaro antaŭ lia morto en 1977, kaj enhavis kaj laŭdadon kaj polemikon, el kabaretoj en Anglio ĝis lia morto en Vevey, Svislando. Lastaj artikoloj de la monato: Jane Austen, Sicilio, Majaoj |
Esperanta Vikipedio
Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago | Kunlaboraĵo de la semajno |
|
La nuna kunlaboraĵo estas Mary May Simon. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Somera Olimpiko 2020 Bahamoj, Ever Given (kontenerŝipo), ... |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...? | |
|
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |