Paco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ne konfuzu kun la revuo Paco.
La plej konata moderna pacsimbolo, kiu estas nur unu el kelkaj pac-simboloj. Origine ĝi signifis lukton kontraŭ nukleaj armiloj.
La kolombo kun olivarbbranĉo enbeke estas simbolo de paco, devena el la biblia rakonto, kie la birdo tiele anoncis al Noa la finon de la diluvo. Ĝi validas por judoj, islamanoj kaj kristanoj
Paco sur la Tero, pentraĵo de Franz Hanfstaengl

Paco kutime difiniĝas kiel stato de kvieto aŭ trankvilo, kiel manko je perturbo aŭ agito, stato, kie ne okazas milito. La vorto "paco" devenas el la latina samsignifa "pax". Paco estas okazo de harmonio karakterizita per manko je perforto, konfliktokondutoj kaj ĝi signifas ankaŭ la liberigon de timo pri perforto. Ofte komprenite kiel la foresto de malamikeco kaj venĝo, paco ankaŭ indikas sincerajn provojn ĉe repaciĝo, la ekziston de sanaj aŭ lastatempe resanigitaj interhomaj aŭ internaciaj rilatoj, prosperon en aferoj de socia aŭ ekonomia bonfartoj, la establadon de egaleco, kaj de funkciada politika ordo, kiu servas la verajn interesojn de ĉiuj.

"Kiom da viktimoj, kiom da sango kaj sufero

ne gluas al konfliktoj pri landlimoj?

Senlimaj estas la tombejoj por ĉiuj, kiuj donis sian vivon

ie ajn en la mondo por defendi landlimojn " - Ryszard Kapuściński

Konceptoj[redakti | redakti fonton]

Pli specife paco estas manko je perforto, aŭ milito. Laŭ tiu senco paco inter nacioj estas celo de multaj homoj kaj organizoj, ekz. Unuiĝintaj Nacioj. Paco povas esti libervola, kie eblaj agitantoj decidas deteni sin je perturbo, aŭ paco povas esti trudata, se tiuj, kiuj povus komenci militon estas malhelpataj. Ĝi devas esti sen akuzantoj; tio estas forte komprenata kiel baza regulo, ĉar akuzoj estas grava minaco kontraŭ la paco kaj instigas perforton en ĉiu sfero; la finfina konsekvenco de tia afero estas klara pro la fakto, ke la nazioj murdis la gefilojn de Zamenhof dum aliaj nacioj pretendis klopodi por paco, sed faris nenion por helpi ilin.

Ĉielarka flago el surstrata manifestacio por Paco kun hebrea vorto ŝalom kaj araba vorto salām, fakte kun sama radikdeveno

Laŭ PIV estas:

  • stato de regno, nacio aŭ alia homgrupo, kiu ne estas militanta kontraŭ alia,
  • stato de anaro (nacio, gento, familio, societo ks), inter kies anoj ekzistas nenia malakordo aŭ malkonsento,
  • stato de psiko, kiu ne estas maltrankviligata de zorgoj, timoj ks.

Oni povas paroli pri socia paco kiel interkonsento kaj bona rilataro inter grupoj, klasoj aŭ sociaj tavoloj ene de lando. Tio malofte okazas, kvankam estas nemilita epoko.

Se ni konsideras la individuan vidpunkton, paco rilatas al interna stato, senkolera, senmalama kaj pli ĝenerale sen negativaj sentoj. Pro tio homoj deziras ĝin por si mem kaj same por la aliuloj, ĝis tiu vorto iĝas saluto en multaj lingvoj, kiel ĉe la araba (salam alejkum), hebrea (ŝalom) ktp., dum en aliaj lingvoj estas apartaj esprimoj samsignifaj, kvankam ne temas pri la ĉefa salutvorto, kiel en la hispana arkaika "A la paz de Dios" (iru en dia paco).

Religiaj kredoj kaj paco[redakti | redakti fonton]

Gari Melchers, Murpentraĵo pri Paco, 1896.

Religiaj kredoj ofte serĉas identigi kaj trakti la bazajn problemojn de homa vivo, inkluzive de la konfliktoj inter kaj ene de personoj kaj socioj.

Multaj kristanoj nomas Jesuon de Nazareto la "Princo de Paco", kaj vidas lin 'Mesio,' (kiu, transliterumita, signifas 'Sakrigitulo'),[1] la "Kristo", kiu por la kristanoj manifestiĝis kiel la Filo de Dio sur la Tero por establi la Dian Regnon de Paco, en kio personoj, socioj, kaj ĉio el la mondo estas kuracotaj de malico. La Paco de Dio estis spirita movado de la 10-a kaj 11-a jarcentoj, organizita de la Katolika Eklezio kaj subtenata de civila aŭtoritato. Ĝia celo estis atingi pacigon de la okcidenta kristana mondo kaj kontroli la uzon de perforto en la socio.

Budhanoj kredas, ke paco povas esti ekhavita, post kiam ĉia suferado finiĝas. Ili rigardas ĉian suferon kiel devenadon de avidoj (en la ekstremaĵo, avideco), malemoj (timoj), aŭ iluzioj. Elimini tian suferon kaj atingi personan pacon, anoj en la pado de la Budho adheras al aro de instruoj nomitaj la Kvar noblaj veroj - centra dogmo en budhana filozofio.

Islamo volas diri submetadon al Alaho. La nomo "islamano" - etimologie rekte ligita al salam (paco) kaj la nomo Islamo - volas diri personon, kiu submetiĝas al Alaho en salam.[2] La submetado al Alaho (la araba nomvorto por "La dio", unu kaj unika) estas bazita sur humileco. Sinteno de humileco ene de onia propra memo ne povas esti plenumita sen totala malakcepto de perforto, kaj persona sinteno kaj paraleligo direkte al paco.

Politika paco[redakti | redakti fonton]

Lakota "pacpipo", sen la pipo mem, Library of Congress, Usono

Ne en ĉiuj kulturoj kaj epokoj oni konsideris pacon pozitive. En popoloj kiel VikingojHunoj, kies ĉefa agado estis rabado de komunumoj ĉu proksimaj ĉu malproksimaj, oni laŭdis male la militistojn kaj la proprajn virtojn de tiuj. Por modernaj imperioj, kiel la hispana, franca, brita ktp, milito estis sinonimo de konkero kaj pligrandigo de la propra gloro, do paco ne estis interese konsiderata. Eĉ aktuale militon oni konsideras foje ne kiel la lastan rimedon de la politiko, sed foje kiel la ĉefa agado por plifortigi la propran povon, kiel Usono dum la invado al Irako, kiam paco estis tute nekonsiderinda valoro. Krome paco malebligas disvolvigon de povega industrio de armiloj. Male milito estas la konstanta stato en la scienc-fikcia mondo de 1984 nome la fama romano de George Orwell.

En I Ĉing malo de paco estas stagnado. Simbole tio indikas, ke paco ne estas absoluta valoro, sed serĉo konstanta. Krome ĝi indikas, ke konflikto ne estas malo de paco. Konvenas en trapaso al paco, transformi la konflikton kaj ne forigi ĝin. La paca administro plenumas tiun trapason de paca transformado de la konflikto.

Martin Luther King diris en sia Letero de Birmingham verkita en prizono[3] ke la vera paco ne estas simple neesto de streĉiteco: estas stato de justeco.

Internaciaj klopodoj[redakti | redakti fonton]

La Pariza Konferenco por Paco estas internacia ĉiujara konferenco fondita en 2018, celante progresigi pacon kaj plibonigi internaciajn rilatojn, okazanta en Parizo. Estas gastigataj regnestroj kaj reprezentantoj de internaciaj organizaĵoj kaj de neregistaraj organizaĵoj.

La UNESKO-premio por pacedukado estis kreita en la jaro 1980 kaj estas ĉiujare aljuĝata ekde 1981. Ĉi tiu premio, en valoro de 60 000 usonaj dolaroj, ĉefe celas antaŭenigi ĉiajn agadojn, kiuj celas "konstrui en la mensoj de homoj la defendon de paco" per la honorigo de eksterordinaraj aktivecoj por pacedukado en la spirito de la konstitucio de Unesko. Laŭ ĝia konstitucio, la ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de juro, kaj por homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj.

La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis la unuan jardekon de la 21a jarcento kaj de la tria jarmilo, nome la jarojn 2001 ĝis 2010, la Internacia Jardeko por Kulturo de Paco kaj Senperforto por la Infanoj de la Mondo. Je la 29a de novembro 2000, la Ĝenerala Asembleo decidis doni al Unesko la respondecon kunordigi "la agadojn de la organizaĵoj de la sistemo de la Unuiĝintaj Nacioj por progresigi kulturon de paco, kaj interlabori kun aliaj organizaĵoj rilataj al tiu afero."

Internacia Civila Servo, aŭ SCI kiel Servo Civila Internacia estas ne-registara organizo, kies celo estas la organizo de naciaj kaj internaciaj staĝoj, longdaŭraj, edukaj kaj klerigaj. Dum konkreta laboro por paco homoj el diversaj kulturoj konatiĝadas kaj interkompreniĝadas por realigi komunan celon.

Religioj por paco (RfP), angle ankaŭ konata kiel World Conference of Religions for Peace (WCRP) estas internacia koalicio de reprezentantoj de religioj en la mondo, dediĉita al la antaŭenigo de paco. La organizaĵo organizas mondajn konferencojn al kiuj partoprenas politikistojn kiel observantojn por ke tiuj vidu la potencialon de relgiaj komunumoj kaj por memorigi ilin pri ilia devo kontribui al paco.

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri paco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[4][5]:

  • Citaĵo
     Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco. 
  • Citaĵo
     Kiu akceptas donacon, perdas la pacon. 
  • Citaĵo
     Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona . 
  • Citaĵo
     Disputoj kondukas al malpaco. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Letero el Birmingham Prizono de Martin Luther King.
  • "Pennsylvania, A History of the Commonwealth," esp. pg. 109, eldonita de Randall M. Miller kaj William Pencak, The Pennsylvania State University Press, 2002.
  • Peaceful Societies, Alternatives to Violence and War Mallongaj profiloj en 25 pacemaj societoj.
  • The Path to Peace, de Laure Paquette
  • Prefaces to Peace: a Symposium [i.e. antologio],nome verkoj de Wendell L. Willkie, Herbert Hoover kaj Hugh Gibson, Henry A. Wallace, kaj Sumner Welles. "Cooperatively published by Simon and Schuster; Doubleday, Doran, and Co.; Reynal & Hitchcock; kaj Columbia University Press", [194-]. xii, 437 p.

Klasika bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jeremy Bentham: "A Fragment on Government; being an Examination of what is delivered on the Subject of Government in General, in the Introduction to William Blackstone's Commentaries: with a Preface in which is Given a Critique of the Work at Large" (1-a eld.). London: T. Payne. 1776.
  • Émeric Crucé, Le Nouveau Cynée de Émeric Crucé. Réimpression du texte original de 1623 avec introduction et traduction anglaise, Philadelphia 1909“ von Walther Neft in: K. v. Raumer 1953 S. 289–320.
  • Johanna J. Danis: Krieg und durchkreuzter Frieden, Triangulierung der Gegensätze, München 1996, ISBN 3-925350-70-5
  • Erasmo de Roterdamo: Querela Pacis undique gentium ejectae profligataeque, 1517.
  • Sebastian Franck: Das Krieg Büchlin des frides. Ein krieg des frides, wider alle lermen, aufrur und unsinnigkait zu kriegen, mit gründlicher anzaigung, auß wichtigen eehafften ursachen, auß gründtlichen argumenten der Hailigen Schrifft, alten Leeren, Concilien, Decreten, der Hayden schrifft und vernunfft widerlegt, 1539 und 1. Nachdruck von Cyriacus Jacob zum Bock, Frankfurt am Main 1550.
  • Friedrich Gentz: Über den ewigen Frieden, in: Historisches Journal, S. 709–790, 1800.
  • I Ging – Das Buch der Wandlungen. Hier verwendete Ausgabe 1974, Eugen Diederichs Verlag Düsseldorf; Köln. ISBN 3-424-00061-2
  • Immanuel Kant: Zum ewigen Frieden. Ein philosophischer Entwurf. Verlag Friedrich Nicolovius, Königsberg 1795 und als vermehrte Auflage ebenda, Königsberg 1796.
  • William Penn: An Essay towards the Present and Future Peace of Europe by the Establishment of a European Dyet, Parliament or Estates Arkivigite je 2008-09-11 per la retarkivo Wayback Machine (1693)]
  • Jean-Jacques Rousseau: 1755 : Jugement du Projet de paix perpétuelle de Monsieur l'Abbé de Saint-Pierre.
  • Kurt von Raumer: Ewiger Friede. Friedensrufe und Friedenpläne seit der Renaissance. Karl Alber Verlag, Freiburg 1953.
  • Carl Friedrich von Weizsäcker: Bedingungen des Friedens. Göttingen 1964

Moderna verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Andrea Cagan: Frieden ist möglich. Prem Rawat – Sein Leben, sein Weg. 2007, ISBN 978-3-85219-031-0
  • Wolfgang Dietrich, Josefina Echavarría Alvarez, Norbert Koppensteiner (Hrsg.): Schlüsseltexte der Friedensforschung, Wien, LIT-Verlag, 2006.
  • Wolfgang Dietrich: Variationen über die vielen Frieden. Band 1: Deutungen, Schriften des UNESCO Chair for Peace Studies der Universität Innsbruck, Wiesbaden, VS-Verlag, 2008.
  • Johan Galtung u. a.: Neue Wege zum Frieden. Konflikte aus 45 Jahren: Diagnose, Prognose, Therapie. 2003.
  • Hans-Werner Gensichen: Weltreligionen und Weltfrieden. Göttingen 1985
  • Alfred Hirsch, Pascal Delhom (Eld.): Denkwege des Friedens. Aporien und Perspektiven. Alber, Freiburg/München 2007. ISBN 978-3-495-48204-9
  • Karlheinz Koppe: Der vergessene Frieden. Friedensvorstellungen von der Antike bis zur Gegenwart. Opladen 2001. ISBN 3-8100-3099-6.
  • Norbert Koppensteiner: The Art of the Transpersonal Self; Transformation as Aesthetic and Energetic Practice. ATROPOS New York/Dresden 2009.
  • Samrat Schmiem Kumar: Bhakti – the yoga of love. Trans-rational approaches tp Peace Studies; (= Masters of Peace/1) LIT Verlag Münster, Wien; 2010
  • Terry Nardin: The Ethics of War and Peace: Religious and Secular Perspectives. The Ethikon Series in Comparative Ethics, Princeton University Press 1996.
  • Terry Nardin: The Philosophy of War and Peace. in: Routledge Encyclopedia of Philosophy. 9 (1998), S. 684–691.
  • Wolfgang Dietrich, Josefina Echavarría Alvarez, Gustavo Esteva, Daniela Ingruber, Norbert Koppensteiner (Hrsg.): The Palgrave International Handbook of Peace Studies. A Cultural Perspective. London, Palgrave MacMillan, 2011
  • Nigel Young (Eld.): The Oxford International Encyclopedia of Peace. Oxford University Press, 2010

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • "La Kongresa Temo de la 2-a VK"; Javier Alcalde, "Enkonduko al la Kongresa Temo. La pacisma aliro al Esperanto"; En Esperanto, 114-a jaro, n-ro 1360 (9) | septembro 2021, pp. 182-184.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Benner, Jeff: Ancient Hebrew Research Center:http://www.ancient-hebrew.org/27_messiah.html Arkivigite je 2014-10-20 per la retarkivo Wayback Machine>
  2. En araba lingvo rilataj vortoj kunhavas samajn tri konsonantojn, kaj kaze de Islamo kaj salam (paco) kunhvas la literojn so, lo, kaj mo, en tiu ordo.
  3. Letero de Birmingham verkita en prizono
  4. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-12-21.
  5. PDF-libro[1] Arkivigite je 2015-02-17 per la retarkivo Wayback Machine