Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj. |
302 897 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la monato | Enkonduko |
Jane AUSTEN [ĝejn osten] (naskiĝis la 16-an de decembro 1775 en Steventon, mortis la 18-an de julio 1817 en Winchester) estis brita verkisto. Ŝi estis onitakse unu el la plej gravaj anglalingvaj aŭtoroj de la 19-a jarcento. Ŝiaj verkoj estis plurfoje filmigitaj. Ŝi estas konata ĉefe pro siaj ses plej gravaj romanoj, kiuj interpretas, kritikas kaj komentas la britan terposedan altmezan klason de fino de la 18-a jarcento. La rakontoj de Austen ofte temas pri la virinoj en tiu subnobelaro, kaj ilia dependenco de edziĝo, ĉar ili bezonas grimpi la socian ŝtupetaron, certigi favoran socian pozicion kaj ekonomian sekurecon. Ŝiaj verkoj kritikas la sentimentalajn romanojn de la dua duono de la 18-a jarcento kaj estas parto de la transiro al la literatura realismo de la 19-a jarcento. Oliver MacDonagh diras, ke Sense and Sensibility "eble estas la unua angla realisma romano" bazite sur ŝia detalema kaj akurata portreto de tio kion li nomas "enspezo kaj elspezo" en angla malaltnobela familio. Ŝia uzado de mordema ironio, kun ŝia realismo, humoro, kaj socia komentaro, delonge havigis al ŝi laŭdojn el kritikistoj, fakuloj kaj populara publiko. Per la publikigo de Sense and Sensibility (1811), Pride and Prejudice (1813), Mansfield Park (1814) kaj Emma (1816), ŝi atingis sukcesojn kiel publikigita verkisto. Ŝi verkis du aliajn romanojn, Northanger Abbey kaj Persuasion, ambaŭ publikigitaj postmorte en 1818, kaj ekverkis, finfine unu titolitan Sanditon, sed mortis antaŭ ties kompletigo. Ŝi lasis ankaŭ tri volumojn de junaj verkoj en manuskripto, mallongan leternovelon Lady Susan, kaj alian nefinigitan novelon, nome The Watsons. Ŝiaj ses longaj romanoj rare estis nepresitaj, kvankam ili estis publikigitaj anonime kaj havigis al ŝi nur moderan sukceson kaj malmultan famon dum ŝia vivodaŭro. Lastaj artikoloj de la monato: Sicilio, Majaoj, James Joyce |
Esperanta Vikipedio
Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago | Kunlaboraĵo de la semajno |
|
La nuna kunlaboraĵo estas Somera Olimpiko 2020. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Bahamoj, Ever Given (kontenerŝipo), Listo de originalaj romanoj en Esperanto... |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...? | |
|
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |