Eŭropa Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el EU)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Eŭropa Unio
politika komunumo
EU Globe No Borders 2020.svg
Mapo de membroj de Eŭropa Unio
Flago-de-la-Eŭropa-Unio.svg
Moto: Unuiĝintaj en diverseco
Himno: Odo al Ĝojo
Membraj ŝtatoj
Politikaj centroj Bruselo, Luksemburgo, Strasburgo
Areo 4 376 780 km² (437 678 000 ha)
Loĝantaro 508 191 116[1] (2015)
Denseco 115,8 loĝ./km²
Prezidento de la konsilio Donald Tusk
Kreita 23-a de julio 1952
Oficialaj lingvoj
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: European Union
Retpaĝo: europa.eu
Portal.svg Portalo pri Eŭropo

La Eŭropa Unio (EU) estas jura politika komunumo konstituita kiel internacia organizo sui generis, estigita por la eŭropa integriĝo kaj komuna regado de la popoloj kaj ŝtatoj de Eŭropo. EU estis establita per la vigligo de la Traktato pri la Eŭropa Unio la 1-an de novembro 1993, kiu transformis la antaŭajn instituciojn. Ĝi konsistas el 27 landoj (validas por 2020) kun pluraj kandidatoj por estonta plilarĝiĝo.

Se komence la suprastrukturo "Eŭropa Unio" fondiĝis surbaze de la tri Eŭropaj Komunumoj jam ekzistantaj (nome EKKŜ, Euratom kaj EEK) sub la kompleksa sistemo konata kiel "la tri pilieroj" (la komunumoj antaŭe menciitaj kune kun la komuna ekstera politiko kaj la jura kaj polica kunlaboro), kun la ekvigligo la 1-an de decembro 2009, de la Traktato de Lisbono, Eŭropa Unio tute sukcedis la eŭropajn komunumojn (kvankam kun certaj specifaĵoj) kaj akceptis per tio juran instancon el internacia juro[2][3][4][5].

Eŭropa Unio disvolvigis juran kaj politikan sistemon, nome la "eŭropa komunumismo", iel unika en la mondo, kiu funkcias per internaj kaj kompleksaj meĥanismoj kaj proceduroj, kiuj ampleksiĝis kaj evoluis laŭlonge de ĝia historio ĝis la nuna kreado de hibrida transnacia registaro malfacile egalebla kiu kombinas elementojn de la multflanka kunlaborado, sed forte strukturita kaj instituciigita, kun aliaj organoj supranaciaj, ambaŭ regataj de dinamiko el regiona integriĝo[6].

La Eŭropa Unio, kaj antaŭe la Eŭropaj Komunumoj, promocias la kontinentan integriĝon pere de komunaj politikoj kiuj ampleksiĝas per malsamaj medioj, specife en ĝia ekonomia origino kaj progresive etenditaj al politikaj medioj.[7] Por atingi la komunajn celojn, la eŭropuniaj ŝtatoj donas al ĝi certajn rajtojn, kreante suverenecon kiu povas esti komuna aŭ kundividita[8][9][10][11].

Je 12-a de oktobro 2012, la Eŭropa Unio ricevis la Nobel-premion pri paco ĉar "ĝi helpis transformi Eŭropon de kontinento de milito al kontinento de paco."[12]

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la du mondmilitoj, en Eŭropo ekestis granda sento pri la bezono rekonstrui kaj kunigi la kontinenton por malhelpi estontajn konfliktojn inter eŭropaj landoj. Kadre de tiu pensa sinteno, en 1951 Okcidenta Germanio, Francio, Italio, Belgio, Luksemburgio kaj Nederlando konsentis pri la ekestigo de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ), kiu estiĝis en 1952.

En 1957 la ses fondintaj landoj subskribis la Traktaton pri la fondo de la Eŭropa Komunumo, kiu pliprofundigis la interlandan kunlaboradon estigitan de EKKŜ; la landoj samtempe fondis la Eŭropan Komunumon pri Atomenergio (EKA). Ambaŭ traktatoj ekvalidiĝis en 1958.

La nuntempa Eŭropa Unio oficiale estiĝis per la Traktato de Mastriĥto, la 1-an de novembro 1993. La plej grava okazaĵo en la sekva historio de la Unio estis, en 2002, la enkonduko de eŭro-moneroj kaj monbiletoj.

Eŭropa Unio
1951 1957 1965 1986 1992 1997 2001 2007 **
Eŭropa Komunumaro (EK *) E Ŭ R O P A   U N I O   ( E U )
Eŭropa Komunumo por Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ) (valida ĝis 2002 → EK)
Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) Eŭropa Komunumo (EK)
* EK: EKKŜ, EEK (EK ekde 1993), Euratom polica kaj jura eŭropa interŝtata kunlaboro (PJK) civila jura kunlaboro kaj flankaj agoj por libera persona trafiko → EK)
punleĝara polica kaj jura kunlaboro (PJK)
Eŭropa Politika Kunlaboro (EPK) Komuna ekstera kaj sekureca politiko (KESP)
Eŭropa Komunumo pri Atomenergio
Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo
traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo
traktato pri la kreo de komuna Konsilio kaj komuna Komisiono de la Eŭropa Komunumo
Unueca Eŭropa Akto
traktato de
Mastriĥto
traktato de
Amsterdamo
traktato de
Nico
traktato de
Lisbono
(valida de la 1a de decembro 2009)

„tri kolonoj de la EU“ – EK (EKKŜ, EEK / EK, Euratomo), KESP, PJK

Geografio[redakti | redakti fonton]

Eŭropa Unio havas areon da 4 376 780 km², kio igus ĝin la sepa plej granda lando sur Tero, se konsideri ĝin kiel unuaĵo. La plej alta pinto estas la Blanka Monto, ĉe la limo inter Italio kaj Francio, kiu altas 4810 metrojn super marnivelo; la plej malalta pinto estas Zuidplaspolder, en Nederlando, 7 metrojn sub marnivelo. Post Kanado, Eŭropa Unio havas la duan plej longan marbordon: preskaŭ 66 mil kilometroj.

Eŭropa Unio havas limojn al 20 landoj: Norvegio, norde; Rusio, Belarusio, Ukrainio, Moldavio kaj Turkio laŭ la dekstra landlimo; Svisio kaj Liĥtenŝtejno, en la mezo; Bosnio kaj Hercegovino, Montenegro, Serbio, Makedonio kaj Albanio, en la Balkanoj; Maroko, sude (danke al eksterteritoriaĵoj de Hispanio kiuj havas rektan landlimon al tiu lando). Ankaŭ la etlandoj Andoro, Monako, San-Marino kaj Vatikano estas ekstereŭropuniaĵoj kun rekta limo al Eŭropa Unio. Fine, Franca Gviano estas teritorio de Eŭropa Unio en Sudameriko, kaj havas limojn al Surinamo kaj Brazilo. Krome, Gvadelupo - ankaŭ eŭropunia teritorio - havas limon al Nederlandaj antiloj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jam tri kvaronoj de la eŭropunia loĝantaro loĝas en urboj, kaj onitakse la procentaĵon atingos 90% en sep landoj en la jaro 2020.

Laŭ informo de Demographia, en 2011 en Eŭropunio estis 11 urbaj regionoj kun pli ol tri milionoj da loĝantoj: Parizo (10,76 milionoj), Londono (8,59 milionoj), la Ruhr-regiono (7,30 milionoj), Madrido (5,43 milionoj), Milano (5,23 milionoj), Barcelono (4,22 milionoj), Romo (3,80 milionoj), Napolo (3,73 milionoj), Berlino (3,45 milionoj), Ateno (3,27 milionoj) kaj Lisbono (3,05 milionoj).

Membroj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ŝtato de la Eŭropa Unio.

La 27 nuntempaj membroj de Eŭropa Unio estas la plej diversaj laŭ areo kaj loĝantaro. La plej loĝata lando estas Germanio, kun 82,062,249 loĝantoj, dum la malplej loĝata estas Malto, kun 412,614 loĝantoj. Se paroli pri areo, la plej granda lando estas Francio, kiu atingas entutan areon de 643,427 km², dum la malplej granda estas refoje Malto, kun 316 km². La 23-an de junio 2016 Britio per referendumo elektis forlasi la Eŭropan Union (52% por kaj 48% kontraŭ). Tio markis novan epokon en la historio de la Eŭropa Unio, ĉar por la unua fojo iu lando intencis eliri el la Unio. Fakte la organizo ne havis klaran mekanismon por tiu proceduro kio devos esti disvolvita per longa negocado dum du jaroj. Ĝi markis novan epokon ankaŭ por la historio de la Unuiĝinta Reĝlando, ĉar, krom aliaj aferoj, en Skotlando kaj Norda Irlando venkis la partianoj pluresti en EU, kaj almenaŭ en Skotlando ekde la unua tago oni anoncis eblan duan referendumon por sendependiĝo el la Unuiĝinta Reĝlando.[13]

Listo de la membroj[redakti | redakti fonton]

Lando Kodo Aliĝdato Monunuo
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio AT 1995 Eŭro (ekde 2002)
Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio BE 1952 (fondinta lando) Eŭro (ekde 2002)
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario BG 2007 Bulgara levo
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio CZ 2004 Ĉeĥa krono
Flago-de-Danio.svg Danio DK 1973 Dana krono
Flago-de-Estonio.svg Estonio EE 2004 Eŭro (ekde 2011)
Flago-de-Finnlando.svg Finnlando FI 1995 Eŭro (ekde 2002)
Flago-de-Francio.svg Francio FR 1952 (fondinta lando) Eŭro (ekde 2002)
Flago-de-Germanio.svg Germanio DE 1952 (fondinta lando)[14] Eŭro (ekde 2002)
Flago-de-Grekio.svg Grekio GR 1981 Eŭro (ekde 2002)
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio ES 1986 Eŭro (ekde 2002)
Flago-de-Hungario.svg Hungario HU 2004 Hungara forinto
Flago-de-Irlando.svg Irlando IE 1973 Eŭro (ekde 2002)
Flago-de-Italio.svg Italio IT 1952 (fondinta lando) Eŭro (ekde 2002)
Flago-de-Kipro.svg Kipro CY 2004 Eŭro (ekde 2008)
Flago-de-Kroatio.svg Kroatio HR 2013 Kroata kunao
Flago-de-Latvio.svg Latvio LV 2004 Eŭro (ekde 2014)
Flago-de-Litovio.svg Litovio LT 2004 Eŭro (ekde 2015)
Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo LU 1952 (fondinta lando) Eŭro (ekde 2002)
Flago-de-Malto.svg Malto MT 2004 Eŭro (ekde 2008)
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando NL 1952 (fondinta lando) Eŭro (ekde 2002)
Flago-de-Pollando.svg Pollando PL 2004 Pola zloto
Flago-de-Portugalio.svg Portugalio PT 1986 Eŭro (ekde 2002)
Flago-de-Rumanio.svg Rumanio RO 2007 Rumana leŭo
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio SK 2004 Eŭro (ekde 2009)
Flago-de-Slovenio.svg Slovenio SI 2004 Eŭro (ekde 2007)
Flago-de-Svedio.svg Svedio SE 1995 Sveda krono

Venontaj aliĝoj[redakti | redakti fonton]

Por ke kroma lando povu aliĝi al Eŭropa Unio, ĝi devas respekti aron da ekonomiaj kaj politikaj kondiĉoj, konataj kiel la kriterioj de Kopenhago. Laŭ tiu kriteriaro, la kandidatiĝantaj landoj devas:

  1. situi en Eŭropo (laŭ pure geografia vidpunkto);
  2. havi stabilajn instituciojn, kiuj garantias demokration, leĝrespekton, homajn rajtojn kaj malplimulto-respekton
  3. havi funkciantan merkatan ekonomion, kaj havi la kapablon alfronti konkurencon de la aliaj uniaj landoj;
  4. povi respekti la devojn ligitajn al aliĝo, inkluzive de politika, ekonomia kaj mona unuiĝo.

La jenaj landoj jam kandidatiĝis por aliĝo en Eŭropa Unio, kaj ilia demando estis akceptita pro tio, ke ili respektas la kriteriojn de Kopenhago:

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Lingvoj en la Eŭropa Unio kaj Oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio.

Oficialaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La lingvoj oficialaj de la institucioj de la Eŭropa Unio estas 24, nome:

Kromaj lingvoj uzataj traktate[redakti | redakti fonton]

La hispana registaro atingis en 2005 la ekuzon de la kataluna, eŭska kaj galega lingvoj kiel duonoficialaj lingvoj. Same ekde 2008 la skotgaela kaj la kimra estas duonoficialaj lingvoj sekve de peto de Britio. La koncernaj ŝtatoj pagas la aldonajn kostojn, ekzemple por la tradukado de oficialaj EU-dokumentoj kiel leĝoj k.s.

Diversaj eblaj kategorioj de lingvoj[redakti | redakti fonton]

Eŭropa Unio havas multajn diversajn kategoriojn de lingvoj. Aldone al oficialaj kaj laboraj lingvoj ekzistas proceduraj lingvoj de unuopaj institucioj, relajsaj lingvoj por interpretado, duonoficialaj lingvoj (ekz. la skotgaela), lingvoj de minoritatoj regionaj (ekz. la sarda) aŭ disaj en pluraj EU-landoj (ekz. la jida) kaj lingvoj de enmigrintoj (ekzemple la turka).

En duonoficiala lingvo oni rajtas komuniki kun instancoj de EU kaj ricevos respondon en tiu lingvo inkluzive de tradukoj de juraj aŭ similaj tekstoj. Tiun relative novan statuson havas ĝis nun kelkaj lingvoj de Hispanio kaj de Britio, kies ŝtatoj pagas la aldonajn kostojn. Ŝajnas, ke statuso simila al tiu de duonoficialeco, do de komunika lingvo kun la EU-instancoj, ne kreas multajn aldonajn kostojn, se oni ne tradukas leĝajn tekstojn; tradukado de ekzemple la slovaka al procedura lingvo de EU kaj reen supozeble kostas simile kiel tradukado de Esperanto al procedura lingvo kaj reen (ref.?).

Esperanto en EU[redakti | redakti fonton]

Krom la multe postulanta ideo de oficialeco de Esperanto ekzistas la ideo havi por Esperanto statuson de oficiale agnoskata lingvo de EU, kies evoluon EU sekvas, aŭ statuson similan al duonoficialeco.

Esperanto estas transnacia, neŭtrala lingvo, do ne estas la lingvo de superrega ŝtato. Ĝi estas tiam tre bona aliancano de la egaleco de la eŭropaj lingvoj kaj ŝtatanoj. Pensfluo ekzistas (Piron 1994, Flochon 2000, Grin 2004) kiu konsideras, ke Esperanto povus esti laborlingvo aŭ oficiala lingvo kune kun aliaj lingvoj en la eŭropaj institucioj kaj poste inter la civitanoj (ref.?). Tiu pensfluo nuntempe ne estas tre grava. Grin komparas plurajn lingvajn scenorojn kaj konkludas, ke la adopto de Esperanto estus el ĝenerale analiza vidpunkto la plej bona solvo[15], ŝparante eĉ 25 miliardoj € / jaro aŭ 17 % de jara EU-buĝeto el ekonomia vidpunkto[16][17][18] de kiu '85% de la loĝantaro en la 25 EU-membroŝtatoj havus rektan kaj evidentan intereson, sendepende de la politikaj kaj kulturaj riskoj pro lingva hegemonio'[19].

Esperanto en la 'raporto Grin'[redakti | redakti fonton]

En sia raporto L’enseignement des langues étrangères comme politique publique[20]Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko - versioj en 6 diversaj lingvoj), je peto de la franca Haut Conseil de l'évaluation de l'école (Alta Konsilio pri Taksado de la Instrusistemo) , la franca ekonomikisto François Grin proponas komparon inter tri eblaj scenaroj:

  1. ĉio en la angla,
  2. pluringveco,
  3. Esperanto,

La trian eblecon (vidu 'scenario 3' en la originala franclingva versio de la raporto) Francois Grin en sia raporto diskutas sur multaj paĝoj. En tiu scenaro, laŭ Grin, la EU-landoj krom Britio povus ŝpari ĉirkaŭ 25 miliardojn da eŭroj jare; grandparte temas pri la elspezoj por lingvolernaj restadoj en Britio[15]. La eblecon de "sinarkia reĝimo" kun 'ekzemple Esperanto, kiu fariĝus la oficiala lingvo', li studis jam en 2004 en Coûts et justice linguistique dans l’élargissement de l’Union européenne[21].

La parlamentanino Margareta Handzlik, Renato Corsetti (UEA) kaj Seán Ó Riain (EEU) sendis en majo 2006 leteron al ĉiuj EU-parlamentanoj, en kiu ili citis la raporton de Grin. La teksto asertas ke «per pli justa sistemo EU ŝparus minimume € 25 miliardojn jare!»[16][18][17]. La letero ne proponis ke Esperanto fariĝu sola oficiala lingvo de EU.

2008[redakti | redakti fonton]

La 14-an de julio 2008 okazis en Eŭropa parlamento en Bruselo diskuto je la temo: "Esperanto: ĉu amiko aŭ malamiko de multlingvismo." La inviton al la forumo sendis nome de dekkvino da EP-anoj unu el la vicprezidantoj, sinjoro Bronisław Geremek kaj kunsubskribnis EP-anino Ljudmila Novak. Partoprenis 25 personoj, inter kiuj 6 parlamentanoj de EP.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Ne estas klare laŭ la letero kaj la raporto de Grin, kiel eblus ŝpari sumon de 25 miliardoj en EU, se oni enkondukus Esperanton nur kiel internan lingvon; ja la EU-instancoj elspezas por lingvaj servoj nur ĉirkaŭ 1 miliardon da eŭroj. Johan Derks, eksa kasisto de EEU, kritikis la leteron en Libera Folio («Ŝoka misinformo»).

La Esperanto-propono laŭ la kompreno de EU-Komisiono[redakti | redakti fonton]

Laŭ la kompreno de la EU-Komisiono la propono de Esperanto signifas havi ĝin kiel unusolan oficialan EU-lingvon. Ekzemple la Ĝenerala Direkcio por Tradukado skribis en oktobro 2008: «Esperanto, aŭ la latina, estas ofte proponata kiel la sola, tuteŭropa lingvo, kiun EU devus akcepti (…).[22]».

La Esperanto-parolantoj tiurilate havas malsamajn poziciojn. Multaj ne deziras Esperanton kiel solan oficialan lingvon. Ili volas — almenaŭ en la venontaj jardekoj — konservi la uzadon de la oficialaj EU-lingvoj en la EU-institucioj kaj en kontakto kun la civitanoj. Plurfoje aperis tekstoj apogantaj la lingvan diversecon de EU. Vidu ankaŭ: Plurlingveco en Eŭropo kaj Esperanto

Aliflanke ofte Esperanto-parolantoj parolas pri la multekosta lingva servo de EU[23]. Tiujn kostojn redukti helpe de Esperanto eblas en la kadro de la EU-institucioj nur, se oni forigas la tradukadon de kaj al naciaj lingvoj. Krome la Esperanto-parolantoj multe aplaŭdis la raporton Grin, kie multpaĝe prezentiĝas modelo ('scenaro 3') kun 'ekzemple Esperanto kiel oficiala EU-lingvo'. Tiu supozata celo de Esperanto-parolantoj estas verŝajne parta kaŭzo, ke multaj EU-oficistoj kontraŭas Esperanton kaj vidus Esperantistojn kiel fanatikulojn. Aldoniĝas la insistemo de kelkaj mesaĝoj al EU-instancoj.

«Esperantistoj estus fanatikuloj»[redakti | redakti fonton]

En iama retejo ekolingvo.com Áron Lukács[24] raportis eldiron de EU-oficisto pri la ĉi-tema etoso en Bruselo (2009): «Kiam Esperanto ekvenas en iu interparolo, eĉ la plej malfermaj kaj saĝaj homoj forturniĝas kaj fermas siajn orelojn… Tio estas pro la forumoj kaj aliaj tro fortaj, sencelaj agadoj (do, preskaŭ nur por-Esperantaj kaj ne sufiĉe da per-Esperantaj agadoj). Ili pensas (kaj tio estas la ĝenerala sento) ke esperantistoj estas fanatikuloj… Ili neniam subtenos programon por Esperanto, ĉar laŭ ili tio ne estas grava aŭ esenca…»[25].

Monunuo[redakti | redakti fonton]

La oficiala eŭrozono en 2015 plus (helblue) novaj landoj, krom Kosovo kaj Montenegro, kie fakte cirkulas eŭroj.
Kresko de la EU

La ĉefa monunuo estas la eŭro, kiu oficiale uzatas en 19 el la 27 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio:

  1. Aŭstrio (ekde 1999)
  2. Belgio (ekde 1999)
  3. Francio (ekde 1999)
  4. Germanio (ekde 1999)
  5. Grekio (ekde 2001)
  6. Finnlando (ekde 1999)
  7. Hispanio (ekde 1999)
  8. Irlando (ekde 1999)
  9. Italio (ekde 1999)
  10. Respubliko Kipro (ekde 2008)
  11. Luksemburgo (ekde 1999)
  12. Malto (ekde 2008)
  13. Nederlando (ekde 1999)
  14. Portugalio (ekde 1999)
  15. Slovakio (ekde 2009)
  16. Slovenio (ekde 2007)
  17. Estonio (ekde 2011)
  18. Latvio (ekde 2014)
  19. Litovio (ekde 2015)

La aliaj 10 uniaj landoj daŭre uzas siajn historiajn monvalutojn.

Simboloj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eŭropaj simboloj.

Eŭropunia juro[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eŭropunia juro.

Eŭropunia juro estas la juro de la Eŭropa Unio, kaj povas ankaŭ signifi tion de la Eŭropa Komunumo. Tiu juro estas originala jura konstruaĵo, kiu ne ekzistas aliloke en la mondo. Tiusence deklaris la Kortumo de Eŭropaj Komunumoj, en la juĝafero Costa k. ENEL (1964), ke “male de ordinaraj internaciaj traktatoj, la Traktato de la Eŭropa Ekonomia Komunumo kreis ĝian propran jursistemon, kiu... iĝis integrigita parto de la membroŝtataj jursistemoj”[26].

Internacia politiko kaj paco[redakti | redakti fonton]

La EU restas la ĉampiono de plurlateralismo, nome sistemo de reguloj samaj por ĉiuj ŝtatoj, ĉu grandaj aŭ malgrandaj, riĉaj aŭ malriĉaj, vidalvide de la klasika potencpolitiko de grandaj potencoj[27]. La Eŭropa Unio ricevis la Nobel-premion pri paco en 2012, ĉar "la Eŭropa Unio kaj ĝiaj antaŭuloj kontribuis dum pli ol ses jardekoj al la antaŭenigo de paco kaj repaciĝo, demokratio kaj homaj rajtoj en Eŭropo"[28].

Konstitucio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eŭropa Konstitucio.

La Eŭropa Konstitucio (formale: Traktato pri Estigo de Konstitucio por Eŭropo) estis propono por traktato inter la diversaj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. Se la traktato estus estinta ratifita de la membroŝtatoj, ĝi estus forminta la novan juran bazon de la Unio. La membroŝtatoj de la Eŭropa Unio proponis la novan traktaton unuavice por anstataŭigi la grandan nombron da diversaj traktatoj sur kiuj la Unio ĝis nun estis bazita kaj duavice celante respondi al la ŝanĝiĝantaj atendoj de la enloĝantaro de la Unio kaj de la ŝanĝiĝanta mondo en kiu la Unio sin situas.

Institucioj kaj organoj[redakti | redakti fonton]

Eŭropa Parlamento
Balote elektata por 5 jaroj de la popolo de EU, ĝi situas en Strasburgo, Bruselo kaj Luksemburgo. La plenkunsidoj okazas ĉefe en Strasburgo. Ĝi kontribuas al la leĝfaro de la Eŭropa Unio kun la Konsilio de la Eŭropa Unio kaj alportas demokratan kontrolon al la funkciado de EU.
Eŭropunia Konsilio
Ĝi konsistas el estraranoj (ministroj) de la membroŝtatoj, kiuj kunvenas laŭ fakaj temoj.
Eŭropa Konsilio
Ĝi konsistas el la registarestroj de la membroŝtatoj, escepte por Francio, kiun reprezentas la ŝtatestro. Ne konfuzenda kun la Konsilio de Eŭropo, internacia organizo sidanta en Strasburgo.
Eŭropa Komisiono
Ĝiaj membroj estas elektataj de la estraroj de la membroŝtatoj. La Eŭropa Komisiono estas la motoro de la funkciado de la eŭropuniaj institucioj. La eŭropa komisiono situas en Bruselo.
Eŭropa Kortumo
Revizora Kortumo
Eŭropa Centra Banko
Situas en Frankfurto. Ĝi estas la eldona banko de la eŭro, la komuna valuto de 12 membroj de EU. Ĝi celas regi la inflacion ene de Eŭrolando.
Ekonomia kaj Socia Komitato
Komitato de regionoj
Eŭropa Investa Banko
Eŭropa Ombudsmano

Ekonomia politiko[redakti | redakti fonton]

La 30-an de oktobro 2009 la Eŭropa Unio kaj Sud-Koreio subskribis komercan akordon, kiu forigus la plimulton de la komercaj tarifoj inter la du partneroj. La EU-Komisionestrino pri Komerco Catherine Ashton diris, ke ĝi estas «la unua akordo de la 21-a jarcento pri libera komerco por la EU» kaj «la plej grava akordo pri libera komerco iam ajn intertraktita kun tria lando». La interkonsento antaŭvidas la forigon de 1,6 miliardoj da eŭroj de devoj por eksportantoj al Sud-Koreio.

Oni asertas, ke ĝi povus alporti ĝis 19 miliardojn da eŭroj al eŭropaj eksportantoj. Aparte gajnos firmaoj, kiuj laboras en sektoroj kiel telekomunikado, ekologio, financo kaj transportado, ĉar Sudkoreio faras «grandajn penojn» por liberaligi ĉi tiujn sektorojn. La interkonsento laŭatendate ekvalidiĝos en la dua duono 2010, post kiam ĝi estos ratifita de la Eŭropa Parlamento. En 2008 komerco inter la EU kaj Sud-Koreio atingis entutan valoron de proksimume 65 miliardoj da eŭroj.[29]

Enmigrado[redakti | redakti fonton]

Laŭleĝa enmigrado[redakti | redakti fonton]

Laŭleĝa enmigrado en EU en 2005. Rimarku ke kiel enmigrintoj estas inkluditaj bulgaroj kaj rumanoj kiuj eniris en EU januare de 2007.

Pli ol 15 %[redakti | redakti fonton]

Pli ol 15 % de la loĝantaro:

  • Latvio 482,000
  • Estonio 245,000

El 3,1 % al 7 %[redakti | redakti fonton]

  • Germanio 5,075,900
  • Hispanio 2,300,700
  • Francio 2,186,000
  • Britio 1,982,200
  • Italio 1,931,300
  • Grekio 742,900
  • Aŭstrio 553,500
  • Danio 197,600
  • Luksemburgo 24,500

El 1 % al 3 %[redakti | redakti fonton]

  • Pollando 684,000
  • Nederlando 466,000
  • Belgio 271,200
  • Svedio 269,000
  • Belgio 271,200
  • Portugalio 186,800
  • Ĉeĥio 167,000
  • Irlando 95,000
  • Finnlando 72,100
  • Slovenio 42,900
  • Kipro 39,200

Malpli ol 1 %[redakti | redakti fonton]

  • Hungario 61,600
  • Rumanio 31,400
  • Litovio 30,800
  • Bulgario 21,800
  • Malto 4,000

Eksterleĝa enmigrado[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Eŭropa Komisiono estas ĉirkaŭ 8,000,000 de senpaperuloj en la EU. Laŭ la landoj oni povas aresti ilin dum diversaj maksimumaj tempoperiodoj jene:

  • Senlime en Estonio, Finnlando, Litovio, Danio, Nederlando, Britio kaj Svedio.
  • Sen datumoj el Bulgario kaj Rumanio.
  • Ĝis limo de:
    • 20 monatoj en Latvio,
    • 18 monatoj en Germanio kaj Malto.
    • 12 monatoj en Pollando,
    • 10 monatoj en Aŭstrio,
    • 8 monatoj en Belgio,
    • 6 monatoj en Hungario, Ĉeĥio, Slovakio kaj Slovenio,
    • 3 monatoj en Grekio kaj Luksemburgo,
    • 2 monatoj en Portugalio kaj Irlando,
    • 40 tagoj en Hispanio kaj Italio kaj
    • 32 tagoj en Kipro kaj Francio.[30]

Programoj kaj politikoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Áron Lukács: Ekonomiaj aspektoj de la lingva malegaleco, 2007
  • María Rafaela Urueña Álvarez, ABC de la Eŭropa Unio. Enkonduko en la Eŭropan Juron, Enkonduko en la Eŭropan Juron, Eld. Universidade de Santiago de Compostela, 1997. 109 paĝoj.
  • Zlatko Tišljar & div. aŭtoroj (2013), Kia estus la nuna Eŭropo sen EU?/How would Europe look today if there were no EU?, Referaĵkolekto de Eŭropa konferenco (9-a ĝis 11-a de majo 2012), Trieste, eld. EEU, 231 p., diverslingvaj tekstoj sed ĉefe en Esperanto, ISBN 9789612766849.
Portala ikonoPortalo pri Eŭropo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. European Union reaches 500 Million through Combination of Accessions, Migration and Natural Growth. Vienna Institute of Demography. Alirita la 12-an de februaro 2016.
  2. EU Referendum Result. BBC. Alirita 26a de junio 2016.
  3. Tratado de Lisboa: la Unión Europea en el Mundo (hispane). Portal de la Unión Europea (2009). Alirita 26a de oktobro 2011.
  4. European Union. Encyclopædia Britannica. Alirita 3 July 2013. “international organisation comprising 28 European countries and governing common economic, social, and security policies ...”.
  5. European Union. The World Factbook. Central Intelligence Agency. Alirita 12a de februaro 2016.
  6. European CommissionThe EU Single Market: Fewer barriers, more opportunities. Europa web portal. Alirita 27 September 2007.
    Activities of the European Union: Internal Market. Europa web portal. Alirita 29a de junio 2007.
  7. Políticas (hispane). Portal de la Comisión Europea (4/5/2010). Alirita 26a de oktobro 2011.
  8. Common commercial policy. Europa Glossary. Europa web portal. Arkivita el la originalo je 16a de januaro 2009. Alirita 6a de septembro 2008.
  9. Agriculture and Fisheries Council. The Council of the European Union. Alirita 3a de junio 2013.
  10. Regional Policy Inforegio. Europa web portal. Alirita 3a de junio 2013.
  11. Schengen area. Europa web portal. Alirita 8a de septembro 2010.
  12. "EU collects Nobel Peace Prize in Oslo", 10 December 2012. Kontrolita 3a de junio 2013.
  13. 'Brexit' Triggers New Bid for Scottish Independence.
  14. La nura Okcidenta Germanio aliĝis en 1952, dum la orienta parto enuniiĝis en 1990, okaze de la reunuiĝo de la du Germanioj.
  15. 15,0 15,1 (fr) François Grin, L’enseignement des langues étrangères comme politique publique - PDF, paĝo 100, Haut Conseil de l'évaluation de l'école, 2005
  16. 16,0 16,1 (fr) François Grin, L’enseignement des langues étrangères comme politique publique - PDF, paĝoj 9, 102, Haut Conseil de l'évaluation de l'école, 2005
  17. 17,0 17,1 (en) Grin, François, 2003a : "Economics and language planning", Current Issues in Language Planning 4(1), p. 1-66.
  18. 18,0 18,1 Grin, F. 2000 : The Economics of English as a Global Language. In Kam, H. W. and Ward, C. (dir.), Language in the Global Context. Singapore: SEAMEO Regional Language Centre, Series No. 41, p. 284-303.
  19. (fr) François Grin, L’enseignement des langues étrangères comme politique publique - PDF, paĝo 9, Haut Conseil de l'évaluation de l'école, 2005
  20. (fr) François Grin, L’enseignement des langues étrangères comme politique publique - PDF, paĝo 2, Haut Conseil de l'évaluation de l'école, 2005
  21. (fr) F. Grin, L’éventail des régimes linguistiques, en: Coûts et justice linguistique dans l’élargissement de l’Union européenne, p. 5, Academia.edu, 2004
  22. En: EUROPEAN COMMISSION, Directorate-General for Translation DGT.02 - Communication and Information: "WHAT DOES MULTILINGUALISM MEAN IN THE EUROPEAN UNION?", 6 p. (Eŭropa Komisiono, Ĝenerala Direkcio por Tradukado DGT.02 - Komunikado kaj Informado: Kion signifas multlingvismo en la Eŭropa Unio?). La citita duonfrazo troviĝas en ĉapitro 8, WHY NOT ADOPT A SINGLE OFFICIAL LANGUAGE FOR THE EUROPEAN UNION? (Kial ne akcepti solan oficialan lingvon por la Eŭropa Unio?) Komparu la foruman diskuton ĉe EsperantoLand.
  23. Ekzemple sur [1] Dan Van Herpe komparas, ke EU elspezas 800 milionojn da eŭroj por tradukado, dum UK havas neniujn tradukajn kostojn; tradukis la paĝon Germain Pirlot.
  24. Letero de András Lukács
  25. Lu Wunsch-Rolshoven, Kostoj de lingva malegalrajteco. Agado en EU-parlamento, 2009,
  26. Costa v ENEL [1964] ECR 585, CMLR 425,593 (angle) (PDF), p. 593. Arkivita el la originalo je 2016-08-19. “By contrast with ordinary international treaties, the EEC Treaty has created its own legal system which . . . became an integral part of the legal systems of the Member States”.
  27. (nl) Rik Coolsaet, Macht en regels in de wereldpolitiek (povo kaj reguloj en la mondopolitiko), Een momentopname in veranderende wereldbeelden, in : Paul Rietjens, veertig jaar actief in de wandelgangen van buitenlandse zaken, Brussel, VUB Press, 2019, p. 50
  28. (en) The Nobel Peace Prize 2012 (la Nobel-premio pri paco 2012), alirite la 30-an de marto 2019.
  29. Grava komerca interkonsento inter Sudkoreio kaj EU esperante
  30. El País, 8 de majo de 2008, “Fracasa la directiva europea para los ‘sin papeles’”. Laŭ datumoj de la Eŭropa Komisiono, Katolika Universitato de Loveno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.