Maroko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
المغرب
Al-Mamlaka al-Maghribija
Maroko

Flago de Maroko

Blazono de Maroko

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Al-naŝid al-ŝarif
Nacia devizo: "Allāh, al Waţan, al Malik"  
"Dio, Nacio, Reĝo"
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Rabat (519 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) araba

berbera

Ĉefa(j) lingvo(j) berbera, darija
Plej ofta(j) religio(j) islamo
Areo
 % de akvo
446,550 km²
?
Loĝantaro 33.757.175 (2007)
Loĝdenso 70 loĝ./km²
Horzono +0
UTC+1 (somere)
Interreta domajno ma
Landokodo MA
Telefona kodo 212
Plej alta punkto Tubkal
Plej malalta punkto Sebkha Tah
Politiko
Politika sistemo Konstitucia monarkio
Ŝtatestro Mohamedo la 6-a
Ĉefministro
Nacia tago 30-a de julio
Ekonomio
Valuto maroka dirhamo (MAD)
Information icon.svg
vdr

Maroko (berbere : ⴰⵎⵔⵓⴽ ; amrok) estas lando en nordokcidenta Afriko, okcidente de Alĝerio. Kvankam lando de suprasahara Afriko, ĝi historie havis rilaton ĉefe kun Hispanio, sed ankaŭ kun Francio poste, ankaŭ kun Portugalio dekomence, kaj lastatempe kun aliaj eŭropaj landoj pro aferoj rilataj ĉefe al elmigrado tiaj kiaj Italio, BelgioNederlando. Ekde la nordafrika vidpunkto, ĝi estis ĉiam kultura kaj religia referenco por la tuta Berbero, sed ankaŭ por islama mondoj kiuj vidis okcidenten tiun referencan landon. Same estas unu el la du anguloj de Nordafriko kune kun Egiptio oriente, kun kiu ĝi estas unu el la du plej loĝataj landoj en kaj norde de Saharo.

Ĝeneralaj faktoj[redakti | redakti fonton]

  • Etimologio: "Maroko" estas eŭropa misprononco de la nomo de la malnova ĉefurbo Marakeŝ; arabe ĝi nomiĝas "al-Maghrib", t.e. "sunsubirejo, okcidento".
  • Ŝtatestro: reĝo Mohamedo la 6-a.
  • Ĉefurbo: Rabat (519 mil).
  • Urboj: Kasablanko (3.500 mil), Marakeŝo (673 mil), Tanĝero (640 mil). Vidu: Listo de urboj de Maroko.
  • Adm. divido: 28 provincoj kaj 2 urbaj prefekturoj.
  • Diskutataj teritorioj: Ceŭto, Melilo, Okcidenta Saharo
  • Loĝantaro: 26.562 mil (1995), inter ili 73,9% marokaj araboj, 25,4% berberoj.
  • Kredantoj: muzulmanoj.
  • Eksporto: fosfatoj, mineraloj, frukto, tabako, fiŝaj konservaĵoj.
  • Pokapa MNP: 1.110 $.
  • Organizoj: UNO (1956)
  • Heredaĵo: historiaj urboj estas Feso, Marakeŝo, Mekneso kaj Rabato. Antikvaj lokoj: Volubiliso kaj Likso (apud Laraŝo).

    Geografio[redakti | redakti fonton]

    Maroko situas nord-okcidente de Afriko en regiono Magrebo. Ĝi estas limata okcidente de Atlantika Oceano, norde de Mediteraneo, sude de la dezerto Saharo. Ĝin oriente kaj sud-oriente landlimas Alĝerio kaj sude Maŭritanio kaj Okcidenta Saharo. Ĝi havas ankaŭ landlimon kun Hispanio ĉe la mediteranebordaj urboj Ceŭto kaj Melilo.

    Maroko estas montara lando: ĝi entenas la montarmasivojn Atlaso (fakte tri montoĉenoj) kaj Rif-montaro. La plej alta monto estas Tubkal, kiu atingas 4.162 m de alto. Inter Rif kaj Meza Atlaso estas la valo de Sebuo. Ekde Laraŝo ĝis Agadiro estas la atlantika ebenaĵo kaj inter tiu kaj la Meza Atlaso estas altebenaĵo situanta super 500 m de altitudo. Sude de Anti-Atlaso jam komenciĝas la dezerto de Saharo.

    La klimato estas mediteranea, kun klare vintra distribuado de pluvokvanto (kiu varias inter 300 kaj 800 mm (kaj 1000 mm en la regiono de Tanĝero-Tetuano) kaj januaraj temperaturoj ĉirkaŭ 12 – 13 °C ĉe marbordo kaj 10 °C en Fez, Meknes, Uĥda kaj Marakeŝo. La juliaj temperaturoj ĉirkaŭas 25 °C ĉe marbordoj kaj internaj lokoj. En la montaroj pluvo estas pli abunda kaj temperaturoj estas pli malaltaj. En Saharo la klimato estas tute dezerta.

    La precipaj riveroj estas la jenaj: Sebu, Muluja, Rbia kaj Dra.

    Mapo de Maroko

    Ekologio[redakti | redakti fonton]

    La precipa parto de la vegetaĵaro estas de la tipo mediteranea. Estas tre karakteriza de la lando la t.n. mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj, la mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj, la mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio kaj la mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo.

    En la sudoriento estas granda areo de dezerto.

    La precipaj specioj de arboj estas anzino, korkokverko, arganio, Halepa pino, pinastro kaj Atlasa cedro; krome estas koniferoj kaj juniperoj en montaro; krome estas stepo antaŭ dezerto. En cedroarbaroj loĝas simioj. En la sudo kamparanoj uzas dromedarojn dum norde azenojn.

    Historio[redakti | redakti fonton]

    Pliaj informoj: Historio de Maroko

    Antikveco[redakti | redakti fonton]

    La aktuala tereno de Maroko estis loĝata almenaŭ de la Neolitiko, kun restaĵoj de la jaro 8000 antaŭ la komuna erao, de la kapsiana kulturo, kiam la tereno estis malpli dezerta.

    En tiu tempo aŭ malpli poste venis la loĝantoj kiuj povas esti konsiderataj antaŭuloj de la nunaj berberoj. La fenicoj okupis diversajn koloniojn en la marbordo. Tiu nordokcidenta parto de Afriko, en nuna Maroko kaj ĉirkaŭaĵoj, estis en la antikveco nomata Maŭritanio, ne konfuzinda kun la nuna samnoma lando.

    Tiun areon okupis la romianoj, kiu kreis la provincon Mauritania Tingitana.

    En la 5-a jarcento invadis tiun regionon la vandaloj kaj aliaj gotaj popoloj. Parton rekonkeris la Bizanca Imperio, sed la montarojn plu dominis la berberaj triboj, praktike sendependaj.

    Araba dominado[redakti | redakti fonton]

    Marakeŝo

    Fine de la 7-a jarcento alvenis al la regiono la araboj, kiuj konkeris, regis kaj islamigis la loĝantojn.

    La Idrisidoj (arabe الأدارسة al-Adārisah, berbere: Idrisijen) estis araba Zajdisma-Ŝijaisma dinastio de Maroko, kiu regis el 788 al 974.

    La plej alta povo de la regiono pli simila al la nuna Maroko estis atingita per la regado de du dinastioj devenantaj el la suda dezerta parto, kaj de berbera origino, la almoravidoj unue, kaj la almohadoj poste, kiuj regis eĉ en parto de la nuna Hispanio (Al-Andalus)

    La Ŭattasida dinastio estis reganta en Maroko ĉefe dum la 15a kaj 16a jarcentoj, kiel Regno de Fez. Abu Abd Allah al-Ŝeiĥ Muhammad ibn Jahja al-Mahdi estis la unua Ŭattasida Sultano. Li kontrolis nur la nordan parton de Maroko, dum la sudo estis dividita en kelkaj princlandoj. La Ŭattasidoj estis finfine anstataŭitaj en 1554, post la Batalo de Tadla, fare de la Saadiaj princoj de Tagmadert kiuj estis regantaj la tutan sudon de Maroko ekde 1511.

    17-a ĝis 19-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

    En la 17-a jarcento, la aliidoj (idoj de Mulay Ali Sharif) akiris la kontrolon de la lando kaj formis dinastion, kiu regas ĝis nun, dekomence kun la titoloj de sultanoj.

    Parton de la marbordo okupis Portugalio kaj Hispanio. Ankaŭ la ceteraj landoj de Eŭropo ekinteresiĝis pri la regiono, sekve al la impulso de la koloniismo en Afriko.

    20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

    Dum la lasta parto de la 19-a jarcento la lando estis okupita de Francio kaj Hispanio, kiuj kreis Protektoratojn, sub la laŭnoma regado de la sultano, sed baze dominis la landon. La plej granda parto de la lando iĝis la Franca protektorato de Maroko. En ambaŭ zonoj okazis insurekcioj kaj militoj kontraŭ la eŭropa hegemonio, ĉefe en 1912 kaj 1919 en la zono de Marakeŝo. La berberoj de Rif ribeliĝis kontraŭ la hispanoj inter la jaroj 1909 kaj 1926. En 1931 okazis nova ribelado berbera en la Meza Atlaso kaj en la Antaŭatlaso.

    Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Operaco Torĉo.

    Post la Dua Mondmilito la sento por sendependeco pliampleksiĝis kaj la tiam nomata sultano Mohamedo la 5-a petis la sendependecon; la francoj ekziligis lin al Madagaskaro, sed la protestado pliiĝis kaj UN traktis la aferon.

    Maroko akiris oficialan sendependecon en 1956, malgraŭ tio Hispanio kontrolas Mediteraneajn havenurbojn ĉe la Afrika bordo - Ceŭto kaj Melilo.

    La Sablomilito (arabe حرب الرمال ḥarb ar-rimāl) okazis laŭlonge de la landlimo inter Alĝerio kaj Maroko en Oktobro 1963, kaj estis klopodo fare de Maroko postuli la areojn de Tinduf kaj de Beŝar kiujn Francio estis aliginta al Franca Alĝerio kelkajn jardekojn antaŭe. Tiu mallonga konflikto finis per restigado de landlimoj en la sama antaŭa loko kaj malstreĉigado inter Alĝerio kaj Maroko kiu pluas ĝis nuntempe.

    En proksima pasinteco Maroko havis teritoriajn pretendojn kun Maŭritanio pro la iama hispana dependa teritorio en Okcidenta Saharo. En 1979 Maŭritanio rezignis pri siaj pretendoj kaj nun la tutan teritorion de Okcidenta Saharo okupas Maroko, kiu konstruis en la dezerto 2.720 kilometrojn longan Marokan muron por protekti sin kontraŭ atakoj de la gerilo de Fronto Polisario, kiu celas proklami en Okcidenta Saharo sendependan ŝtaton, dum ĝi organizas liberan kolektivan survivadon en rifuĝejojn de okcidenta Alĝerio.

    La 30an de januaro 2017 Maroko estis reakceptita en la Afrika Unio.

    Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

    Post la lastaj reformoj post la konstitucio de 1992 la Regno de Maroko estas organizata laŭ unua nivelo en 16 regionoj, kiuj siavice estas dividitaj. Maroko havas dek vilajojn (wilayas) kiuj enhavas 13 provincojn, 24 prefektaĵojn kaj aliajn 31 provincojn, siavice dividitaj en municipoj (komunumoj) kaj ruraj kaj urbaj. La aŭtoritato estas la guberniestro de la ĉefurbo regiona.

    Sube listiĝas la administraj regionoj (inklude la regionojn okupitajn de la Okcidenta Saharo; la okupa intenco de Maroko pri tiu teritorio ne estas agnoskitaj de la internacia komunumo):

    Regionoj de Okcidenta Saharo kaj Maroko
    1. Ĉauia-Uardigha (Settat)
    2. Duĥala-Abda (Safi)
    3. Fez-Bulemane (Fez)
    4. Gharb-Chrarda-Beni Hssen (Kenitra)
    5. Granda Kasablanko (Kasablanko)
    6. Guelmim-Es Semara (Guelmin)* okupita de Maroko sen agnosko de la internacia komunumo
    7. Ajuno-Bujador-Sakia El Hamra (Ajuno)* okupita de Maroko sen agnosko de la internacia komunumo
    8. Marakeŝo-Tensift-Al Hauz (Marakeŝo)
    9. Meknes-Tafilalet (Meknes)
    10. Orienta Regiono (Uĥda)
    11. Oued Ed-Dahab-Lagouira (Daĥlo)* okupita de Maroko sen agnosko de la internacia komunumo
    12. Rabat-Sale-Zemmur-Zaër (Rabat)
    13. Suss-Massa-Drâa (Agadir)
    14. Tadla-Azilal (Beni Melal)
    15. Tanĝero-Tetuano (Tanĝero)
    16. Taza-Al Hoceima-Taunate (Alhucemo)

    Politiko[redakti | redakti fonton]

    Maroko estas monarkio, fakte la ununura restanta monarkio en Afriko; en ĝi la reĝo havas pli da povo ol reĝoj ekzemple de Eŭropo. Regule okazas balotadoj por alekti membrojn de la parlamento.

    Granda Maroko[redakti | redakti fonton]

    Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Granda Maroko.
    Nigre la teritorio de Maroko, malhelruĝe okupita, helruĝe reklamita kaj grize koncepto de la granda Maroko, okupante Maŭritanion kaj parton de Malio kaj Alĝerio

    La koncepto iredentista de Granda Maroko ekuziĝis komence de la 1940-aj jaroj fare de la Naciista Maroka Partio Istiqlal, kiel armilo de propagando por allogi la apogon de la maroka popolo kontraŭ la kolonia reĝimo franca. Post la sendependo maroka en 1956, kaj post la morto de la sultano Mohamedo la 5-a (1961), lia filo Hasano la 2-a revivigis la koncepton de "Granda Maroko" kiel plilongigo de la proceso sendependisma. Tiu proceso ekis per la finigo de la protektorato franca, la rekupero de Tanĝero kaj la fino de la hispana protektorato de la nordo de Maroko. Tuj poste Maroko akiris la teritoriojn de Ifni post milito kontraŭ Hispanio, (1957-1958), kaj aliajn sudajn teritoriojn (Tarfajo).

    La justigo de tiu koncepto de la "Granda Maroko" estus je memproklamita sinsekvo inter la diversaj dinastioj kiuj estis regintaj en la nuna maroka teritorio (nome almohadojbenimerinoj) kaj la aktuala Maroko. Tiele oni inkludus la teritoriojn de la Okcidenta Saharo, de la tuta Maŭritanio, de la okcidentaj areoj de Alĝerio (provincoj de Beĉaro kaj Tindufo, kaj de la areoj loĝataj de la tuatoj, Ceŭto, Melilo, kaj de la aliaj hispanaj nordafrikaj teritorioj.

    Demografio[redakti | redakti fonton]

    Etnoj[redakti | redakti fonton]

    Virino en merkato de Maroko
    • Berbera aŭ araba: 97,5%
    • Sefardoj: 1%. Aktuale estas 5000 judoj (iam estis multaj pliaj) kiuj loĝas en Maroko
    • Aliaj (majoritate eŭropaj kaj subsaharaj): 1,5%

    Religio[redakti | redakti fonton]

    Majoritato islama (98,3%, ĉefe sunaistoj; la Islamo alvenis al la teritorio de la aktuala Maroko en 682). Minoritatoj kristana (0,6%, ne rilata kun la kristanismo kiu setlis en la teritorio en romiaj tempoj), juda (1%; judoj ĉeestas la teritorion ekde la romiaj tempoj) kaj de aliaj religioj (1,8%). (2000).

    La reĝo estas la supra religia islama aŭtoritato, nome Emiro de ĉiuj kredantoj.

    Lingvoj[redakti | redakti fonton]

    Estas du oficialaj lingvoj en Maroko: klasika araba kaj berbera, kvankam la leĝoj estas ankaŭ tradukataj al la franca.

    La plimulta parolata lingvo estas la maroka araba, iom post iom tre influita de la nomata klera lingvo. Fakte estas diglosio kaj eĉ triglosio. La reĝo de Maroko kiu volas, ke sia parolado atingu la plejparton de la loĝantaro parolas la dialektan araban.

    La zonoj berberoparolantaj ŭzas ĉiutage siajn tri dialektojn de la Berbera lingvaro (nome tarifit, tamazight kaj tachelhit).

    La franca estas la lingvo de komerco, ekonomio kaj universitato. Krome tre granda parto de la loĝantaro scipovas ĉu la hispanan ĉu la francan depende de la regiono ĉu tiu estis parto de la respektivaj protektorujoj. Tiele en la nordokcidenta parto, tio estas ĉirkaŭ la urboj de Tetuano kaj Nador oni scipovas la hispanan, krom la okcidentsahara populacio de la antikva Hispana Saharo; ankaŭ en plejparto de la populacio de Laraŝo, Tanĝero, Alhucemo kaj Sidi Ifni. Male majoritate oni scipovas la francan ĉirkaŭ urboj kiaj Rabat, Agadir, Kenitro, Kasablanko, Taza, Fez, Marakeŝo, Meknes kaj Uĥda. Krome estas en ambaŭ zonoj minoritataj grupok kiuj scipovas ankaŭ la alian lingvon.

    Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]

    Listo de urboj kun pli da 60 000 loĝantoj en 2004[1]
    Urboj Informo Loĝantaro
    Kasablanko (Dar el-Beida)
    • Ekonomia ĉefurbo
    • 1-a urbaro de Maroko
    • Granda Kasablanko
    4 997 054
    Rabat-Salé
    • Ŝtata ĉefurbo
    • Ĉefurbo de Rabat-Salé-Zemmur-Zaër
    • Imperia urbo
    2 727 932
    Fez
    • Ĉefurbo de Fez-Bulemane
    • Spirita ĉefurbo
    • Imperia urbo
    1 008 782
    Marakeŝo
    • Ĉefurbo de Marakeŝo-Tensift-Al Hauz
    • Imperia urbo
    • 1-a turisma urbo de Maroko
    • Scienca ĉefurbo
    1 036 500
    Tanĝero
    • Ĉefurbo de Tanĝero-Tetuano
    • 2-a ekonomia urbo
    • la plej grava komerchaveno
    890 849
    Meknes
    • Ĉefurbo de Meknes-Tafilalet
    • Imperia urbo
    • Le Petit Paris
    • Le Versailles du Maroc
    • Ĉefurbo de agrikulturo
    876 152
    Agadir
    • Ĉefurbo de Souss-Massa-Drâa
    • 2-a turisma urbo
    • la plej grava fiŝkapta haveno
    742 130
    Oujda
    • Ĉefurbo de l'Oriental
    • Ĉefurbo de maroka muziko Rai
    614 053
    Kenitro
    • Ĉefurbo de Gharb-Chrarda-Beni Hssen
    • Usona bazo
    581 543
    Tetuano
    • Somera ĉefurbo
    437 773
    Safi
    • Ĉefurbo de Duĥala-Abda
    • Grava haveno por eksportado de sardinoj
    394 856
    Mohamedio 296 815
    Ajuno 290 148
    Beni Mellal
    • Ĉefurbo de Tadla-Azilal
    232 691
    Ĥuribga
    • Ĉefurbo de la ekspluatado de fosfato
    210 082
    El Jadida 203 863
    Taza
    • Ĉefurbo de Taza-Al Hoceima-Taunate
    • Koridoro de Taza liganta marokajn okcidenton kaj orienton, inter Atlaso kaj Rif
    196 210
    Nador
    • 2-a banka urbo kaj 1-a siderurgia centro
    195 508
    Settat
    • Ĉefurbo de Chauia-Uardigha
    144 188
    Ksar el-Kebir 114 439
    Laraŝo 113 142
    Ĥemisset 110 751
    Gelmim
    • Ĉefurbo de Gelmim-Es Smara
    123 149
    Berreĉid 102 767
    Berkane
    • Ĉefurbo por eksportado de oranĝoj
    92 000
    Essauira 72 911
    Daĥlo 82 832
    Uarzazate
    • Maroka holivudo
    78 481

    Kulturo[redakti | redakti fonton]

    Festoj[redakti | redakti fonton]

    Festoj
    Islama dato festo araba nomo
    10-a/11-a Du-l-Hiyya festo de ofero Aid al-Adha
    1-a Muharram Unua tago de la jaro fatih muharram
    1-a/2-a Ĉaual La festeto (fino de Ramadano) Aid al-Fitr
    26-a Ramadano la nokto de destino lailat al qadr
    10-a Muharram Aĉura
    12-a Rabie al awal festo de la naskiĝo de Mohamedo Aid al mawlid

    Maroko en Esperanto[redakti | redakti fonton]

    Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 29an ĉapitron "Fabelo el Maroko" al komentoj pri la lando; poste ŝi rakontas fabelon pri berbero kiu serĉas edukitan edzinon.[2]

    Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

    Unuaj pioniroj estis en 1906 francaj oficiroj. Kapitano Fernando Redondo Ituarte en 1913 fondis en Melilla Esperanto-societon. Laboris en Tanger R. Manfred (fotografisto, 1925), gvidis ankaŭ kursojn Vincent C. Richard. En la 1930-aj jaroj esperantistoj troviĝis en urboj Ceuta, Tetuano, Casablanca, Meknes, Kenitra kaj Tanger; UEA havis delegitojn en kvar urboj.

    Poste la movado ne estis tiom vigla. Sed Mohamed Gharbi, juna viro el Tanger, estis membro de la komisiono pri agado en arablingvaj landoj de UEA.

    En 1944 fondiĝis Maroka Esperanto-Asocio, sed ĝi malaperis iam post la sendependiĝo de la lando en 1956.

    Vidu ankaŭ MONA.

    Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]