Toronto
Toronto | ||
angle City of Toronto | ||
urbo | ||
Panoramo de Toronto nokte, meze estas CN tower, la eksa plejalta memstare staranta konstruaĵo de la mondo
| ||
|
||
Oficiala nomo: Toronto | ||
Moto: "Diversity Our Strength" | ||
Kromnomo: T.O., T.Dot | ||
Ŝtato | Kanado | |
---|---|---|
Provinco | Ontario | |
Historia regiono | Supra Kanado | |
Situo | Toronto | |
- alteco | 76 m s. m. | |
- koordinatoj | 43°42′59″N 79°20′26″W / 43.71639°N, 79.34056°U (mapo) | |
Areo | 630,0 km² (63 000 ha) | |
- de aglomeraĵo | 7 125,0 km² (712 500 ha) | |
- de metropolo | 1 749,0 km² (174 900 ha) | |
Loĝantaro | 2 615 060 (2011) | |
- de aglomeraĵo | 5 132 794 | |
- de metropolo | 5 583 064 | |
Denseco | 4 150,89 loĝ./km² | |
- de aglomeraĵo | 720 loĝ./km² | |
- de metropolo | 3 192 loĝ./km² | |
Lago | Ontario | |
Fondita | 27-an de aŭgusto 1793 | |
- korporaciiĝinta | 6-an de marto 1834 | |
Urbestro | John Tory | |
Horzono | UTC (UTC-5) | |
- somera tempo | UTC (UTC-4) | |
Poŝtkodo | M | |
Telefona antaŭkodo | +1-416 kaj +1-647 | |
Situo enkadre de Ontario
| ||
Vikimedia Komunejo: Toronto | ||
Retpaĝo: www.toronto.ca | ||
Toronto (angle, Toronto [to-RON-to], loka prononco [TRA-na]), la plej granda urbo de Kanado, situas ĉe la norda bordo de Lago Ontario. La urbo Toronto, 622 km², havas ĉirkaŭ 3.500.000 loĝantojn. Kaj la Greater Toronto Area (GTA), granda regiono de Toronto, vastas je 5.868 km² kaj enhavas ĉirkaŭ 5.500.000 loĝantojn. La Municipo de Metropola Toronto, formita en 1954, estis la unua unuigo de metropola regado en Nordameriko.
Toronto estas verŝajne indiĝena nomo kiu signifas "Kunvenejo". La francoj estigis Fortikaĵon Rouillé, sed ili bruligis la fortikaĵon dum la milito en 1759. La britoj komencis loĝi tie en 1793, kaj nomis la lokon York. Kiam York urbiĝis en 1834, John Graves Simcoe renomis ĝin Toronto. (Pli longan historion)
La registaro de Ontario estas ĉe Queen's Park (Reĝina Parko) en Toronto.
Toronto estas grava financa centro de Kanado. La Toronta Borso estas en la strato Bay, kaj staras multaj altaj bankaj kaj komercaj nubskrapuloj en la centro de la urbo. La CN (Kanada Nacia) Turo estas gvidosigno kaj simbolo de Toronto. La turo konstruiĝis je 1976 por solvi la komunikadajn problemojn kaŭzitajn de la aliaj ĉielskrapuloj en la urbocentro. La CN-turo estas 553 metrojn alta kaj estis la plej alta liberstaranta konstruaĵo en la mondo ĝis la konstruo de Burĝ Ĥalifa; ĝi ankoraŭ estas la plej alta turo en la mondo. La turistoj povas atingi la observejon je 447 metroj (aŭ 1465 futoj). Apud la CN-turo estas la Skydome, granda sportejo sub fermebla "ĉielkupolo".
Toronto estas ankaŭ granda kultura centro. Multaj diversaj etnoj loĝas en la granda regiono de Toronto: proksimume 335 000 ĉinoj, 222 000 sudazianoj, 275 000 afrikanoj, 250 000 judoj, kaj 72 000 mezorientanoj. En la urbo oni povas aŭdi multajn lingvojn el la tuta mondo, ĉefe la anglan, ĉinan (ĉefe kantonan), italan kaj portugalan. Loka radio-stacio CHIN disaŭdigas elsendojn en 32 lingvoj. Estas tre multaj teatroj kaj etnaj restoracioj en Toronto.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
La turistoj povas viziti la Reĝan Muzeon de Ontario kun 5 milionoj da objektoj, la Ontarian Scienco-Centron, kaj la Torontan Zoon, kun 5.000 bestoj. Somere, Toronto havas interesan havenon, insulon kaj ekspoziciejon. Vizito al vera kanada kastelo Casa Loma povus interesi.
La Viadukto Princo Eduardo, komune aludita kiel Viadukto Bloor, estas la nomo de ĵaluzia arkoponto en Toronto, kiu konektas la orienton de la strato Bloor, ĉe la okcidenta flanko de la pontosistemo, kun Danforth Avenue oriente.
Eventoj[redakti | redakti fonton]
Famuloj de Toronto[redakti | redakti fonton]
- Muzika grupo Barenaked Ladies
- John Candy (de la televidaj serioj "SCTV" kaj "Saturday Night Live" kaj multaj filmoj)
- Jim Carrey (de la filmoj "The Mask", "Bruce Almighty")
- Dave Foley (de la televido-rezulto "Kids in the Hall")
- Alwyn Hamilton
- Eric McCormack (de la televido-serio "Will & Grace")
- Mike Myers (de la filmoj "Austin Powers" kaj "Wayne's World")
- Christopher Plummer, aktoro
- László Bozó (reĝisoro) kaj László Cserépy (hungaroj) mortis en Toronto
- József Juhász (aktoro) (hungaro) mortis en Toronto
- Tibor Polgár, hungara komponisto mortis en Toronto
- Ilona Nagykovácsi, hungara kantisto mortis en Toronto
- Dóra Pédery-Hunt, hungara medalisto mortis en Toronto
- Géza Kresz (violonisto) hungara violonisto mortis en Toronto
Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]
Vigla Esperanto-klubo — Esperanto-Toronto — renkontiĝas ĉiusemajne, kaj estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]
Partner-Urboj
Amikec-Urboj
- Varsovio (Pollando)
- Amsterdamo (Nederlando)
- Sagamihara (Japanio)
- Kievo (Ukrainio)
- Kito (Ekvadoro)
- Ho-Chi-Minh-Urbo (Vjetnamio)
Bramptono | Vaughan Richmond Hill |
Markhamo | ||
Misisogo Burlington Hamiltono |
Pickering Ajax Whitby Oshawa | |||
Oakville | Ontaria Lago | Ontaria Lago |
Distriktoj kaj Municipoj de Ontario
Censo-distriktoj | Bruce - Dufferin - Elgin - Essex - Frontenac - Grey - Haliburton - Hastings - Huron - Lambton - Lanark - Leeds kaj Grenville - Lennox kaj Addington - Middlesex - Northumberland - Perth - Peterborough - Prescott kaj Russell - Renfrew - Simcoe - Stormont, Dundas kaj Glengarry - Wellington |
---|---|
Kamparaj Distriktoj | Algoma - Cochrane - Kenora - Manitoulin - Nipissing - Parry Sound - Rainy River - Sudbury - Thunder Bay - Timiskaming |
Regionaj Municipoj | Durham - Halton - Muskoka - Niagara - Oxford - Peel - Waterloo - York |
Unutavolaj Municipoj | Brant - Brantford - Chatham-Kent - Aglomeraĵo Sudbury - Haldimand - Hamiltono - Distrikto Lagoj Kawartha - Norfolk - Otavo - Distrikto Princo Eduardo - Toronto |
Apartigitaj municipoj | Barrie - Belleville - Brockville - Gananoque - Guelph - Kingston - Londono - Orillia - Pembroke - Peterborough - Prescott - Quinte Okcidenta - Smiths Falls - St. Marys - St. Thomas - Stratford - Windsor |