Montenegro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Crna Gora
Црна Гора
Montenegro
Montenegro

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Oj, svijetla majska zoro
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Podgorico
Oficiala(j) lingvo(j) montenegra lingvo, serba lingvo, kroata lingvo, bosna lingvo, albana lingvo
Ĉefa(j) lingvo(j) Geg-albana lingvo, kroata lingvo, serba lingvo, bosna lingvo
Plej ofta(j) religio(j) ortodoksismo (80%)
Areo
 % de akvo
13,812 km²
1,5 %
Loĝantaro 625 266 (censo de 2011)
Loĝdenso 49,1 loĝ./km²
Horzono UTC+01:00
Interreta domajno .me
Landokodo MNE
Telefona kodo +382
Plej alta punkto Zla Kolata
Plej malalta punkto Adriatiko
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Milo Đukanović
Ĉefministro Duško Marković
Nacia tago 13-a de julio
Sendependiĝo 3-a de junio 2006 (de Serbio kaj Montenegro
Ekonomio
Valuto eŭro (EUR)
Information icon.svg
vdr

Montenegro (Crna gora) estas lando en sudorienta Eŭropo, je la Balkana Duoninsulo. Ĝi situas sudokcidente de Serbio ĉe la Adriatiko. Ĝi sendependiĝis post disigo de politika unuiĝo Serbio kaj Montenegro.

Ĉefurbo de Montenegro estas Podgorico (Podgorica, antaŭe Titograd).

La vorto "Montenegro" devenas de la venecia nomo de monto Lovcen, il monte negro, t.e. "la monto nigra" (kion signifas ankaŭ Crna Gora).

En la lando laŭ la censo de 2011 estis 625 266 loĝantoj. Ĝi lokiĝas inter Bosnio kaj Hercegovino (okcidente) Albanio (sud-oriente), Serbio (norde), Kosovo (oriente) kaj Kroatio (okcidente) laŭ adriatika bordo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Sendependa Ŝtato Montenegro, oficiale nomita Reĝlando Montenegro (en serb-kroata: Краљевина Црна Гора, transliterumita kiel Kraljevina Crna Gora), estis malgranda ŝtato kiu ekzistis dum la Dua Mondmilito kiel protektorato de la potencoj de la Akso: nome de la Itala Reĝlando (precize de Faŝisma Italio, 1941-1943) kaj poste de Nazia Germanio (1943-1944).

Sendependeco[redakti | redakti fonton]

Dum la disfalo de Jugoslavio, Montenegro estis unua respubliko, kiu lasis en Federacia Respubliko Jugoslavio, kiu fakte gvidis de Serbio. Tamen, pro la radikal-naciismaj politikoj de Serba prezidanto Slobodan Miloŝeviĉ, la interrilato inter federacia registaro kaj Montegro iĝis malbona. Post la elpostenigo de Miloŝeviĉ en 2000, federacia registaro ŝanĝis politikan sistemon el Federacio al Ŝtata unio.

La 21-an de majo 2006, preskaŭ duonmiliono da elektantoj povis voĉdoni pri estonto de Montenegro inter la unuigo kun Serbio aŭ la sendependeco.

Eŭropa Unio timis malserenojn kaj do nomumis Miroslav Lajcak por sekvi la referendumon. Por akcepti la rezultaton de la baloto, la partopreno devas esti pli ol 55 % da voĉdonoj (tiun proporcion difinis EU). Dum la baloto, la serbaj ŝtataj trafikaj kompanioj liveris senkoste la voĉdonemulajn serbojn al Montenegro.

La rezulto de referndumo, sendependismo ricevis 55,4 %, tiel Montenegro iĝis sendependa ŝtato. La sendependeco de Montenegro efektiviĝis la 3-an de junio 2006.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Montenegron oni dividas rekte en 21 komunumojn (serbe: oпштина/opština).

Komunumo km² loĝantoj (2003)
Andrijavica 283 6.384
Bar 598 45.223
Berane 717 40.885
Bijelo Polje 924 57.124
Budva 122 16.095
Cetinje 910 18.749
Danilovgrad 501 16.400
Herceg Novi 235 33.971
Kolašin 897 9.975
Kotor 335 23.481
Mojkovac 367 10.274
Nikšić 2.065 76.671
Plav 486 21.604
Pljevlja 1.346 36.918
Plužine 854 4.294
Podgorica 1.441 152.025
Rožaje 432 22.964
Šavnik 554 2.947
Tivat 46 14.031
Ulcinj 255 20.290
Žabljak 445 4.204

Mapo de la municipoj

Politiko[redakti | redakti fonton]

La Demokrata Partio de Socialistoj de Montenegro estis formita en 1991 kiel sukcedanto de la Ligo de Komunistoj de Montenegro, kiu estis reginta Montenegron ene de la Jugoslavia federacio ekde la Dua Mondmilito. Ekde sia formado kaj enkonduko de multpartia sistemo, la DPS ludis dominantan rolon en la montenegra politiko, formante la kernon de ĉiu koalicia registaro ĝis nune.

Ĉe la montenegra parlamenta elekto de 2012 okazinta en la 14a de oktobro 2012, la DPS kun la Socialdemokrata Partio de Montenegro (SDP) kiel Koalicio por Eŭropa Montenegro atingis 39 el 81 sidlokoj. Tiu koalicio, kun la longdaŭra partnero Bosniaka Partio, formis majoritaton en la Parlamento de Montenegro kaj ricevis rajton nomumi la registaron. La DPS mem atingis 31 sidlokojn. La nuna Ĉefministro de Montenegro estas Milo Đukanović kaj la Prezidanto nome Filip Vujanović estas ambaŭ membroj de la DPS.

Ŝablono:Зкщоулещо/т=Kategorio:Montenegro